Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Kundividi aŭtomobilon

24/05/2012 19:11
En granda urbo kiel Vieno multaj homoj ne posedas aŭtomobilon. Unuflanke ili apenaŭ bezonas propran veturilon ĉar la  publikaj transportiloj kovras la plej malgrandan parton de la bezono pri enurba transportado kaj aliflanke la kostoj por  aŭtomobilo en la urbo povas esti...

Bambuo enorme kreskas

23/05/2012 18:29
Preskaŭ senfinaj utiligeblecoj, pozitivaj efikoj je la monda klimato kaj ekonomia ŝanco por la plej malriĉaj landoj de la mondo - jen tion ofertas bambuo se oni konsideras ĝin kruda materialo. Kio ĝis nun nur estis teoria scio kaj eksperimento, tio nun enpenetras pli kaj pli en la...

Dulingveco trejnas la aŭdkapablon

22/05/2012 18:43
Dulingvaj adoleskuloj laŭŝajne kapablas pli bone distingi paroladon disde ĝenaj bruoj. Ĉe tiurilata testo dulingvaj gejunuloj tute facile superis unulingve edukitajn samaĝulojn. Kiu kiel infano lernas du lingvojn ne nur povas komprenigi sin pli bone, sed plibonigas ankaŭ sian aŭdkapablon:...

Naĝado de beboj

21/05/2012 18:29
Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj. Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter la kvara kaj la 18-a vivomonato. La naĝado de beboj en nia lando estas tre populara. Mi supozas ke la kaŭzo por tio estas ne nur por doni ion al la beboj,...

Rankvarteto (de Julio Baghy)

21/05/2012 18:11
Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol el Israelo RANKVARTETO de Julio BAGHY (1891-1967) Sub tegmento staris kuvo dum somera densa pluvo; sed tegmento baris pluvon; pluvo falis apud kuvon. Ĉar el pluvo kuv' ne havis, pro l'soifo ranoj kvakis: Kvavak kvavak kvak kvak AKVA KUVO,...

Flugi kaj spekti realtempan panoramon senriske

20/05/2012 17:55
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo   Pilotado laŭ "plena merĝigo" Je la komenco de marto, tuj post la apero de mia sonartikolo "Piloti aviadilon senriske", memorigis al mi la brazila samideano Lincol Cid pri alia metodo flugi kaj spekti...

Aŭskultado unualoke

19/05/2012 17:33
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo Komuna, universala saĝo instruas, ke prudentaj homoj unue aŭskultu, due pensu kaj nur trie parolu. Se tiun simplan regulon oni sekvus, multajn miskomprenojn kaj kverelojn oni evitus. Koncerne lingvolernadon, verŝajne ĝi...

Ni loĝas en la Triurbo

19/05/2012 09:34
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Gdansko, Sopoto kaj Gdinio (Gdańsk, Sopot, Gdynia) estas tri urboj, kiuj kreas komunan organismon. Ili kuŝas ĉe la pola marbordo de Baltiko apud la Gdanska Golfo kaj superas la areon da 400 kvadrataj kilometroj. La...

Homeopatio efikas kaj helpas ŝpari

17/05/2012 21:07
Ĉu vi konas la malgrandajn blankajn globetojn kiujn vi povas aĉeti en apoteko por kuraci diversajn malsanojn aŭ vundiĝojn? Temas pri homeopatiaj medikamentoj kiuj simile kiel en aliaj landoj en Aŭstrio estas tre popularaj. Jam 43 procentoj de la aŭstroj preferas tiun kuracmetodon, dum 56...

Poŝtelefonoj por maljunuloj

16/05/2012 20:00
Antaŭ 6 jaroj Albert Fellner konstruis poŝtelefonon por sia altaĝa patrino. Intertempe la familia entrepreno "Emporia" en Linz, Supra Aŭstrio, vendas ĉiujare 1 milionon da poŝtelefonoj por maljunuloj en 30 landoj. Albert Fellner ŝuldas la ideon pri la speciala poŝtelefono al sia patrino....
<< 31 | 32 | 33 | 34 | 35 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.