Pri ni

 

La Esperanta Retradio estis fondita de Anton Oberndorfer en la 1998. Tiam Pola Radio elsendis ĉiutage en Esperanto sur mallongaj ondoj kaj per satelito. La satelito tamen estis ricevebla nur en Eŭropo. Tial la redisaŭdigo de elektitaj programoj en la interreto ebligis al geaŭskultantoj precipe en Ameriko kaj en Azio kapti elsendojn de Pola Radio. Estis regule 2 elsendoj ĉiusemajne kiuj tiel estis kapteblaj pere de la interreto. Tiu servo daŭris ĝis la jaro 2006 kiam Pola Radio mem uzis la interreton.

De 2006 ĝis komence de 2011 la Esperanta Retradio estis dormanta. Kiam en la jaro 2011 Pola Radio definitive ĉesis aŭdigi elsendojn en Esperanto fine de februaro de tiu jaro Anton Oberndorfer decidis plenigi tiun breĉon per propraj ĉiutagaj programoj. Por doni specialan servon al la geaŭskultantoj li aldonis al ĉiu sonartikolo la koncernan tekston por legado. Tiel ankaŭ lernantoj de Esperanto havas la eblecon alkutimiĝi al la lingvo kaj lerni per aŭskultado kaj legado.

La nova servo trovis tre varman akcepton kaj iom post iom anonciĝis pluaj kontribuantoj por la programoj. Nun komence de marto 2012 krom la iniciatinto kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo.

El ekonomia vidpunkto la servo baziĝas sur la principo de senkosteco. Nome la necesa retspaco estas senpaga, ĉiu kontribuanto uzas siajn proprajn rimedojn por verki kaj produkti sonartikolojn. Estas nek elspezoj nek enspezoj. Tial ne necesas kolekti monon por funkciigi la servon.

Ekde marto 2012 la servo estas ankaŭ kaptebla en Ĉinio uzante servilojn kiel ĉi tiun de Webnode kiuj estas ankaŭ atingeblaj de uzantoj en Ĉinio.

Novaj kontribuantoj estas ĉiam bonvenaj.

Aŭskultu la Esperantan Retradion ĉiutage!.