Flugi kaj spekti realtempan panoramon senriske

20/05/2012 17:55

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


 

Pilotado laŭ "plena merĝigo"


Je la komenco de marto, tuj post la apero de mia sonartikolo "Piloti aviadilon senriske", memorigis al mi la brazila samideano Lincol Cid pri alia metodo flugi kaj spekti panoramojn preskaŭ senriske. Tute ne temas pri perkomputila flugsimulado super virtualaj mapoj sed pri realtempa fizike reala flugado de... la homa vidpovo!

La difino de tiu ĉi ŝatokupo, nomata angle "First-Person View" (FPV), kiel "Pilotado Laŭ Plena Merĝigo" (PLPM) estas la rezulto de diskutado inter amatoroj de tiu sporta fako post la formeto de la terminoj "virtuala pilotado" aŭ "pilotado per video", kiuj tro rilatus al perkomputila flugsimulado.

PLPM estas tekniko por pilotado de radioregata aviadilmodelo el la vidpunkto kaj perspektivo de piloto, kvazaŭ li persone troviĝus en la sama situacio ene de pilotkajuto de reala aviadilo.

Por tion efektivigi oni instalas sur radioregata aviadilmodelo videokameraon kaj analogan televidan radiodissendilon (vidu la supran foton no. 1), kiuj elsendas realtempan videosignalon al surtera piloto. Li povas realtempe spekti la videan elsendon sur ekrano aŭ pli komforte en specialaj okulvitroj (vidu la supran foton no. 2) sen eĉ vidi la aviadilmodelon mem. Tial, ĝi povas flugi tre malproksime kaj la distanco estas limigita nur fare de la kapablo de radioregilo kaj videodissendilo. La nuna mondrekordo estas 70,8 km. atingita per glisilmodelo.

Oni ankaŭ povas montri sur la ekrano (vidu la supran foton no. 3) la datumojn pri la navigado helpe de la "tuttera pozicitrova sistemo", angle "Global Positioning System (GPS), kaj instali "aŭtomatan piloton", kiu kapablas rekonduki hejmen la aviadilmodelon, se la regadsignaloj ne plu atingas ĝin.

La ebleco por tiaj aviadilmodeloj flugi ege trans la vida kontakto kun la surtera piloto kaj je granda altitudo, vekis kelkajn maltrankvilojn pri la fluga sekureco rilate al riskoj de kolizioj kun veraj aviadiloj aŭ de eblaj danĝeroj por homoj kaj posedaĵoj surtere. Pro tio kelkaj naciaj aviadaj aŭtoritatoj limigas aŭ tute malpermesas la flugadon de tiaj aviadilmodeloj. En Anglujo tiuj, kiuj volas praktiki tiun ŝatokupon devas esti membroj de ŝtate rekonata asocio kaj flugigi iliajn aviadilmodelojn sub la vida kontrolo de deviga oficiala kontrolisto.

En Usono, ne ekzistas devigaj reguloj aŭ leĝoj, kiuj limigas PLPM-flugadon, tamen la regularo de Amatora Aviomodela Asocio tre severe limigas ĝin, tial multnombraj PLPM-amatoroj praktikas ĝin pirate. Simila situacio ekzistas en aliaj landoj de la amerika kontinento.

Malgraŭ tio, ĝis nun oni ne raportis pri iu grava vundo aŭ damaĝo kaŭzita fare de tia aviadilmodelo, kiu frakasiĝis surteren pro la perdo de videa regadsignalo. Ĝenerale temas pri tre malpezaj aviadilmodeloj, kiujn oni ne flugigas super loĝataj areoj aŭ je altitudo, kie troviĝas veraj aviadiloj kaj uzantaj la aŭtopilotan "reveno-hejmen"-kapablon kaze de perdo de signalo.

Tiaj antaŭrimedoj efike certigas, ke PLPM-flugoj povas okazi sekure kaj eĉ la risko perdi la aviadilmodelon fariĝas tre malgranda.

Se vi deziras persone sperti la emociojn de "pilotado laŭ plena merĝigo", danke al Emilio Cid, vi povas spekti la jenan filmeton el San-Paŭlo (Brazilo):

https://www.youtube.com/watch?v=6VzRM40PGC4&feature=youtu.be&t=4m8s