Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Metaforoj kaj poezio

12/06/2012 18:19
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Leciono el filmo Naskiĝitaj ene de la retoriko (la arto trafe, konvinke kaj elokvente paroli antaŭ publiko), metaforoj simpligas konceptojn kaj ofte aperas en poeziaĵoj. Metaforo (greke "transporto") estas...

Nia nova kompufono

11/06/2012 17:33
Mia edzino havas poŝtelefonon kiu ja estas sufiĉe moderna. Per ĝi ŝi ne nur povas telefoni, sed ankaŭ aŭskulti radion kaj muzikon kiun mi transŝutis al ŝia telefono. Tamen iu diableto elsuĉas la elektron tiel rapide ke ŝi ĉiutage devas reŝargi la baterion. Tion ŝi eltenis sufiĉe longe, sed...

Monopolo kaj konkurenco

10/06/2012 18:41
Pro la fakto ke mi dum mia profesia vivo estis eksportkomercisto kaj en tiu metio havis komercajn kontaktojn al ĉiuj kontinentoj, la temoj kiujn mi pritraktas ĉi tie en la Esperanta Retradio prilumigas ekonomiajn kaj komercajn problemojn el plej diversaj mondopartoj. Antaŭ nelonge ekzemple...

Mia amiko spegulo

09/06/2012 21:28
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktios Andreo Bach el Gdynia en Pollando Preskaŭ en ĉiu domo troviĝas spegulo, kiu estas tre utila objekto. Kelkaj uzas ĝin malofte, la aliaj - plurfoje dum la tago tre diverscele. Kelkaj deziras vidi en ĝi ĉiujn detalojn, do ili bezonas spegulojn, kiuj...

Naŭjara gastlernanto sola al Francio

08/06/2012 21:55
Origine la gepatroj de Kaspar el Berlino ne volis permesi al sia naŭjara filo vivi dum 6 monatoj en Francio. Sed estis lia granda deziro restadi kadre de interŝanĝa programo dum duona jaro en Francio. La gepatroj sin demandas ĉu la decido estas ĝusta. Li ja estas nur naŭjara kaj ili pensis ke...

Rio + 20, grava repenso

07/06/2012 19:56
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo   En la jaro 1992, okazis en Rio memorinda evento ECO 92, dum kiu oni vaste diskutis kaj manifestaciis pri  mediaj minacoj en la mondo. Ŝtatestroj, neregistaraj organizoj kaj la amasa popolo brue partoprenis....

Nova metodo de sentoksigado el nikotino

06/06/2012 18:00
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Tre kuraĝigaj esploraj rezultoj Traktadoj per profunda magneta stimulado pruvis havi esceptajn 40 procentojn de sukceso en ĉesigo de fumado. Tion montras la provizoraj rezultoj de nova israela esploro, kiu ekzamenas...

Ni venkos per simpatio

05/06/2012 17:33
Okaze de la malfermo de la ĉi-jaraj Vienaj Festivalaj Semajnoj sur la urbodoma placo en Vieno okazis publika konkurso de junaj muzikistoj el 7 landoj. Ĉiu el ili ludis alian instrumenton kaj do la programo kun klasika muziko estis tre varia. Oni povis spekti ĝin rekte en TV. La muzikaĵojn...

Nostalgio varmigas ne nur la koron

04/06/2012 17:18
Evidente nostalgio estas grava sento kiu plioftiĝas kun la plialtiĝo de la aĝo. En Plena Vortaro mi trovis jenan difinon por nostalgio: "Melankolio kaŭzata de deziro revidi patrolandon aŭ hejmon". Fakte nostalgio estas pli vasta esprimo: Ĝi esprimas ankaŭ pli ĝenerale melankoliajn sentojn pri...

Homoj preferas paroli pri si mem

03/06/2012 17:33
Rigardi en sin mem ĝojigas: Se ni raportas pri ni mem, aktiviĝas rekompencaj centroj en la cerbo, simile al antaŭĝojo pri seksumado aŭ manĝado. Tiu agrabla sento valoras al ni eĉ monon. Homoj ŝatas paroli, prefere pri si mem. Kompreneble tion ne faras ĉiuj - estas esceptoj kiel vi, miaj...
<< 29 | 30 | 31 | 32 | 33 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.