Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Tutmonda Tago Sen Tabakfumado

02/06/2012 19:16
Malgraŭ konstantaj kampanjoj de Monda San-Organizo kaj de registaroj, la kutimo fumi tabakon ŝajne stabiliĝis en la tuta mondo. Proksimume 20 procentoj el la homaro fumas, kio signifas pli ol unu miliardon da homoj. Kvaroble pli da viroj ol da virinoj. Nuntempe, aperas pli forta tendenco...

Bongustan panon ĉiutagan!

01/06/2012 18:02
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Oni protektas vivon de bestoj kaj plantoj. Oni zorgas pri pureco de la aero kaj akvo. Oni  elspezas grandegajn monsumojn por renovigo de multaj antikvaĵoj. Oni establas instituciojn por kontroli kvaliton aŭ...

Tre malnova pseŭdocerealo furoras

31/05/2012 17:30
Kvinoo malkovrita La inkaoj nomis kvinoon «chisiya mama», kiu signifas, en la keĉua lingvo, «la patrino de ĉiuj grenoj». La kvinoo estas jara herba planto el la sama familio de spinacoj kaj betoj. Kutime oni nomas kvinoo la etajn semojn de tiu ĉi planto, kiuj similas al tiuj de milio kaj...

La rango legeblas en la genoj

30/05/2012 18:05
Por sociaj bestoj la ĉeesto de samspeciuloj decidas pri la bonfarto. Ŝafoj troviĝas sub streso se la ŝafaro estas tro malgranda. En simia socio la situacio estas pli komplika: Altaj pozicioj alportas plej ofte bonan vivon, socie malpli altaj rangoj havas efikon je la sano - kaj je la...

Hejma edukado de infanoj

29/05/2012 18:42
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo En malgranda brazila urbeto en ŝtato Minas Gerais, kun apenaŭ 7000 enloĝantoj, vivas diskreta familio, kiu tamen subite fariĝis motivo por gazetaraj raportoj. Iliaj du junaj (dek-ok- kaj dek-naŭ-jaraj) filoj ĵus...

Anima trankvileco protektas sanon en alta aĝo

28/05/2012 17:52
Dum sia vivo homo travivas unuflanke momentojn de feliĉo kaj la kontenton pri sukceso, sed ankaŭ la malon, nome tristecon kaj malkontenton pro malsukceso. Ju pli oni aĝiĝas des pli akumuliĝas ambaŭ. La bilanco povas esti pozitiva aŭ negativa. Kaj homoj kiuj ekvidas ke ilia bilanco estas...

Ezopa fablo

27/05/2012 19:02
Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol el Israelo Ezopa fablo de Kolomano KALOCSAY (1891-1976) La ĉeval' kaj bovo ie Ekdisputis energie Pri l' merito En milito. Diris la ĉeval' incite: “Eh, malsprite Estus dubi nian gloron Kaj valoron. La ĉevaloj Al bataloj Kuri ĉiam estis...

KAKTO KAJ LACERTO

27/05/2012 18:59
Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol el Israelo KAKTO KAJ LACERTO de Ŝtefo URBAN (1913-1974) Kreskis Kakto en dezerto, Venis al li la Lacerto. “Kial, Kakto, pro diablo, kreskas vi ja en la sablo?” Kakt’ respondis: “Fulmotondro! Por ke dormu ci en ombro!” *** Kelkaj...

Fremdlingvo en bazlernejo

27/05/2012 06:40
En lernejo la instruado de fremda lingvo ne estas fako en kiu la lernantoj unuavice akiras iun scion, sed la lernanto akiru lertecon en alia lingvo ol la lingvo en kiu la instruado ĝenerale okazas. Mi pensas ke la lernado de fremda lingvo estas plej bone komparebla kun la lernado ludi...

La grafika gesto de Ludoviko Zamenhof

25/05/2012 20:37
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero avio el Israelo Grafologia analizo de du leteroj Grafologio estas konsiderita "pseŭdoscienco", t.e. "instruaro aŭ praktikado sen sciencaj bazoj aŭ sen scienca rigoro". Oni faras la grafologian studon sur la formo de la literoj, kaj ne...
<< 30 | 31 | 32 | 33 | 34 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.