Blog

Nova aliro al la RetRadio el Ĉinio

07/04/2013 07:14


Bona novaĵo por geaŭskultantoj en Ĉinio
 

Pro la transiro  de la programpaĝoj de la Esperanta Retradio al Blogspot ekde nun la Esperanta Retradio estas rekte alirebla de Ĉinio sub



La programlisto kun ĉiuj programoj ordigitaj laŭ dato de apero nun validas ankaŭ por programelvokoj el Ĉinio. La programliston vi trovas sub:


Se vi havas mesaĝon al la Esperanta Retradio vi povas sendi ĝin al jena retpoŝta adreso:
retradio@aldone.de

Bonan aŭskultadon deziras
Anton Oberndorfer
via Peranto

 

 

Lerni la sonojn de fremda lingvo

06/04/2013 16:57

 
 
Kiam mi kiel 14-jarulo eklernis la francan en la komerca lernejo, mia klaso okupiĝis dum la unuaj du semajnoj pri la sonoj de la franca lingvo. Unuflanke estas diferencoj al la germana lingvo rilate al la vokaloj - precipe la nazaloj ne aperas en la germana - kaj ĉe la konsonantoj necesas atenti pri la voĉaj z kaj ĵ kiujn parolantoj de sudgermanaj dialektoj emas senvoĉigi. Ankaŭ la "r" por ni povas esti problemeca, ĉar ni emas ellasi ĝin en la fino de silabo kaj anstataŭi ĝin per malforta ŝva-vokalo.

Krom la unuopaj sonoj ni lernis dum tiuj unuaj semajnoj en kiuj skribaj formoj la sonoj povas aperi en la franca. Nia profesoro tre atentis ke ni lernu korektan prononcon de la franca. Rilate al la franca tio ja tre bone eblas, oni povas jam per legado eltrovi la ĝustan prononcon de vorto aŭ frazo. Kondiĉo estas nur ke oni antaŭe  lernis la sonojn kaj la kadencon de la lingvo.

Bedaŭrinde la situacio rilate al la plej instruata fremda lingvo - la angla - ne estas tia. Koncerne prononcon la afero estas duoble konfuziga. Unuflanke ne ekzistas klaraj reguloj kiel prononci vorton laŭ la skribo kaj aliflanke estas multaj prononcaj variaĵoj de la angla kiuj inter si estas egalrangaj. Ni prenu nur ekzemple la sufiĉe grandan diferencon inter usona kaj brita prononcoj. En nia lando oni principe instruas la britan prononcon, sed la influo de la usona prononco estas forta, nome oni aŭdas la usonan multe pli en radio kaj televido kaj tial tiu prononco estas pli populara ol la brita kiun plej multaj lernantoj ne ŝatas imiti kaj apliki. El tiu situacio rezultas  ke la lernantoj elbuŝigas anglajn vortojn kaj frazojn laŭ propra bontrovo kio estas kutime iu miksaĵo usona-aŭstra/germana.

Tia parolmaniero estas tutsimple aĉa. Kaj la lernantoj ankaŭ konscias pri tio. Ili kredas ke ili kulpas ĉar ili ne estas sufiĉe kapablaj. Tial plej multaj el ili rezignas kaj ne plu okupiĝas pri la plibonigado de la prononco. Bona kaj bela prononco de la lingvo ja gravas ja nur por tre malmultaj homoj kaj do en la ĝenerala instrua praktiko de la angla bona prononco ne okupas gravan lokon.

La menciita rezigno detruas la emon lerni aliajn fremdajn lingvojn. Oni lernas nur tion kion oni nepre devas lerni kaj tio estas la angla kun malbela prononco. Ĉar Esperanton plej multaj lernas nur kiel junaj plenkreskuloj, hodiaŭ la E-lernantoj portas en si tiun sperton pri la lernado de la angla kaj tiu sperto ne favoras la lernadon de Esperanto. Unuflanke ja Esperanto aperas kiel solvo por tiuj kiuj konsideras sin ne sufiĉe kapablaj por bone lerni la anglan, aliflanke ili havas damaĝitan imagon pri lingvolernado. Kaj la plej granda damaĝo aperas ĝuste rilate al la lernado de bona prononco.

Pro manko de instruisto kiu insistas je la lernado de la sonoj de Esperanto, multaj nur tute supraĵe okupiĝas pri la regado de la prononcreguloj de Esperanto kaj ili transiras rapide al la lernado de la gramatiko. La rezulto estas ke ili parolas Esperanton - se entute - laŭ maniero kiu similas al tiu kiun mi priskribis pri la angla lingvo. Tia prononco de la lingvo ne servas por levi la memvalorsenton kaj la lingvo aperas en la oreloj de la lernanto kiel kripla skeleto. Ĝuo pri la lingvo ne aperas, sed alie ol ĉe la angla lingvo oni ja ne lernas Esperanton pro bezono kaj neceso, sed por plivastigi sian kulturan kaj socian horizonton.

Necesas kaj eblas bone lerni la sonojn de Esperanto. Por tio servas parolekzercoj kiuj estas tajloritaj por la parolpraktiko de la koncerna gepatra lingvo. Apenaŭ ekzistas gepatra lingvo kiu posedas ĉiujn sonojn de Esperanto kun perfekta kongruo. Do necesas adapti la prononckutimon de la gepatra lingvo al la reguloj de la prononco de Esperanto. Gravas aŭdigi la parolekzercojn sen prezenti samtempe la skribitan tekston. La lernanto imitu unue nur la aŭdaĵon kaj nur se tio kontentige funkcias tiam ankaŭ la prezento de koncerna teksto estas rekomendinda.

Plej bone estus parkerigi instruajn poemojn antaŭ ol komenci la teorian lernadon. Tiajn rimaĵojn la lernanto povas ripeti ĉiam kaj ĉie en sia kapo se ne laŭte. Post sufiĉe da ekzercado la sonoj, vortoj kaj frazoj ne plu aperas fremdaj sed fariĝas parto de la propra lingva trezoro. Tio estas fundamento sur kiu eblas konstrui la pluan regadon de la lernata lingvo. Kaj tio levos la kvantan kaj kvalitan nivelon de la E-parolado.
 

 

Dubinda 'libera volo'

05/04/2013 16:55

 
Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco
 
Niaj decidoj okazas antaŭ ol ni konciiĝas pri ili. Tion oni sciis jam koncerne al simplaj decidoj sed same okazas ĉe pli kompleksaj decidoj.

La volo estas kompreneble libera, tia ĝi estas difinita kaj kiel tian ni perceptas ĝin. Ni ja estas mastroj en la propra domo resp. cerbo. Sed ni ne tute fidas je nia povo. Tio montriĝas en la pleonasma parolo pri "libera volo". Se ĝi estas jam per si libera, sufiĉas "volo", "libera" estas nebezonata, en la akcentado de tiu vorto plidensiĝas la duboj ĉu ni ne vere estas stirataj de aliaj potencoj kaj ĉu ni ne nur imagas tion por necese trompi nin mem.

Tiel tion difinis Marx, li kondukis unuan grandan atakon al la libereco de la volo - "ni estas instrumentoj de sennomaj ekonomiaj potencoj" - kaj la dua atako duonan jarcenton poste alvenis de Freud - "ni estas pelataj de niaj instinktoj". Ambaŭ atakoj estis fundamentaj, sed tamen portataj de la espero ke la libereco estas nur subpremata kaj ke ĝi povas mem trarompi la barojn el propra forto, nome en la socia revolucio resp. en la individua psikoanalizo.

La tri atako venis malpli laŭte, Benjamin Libet (Universitato de Kalifornio) entreprenis ĝin en la jaro 1983 en la publike apenaŭ konata faka ĵurnalo "Brain" (cerbo) sub la titolo "Tempo de konscia intenco por agi rilate al funkciigo de cerba aktiveco". Tio sonas sendanĝera, sed ĝi havas por la demando pri la libereco de la volo tute alian eksplodigan potencialon ol la "Kapitalo" kaj ĉiuj kolektitaj verkoj de Freud kune. Ĉe Libet ne regas iuj fremdaj potencoj pri niaj decidoj, sed io en la cerbo faris ĝin, oni povis mezuri ĝin: Libet petis testpersonojn premi butonon kiam ajn ili deziris tion. Samtempe ili vidis horloĝon kaj anoncis se resp. kiam ili planis la agon de butonpremado. Post tio pasas iom da tempo ĝis la volo fariĝas ago.

Sed pli da tempo pasas en la alia direkto. Libet deprenis de la testpersonoj cerbajn kurentojn kaj rimarkis ke motoraj regionoj de la cerbo - en ili stiriĝas movoj - aktiviĝis antaŭ ol la testpersonoj decidis resp. anoncis ke ili planas la butonpremon. Kaj de tiu tute ne atribuebla "decido" pasis en la eksperimento de Libet 800 milisekundoj.

Se mi do komencas tiun ĉi alineon tute intence per "se", tiam tio ne estas mi kun mia libera volo, sed io en mia cerbo jam decidis tion por mi. Kaj kiam vi decidis legi kaj aŭskulti ĉi tiun sonartikolon, vi ne trovis alian sorton. Tio kompreneble kaŭzis kapskuadon, oni supozis ke al Libet okazis mismezuradoj. Sed lia eltrovo konfirmiĝis - kaj eĉ pliakriĝis - en sekvaj eksperimentoj. Unu okazis sub John-Dylan Haynes en Lepsiko en la jaro 2008. En tiu eksperimento la testpersonoj ne nur povis decidi, kiam ili intencis premi la butonon, ili havis ankaŭ la liberan elekton, ĉu ili intencis fari tion per la dekstra aŭ per la maldekstra mano. Denove la sennoma decido de la cerbo okazis antaŭ la konscia decido de la persono, la laŭtempa distanco ĉi-foje nur estis eĉ multe pli granda, nome 7 sekundoj.

Obĵetoj restis, ili celis precipe sur la fakton ke la eksperimentoj koncentriĝis je movoj kaj iliaj cerbaj centroj. Movoj ja estas tre kompleksaj kaj la konscio plej ofte ne donas multe da valoro al ilia regado. Aliflanke la eksperimentoj montris, ke la frua aktiveco de la cerbo ne limiĝis al la movocentroj, sed montriĝis ankaŭ en aliaj "altaj" regionoj. Pro tio Haynes testis en sia plej nova raŭndo pli komplikan decidon ol tiun pri la momento de la decido pri butonpremo. La testpersonoj devis prikalkuli du nombrojn kiuj aperis sur la ekrano, nome adicii unu el ili aŭ subtrahi la alian el ili. Kaj pri adiciado aŭ subtrahado la testpersonoj mem decidis. Do ne temis pri plenumo de movo, sed pri la konstruado de intenco.

Sed la cerboj agis ĉe la kompleksa elekto same kiel ĉe la simpla, ili denove aktiviĝis antaŭ la konscia decido. "La nekonscia preparado de libera elekto ne limiĝas al la motora sistemo", konkludas Haynes, "anstataŭ tio ankaŭ ĉe decidoj pri abstraktaj intencoj okazas antaŭaj cerbaj aktivecoj". Tamen Haynes trovis diferencon: La laŭtempa distanco en tiu kazo estis malpli granda, nur kvar sekundoj. Eble tamen ĉe ankoraŭ pli kompleksaj decidoj iam la konscio transprenos la povon - kaj la volo fariĝos libera.
 
 

 

Dormkajutoj en flughavenoj

04/04/2013 16:53




Multaj pasaĝeroj kiuj survojas dum pluraj horoj deziras precipe unu aferon: plenumi dormeton. Ĉar tio estas sufiĉe nekomforta sur benkoj, pli kaj pli da kapsulaj hoteloj ofertas tian servon. Ili promesas iom da ripozo kaj rekreiĝo antaŭ la plua flugo.

Sur flughavenoj vizitantoj nur malofte trovas ripozon. Poŝtelefonoj sonoras, homoj kuras tien kaj reen. En la ok malgrandaj dormkajutoj de la flughaveno en Munkeno ĉio tio estas forgesinda. La sonizolitaj dormejoj aperas kiel fremdaĵoj.

Sur la grandaj internaciaj flughavenoj pli kaj pli da kapsulhoteloj kaj malgrandaj dormkajutoj estas malfermitaj. Ĝis nun en Germanio tiu ebleco por dormeto disponeblas nur en Munkeno. Sed la prizorgantoj de la servo volas starigi tiajn dormkajutojn en la tuta mondo.

Kaj tiel aspektas unu el tiuj dormkajutoj: En la centro staras lito, du metroj oble 80 centimetroj. Preskaŭ 5500 precipe internaciaj transitgastoj jam tranoktis ene de tri jaroj en tiuj hoteletoj en la flughaveno de Munkeno. "Nur malmultaj gastoj venas el Germanio", diras la parolportanto de la firmao. Dumtage la ripoziga kapsulo kostas 15 eŭrojn en la horo, vespere eblas beldormi por 10 eŭroj.

La kajutoj en la flughaveno mezuras 1,65 metrojn en larĝeco kaj 2,7 metrojn en profundeco. Tio ne donas multe da spaco sed por malstreĉiĝi tio sufiĉas ĉiukaze. La lumo en la senfenestra ĉambreto laŭ la emocia stato estas agordebla direkte al bluo aŭ ruĝo. Oni pagas per kreditkarto ĉe la akcepteja ekrano.

Post la elsaluto aparato aŭtomate informas la flughavenan purigan servon. Alia servistaro ne haveblas. Ankaŭ fluanta akvo ne haveblas. Sed la dormkajutoj ne anstataŭu hotelan ĉambron, ili allogu precipe tiujn pasaĝerojn kiuj havas iom pli longan intertempan restadon en la flughaveno.

Kompareblaj kapsulaj hoteloj ekzistas en Moskvo, Londono, Amsterdamo, Atlanto kaj Novjorko. La origina ideo venas el Japanio. Proksimume 100 kapsulaj hoteloj funkcias jam nur en Tokio. Ne estas mirinde: Tokio havas ĉion - mankas nur spaco. Kelkfoje la dormujoj ne estas pli grandaj ol kvar kubaj metroj, sed por la japanoj tio ne estas problemo. Ili amase uzas tiun servon.

Ĉu iu el vi, karaj geaŭskultantoj, jam havis la bezonon kaj okazon tranokti en tia dormkajuto?
 

Pri la viro kiu ne plu manĝas pladojn

03/04/2013 15:39

Manĝi por li signifas tempoperdon. Pro tio Rob Rhinehart kreis pulvoran miksaĵon kiu enhavas ĉiujn gravajn nutrajn substancojn. Hodiaŭ la 24-jara softvara inĝeniero ankoraŭ manĝas pladojn nur dufoje en la semajno. Li revas pri tio ke lia koktelo iutage nutros la homaron.

Por Rob Rhinehart manĝado estas ĝena devo. Ĝi estas por li malŝparo de tempo, mono kaj energio. Sed li trovis solvon. La 24-jara softvaristo el Atlanto ĉesis manĝi pladojn. Anstataŭ tio li trinkas malklaran, senodoran, flavecan koktelon. Pladojn li manĝas nur dufoje en la semajno.

Dum Kristnasko li viztis sian hejmlokon. Tie li renkontis malnovan amikon de la familio kiu apenaŭ sukcesis kuiri ankoraŭ - post kiam li estis perdinta la forton en unu el siaj brakoj. La amiko perdis tiom da pezo ke la amiko devis  eniri hospitalon. En nia mondo tiom da aferoj estas optimumigitaj, Rhinehart pensis. Kial tio ne okazas ĉe tiom grava afero kiel la manĝaĵoj? Li do ekis sian nutran entreprenon.

Lia celo estas simpla nutraĵo kiu estas tre malmultekosta kaj estas laŭeble sana. Rhinehart legis librojn pri biologio, informiĝis pri ĥemio de la metabolo. Li traserĉis la interreton pri informoj por ĉiuj gravaj nutraj substancoj. "Disponeblas apenaŭ datumoj en la prinutra scienco", li plendas en sia blogo https://robrhinehart.com
"Estas malfacila kampo, ĉar tiom da faktoroj ludas rolon kaj apenaŭ eblas trovi precizajn indikojn."

Tamen en lia kapo destiliĝis la ideo ke la korpo ne bezonas vivrimedojn, sed nutraĵojn, do ne karotojn, sed vitaminojn, ne lakton sed aminoacidojn, ne panon sed karbonhidratojn.

Lia kuirejo transformiĝis al ĥemia laboratorio. Li kunmiksis nutrajn substancojn kiujn la korpo bezonas. Estiĝis koktelo el vitaminoj, mineraloj, esencaj aminoacidoj, karbonhidratoj kaj grasoj. Krome li aldonis ginsengon, gingkon biloba, alfa-karotinon kaj aliajn substancojn kiuj estas konsiderataj sanaj sed ne vivnecesaj. Tiam li testis la koktelon. "Je mia surprizo ĝi gustis vere bone kaj mi sentis min post tio plena je energio", li diras.

Dum 30 tagoj Rhinehart nutris sin nur per tiu koktelo. Tiu tempo ŝanĝis lian vivon. Li sentis sin laborkapabla kaj agordis la koncentriĝojn de la unuopaj substancoj ĝis li trovis la plej bonan miksaĵon. Ĝis hodiaŭ li manĝas normalajn pladojn nur dufoje en la semajno, dum la cetera tempo li nutras sin de sia flaveca koktelo. "Estas bonege ke mi nun ne devas cerbumi pri miaj manĝoj", li diras. Kvankam apenaŭ ekzistas sciencaj pruvoj ke lia koktelo je longa vido povas doni al la korpo ĉion kion ĝi bezonas, Rhinehart tamen estas optimisma. Pere de sia blogo li jam serĉas pluajn testpersonojn por memtesto.

Laŭ Rhinehart lia koktelo povus montri al multaj homoj kiuj suferas sub tropezo la vojon al sana nutrado. Kaj en evolulandoj la koktelo povus ebligi sanajn kaj favorprezajn manĝojn, esperas Rhinehart.

Fakuloj pri nutrado estas pli ol skeptikaj ke la koktelo daŭre kontentigos la nutrajn bezonojn. La manĝado ja estas ankaŭ ĝuo kaj ĝi estas socia evento. La kunsidado dum manĝado estas ege grava. Kaj eĉ Rhinehart diras ke li pli ofte vizitos restoracion kiam li iam havos amikinon.

 

La hunda lingvo

02/04/2013 18:29

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo


 
Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco  

Homaj beboj lernas komunikadon per imitado. Ili simple atentas kaj imitas la parolon kaj aliajn reagojn de siaj gepatroj. Lastatempe, la usona antropologo Brian Hare eltrovis, ke tia imitado ne estas ekskluzive homa: ankaŭ hundoj lernis kunvivadon kun homoj per simila maniero. Tiel ili evoluigis pli vastan gamon da bojado. Inter lupoj – konsiderataj kiel  prahundoj – bojado estas nur 3 procentoj el la sonproduktado. Miloj da jaroj en kunvivado kun homoj faris, ke hundoj lernu subtilan sistemon de komunikado, kiu permesas, ke tiuj amindaj bestoj starigu efektivan “interparolon” kun siaj posedantoj. En sia verko “La genieco de hundoj”, tiu esploristo priskribas diversajn kognajn kapablojn de hundoj, inkluzive de speco de “lingvo” per bojado kaj per korpaj esprimoj.

Koncerne bojadon, hundoj havas tri bazajn tipojn: por alarmi, por veki atenton kaj por ludi. La diferenco inter tiuj specoj de bojado troviĝas en la sonfrekvenco kaj en la intertempo inter la eligoj de sonoj. Tamen, ili povas nuancigi siajn “diraĵojn”. Kiam fremda, stranga homo alproksimiĝas, hundo povas esprimi sian konsternon per malakuta kaj nelonga sinsekvo de bojeroj. En aliaj situacioj, ili povas ploreti aŭ ĝemi. Kiam ili emas ludi, la bojado estas pli akuta kaj kun pli longaj intertempoj. Per aparatoj, kiuj transformas la registron de sonoj en grafikaĵojn, esploristoj precize analizas la “lingvon” de hundoj.

Kiam hundoj ne ricevas sufiĉe da atento, tiam ili povas uzi korpan esprimon. Ili povas skrapi pordon de fridujo aŭ leki sian teleron por diri “Mi malsatas!”; ili povas tuŝi per la buŝo kranon, por diri “Mi soifas!”; ili povas ekkuŝi kaj malgaje rigardi por diri “Ne lasu min sola!”; ili skuas la voston por diri “Mi amas vin!” (lupoj ne scipovas skui la voston!); kiam hundoj  ekkuŝas surdorse, ili  diras “Mi submetiĝas!”. Ili povas eĉ laŭtigi aŭ mallaŭtigi sian bojadon (vidu la filmeton ĉi-sube).

Kelkaj el tiuj esprimkapabloj povas esti jam genetike encerbigitaj. Tio ne estas novaĵo. Karlo Darwin, la fama kreinto de teorio pri evoluismo, verkis interesan libron kun belaj desegnaĵoj, sub la titolo “La esprimo de sentoj fare de bestoj”.

Rilate al komprenkapablo, iuj hundoj povas lerni plurajn dekojn da vortaj ordonoj de siaj posedantoj. Ili estas talentaj ankaŭ koncerne memoron, ruzecon, rezonon kaj kunsentemon. Ĉiu posedanto de hundo facile perceptas, ke iliaj dorlotbestoj partoprenas en iliaj ĝojaj kaj malĝojaj momentoj.
Sciencaj esploroj pri hundoj konfirmas, ke tiuj estas aparte ĉarmaj bestoj. Ĉu estas tempo krei  rondon “Hundamikaro”, simile al la “Katamikaro”, kiu jam ekzistas inter  Esperantistoj? Se vi konsentas, boju al mi!

Talentuloj estas en Esperantujo

01/04/2013 12:47

Tiun ĉu sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo



Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco    

 

Talentuloj estas en Esperantujo kaj ni devas fieri pri ili kaj ilin apogi ankaŭ laŭde. Iom-post-iom nuntempaj talentaj samideanoj bonege evoluigas vere internacian kulturon propran de nia lingvo kaj trafe vivigas ĝin. Ekde kiam, antaŭ dekduo da jaroj, bedaŭrinde kiel jam maljuna arida informadikisto, mi esperantistiĝis, ne tute senenvie  mi admiradas niajn tutmondajn artotalentajn esperantistojn. Feliĉe, mi tuj trovis kaj amikiĝis en nia Tel-Aviva esperanta klubo kun juna artotalenta israela samideano: Doron Modan. Li estas unuflanke talenta komponisto, pianisto, delikata kantisto kaj aliflanke lerte kompetenta instruisto, verkisto kaj tradukisto de Esperanto.

Jen, unu el liaj lastatempaj poresperantaj brilaĵoj: "Oazo" – tre harmonia, kortuŝa kaj delikata komponaĵo bazita sur poeziaĵo de nia poetino Krys Williams (antaŭe Ungar). Ĝuste Doron konigis al mi Krys kaj ŝiajn poeziaĵojn. Ŝi, kiel ŝajne estas la destino de multaj artistoj, travivis penigajn malfacilaĵojn, kiuj speguliĝas en ŝiaj versoj pri terure ŝoka para vivo:


Li venis. Ĉu realas la revo?
Malsamas li iel. Sabliĝas la roko,
kiu subtenis min dum malespero.
Anstataŭ promesoj, nun regas mensogo.

Dio! Pugnofrapo. Kontuzoj. Doloro.
Ne plu! Lasu! Lasu, mi petas!
Amo pasinta fariĝas angoro.
Kion mi faris? Kial mi pekas?



Tial, des pli ĝojigas kaj esperigas la elkoraj versoj de la poeziaĵo "Oazo", kiun Krys dediĉis al la paro Madzy kaj Gerrit Berveling. Gerrit Berveling estas elstara nederlanda esperantisto, verkisto en multaj ĝenroj (poezio, prozo, eseo), kaj tradukisto al Esperanto de pluregaj verkoj el diversaj lingvoj (inkluzive de la latina).

Jen do, la poemo "Oazo" de Krys Williams, kiun tuj poste vi povos aŭskulti en la kanzono de Doron Modan:


Kiel du arboj en kreskad' libera
per branĉoplekto kreas ombron benan,
du homoj formis ligon senkatenan
kaj montras, ke ja eblas pli espera
vivordo. Egaleco ne per fera
fanfaro stridas, sed harmoniplenan
arion kantas; hejmon mondhavenan
konstruis reciproka amo vera.

Oazo vi por tiu, kiu venis
el roka, korsekiga hejm-arido;
inspiro-fonto pri l'ebleco homi.

Pro vi la fidon ree mi ekprenis,
ke la infanojn mi sukcesos sproni
al serĉo por aŭtenta viv-divido.

Nova retspaco de la RetRadio

31/03/2013 18:23

Dum septembro de la jaro 1996 mi vizitis kune kun la tuta familio la "Centron pri Elektronika Arto" (AEC) en Linz. Tio estas muzeo en kiu oni povas ekkoni kaj travivi kion la nova elektronika mondo ofertas kaj kiel tiu nova spaco estas plenigebla per artaj ideoj.

La vizito vere entuziasmigis nin. Jam tiam la impresoj estis grandiozaj. Sed ni havis ankaŭ la eblecon tie mem kreive agi en tiu mondo. Nome estis pluraj salonoj en kiuj staris multaj komputiloj kiuj ĉiuj estis konektitaj al la interreto. Tio por miaj filoj kaj por mi estis interesega afero. Ni ja havis ekde la jaro 1991 hejme propran komputilon kiun precipe la knaboj tre kreive uzis, sed mankis al ni la aliro al la interreto. Do tiu vizito en la muzeo estis la unua kontakto kun la interreto.

Kaj okazis eĉ pli: Kiam ni sidis ĉe la tablo por interretumi, venis prizorganto de la muzeo (li estis studento pri informadiko) kaj montris al ni kiel oni povas krei retpaĝon kaj li ofertis al ni senpagan retspacon kiel gasto de la radiostacio de Linz. Do mi ricevis konton kun - imagu! - 1 MB  da retspaco kiun mi povis aliri per FTP. Unu MB da retspaco hodiaŭ sonas ridinde malmulte, sed se oni alŝutas nur html-dosierojn kaj nur malmultajn bildojn, tiam eblas krei pli da retpaĝoj ol oni kapablas plenigi.

Sekvis jaro dum kiu mi ankoraŭ ne havis hejman aliron al la interreto kaj mi do uzis publikajn komputilojn, sed finfine mi mendis retkonekton kaj tiam povis - kun hodiaŭ neimagebla malrapideco - surfi en la reto kaj alŝuti niajn kreaĵojn. Tiam mi eksciis ke eblas ricevi senpagan retspacon ankaŭ de aliaj provizantoj, precipe en Usono. Kaj haveblis ankaŭ aliaj senpagaj servoj. Kiam mi denove unu jaron poste komencis alŝuti sondosierojn kun programoj de Pola Radio, mi uzis diversajn retspacojn kiuj ĉiuj estis senpagaj por mi.

En la jaro 2000 mi ricevis kune kun mia interreta aliro 5 MB da retspaco inkluzive por mia monata abonpago. Mi aĉetis tiam retnomon - aldone.de - kiu ligas min al tiu retspaco. Kiel jam en la komencaj jaroj mi uzas diversajn fontojn de senpaga retspaco por tien alŝuti la pezajn dosierojn, precipe la sondosierojn de la RetRadio.

Antaŭ du jaroj mi trovis la blogo-provizanton Posteruso kiu estis ideala por tien alŝuti la programojn de la Esperanta Retradio. Nun bedaŭrinde tiu servo ĉesos funkcii la 30-an de aprilo. Mi do devis serĉi novan provizanton kaj trovis ĝin: Temas pri blogspot.com de Guglo.

Ekde hodiaŭ la programlisto de la Esperanta Retradio ligas al tiu nova adreso:
https://esperantaretradio.blogspot.co.at
Paralele al tio la alŝutado al Posteruso daŭros ankoraŭ ĝis la 20-a de aprilo. Post la 30-a de aprilo la malnovaj programoj de antaŭ marto 2013 ne plu estos atingeblaj ĉe Posteruso, sed mi ofertos al vi solvon por aliri programojn el la jaro 2012.

Do la Esperanta Retradio daŭre funkcios kiel kutime. La retadreso https://aldone.de/retradio ne ŝanĝiĝos. Komentado ankaŭ daŭre eblos. La grafikan aranĝon de la nova retpaĝaro ĉe blogspot mi povos ankoraŭ adapti, sed mi estas certa ke ankaŭ jam nun vi senprobleme povos ĝui la programojn.

Robotoj lernas la lingvon de bestoj

30/03/2013 15:51
 
 
Kiel ni ĉiuj scias, jam la komunikado inter homoj estas malfacila afero. Temas ne nur pri la diverseco de la lingvoj sed ankaŭ pri la diversaj signaloj de la korpa lingvo, gestoj, mimiko, aliaj movoj kiuj estas signifaj kaj devas esti interpretataj. Sed ne nur homoj komunikas inter si, ankaŭ bestoj faras tion. Kaj ni homoj povas ankaŭ komuniki kun robotoj, ekzemple se ni tiras monon el bankaŭtomato. Kaj jen estas logika paŝo se ni nun esploras la eblecojn de komunikado de robotoj kun bestoj.

Tiu komunikado inter robotoj kaj bestoj - tio estas la celo de esplorprojekto ĉe la universitato de Graz en Aŭstrio. Oni esploras ĉe abeloj kaj fiŝoj. La esploristoj volas eltrovi kiel funkcias svarmoj de bestoj kaj kiel oni povus stiri ilin.

Estas tute nova aliro kiu okupos la esploristan teamon sub la gvido de Thomas Schmickl dum la venontaj kvin jaroj. Nova komunika kanalo devos ebligi starigi kunligon inter la socioj de bestoj kaj maŝinoj.

La esploristoj okupiĝas precipe pri la "svarmo-inteligenteco". Unuopa abelo ne estas inteligenta, sed jes ja la tuta abela popolo. Per observoj kaj analizoj la esploristoj volas eltrovi kiel funkcias svarmoj de bestoj, kiaj skemoj kaŝiĝas malantaŭ tio kaj kiel finfine certaj skemoj estos uzeblaj por stiri la svarmojn de ekstere.

En la praktiko tio aspektas tiel ke ekzemple abeloj kolektiĝas ĉirkaŭ robotoj kaj estas perceptataj de ili. La robotoj modifas tiel longe sian programadon ĝis la abela svarmo kaj la roboto formas unuon kaj sekvas komunajn celojn. Por la interagado kun la abeloj la robotoj disponas pri diversaj sensoroj kaj sendantoj de diversaj sentigoj kiel varmo, lumo aŭ vibrado.

Komputila programo prijuĝas la konduton de la bestoj kaj rekomunikas tion al la komputiloj. Per tio la robotoj programigas sin plene aŭtomate resp. ili ricevas programadon de la abeloj. La esploristoj atendas de tio ke ilia metodo estos aplikata en agrikulturo kaj en la kontrola observado de la medio.

Estas ĝis nun la plej granda projekto de EU kiun kunordigas la universitato de Graz. La esploristaj partneroj por la Assisi-projekto venas el Germanio, Francio, Kroatio, Svislando kaj Portugalio. La buĝeto ampleksas ĉirkaŭ 6 milionojn da eŭroj, du milionoj da ili estas je dispono de la universitato de Graz.

Difini vivantecon de lingvo

29/03/2013 15:38

Same kiel vivanta homa korpo konsistas el malmolaj elementoj kiuj donas al ĝi strukturon - la skeleto - kaj el molaj elementoj kiuj prizorgas la funkciadon de la korpo, tiel ankaŭ nia lingvo konsistas el malmolaj elementoj, nome la gramatiko kaj la radikaro de la lingvo, kaj ĝi konsistas ankaŭ el molaj elementoj: Tio estas la kunmetaĵoj de vortoj kaj la frazoj. Tiuj ĉi lastaj elementoj entute igas la lingvon vivanta. Ju pli da frazoj kaj kunmetaĵoj cirkulas inter la parolantoj de la lingvo, des pli da vivo estas en ĝi.

La demando pri la vivanteco de lingvo kutime ne stariĝas, ĉar preskaŭ ĉiu homa lingvo estas vivanta. Tamen ja ekzistas mortintaj lingvoj kiuj postlasis skribitajn heredaĵojn kaj ekzistas konstruitaj aŭ artefaritaj lingvoj pri kiuj estas dubo, ĉu ili jam vivas aŭ ankoraŭ ne aŭ ne plu. Ĉu ekzemple Volapuko iam estis vivanta lingvo? Ekde kiam oni entute povas diri ke artefarita lingvo estas vivanta? Por klarigi tiun demandon oni devas starigi kriteriojn kiuj helpas difini la vivantecon de lingvo.

Mi opinias ke la plej simpla kriterio estas ĉu lingvo estas parolata (kaj ne nur skribata), do kiom da homoj parolas certan lingvon kiel ofte kaj je kiu nivelo. Se oni ekzemple dirus ke 2 milionoj da homoj parolas certan lingvon, necesas ankaŭ aldoni la demandon, kiel ofte tiuj homoj parolas ĝin - ĉu ĉiutage aŭ ĉu nur unufoje jare dum 3 tagoj? Kaj je kiu nivelo ili parolas la lingvon?   Ĉu ili parolas flue kun riĉa vortaro kaj kun bona esprimkapablo aŭ ĉu ili komunikas inter si ĉefe per formuloj kaj mallongaj frazoj kiuj enhavas multe da gramatikaj eraroj kaj misprononcoj?

Mezuri ĉion tion estas kompreneble malfacile, sed ne eblas flankenŝovi tiujn demandojn nur pro tio ĉar ili estas malfacile respondeblaj. Kaj ĝuste tiu punkto ja gravas se oni argumentas por Esperanto kun la celo konvinki aliajn ke Esperanto estas plene funkcianta lingvo kiu estas taŭga por internacia komunikado kaj tial ĝi estu vastskale enkondukata kiel oficiala lingvo. Se oni "forgesas" mencii tiujn faktorojn kiuj helpas difini la vivantecon de la lingvo, tiam oni trompas ne nur sin mem, sed ankaŭ tiujn kiujn oni volas konvinki pri la lingvo.

Ni estu pli modestaj en niaj postuloj rilate al oficialigo de Esperanto kaj ni zorgu pli por ke la lingvo kresku laŭkvante kaj laŭkvalite. Ni verku tekstojn kaj parolu. La interreto ebligas al ni prezenti niajn lingvajn ellaboraĵojn al tutmonda komunumo. Tiel nia lingvo iam povos atingi tian staton de evoluo kiu permesos fari pli grandajn paŝojn por ĝi.

1 | 2 | 3 | 4 | 5 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.