Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

La donaco de Zamenhof

22/06/2012 18:27
Kiam Zamenhof kreis la "Internacian Lingvon", li volis doni ion al la homaro kio plibonigos kaj plifaciligos la vivon. Li ja estis spertinta la multlingvan situacion en sia hejmloko kaj vidis la konsekvencojn kion tio havis por la kunvivado de la homoj. Certe la ĉiutaga vivo tie iel...

Ĉu la mondo efektive varmiĝas?

22/06/2012 05:41
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo      La tendenco de niaj temoj ĉe la Esperanta RetRadio tute ne estas por polemikoj. Kaj mi plene konsentas kun tiu penslinio. Tamen, kelkfoje estas malfacile absolute eviti diskutindajn novaĵojn en nia...

Adiaŭu viajn muson kaj klavaron

20/06/2012 16:07
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Interago per manmovado Oni ofte diras al mi, denaska italo, ke ĝuste pro tio mi kutimas paroli per tre multe da mangestado. Fakte, evidentiĝas, ke italoj ne gestadas pli ol danoj aŭ japanoj, ili nur faras pli...

Verdaj plendoj (de Hilda Dresen)

19/06/2012 20:07
Tiun ĉi sonartikolon produktis Luiza Carol el Israelo VERDAJ PLENDOJ de Hilda DRESEN (1896 -1981) La esperanta instruisto konstatas, ke malbone la afero statas, ke la diligento forflugas kiel facila vento, ke la dek ses reguloj senlerne kuŝas en anguloj, ke la scio de la...

Kelkaj pensoj pri rivalado

19/06/2012 06:39
(EURO 2012 en Pollando kaj Ukrainio) Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Mia intenco entute ne estas kritiki, tamen ĉio en la vivo postulas penon kaj klopodojn. Mankis ili iomete bedaŭrinde dum la lasta matĉo de la polaj piedpilkistoj kun la ĉehaj...

Multekosta parkumado

17/06/2012 17:34
Se oni loĝas en granda urbo kiel Vieno oni devas bone pripensi ĉu oni vere volas havigi al si propran aŭtomobilon. Aŭtomobilo ja estas tre valora posedaĵo, oni devas elspezi multege da mono por akiri ĝin kaj la kostoj por la uzo same estas altaj. Oni devas zorgi pri sia aŭtomobilo por ke ĝi...

Lernferiadoj kaj Lingvovojaĝoj

16/06/2012 18:05
Pli kaj pli da gepatroj sendas siajn infanojn dum somero al lernferiadoj kaj lingvovojaĝoj. Kaj ili pagas tiucele multe da mono. La kaŭzo povas esti ripeta ekzameno post la ferioj aŭ tutsimple tempokupa agado dum la longaj ferioj. La demando estas granda. Multaj gepatroj dum la longaj...

Unua interkontinenta flugo de sunenergia aviadilo

15/06/2012 18:00
La mondo bezonas pionirojn. Ĉiam estas novaj defioj, ĉar por la kreskanta homaro malfermiĝas ĉiam novaj problemoj. Kerna problemo estas trovi puran - do ne malpurigan - energiformon. Tio estas tute klare la sunenergio. Rilate al ĝia uzo la plej granda defio estas la transportiloj kaj el la...

Aŭstraj entreprenoj volas varbi fakulojn eksterlande

14/06/2012 17:40
La ekonomia ĉambro de Aŭstrio volas aktive klopodi varbi laborforton el landoj kie la kvoto de senlaboruloj estas tre alta. Ĉiu kvina laborejo en Aŭstrio ne plu trovas sufiĉe da fakaj kunlaborantoj. La duono de entreprenoj kun laborejoj kun pli ol 20 kunlaborantoj plendas pri plialtiĝanta...

Jean Jacques Rousseau rememorinda

13/06/2012 17:41
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo      Ĉu filozofio estas utila por la praktika, ĉiutaga vivo? Laŭ iuj homoj, ĝi estas esence grava, laŭ aliaj ĝi ofte glitas en tempoperdigajn spekulaciojn. Por solvi tiun dilemon, ni devus reveni al la...
<< 28 | 29 | 30 | 31 | 32 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.