Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Spinlamaj ratoj relernas kuri

02/07/2012 08:45
Esploristoj helpis al ratoj reuzi siajn gambojn. La bestoj povis dank' al kombino de trejnado, elektraj impulsoj kaj medikamentoj denove movi siajn gambojn kaj eĉ kuri. Jam post du jaroj la esploristoj volas testi la procedon ĉe la homo. Medicinistoj jam de ĉiam revas redoni la kurkapablon...

Lingvo eble evoluis el ŝmacado

01/07/2012 09:12
Kiel la homoj lernis paroli? Esploristoj pri primatoj supozas ke ŝmacado povus ludi gravan rolon. Ili rigardis al la buŝo de makako-simioj kaj trovis movojn kiuj aperas ankaŭ dum homaj babiladoj. Simioj regas la kompleksajn rapidajn movojn de lipoj kaj gorĝo kiuj necesas por la parolado....

Malamiko en nia poŝo

30/06/2012 08:47
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Poŝtelefono, kompufono kaj ĉiu ajn... sklavigilo Kiel okazas, ke io komence luksa superfluaĵo, kiu plibonigas la homan vivon, ĝin farante pli komforta, en iu mistera maniero fariĝas fine balastaĉo, kiu vere ĝenadas...

Elektronika mono

29/06/2012 14:46
La nekontanta pagado atendas revolucion. Danke al "Proksimarea komunikado" klientoj devas ankoraŭ nur alproksimigi siajn monujojn al la kaso en distanco de kelkaj centimetroj. Ankaŭ la pagado per "elektronika mono" helpe de la kompufono realiĝos per tiu tekniko. Tiel kontanta mono jam...

Jorge Amado - el Bahia en la mondon

26/06/2012 20:47
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Ĉi tiun tutan jaron 2012 Brazilo feste rememoras pri Jorge Amado, la brila verkisto, kiun la ŝtato Bahia donacis al la mondo. Li estas unu el la plej impresaj literaturaj fenomenoj en la historio de la lando kaj eĉ de...

El mia tirkesto

26/06/2012 20:42
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Mi ne opinias min poeto, verkisto, sciencisto aŭ ĝenerale iu fakulo. Tamen ekde mia junaĝo mi ŝatas skribi. Elpensi versaĵeton estis por mi kaj facila kaj agrabla okupo. Mia "tirkesto", kiel oni diras, enhavas...

Revado akcelas kreivon

26/06/2012 17:07
Kiam la cerbo ŝaltas al "revado-modo", la neŭronoj funkcias kun granda intenseco. Revado akcelas laŭ studaĵoj la kreivon. La inspiro tamen ne venas dum nenionfarado, sed dum mense malpli defiaj agadoj. En la jaro 1905 eksplodis la genio de Albert Einstein. Tiam li publikigis kvar teoriojn el...

Regenera medicino

25/06/2012 17:29
Medicinistoj volas kuraci malfortecon de la koro per implantado de freŝa muskola teksaĵo. Ili implantas ĉelojn kiuj devenas de la koncernata persono mem. Unua paŝo survoje al tiucela procedo nun sukcesis. Ĉu la terapio iam alvenos en la praktiko, tio tamen ne jam estas direbla. Estas revo...

Subakva sporta fiŝado je apneo

24/06/2012 17:55
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Familiaj travivaĵoj kaj dilemoj Ekde infanaĝo mi abomenas ĉasadon.  Jam delonge mi ne plu manĝas viandon de mamuloj, ĉar ekestis en mi profunda respekto kaj sentemo rilate al tiu ĉi klaso de la animala regno, kiu...

Kritiko (de Reto Rossetti)

23/06/2012 18:10
Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol KRITIKO de Reto ROSSETTI (1909 -1994) Dresita Urso de cigano eklernis danci dupiede. Ĝi sin ekzercis laŭ la plano fiere, daŭre kaj obsede. Jen al Simio ĝi demandis: Ĉu homon mi ne rolas lerte?” Kaj ĉi fakulo tuj respondis: “Ho, nur...
<< 27 | 28 | 29 | 30 | 31 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.