Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Ĉu troveblas fonto de juneco?

17/02/2013 16:32
La kaŭzo ke ni senteble plimaljuniĝas troviĝas en la streso kiun suferas niaj ĉeloj kun pliiĝanta aĝo kaj ke la rimedoj de la ĉeloj defendi sin kontraŭ tio, perdiĝas iom post iom. Sed nun oni trovis genon kiu povus ŝanĝi la situacion: SIRT3 "... dum tiu tempo cirkulis fabelo pri fonto kiu farus...

Nia lingvo plue kreskos

16/02/2013 15:34
Multaj homoj demandas sin, kiun estontan evoluon nia lingvo havos. Estas malfacile esti optimisma, ĉar la pozitivaj signoj estas apenaŭ videblaj kaj preskaŭ nur la fakto ke Esperanto ankoraŭ funkcias kiel vivanta lingvo, estas tia signo. Sed mi kredas ke mi vidas pli ol aliaj ke Esperanto havas...

Kiel esti (aŭ ne esti) verkisto

15/02/2013 16:16
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Respondoj al legantoj fare de fama poetino Antaŭ unu jaro forpasis, en sia domo en Krakovo post longa malsano, la fama pola poetino-verkistino, Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska], Nobel-premiita pri literaturo en la jaro...

Paroliga ekzerco

14/02/2013 18:20
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Mi deziras prezenti al vi hodiaŭ nemalfacilan lecioneton, kiun mi ĵus okazigis al miaj geklubanoj, por havi kaŭzon iom interparoli pri konkreta temo. Ĝi estis sukcesa, ĉar ĝi spronis la ĉeestantojn al intensa pensado....

Mirakla solvo por antikva problemo

13/02/2013 16:41
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Geedzeco estas tradicia vivmaniero, sur kiu baziĝas la tuta funkciado de plej multaj sociaj sistemoj en la tuta mondo, en plej diversaj kulturoj. Familio estas la unuopa ero de homgrupoj, kaj provoj inventi alian strukturon...

Memorkapablo kaj dormomanko

12/02/2013 17:20
Ĉu profunda dormo akcelas la cerban funkciadon en alta aĝo? Studaĵo montras statistikan interrilaton: Ju pli malbona estis la dormo, des malpli da griza cerba substanco estis observebla - sekve al tio perdiĝis memorkapablo. Ŝanĝiĝoj en la cerbo pro la alta aĝo povas evidente ŝanĝi la dormon kaj...

Mia jupo estas via jupo

11/02/2013 16:52
Tute klare - butikumi ĉiam eblus - se sufiĉus la mono kaj se la ŝranko ne jam minacus krevi. Du junaj virinoj havas solvon: la ludonadon de vestaĵoj. En ilian butikon venas homoj kiuj volas porti multajn vestaĵojn kaj posedi malmultajn. La negocmodelo evidente funkcias. Ili ĉiam jam ŝatis...

Asteroido proksime preterpasos la Teron

10/02/2013 17:04
La 15-an de februaro asteroido kun pezo de 130.000 tunoj preterpasos la Teron. Tiu preterpaso okazos tiel proksime al la Tero ke ĝi estos observebla per lorno aŭ binoklo. La grandeco de la asteroido ampleksas duonan futbalan kampon. La distanco de la preterfluganta asteroido estas nur 28.000 km,...

Aŭdi eksterlandajn esperantistojn en klubkunveno

09/02/2013 15:53
Dum februaro mi denove veturos al Prago por tie ĉeesti klubkunvenon de la Praga E-klubo. Mi prelegos pri la progreso kiun alportis komputiloj kaj interreto por Esperanto kaj kiel la esperantistoj povas plej bone profiti el tio. La rondo verŝajne estos nur malgranda, sed tio ebligos pli personajn...

Eĉ bonega ideo ne ĉiam sukcesas

08/02/2013 16:49
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Kuirilo por polento kaj teorio de disvastiĝo de novaĵoj En mia antaŭa sonartikolo, parolante pri preparo de polento mi asertis: "Ne estas mallongigo por preparo de bonega polento: ĝi postulas 25-30 minutojn de atenta kuirado...
<< 4 | 5 | 6 | 7 | 8 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.