Nia lingvo plue kreskos

16/02/2013 15:34

Multaj homoj demandas sin, kiun estontan evoluon nia lingvo havos. Estas malfacile esti optimisma, ĉar la pozitivaj signoj estas apenaŭ videblaj kaj preskaŭ nur la fakto ke Esperanto ankoraŭ funkcias kiel vivanta lingvo, estas tia signo. Sed mi kredas ke mi vidas pli ol aliaj ke Esperanto havas grandan potencialon. Kaj tio tute ne estas iu naiva opinio. De du jaroj mi nun okupiĝas pri la Esperanta Retradio kio ja signifas ke mi ĉiutage aŭ verkas sonartikolon aŭ tradukas tekston aŭ prilaboras kontribuojn de la aliaj kunlaborantoj.

Tiu ĉiutaga okupiĝo pri la lingvo, precipe pri la parolata formo, donas al mi impresojn kaj ekkonojn kiujn apenaŭ alia esperantisto havas.  Mi scias nur pri unu persono kiu havas kompareblajn spertojn, nome Barbara Pietrzak de la Pola Retradio. Kiel redaktorino de Pola Radio ŝi faris similan laboron ĉiutage kaj daŭrigas simile ĝis hodiaŭ. Pro tio ŝi tute prave havas altan rangon en la E-movado, ĉar en lingva movado tiuj kiuj plej bone parolas la lingvon kaj kiuj havas la plej grandan praktikan sperton pri ĝi, estu gvidantoj. Bedaŭrinde aliaj movadaj gvidantoj restas en la fono, ĉar ili mem ne kapablas parole prezenti la lingvon en alloga formo. Kaj mankas bonaj parolantoj en la tuta E-komunumo.

Kiam antaŭ 2 jaroj Pola Radio definitive silentiĝis mi ne volis akcepti ke tiu bastiono de Esperanto malaperu. Mi konsciis pri la neceso havi ĉiutagan aperon de Esperanto en parola formo. Kaj tial mi komencis produkti kaj publikigi sonartikolojn ĉiutage. Laŭ mia sperto kun Pola Radio necesas tiucele havi vastan temaron, ĉar ne eblas prezenti ĉiutage iun internan temon, do la programoj ja estus en Esperanto kaj nur jen kaj jen ankaŭ pri Esperanto.

Mi kompletigis la aferon per decida faktoro - mi aldonis la tekston de la sonartikolo. Tio pruviĝis kiel venkiga. Se oni povas samtempe aŭdi kaj legi, tiam la enhavo kaj kune kun ĝi ankaŭ la lingvo firme engravuriĝas  en la cerbo de la aŭskultanto kaj tiel regula aŭskultanto povas signife levi sian lingvan nivelon. Mi ankaŭ konsciis ke ĉio tio estas malrapida procezo, sed nun post du jaroj da persistado mi vidas la fruktojn de la agado: la nombro de aŭskultantoj jam superas 2000 kaj ĉiutage estas bonaj komentoj pri la sonartikoloj. La kunlaboro en la skipo de la Esperanta Retradio bonege funkcias kaj entute la etoso estas tre amikeca.

Do almenaŭ por la plua evoluo de la Esperanta Retradio mi estas tre optimisma. Mia konkludo estas: Ju pli da parolata materialo aperas, des pli da homoj bone parolos Esperanton kaj daŭre restos en kunligo kun la lingvo. La lingvo kreskas ne per iu politika agado, sed per nia publika aperigo de la parolata lingvo.