Blog

Li amas labori

28/01/2013 16:27

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Laŭ la Genezo, plej fortan punon ricevis Adam pro sia malobeo: la devon ŝvite perlabori la vivon. Tio signifas, ke por plej multaj homoj laboro estas puno, foje eĉ torturo.

S-ro Walter Orthman ne estas ordinara homo. Tiu sudbrazilano el ŝtato Sankta Katarina ĵus ricevis omaĝon kaj titolon pro neordinara rekordo: li ĵus kompletigis 75 jarojn da senĉesa laborado en unu sola entrepreno. Temas pri tutlanda, eble tutmonda rekordo. Jen ni prezentas lian pensigan raporton pri lia neordinara vivsperto:

“Hodiaŭ mi estas en San-Paŭlo. Lunde mi veturos al Rio kaj post la karnavalo mi pasigos tri semajnojn en la Nordoriento de Brazilo. Trionon de ĉiu jaro mi vojaĝadas kiel vendisto, kun unu valizo plena je var-specimenoj kaj alia valizo por miaj vestoj. Mi devas viziti miajn klientojn. Mi jam estas 90-jara. Pasintan semajnon mi atingis rekordon kiel laboristo en unu sola entrepreno: mi laboras jam 75 jarojn. Mi neniam konjektis halti.

Kiam mi komencis, en la jaro 1938, mian salajron oni pagis per rejsoj. De tiam, mi jam uzis ok brazilajn valutojn. Nuntempe mi devus ricevi milionojn, sed tio valorus nenion. (Li ridas.)

Mi estis 15-jara, kiam mi venis kun mia patrino peti laboron ĉe Entrepreno de Teksaĵoj Renaux. Ni frapis la pordon kaj sekve direktoro akceptis kaj permesis, ke mi komencu en la sekva  lundo. Mia unua posteno estis ekspedo-helpanto, de la 6-a horo ĝis la 18-a. Mi faldadis tolaĵojn kaj surskribis etikedojn. Vespere, mi praktikadis tajpadon. Poste mi laboris kiel kuriero. Tiutempe oni laboris per monbiletoj, kaj mi prenadis ilin en la banko por pagi la laboristojn. Mi iris al la banko bicikle.

Mia posta posteno estis ĉe faktur-sekcio. Kiam mi komencis, mi faris ĉion mane. Ne estis kalkulmaŝino. En la jaro 1955, la direktoro decidis, ke mi devas vojaĝi kaj ekkoni klientojn. Dum mia unua vojaĝo mi sukcesis atingi vendon al “Casas Pernambucanas” (granda, tradicia, tutbrazila vendejoreto), kiu donis tutmonatan laboron al la teksejo. Mi do ne plu ĉesigis vojaĝadon. Komence mi veturis buse inter Rio kaj San-Paŭlo. Poste aviadile tra la Nordo kaj Nordoriento. Mi veturadis de Porto Alegre al Manaus. Ankoraŭ nun la tuta Nordoriento estas mia.

La entrepreno havas malnovajn klientojn, kiujn mi akompanis, kaj ili postulas, ke mi prizorgu la komercon kun ili. Plurloke mi jam rilatas kun homoj el tria generacio. Mi komencis negocojn kun la patro, poste kun la filo, nun kun la nepo.

Mi havas ok idojn, kvin el la unua geedziĝo, tri el la dua. Mi denove edziĝis kiam mi estis 58-jara, al 27-jarulino. Mia plej juna filo naskiĝis kiam mi estis 71-jara. Li nun estas 19-jara kaj komencis staĝon en la sama entrepreno, kie mi laboras. Li similas sian patron, li jam emas labori! Homoj kutime demandas lin: “Ĉu ankaŭ vi restos en ĉi tiu sama entrepreno dum 70 jaroj?”

Mi profesie kunvivis kun ĉiuj 12 direktoroj. Mi vendis tolaĵojn al la patrino de la nuna direktoro.

Mi akompanas la teknologiajn ŝanĝojn, en la produktado de la entrepreno. Sed mi ne forlasas mian tajpmaŝinon. Mi neniam konjektis interŝanĝi ĝin kontraŭ komputilo. Nuntempe komputilo estas necesa, sed mi ne emas uzi ĝin. Mi ne emas alkroĉiĝi al tia aĵo.
Same pri retmesaĝoj. Se mi havigos al mi retmesaĝilon, mi komencos labori hejme, vespere. Tute ne.
Mia vivo estas simpla: mi vekiĝas je la 6-a, banas min, manĝas papajon, jogurton, trinkas oranĝosukon kaj iomete da kafo. Sen sukero, kiu taŭgas por neniu homo.

Mi komencas laboron je la 8-a, paŭzas por tagmanĝo kaj poste ĝis la 17-a. Dum vojaĝoj mi ne obeas horojn. Foje okazis, ke mi laboris tutan nokton.

Mi emeritiĝis en la jaro 1978, sed oni demandis min, ĉu mi emas plu labori. Mi estis utila al la entrepreno. De tiam, mi neniam konjektis halti. Se mi haltus, mi ne plu vivus. Miaj emerititaj amikoj jam ne ĉeestas. Labori estas sanige. Sed necesas labori ĝoje kaj plenumi sian taskon kun plezuro. Mi plezure laboras. Mi konas ĉiaspecajn tolaĵojn. Mi ne emas ferii. Mi nervoziĝas. Se mi restas hejme, mi ekdormas malfruvespere kaj vekiĝas malfrumatene, mia korpo rigidiĝas pro sidado sur sofo.

Mi jam ricevis laborproponojn, kiam mi estis pli juna. Alia entrepreno proponis eĉ duobligon de mia salajro. Sed mi tute ne konsideris la eblecon foriri. Kiam mi kompletigis 70 jarojn da laborado, mi decidis festi. Kaj mi paroladis: “Se Dio volas, post kvin jaroj mi denove staros ĉi tie por celebri”. Kaj mi celebris. De nun, kio ajn alvenos, tion mi bonvenigos. Mi laboros dum la sano permesos.

 

Graso influas la kvaliton de spermo

27/01/2013 18:02

Malaltiĝas la kvalito de la viroj - koncerne iliajn spermojn. Antaŭ nelonge esploristoj raportis ke francaj viroj produktas malpli da spermoĉeloj ol dum la 1980-aj jaroj. Nun sciencistoj informas: Saturitaj grasacidoj en la nutraĵo povus kulpi pri tio.

Dum longa tempo sciencistoj dubis ĉu la kvalito de la spermo ĉe la viroj vere malaltiĝas. Sed dum decembro esploristoj prezentis novajn datumojn: Fakte la nombro de spermoĉeloj de francaj viroj dum la jardekoj malaltiĝis. Sed la kaŭzon por la malaltiĝinta kvalito la sciencistoj ne jam povis trovi, ili supozis ke ĥemiaĵoj kulpis.

Nun danaj medicinistoj raportas pri nova suspekto: Saturitaj grasacidoj el la nutraĵo povus kulpi interalie se la kvalito de la spermo malaltiĝas.

Laŭ tio junaj danoj kiuj kompare kun aliaj viroj konsumis plej multajn saturitajn grasacidojn, havis je 41 procentoj malpli da spermoĉeloj en la spermo. Por ilia studaĵo la sciencistoj estis esplorintaj la spermokvaliton de 701 viroj kiuj estis komanditaj prezenti sin por rekrutiĝo.

"Ni ne povas diri ĉu ekzistas kaŭzodona interrilato, sed mi pensas ke aliaj studoj montris tiun interrilaton inter la konsumo de saturitaj grasacidoj kaj aliaj problemoj kaj ni nun montris ĝin por la spermonombro", diras la aŭtorino de la studaĵo Tina Jensen de la universitata kliniko de Kopenhago.

La studaĵo ne estas la unua kiu prezentas interrilaton inter la nutrado kaj la spermokvalito. En la jaro 2011 brazilaj esploristoj konstatis interrilaton inter pli bona kvalito de spermoĉeloj kaj diversaj grenospecioj kaj fruktoj. De jaroj oni jam kritikas diversajn studaĵojn pri la spermokvalito. Ĝis nun ne jam estas certe ke la kvalito de la spermoĉeloj vere malaltiĝas mondskale.

Ebla problemo de multaj studoj estas ke ofte estas komparataj datumoj de viroj kiuj estas kuracataj en fekundecklinikoj ĉar iliaj partnerinoj ne gravediĝas. Tio kompreneble povas signife tordi la rezultojn. Kontraŭe la danaj sciencistoj inspektis 701 junajn virojn kiuj estis ĉirkaŭ 20-jaraj kaj ĉe kiuj oni volis konstati la taŭgecon por la servo en la armeo. La esploristoj demandis la partoprenantojn en la studo kiel ili estis nutrintaj sin dum la tri monatoj antaŭ la rekrutiga sinprezento kaj esploris la specimenojn de spermo de la viroj.

Por la rezultoj la sciencistoj kunmetis la junajn danojn en grupojn, depende de tio kiel alta estis la kvoto de saturitaj grasacidoj en ilia nutraĵo. Poste ili komparis kiom da spermoj produktis ĉiu viro en ĉiu grupo: Viroj kiuj havigis al si malpli ol 11,2 procentojn da ilia energio el saturitaj grasacidoj, havis averaĝe 50 milionojn da spermoj en mililitro da spermo kaj absolutan spermonombron de ĉirkaŭ 163 milionoj. Kompare kun tio la sciencistoj trovis ĉe viroj kiuj havigis al si 15 procentojn de ilia energio el saturitaj grasacidoj, nur 45 milionojn da spermoĉeloj en mililitro da spermo (absolute 128 milionojn).

Laŭ la limvaloroj de la Monda Sanorganizo ĉiu valoro super 15 milionoj da spermoĉeloj en mililitro da spermo estas konsiderata kiel normala. En la dana studaĵo 13 procentoj de tiuj partoprenantoj en la studo kiuj konsumis nur tre malmulte da saturitaj grasacidoj  troviĝas sub tiu limo - kontraŭe al tio 18 procentoj de la viroj kiuj havigas al si multege da energio el graso.

Granda malforteco de la studaĵo estas ke la esploristoj ne scias kiun rolon povus ludi aliaj faktoroj apud la nutrado.

La aŭtorino de la studaĵo Jensen taksas ke  apud la saturitaj grasacidoj ankaŭ tropezo povus esti ebla kaŭzo por malpli bona kvalito de spermo. Nun necesos eltrovi la mekanismon per kiu la saturitaj grasacidoj povus influi la nombron da spermoj - kaj elprovi ĉu tiu nombro pliboniĝos se viroj rezignas pri saturitaj grasacidoj.

Se mankas dormo, suferas la amo

26/01/2013 16:07

 

Bone dormi tra la tuta nokto por multaj homoj restas ofte nura deziro, ĉar ili aŭ nur malfacile povas ekdormi aŭ ili vekiĝas dum la nokto kaj dum longa tempo ne sukcesas reekdormi. Tio kompreneble montriĝas negative la tagon poste ĉar mankas bonhumoro kaj vivoĝojo se oni sentas ankoraŭ lacecon en la ostoj. Kaj tio influas ankaŭ la sintenon rilate al la homoj kun kiuj oni kunvivas aŭ kunlaboras.

Multaj homoj ne sentas sin sufiĉe priatentataj kaj deziras pli da atento de la partnero. Studaĵo de la usona universitato de Berkely nun trovis eblan kaŭzon por tiuj interpartneraj problemoj: Manko de dormo

Homoj kiuj suferas pro dormomanko estas evidente tro lacaj por diri "Dankon". Tiun konkludon atingis du psikologinoj en Kalifornio. Laŭ ili malbona dormo ŝajne igas la homojn pli egoismaj kaj la propraj bezonoj aperas tiam pli gravaj ol tiuj de la partnero. Multaj homoj ja fanfaronas pri tio ke ili nur tre malmulte dormis resp. ke ili bezonas nur malmulte da dormo por rekreiĝi.

Tiu cirkonstanco inspiris la psikologinon Amie Gordon esplori la interrilaton de dormokonduto kaj amrilato.

Por la esploro oni analizis la dormkonduton de pli ol 60 paroj en la aĝo de 18 ĝis 56 jaroj. En eksperimento la partoprenantoj de la testo devis skribadi taglibron. Tie ili devis ĉiutage dokumenti la kvaliton de ilia nokta ripozo kaj kiagrade la sinteno rilate al la partnero estis influita de tio.

En plua eksperimento la paroj ricevis taskojn kiujn ili devis praktike solvi kaj oni samtempe filmis ilin ĉe tio. Tiuj kiuj dum la antaŭa nokto estis dormintaj malbone aŭ mallonge estis malpli pretaj al kunlaboro kaj montris malpli da bonestimo ol la bone eldormintaj partoprenantoj de la testo.

Entute montriĝis ke manko de nokta rekreiĝo povas konduki al problemoj de partnereco. La dormomankuloj fariĝis malpli sentemaj por la bezonoj kaj humoroj de la alia. Tiel kompreneble ankaŭ ronkado aŭ la batalo pri la litkovrilo povas fariĝi partnereca problemo. Se eble unu partnero ja bone dormis kvazaŭ kiel bebo, sed la alia ne, tiam verŝajne ambaŭ baldaŭ fariĝos grumblemaj.

Sed kiel eblas malakrigi la interpartnerajn problemojn kiuj estas kaŭzitaj de dormomanko? La psikologino konsilas: "Certigu al vi ke vi diras "Dankon", se via partnero faras ion afablan. Sciigu al ŝi aŭ li ke vi ŝatas ŝin aŭ lin."


Lerni la lingvon levas la memvalorsenton

25/01/2013 15:56

En mia sonartikolo pri la motivoj kial iu fariĝu uzanto kaj parolanto de Esperanto mi akcentis kiel plej gravan motivon la deziron plivastigi sian esprimkapablon en alia ol la propra lingvo. Povas esti ke multaj geaŭskultantoj pensas ke por ili tiu motivo ne estis la decida faktoro por lerni la lingvon.

Nome ĉe tiuj superregas la deziro konatiĝi pere de la lingvo kaj ĝia komunumo kun homoj el aliaj landoj kaj eventuale starigi personajn rilatojn kaj sekve la grado de regado de la lingvo estas duaranga. Sufiĉas en tiu kazo paroli tiel bone ke eblas komprenigi sin kaj kompreni aliajn.

Kaj homoj hodiaŭ apenaŭ pensas pri ideologio, se ili volas amikiĝi. La tutmondiĝo ja hodiaŭ estas fakto kaj la teknikaj eblecoj komuniki kun la tuta mondo ekzistas. Do la kunkreskado de la homaro ne plu estas celo en fora estonteco, sed ĝi jam okazas hodiaŭ - ĉiutage.

Tial ankaŭ ne havas sencon varbi subtenantojn de Esperanto kiuj mem ne intencas lerni la lingvon kaj partopreni en ĝia komunumo. Se la partopreno en la komunumo por plej multaj homoj estas la ĉefa motivo por lerni kaj uzi Esperanton, tiam plej gravas paroligi la homojn, levi ilian esprimkapablon. Por tio necesas havi taŭgajn rimedojn. Kvankam ĉeestaj kursoj estas preferindaj, ni tamen devas konscii ke plej multaj lernantoj ne havas la okazon ĉeesti kurson, ĉar ne ekzistas tia oferto en ilia urbo.

Do por la granda plimulto kursoj en la interreto devas plenumi tiun taskon. Kaj mi nur povas ripeti kion mi ĉiam diras: Por lerni lingvon necesas unuavice aŭdi ĝin. El tio sekvas la konkludo: Ju pli granda estas la oferto pri parolata lingvo, des pli da homoj povas lerni la lingvon. Tiu oferto ankaŭ devas esti tre larĝa, ĉar neniel ekzistas iu norma sistemo. La 16 reguloj de la gramatiko ja nur estas la skeleto, sed por vivigi tiun skeleton necesas karno el vortoj kaj frazoj kaj tiuj vortoj kaj frazoj devas korespondi al la deziroj kaj bezonoj de la lernanto.

En tiu kazo la lingvo pliriĉigas la homon kaj la fiero kapabli paroli novan lingvon pozitive influas la memvalorsenton. Kaj tio ja gravas. Homo bezonas por sukcese kontakti aliajn sufiĉe altan memkonscion. Oni ja devas prezenti sin al aliaj kaj tial la esprimkapablo estas decida por la sukceso.

Nia historio finiĝas ĉiam hodiaŭ

24/01/2013 16:18

La jaro estas ankoraŭ juna kaj ne jam forgesiĝis ĉiuj bonintencoj. La deziro pri resp. la fido je ŝanĝiĝo laŭ esploristoj tamen ne estas tiel granda kiel kelkaj kredigas okaze de la jarŝanĝo. Supozeble precize hodiaŭ oni fariĝis la persono kiu oni volas resti ĝis la fino de la vivo.

En ĉiu aĝo homoj faras ion kion ili pentas poste. Pekoj de la junaĝo kiel tatuoj pro tio estas forigataj en plenkreskula aĝo, oni eksedziĝas de la partnero kun kiu oni geedziĝis en siaj dudekaj jaroj 10 jarojn poste, kaj 50-jaruloj provas dum sansportaj feriadoj perdi siajn troajn kilogramojn kiujn oni dum la antaŭaj jaroj estis amasiginta. Sed kial homoj tiel ofte prenas decidojn kiujn ilia estonta memsento bedaŭros?

Laŭ esploristoj ĉirkaŭ la belgo Jordi Quoidbach la kaŭzo por tio estas verŝajne ke multaj homoj havas komplete maltrafan imagon pri estontaj cirkonstancoj. Dum la kuro de la jaroj homoj povas sufiĉe ŝanĝiĝi, ne nur iliaj preferoj ŝanĝiĝas, ankaŭ sintenoj kaj personeco. Tio estas klara al plej multaj sed evidente nur en la retrospektivo. Tio signifas ke eĉ se oni scias ke oni fariĝis alia homo dum la pasinta tempo, oni kredas resti la sama estonte. Ke multe kion ni hodiaŭ faras montriĝos eraro, laŭ tio ne eblus.

Ĉu la homoj vere subiĝas al tiu iluzio kiun la esploristoj nomas "Iluzio pri la fino de historio", tion la esploristoj nun analizis en larĝa studo. Entute 19.000 personoj en la aĝo de 18 ĝis 68 jaroj estis rekrutitaj tiucele. En tri sendependaj partaj esploroj temis foje pri la personeco kie oni pristudis ecojn kiel sento pri devontiĝo aŭ malfermeco, foje la bazaj valoroj kaj fine preferoj kiel ekzemple plej favorata muziko, plej ŝatataj manĝaĵoj kaj plej bonaj amikoj.

La partoprenantojn oni enordigis ĉiufoje en du grupojn: La unua duono devis raporti kiaj ili estis antaŭ 10 jaroj resp. kiujn sintenojn  kaj preferojn ili havis tiam. La alia grupo devis priskribi la imagon pri sia "mi"-o post 10 jaroj. Aldone al retrospektivo kaj prognozo oni demandis ĉiujn pri siaj nunaj sintenoj kaj preferoj. Por ĉiu aĝo tiam la prognozoj estis komparataj kun retrospektivaj eldiroj de la partoprenantoj kiuj estis je 10 jaroj pli aĝaj, ekz. la prognozo de 18-jarulo kun la retrospektivo de 28-jarulo.

Entute montriĝis ke kun pliiĝanta aĝo kaj la raportitaj kaj la prognozitaj ŝanĝiĝoj mapliiĝis. Tio korespondas laŭ la esploristoj al rezultoj de aliaj studoj laŭ kiuj la personeco stabiliĝas dum la kuro de la jaroj. Sed malgraŭ tio en ĉiuj aĝogrupoj la prognozantaj partoprenantoj ĉiam antaŭvidis malpli da ŝangiĝoj ol kiom raportis iliaj retrospektantaj gekolegoj. Tio signifas ke eĉ se plej multaj konscias pri tio ke ili ŝanĝiĝis multe en la pasinteco, ili pensas ke tio ne plu okazos estonte. Tiu malkongruo montras laŭ la esploristoj ke ĉiuj inkluzive de la pli aĝaj homoj tute klare subtaksas la dimension de la venontaj ŝanĝiĝoj de sia personeco.

Pri la kaŭzoj de tiu mezurebla "Iluzio pri la fino de historio" la esploristoj povas nur starigi supozojn. Unu kaŭzo povus esti ke homoj simple volas kredi ke ili estas aminda persono kun sencohavaj preferoj kaj eblaj estontaj ŝanĝiĝoj povus endanĝerigi tiun kredon. Krome estontaj ŝanĝiĝoj estas pli malfacile imageblaj ol pasintaj ŝanĝiĝoj estas eksplikeblaj.

"Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo". Laŭ tiu multe citita usona parolturno ĉiu tago povus marki novan komencon, ĉiu momento povus oferti ŝancon por ŝanĝiĝo. Se oni kredas je la rezultoj de la aktuala studaĵo, tio tamen en la imago de la homo estas precize inversa. "Sajnas ke la historio ĉiam finiĝas hodiaŭ", skribas la esploristoj.

Ĝisdatigoj pri la pseŭdocerealo "kvinoo"

23/01/2013 16:26

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ĉiu medalo du flankojn posedas.


Unuflanke, la laŭmoda nuna monda sukceso de kvinoo indikas kuraĝigan tendencon adopti pli sanajn nutradkutimojn. (Vidu mian sonartikolon el la 1-a de junio 2012). Aliflanke, laŭ lastatempaj raportoj de la brita gazetaro, la ĉiam pli furora postulo de tiu pseŭdocerealo kaŭzas gravajn problemojn al andaj gentoj.    
Ĝis antaŭ kelkaj jaroj kvinoo estis nekonata perua speco de greno, kiun oni povis aĉeti nur en specialaj butikoj. Nur konsciaj kaj asiduaj vegetaranoj aŭ veganoj laŭdis la kvalitojn de tiu ĉi noviga nutraĵo aldone al rizo kaj kuskuso, kaj dietistoj entuziasmiĝis pro ĝia malalta procento de graso. Poste, ĝia vendado grade kaj daŭre pliiĝis. Kvinoo fariĝis la mirakla greno de la Andoj: sana, moderna kaj etika surogato de viando. Kiel rezulto, ĝia prezo duobliĝis trifoje ekde la jaro 2006.

Do, ne tiel agrabla vero atendas tiujn el ni, kiuj tenas saketon da kvinoo en sia kuirejo. La postulo en multaj landoj de tiu greno kaŭzis plialtigon de ĝia prezo je tia nivelo, ke la malriĉaj loĝantoj de Peruo kaj Bolivio, por kiuj kvinoo estis iam kutima nutraĵo, ne plu povas pagi por aĉeti ĝin. Importitaj mismanĝaĵoj estas malpli karaj kaj pli atingeblaj. La prezo de kvinoo en Limo, ĉefurbo de Peruo, estas nun pli alta ol tiu de kokaĵo. Ekster la urboj, kaŭze de la postulo el eksterlando, pliiĝas la premo kultivi nur kvinoon en terenoj, kie antaŭe oni produktis alispecajn cerealojn kaj legomojn.

La komerco de kvinoo estas aldona malfeliĉa ekzemplo de la damaĝoj tutmondige kaŭzitaj de la interrilatoj inter la nordo kaj sudo de la mondo, kiam ĝuste konsumantoj kun bonaj intencoj pri sano kaj etika konduto senvole kaj senintence pligrandigas la malriĉecon en landoj kiel Peruo kaj Bolivio.

Io simila okazis ankaŭ kun la asparagoj. Peruo konkeris la tutmondan merkaton per siaj asparagoj. La rezulto estas, ke en la  arida regiono Ika, kie koncentriĝas la kultivado de asparagoj, la troa postulo plene elĉerpis la akvan disponaĵon de la loĝantaro de la areo. Neregistaraj organizoj informis, ke la kultivistoj de asparagoj laboras kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj kaj ne povas aĉeti manĝaĵojn por infanoj, dum altegajn profitojn atingas la grandaj eksportistoj kaj la plurnaciaj koncernoj.

Ankaŭ sojfabo, alia vegetala produkto bone taksata kaj uzata kiel surogato de laktaĵoj, estas importita manĝaĵo, kiu kaŭzas vastajn damaĝojn al la medio. Tio estas fonto de embaraso por tiuj, kiuj prezentas ĝin kiel alternativon al viando, kies ĉiam pli grandskala produktado detruas nian planedon. Sojfabo ja estas nun konsiderita unu el la ĉefaj kialoj por la detruado de la arbaroj de Suda Ameriko kune kun la vastegaj bredejoj de brutaro.

Ĉu ekzistas maniero eviti aŭ almenaŭ mildigi la malbonon de tiaj eraraj cirkloj? Esperante kaj atendante pli saĝajn kaj longvidajn mondajn gvidistojn, ĉiu el ni povus klopodi konsumi kiel eble pli multe da nutraĵoj, kiuj kreskas proksime de lia sojlo kaj kiel eble malpli da importitaj nutraĵoj, eĉ, se pro tio, oni devus elspezi iom pli da mono.
 

Poezio bonfaras al la cerbo

22/01/2013 16:53

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ofte oni legas kaj aŭdas de intelektuloj komentojn malŝatajn, eĉ  ridindigajn, pri la tiel nomata “memhelpa literaturo”. Temas pri verkoj, kiuj proponas psikologiajn kaj filozofiajn pensojn kaj konsilojn kun la celo helpi legantojn vivi pli ekvilibre kaj trankvile.

Feliĉe mi ne estas intelektulo. Mi neniam arogis al mi la rajton juĝi tiaspecan literaturon. Sed mi ĉiam impresiĝis de la multmila vendado de tiaj libroj. Laŭ mia simpla, ne intelektula rezonado, mi supozas, ke se miloj da homoj interesiĝas pri “memhelpa literaturo”, tio signifas, ke ili serĉas helpon kaj  trovas en ĝi ian utilecon. Kaj ke almenaŭ ĝi rajtas ekzisti, malgraŭ la intelektuloj. Miaflanke, mi  opinias, ke ĉia literaturo estas homhelpa, kaj juĝi, kio estas bona aŭ nebona literaturo estas tute subjektiva, persona tasko.

Lastatempe, esploristoj el la universitato de Liverpool alportis interesan kontribuon al tiu temo. Ili decidis esplori, ĉu legado de poezio estas pli bonfara al la cerbo ol legado de “memhelpa literaturo”. Por tio, ili ekzamenis la cerban  funkciadon de homoj, dum legado de poemoj kaj dum legado  de klarigaj prozaj tekstoj pri la sama enhavo de la koncernaj poemoj. Nome, pacientoj devis legi poemojn de Ŝekspiro, Eliott kaj aliaj rekonataj poetoj; poste, ili devis legi la samajn poemojn en formo de simplaj klarigoj en tute ĉiutaga lingvaĵo. Sciencistoj, psikologoj, lingvistoj analizis la cerbajn ŝanĝojn en ambaŭ situacioj. Ili konkludis, ke ellaborita lingvaĵo de poezio, kun siaj pli subtilaj semantikaj konstruoj,  akcelas specialajn partojn de la cerbo, per daŭra utiligo de konektoj kaj strukturoj, kiuj rilatas al memoro kaj personaj emocioj. Kompreneble, tiuj cerbaj “mobilizoj” celas alproprigon kaj interpretadon de la proponitaj versoj. Kiam la pacientoj legis enhavojn de poemoj redaktitajn per ĉiutaga lingvaĵo (simile kiel oni uzas por “memhelpa literaturo”) – tiam la uzado de  cerbaj strukturoj estis multe pli simpla kaj supraĵa. Nun oni planas obervi la cerban funkciadon, kiam oni legas klasikajn tekstojn simpligitaj por “popularigaj” eldonoj.

La esploristoj konkludis, ke legado de poezio bonfaras al la cerbo. Mi konsentas. Pri la valoro de ĉia ajn alia speco de literaturo, juĝu mem la karaj geaŭskultantoj de nia Esperanta RetRadio.
 

Anda el la Andoj

21/01/2013 17:03

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

La pentraĵo estas farita de Luch OFER, la filino de la verkistino, en la jaro 1991. Tiam la pentristino estis 18 jara.

Antaŭ tre tre longe, ĉe la piedoj de la Anda montaro, troviĝis eta vilaĝo, kie loĝis diligenta knabino. Ŝia nomo estis Anda, kaj ŝi estis paŝtistino.
Ĉiutage, Anda vekiĝis frue kaj kondukis la lamojn de la vilaĝo al paŝtejo. Ŝi scipovis melki ilin kaj purigi ilin. Kiam unu el la lamoj vundiĝis aŭ malsaniĝis, Anda flegis ĝin kaj kuracis ĝin pere de folioj, semoj, fruktoj aŭ radikoj. Tiujn kuracrimedojn instruis al ŝi la potenca sorĉistino Kvinoo, la Patrino-de-Ĉiuj-Grenoj, kiu loĝis en malproksima kavo, tre alte en la montaro.

Foje, dum plenluna nokto, Granda Vesperto eniris la vilaĝon. Tiu estis malica sorĉisto, kiu aliformiĝis en vespertegon por ŝteli manĝaĵon. Senbrue, li prenis sakojn da legomoj kaj grenoj, metis ilin sur la dorson de du lamoj kaj malaperis kune kun la ŝarĝitaj bestoj. Ekde tiam, li komencis viziti la vilaĝon ĉiun plenlunan nokton, por ŝteli. Ĉiufoje, li endormigis la vilaĝanojn, tiel ke ili ne kapablis forpeli lin. Oni preparis dekojn da kaptiloj por kapti lin, sed li superruzis ĉiujn per siaj sorĉoj.

La vilaĝanoj fariĝis pli kaj pli malkontentaj. Anda estis la plej chagrenita el ĉiuj, ĉar ŝi amis la lamojn kaj timis pri ilia sorto. Fin-fine, Anda prenis la lamojn de la vilaĝo en la montaron. Tri tagojn ŝi marŝis kun la lamoj tra kaŝitaj sekretaj padoj, ĝis ŝi alvenis al la kavo de Kvinoo.

La saĝa kaj potenca Patrino-de-Ĉiuj-Grenoj manĝigis la lamojn kaj la knabinon aŭskultante atente ties ĉi plendojn. Dum la nokto, Anda kaj la lamoj dormis, sed la sorĉistino laboris diligente. La sekvan matenon, Kvinoo ŝarĝis la lamojn per sakoj da mirakla greno, kiun ŝi ĵus preparis. Anda revenis hejmen kune kun la ŝarĝitaj lamoj.

Tio okazis ĝuste dum la sezono de grenosemado, kaj la vilaĝanoj tuj eksemis la novan grenon. La Granda Vesperto daŭrigis siajn vizitojn kaj ŝtelojn sensuspekteme, ankoraŭ kelkajn monatojn. Dume, la mirakla greno donis tre rapidan rikolton kaj la vilaĝanoj komencis prepari kaĉon el ĝi. Tiu manĝaĵo igis ilin ĉiutage pli fortaj. Iun nokton, la Granda Vesperto venis por ŝteli kiel kutime, sed la vilaĝanoj fin-fine sukcesis kontraŭstari liajn sorĉojn kaj forpeli lin. Pro timo, li fariĝis pli kaj pli malgranda kaj kaŝis sin. Laŭ onidiroj, li perdis por ĉiam la kapablon sorĉi, forfuĝis el la vilaĝo kaj neniam revenis.

La miraklan grenon, la vilaĝanoj nomis “kvinoo”, laŭ la nomo de la Patrino-de-Ĉiuj-Grenoj. Ĉu vi konas ĝin? Ĉu vi ŝatas ĝin?


RECEPTO PRI KAĈO “ANDA”.
Mi boligis en apartaj kaseroloj kvinoon kaj florbrasikon. Mi miksis egalajn kvantojn el ili kune kun freŝa olivoleo kaj pastigis ĉion. Mi aldonis selon, karvion kaj kariofilon laŭ mia gusto. Mi dekoraciis per kapsiko, petroselo kaj olivoj.
 

E-kuketoj

20/01/2013 15:58

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Tiel nomatan E-etoson, kiun ĝuas E-amikaro dum siaj renkontiĝoj, kunkreas kelkaj faktoroj. Mi dirus, ke el inter ili plej gravas niaj interparoloj en la internacia lingvo. Sed ĉu eblas sole paroli dum pli longa tempo. Kiam oni vidas iun preleganton sur la televidekrano plej ofte akompanas lin almenaŭ glaso kun akvo. Kelkaj el vi certe scias, kiel aspektas konferencoj por laborantoj de kelkaj firmaoj, organizataj en speciale luitaj ejoj de hoteloj. Ankaŭ dum E-renkontiĝoj ni restas ordinaraj homoj, kiuj bezonas ion kroman, kio helpas nin atingi pli altan nivelon de ĝuo kaj entuziasmo, kio sekve kvazaŭ iom pli paroligas nin. Do ni tre ŝatas intertempe ion trinki, por iom ŝmiri niajn gorĝojn. Sed kiam ni uzas nian amatan Esperanton, ni bezonas pli da energio. Parolante ĝin ni ne nur lacigas niajn voĉkordojn, sed ofte kvazaŭ torturas nian cerbon. Tiam la necesan energion liveras al ni ĉefe varmaj kafo kaj teo. En la komunumoj, kiuj kutimas regule kaj ofte renkontiĝi, ekzistas la kutimo regali sin per iuj nutraĵoj. Kaj kio tiam estas plej facila por aranĝi? Kompreneble diversaj dolĉaĵoj, kiel kuketoj, bombonoj aŭ ĉokoladaĵoj, kiuj estas ĉie aĉeteblaj kaj facile konserveblaj en la klubeja ŝranketo ĝis la sekvonta renkontiĝo, se okazas, ke io tamen ne estis konsumita.
      
Mi jam alkutimiĝis, ke la partoprenantoj de E-renkontiĝoj estas ankoraŭ pli ambiciaj, kaj danke al tio, oni povas ĝui tiam proprajn bakaĵojn. Tiam nur la etoso eksplodas! Kiom da laŭdoj tiam eliĝas el niaj buŝoj. Ĉiu esperantisto ja scipovas eldiri la frazon "Kiel bongusta kuko!" aŭ "Kiu bakis la babaon?" Sed kiam iu demandas "Kiel nomiĝas la bakaĵo?", tiam kelkfoje la respondo estas facila kaj alifoje iom pli pripensenda. Sekve interesa estas la recepto. Tiam oni devas rememori la nomojn de ingrediencoj kaj kelkajn infinitivojn aŭ verbojn, esprimantajn kiel oni preparas la tuton.
        
Hodiaŭ mi prezentos al vi preskribon pri aven-flok-kuketoj alivorte - makaronoj el avenflokoj. Tiu ĉi memfaritaĵo gastas tre ofte sur la kunventabloj de nia klubejo, kaj pro tio tutcerte meritas la nomon E-kuketo, sed la aferon mi klarigos al vi iom pli poste.
Kaj nun mi diros, kiamaniere fari ilin.

Ni bezonos:
1. unu brikon da butero aŭ margarino,
2. unu glason da sukero,
3. tri ovojn,
4. unu saketon da vanilsukero
5. migdalaromon, kiu eventuale povas esti anstataŭigita per raspitaj migdaloj,
6. 40 dekagramojn da avenflokoj, kiuj povas esti iom frititaj sur pato
7. du kuleretojn da bakpulvoro.

Ĉion kune oni devas kirli, sekve formi maldensajn amasetojn kaj meti ilin sur bakpaperon en bakpleto. La pleton meti al la jam varmigita ĝis la temperaturo de 180 gradoj (laŭ la Celsia skalo) bakforno por ĉ. 10 minutoj. Kiam vi ekvidos, ke la kuketoj jam iom bruniĝis, elmetu ilin kaj post la malvarmiĝo vi povas manĝi ilin, kaj la nemanĝitan ceteron konservi en iu lada aŭ plasta nutraĵskatolo dum longa tempo. Ili ne estas tro malmolaj, do ne timu pri viaj dentoj.
 

Tiel nomatan E-etoson, kiun ĝuas E-amikaro dum siaj renkontiĝoj, kunkreas kelkaj faktoroj. Mi dirus, ke el inter ili plej gravas niaj interparoloj en la internacia lingvo. Sed ĉu eblas sole paroli dum pli longa tempo. Kiam oni vidas iun preleganton sur la televidekrano plej ofte akompanas lin almenaŭ glaso kun akvo. Kelkaj el vi certe scias, kiel aspektas konferencoj por laborantoj de kelkaj firmaoj, organizataj en speciale luitaj ejoj de hoteloj. Ankaŭ dum E-renkontiĝoj ni restas ordinaraj homoj, kiuj bezonas ion kroman, kio helpas nin atingi pli altan nivelon de ĝuo kaj entuziasmo, kio sekve kvazaŭ iom pli paroligas nin. Do ni tre ŝatas intertempe ion trinki, por iom ŝmiri niajn gorĝojn. Sed kiam ni uzas nian amatan Esperanton, ni bezonas pli da energio. Parolante ĝin ni ne nur lacigas niajn voĉkordojn, sed ofte kvazaŭ torturas nian cerbon. Tiam la necesan energion liveras al ni ĉefe varmaj kafo kaj teo. En la komunumoj, kiuj kutimas regule kaj ofte renkontiĝi, ekzistas la kutimo regali sin per iuj nutraĵoj. Kaj kio tiam estas plej facila por aranĝi? Kompreneble diversaj dolĉaĵoj, kiel kuketoj, bombonoj aŭ ĉokoladaĵoj, kiuj estas ĉie aĉeteblaj kaj facile konserveblaj en la klubeja ŝranketo ĝis la sekvonta renkontiĝo, se okazas, ke io tamen ne estis konsumita.
      
Mi jam alkutimiĝis, ke la partoprenantoj de E-renkontiĝoj estas ankoraŭ pli ambiciaj, kaj danke al tio, oni povas ĝui tiam proprajn bakaĵojn. Tiam nur la etoso eksplodas! Kiom da laŭdoj tiam eliĝas el niaj buŝoj. Ĉiu esperantisto ja scipovas eldiri la frazon "Kiel bongusta kuko!" aŭ "Kiu bakis la babaon?" Sed kiam iu demandas "Kiel nomiĝas la bakaĵo?", tiam kelkfoje la respondo estas facila kaj alifoje iom pli pripensenda. Sekve interesa estas la recepto. Tiam oni devas rememori la nomojn de ingrediencoj kaj kelkajn infinitivojn aŭ verbojn, esprimantajn kiel oni preparas la tuton.
        
Hodiaŭ mi prezentos al vi preskribon pri aven-flok-kuketoj alivorte - makaronoj el avenflokoj. Tiu ĉi memfaritaĵo gastas tre ofte sur la kunventabloj de nia klubejo, kaj pro tio tutcerte meritas la nomon E-kuketo, sed la aferon mi klarigos al vi iom pli poste.
Kaj nun mi diros, kiamaniere fari ilin.

Ni bezonos:
1. unu brikon da butero aŭ margarino,
2. unu glason da sukero,
3. tri ovojn,
4. unu saketon da vanilsukero
5. migdalaromon, kiu eventuale povas esti anstataŭigita per raspitaj migdaloj,
6. 40 dekagramojn da avenflokoj, kiuj povas esti iom frititaj sur pato
7. du kuleretojn da bakpulvoro.

Ĉion kune oni devas kirli, sekve formi maldensajn amasetojn kaj meti ilin sur bakpaperon en bakpleto. La pleton meti al la jam varmigita ĝis la temperaturo de 180 gradoj (laŭ la Celsia skalo) bakforno por ĉ. 10 minutoj. Kiam vi ekvidos, ke la kuketoj jam iom bruniĝis, elmetu ilin kaj post la malvarmiĝo vi povas manĝi ilin, kaj la nemanĝitan ceteron konservi en iu lada aŭ plasta nutraĵskatolo dum longa tempo. Ili ne estas tro malmolaj, do ne timu pri viaj dentoj.
<img src="https://members.aon.at/aldone/peranto/posteruso/makowska1.jpg">
Kial do E-kuketoj? Kiel voranto de la kuketoj mi deziras iom distingi mian karan koleginon Maria Markowska, kies foton ĉi-supre aldonitan ŝajne kelkaj el vi rekonos persone. Ŝi bakas la kuketojn kaj kunportas ilin al preskaŭ ĉiuj E-klubejoj, kie ajn ŝi nur estadas. Ŝi estas ne nur bona bakistino, sed fakte E-parolantino de pli ol 50 jaroj, laŭprofesie emeritiĝinta fervora instruistino pri geografio, ege ŝatanta junularon kaj hobie - brodistino. Kelkajn ŝiajn brodaĵojn mi ankaŭ fotis. Ĉiuj ĉi faktoroj ege pliriĉigas esperantistaron, havantan la okazon kun ŝi renkontiĝi kaj regali sin per ŝiaj interparolo kaj bakaĵoj, kaj nelaste brodaĵoj tre volonte disdonataj kiel memoraĵo. Kaj por la deserto mi aldonu, ke la avenflokkuketoj, kiujn vi povas rigardi sur la alkroĉita foto, estas krome bonguste ornamitaj per iometo da rozkonfitaĵo. Bedaŭrinde ĉio ĉi ne estas gustumebla dum videokonferencoj, kiuj ne taŭgas por ĉio. Preparu mem, gustumu kaj, se bongustas, invitu kelkajn E-geamikojn, por iom babili en nia lingvo, kiel ĝuste faris viaj samideanoj el Polujo.

 

Kreiva reciklado

19/01/2013 16:05

Manteloj el tetrapakoj, vestaĵoj el malnovaj poŝtosakoj kaj kuŝkaresinda ŝalo el forĵetitaj Teddy-ursoj. Kion aliaj sentatente forigas el sia havaĵo, tion Katell Gélébart kolektas, donas al ĝi atenton - kaj novan vivon.

Finistère, "Fino de la mondo", tiel nomiĝas regiono en Bretonio el kiu devenas Katell Gélébart. Ŝi naskiĝis en Le Coquet, en la okcidenta fino de Francio kiu longe etendiĝas en la Atlantikon, kaj kies kruta marbordo kaj mordantaj ventoj formis la suvereneman karakteron de la bretonoj.

Katell Gélébart aspektas kiel bretonino el bildlibro: nigra hararo, blanka haŭto - kvazaŭ ŝi eliĝis el la "Nebuloj de Avalono". Ankaŭ ŝia nomo - Katell - pli similas al la angla Kat aŭ Kate ol al la franca Cathérine. Kaj rezistema - tion ŝi estis dum la tuta vivo, la 40-jarulino kiun oni atingas nur per la interreto kaj povas vidi nur per videotelefono, Skajpo, ĉar ŝi kiel turniĝanta vento traflugas la kontinentojn. Italio, Ukrainio, Hindio, Novzelando. Foje ŝi restas dum kelkaj tagoj en unu loko, foje dum semajnoj en alia.

Katell Gélébart estas rubdezajnistino, artistino, aktivulino por mediprotektado. Ŝi kreas belegaĵojn el aĵoj kiuj ne plu estas amataj, ne plu dezirataj. Ŝi tajloras altamodajn kostumojn el dormvagonaj kovriloj de la ukraina fervojo. Pluvmantelon el pakaĵoj de porkataj nutraĵoj, mojosajn jakojn el kraketantaj saketoj en kiuj antaŭe troviĝis nudeloj de Barilla. Ŝi faras el rentgenaj bildoj notlibretojn, ŝuojn el malnovaj aŭtomobilaj pneŭoj.

Ŝi trovas la objektojn (Gélébart diras: "Ili trovas min"), ŝi tuŝas ilin, sentas en ilin - kaj spiras en ilin novan vivon. Ŝi kreas el malnovaĵoj novajn uzobjektojn kiuj transportas ŝian mondovidon. "La materialo estas la mesaĝo!". ŝi diras. "Elektu pli zorgeme! Reuzu la aĵojn!"

Fakte la reciklado jam enskribiĝis en la DNA de la bretonino, jam de ĉiam oni estis ŝparema ĉe la ventega marbordo de Francio, ankaŭ en la familio de Katell oni nenion forĵetis. Malnovajn puloverojn la avino maltrikis kaj retrikis ion novan el la lano. Ŝtrumpetojn aŭ ĉapojn aŭ ŝalon. Ŝtofrestaĵojn aŭ malnovajn pakumojn oni konservis. El lada kafujo Katell faris liteton por la urseto, el neoprenorestaĵoj de la subakva vestaĵo de la patro ŝi kudris ŝuetojn por la pupeto. "Ĉe ni en la familio oni ĉiuvespere tenis ion en la mano por okupi sin - per kudrado, trikado aŭ skulptado de ligno", ŝi diras.

Ŝia kreivo ŝajnas esti senlima. La granda mondo en kiu ŝi hejmas povas atendi de ŝi ankoraŭ multajn interesajn kreaĵojn el revivigitaj materialoj.
 

<< 6 | 7 | 8 | 9 | 10 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.