Li amas labori

28/01/2013 16:27

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Laŭ la Genezo, plej fortan punon ricevis Adam pro sia malobeo: la devon ŝvite perlabori la vivon. Tio signifas, ke por plej multaj homoj laboro estas puno, foje eĉ torturo.

S-ro Walter Orthman ne estas ordinara homo. Tiu sudbrazilano el ŝtato Sankta Katarina ĵus ricevis omaĝon kaj titolon pro neordinara rekordo: li ĵus kompletigis 75 jarojn da senĉesa laborado en unu sola entrepreno. Temas pri tutlanda, eble tutmonda rekordo. Jen ni prezentas lian pensigan raporton pri lia neordinara vivsperto:

“Hodiaŭ mi estas en San-Paŭlo. Lunde mi veturos al Rio kaj post la karnavalo mi pasigos tri semajnojn en la Nordoriento de Brazilo. Trionon de ĉiu jaro mi vojaĝadas kiel vendisto, kun unu valizo plena je var-specimenoj kaj alia valizo por miaj vestoj. Mi devas viziti miajn klientojn. Mi jam estas 90-jara. Pasintan semajnon mi atingis rekordon kiel laboristo en unu sola entrepreno: mi laboras jam 75 jarojn. Mi neniam konjektis halti.

Kiam mi komencis, en la jaro 1938, mian salajron oni pagis per rejsoj. De tiam, mi jam uzis ok brazilajn valutojn. Nuntempe mi devus ricevi milionojn, sed tio valorus nenion. (Li ridas.)

Mi estis 15-jara, kiam mi venis kun mia patrino peti laboron ĉe Entrepreno de Teksaĵoj Renaux. Ni frapis la pordon kaj sekve direktoro akceptis kaj permesis, ke mi komencu en la sekva  lundo. Mia unua posteno estis ekspedo-helpanto, de la 6-a horo ĝis la 18-a. Mi faldadis tolaĵojn kaj surskribis etikedojn. Vespere, mi praktikadis tajpadon. Poste mi laboris kiel kuriero. Tiutempe oni laboris per monbiletoj, kaj mi prenadis ilin en la banko por pagi la laboristojn. Mi iris al la banko bicikle.

Mia posta posteno estis ĉe faktur-sekcio. Kiam mi komencis, mi faris ĉion mane. Ne estis kalkulmaŝino. En la jaro 1955, la direktoro decidis, ke mi devas vojaĝi kaj ekkoni klientojn. Dum mia unua vojaĝo mi sukcesis atingi vendon al “Casas Pernambucanas” (granda, tradicia, tutbrazila vendejoreto), kiu donis tutmonatan laboron al la teksejo. Mi do ne plu ĉesigis vojaĝadon. Komence mi veturis buse inter Rio kaj San-Paŭlo. Poste aviadile tra la Nordo kaj Nordoriento. Mi veturadis de Porto Alegre al Manaus. Ankoraŭ nun la tuta Nordoriento estas mia.

La entrepreno havas malnovajn klientojn, kiujn mi akompanis, kaj ili postulas, ke mi prizorgu la komercon kun ili. Plurloke mi jam rilatas kun homoj el tria generacio. Mi komencis negocojn kun la patro, poste kun la filo, nun kun la nepo.

Mi havas ok idojn, kvin el la unua geedziĝo, tri el la dua. Mi denove edziĝis kiam mi estis 58-jara, al 27-jarulino. Mia plej juna filo naskiĝis kiam mi estis 71-jara. Li nun estas 19-jara kaj komencis staĝon en la sama entrepreno, kie mi laboras. Li similas sian patron, li jam emas labori! Homoj kutime demandas lin: “Ĉu ankaŭ vi restos en ĉi tiu sama entrepreno dum 70 jaroj?”

Mi profesie kunvivis kun ĉiuj 12 direktoroj. Mi vendis tolaĵojn al la patrino de la nuna direktoro.

Mi akompanas la teknologiajn ŝanĝojn, en la produktado de la entrepreno. Sed mi ne forlasas mian tajpmaŝinon. Mi neniam konjektis interŝanĝi ĝin kontraŭ komputilo. Nuntempe komputilo estas necesa, sed mi ne emas uzi ĝin. Mi ne emas alkroĉiĝi al tia aĵo.
Same pri retmesaĝoj. Se mi havigos al mi retmesaĝilon, mi komencos labori hejme, vespere. Tute ne.
Mia vivo estas simpla: mi vekiĝas je la 6-a, banas min, manĝas papajon, jogurton, trinkas oranĝosukon kaj iomete da kafo. Sen sukero, kiu taŭgas por neniu homo.

Mi komencas laboron je la 8-a, paŭzas por tagmanĝo kaj poste ĝis la 17-a. Dum vojaĝoj mi ne obeas horojn. Foje okazis, ke mi laboris tutan nokton.

Mi emeritiĝis en la jaro 1978, sed oni demandis min, ĉu mi emas plu labori. Mi estis utila al la entrepreno. De tiam, mi neniam konjektis halti. Se mi haltus, mi ne plu vivus. Miaj emerititaj amikoj jam ne ĉeestas. Labori estas sanige. Sed necesas labori ĝoje kaj plenumi sian taskon kun plezuro. Mi plezure laboras. Mi konas ĉiaspecajn tolaĵojn. Mi ne emas ferii. Mi nervoziĝas. Se mi restas hejme, mi ekdormas malfruvespere kaj vekiĝas malfrumatene, mia korpo rigidiĝas pro sidado sur sofo.

Mi jam ricevis laborproponojn, kiam mi estis pli juna. Alia entrepreno proponis eĉ duobligon de mia salajro. Sed mi tute ne konsideris la eblecon foriri. Kiam mi kompletigis 70 jarojn da laborado, mi decidis festi. Kaj mi paroladis: “Se Dio volas, post kvin jaroj mi denove staros ĉi tie por celebri”. Kaj mi celebris. De nun, kio ajn alvenos, tion mi bonvenigos. Mi laboros dum la sano permesos.