Blog

Dek-kvin-jara sciencisto

08/01/2013 16:25

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paulo Sergio Viana el Brazilo

La tre konata revuo “Nature” estas unu el la plej respektataj en la mondo de scienco. De la jaro 1869 ĝi publikigas pintajn artikolojn, analizojn, esplorojn kaj diskutojn pri  diversaj kampoj de  sciencaj konoj. Ĝi  estas  unu el la plej citataj organoj en la sciencista mondo – kio pruvas ĝian altnivelan kvaliton. Ĝiaj kriterioj por publikigo estas  plej rigoraj; tio signifas, ke publikigi tekston en “Nature” estas alta distingo por iu ajn sciencesploristo. Ekzemplo de tio estas la publikigo, antaŭ kelkaj jardekoj, fare de la Nobelpremiitoj Watson kaj Crick, pri la strukturo de DNA – kiu revoluciis biologion.


La unua numero de tiu prestiĝa revuo en ĉi tiu jaro 2013, aperinta la 3-an de januaro, enhavas du atentokaptajn apartaĵojn. La unua estas la temo, kiu elstare okupas la kovrilon: grupo da astronomoj sub la gvido de Rodrigo Ibata, el la Observatorio de Strasburgo, en Francujo, eltrovis kuriozan strukturon en la  Andromeda galaksio. Ĉi tiu spirala, grandega  galaksio, kiu situas je 2,5 milionoj da lumjaroj de Tero, estas la plej proksima de ni, do la plej facile analizebla. La nova esploro montris, ke granda kvanto da satelitaj, etaj galaksioj, kiuj moviĝas interne de la Andromeda, organiziĝis en horizontala tavolo kaj rotacias laŭ sinkrona rapideco. Ili do estas  kunaranĝitaj strukturoj, kiuj iel interkonektiĝas. Por ordinaraj homoj ne estas facile kompreni la gravecon de tiu “ekscita” eltrovo, sed por astronomoj ĝi remalfermas  diskuton pri la nunaj teorioj pri formiĝo de galaksioj en la universo. Sufiĉe grava scienca novaĵo.

La dua kuriozaĵo pri tiu numero de “Nature” estas, ke unu el la kunaŭtoroj de la artikolo, estas Neil Ibata, 15-jara filo de la ĉefa artikolisto. Li estas probable la plej juna kunaŭtoro, kiu sukcesis publikigi ion en tiu selektiva revuo. Ne temas tamen pri protektemo aŭ faciligo de patro al filo. La knabo estis la unua, kiu perceptis, ke la galaksioj rotacias laŭ sinkronaj rapidecoj. Por atingi tiun observon, li elvolvis specialan komputilan programon kaj longe esploris la aferon per ĝi. Tio rajtigis la aperigon de lia nomo, kiel “sciencesploristo” el la liceo kie li studas, en Francujo.
 

Manĝi kukon kaj daŭre havi ĝin

07/01/2013 16:44

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Estis malvarma kaj venta vintra posttagmezo, maltaŭga por ludi per sleĝo aŭ neĝpilkoj... En la kuirejo de avino Marina estis agrable varme kaj bonodore.

“Peĉjo, ĉu vi volus helpi min fari spickukon?” demandis Marina. Peĉjo jesis ĝoje kaj tuj iris lavi la manojn. Li jam sciis, ke tio estas la unua etapo de la ludo, kiam li helpas la avinon en la kuirejo. La dua etapo estis la surmeto de la blua antaŭtuko, kiun Peĉjo tre ŝatis. Ĝi similis peceton da ĉielo, kun blankaj etaj nuboj ursoformaj.

Nu, jen atendis Peĉjo en la kuirejo, preta por helpi pri la kreado de spickuko. Marina unue preparis freŝan pomsukon pere de sia sukaparato. Ili trinkis kune pomsukon kaj rezervis duonon da taso por la kuko. Marina metis sur la tablon, apud la pomsuko, ĉiujn aliajn ingrediencojn krom la spicoj kaj la aromoj. Kiam venis ties vico, Marina malfermis tirkeston plen-plenan je spicaĵoj kaj aromaĵoj, elektis el tie zingibran polvon kaj petis de Peĉjo elekti aliajn 3 boteletojn. Peĉjo flaris atente ĉiun boteleton kaj finfine elektis: vanilon, cinamon kaj kariofilon. Poste, ili kune pesis, mezuris, miksis kaj knedis la ingrediencojn, ĝis kiam la pasto fariĝis tiom muldebla kiel plastilino.

Ili lasis la paston en la fridujo dum kelka tempo. Dume, ili babilis. Marina rakontis al Peĉjo pri siaj jaroj en la mezlernejo, kiam interreto ankoraŭ ne ekzistis, kaj ŝi korespondis kun esperantistaj geamikoj pere de paperaj leteroj. Danke al tiu korespondado, ŝi kolektis pli ol 20 receptojn pri spickukoj el multaj landoj. Ŝi ricevis ankaŭ fotojn pri tiuj kukoj, mulditaj permane aŭ detranĉitaj pere de ŝablonoj. “Kaj kie estas nun la kajero kun receptoj?” demandis Peĉjo. Sed Marina bedaŭris… “Ĝi perdiĝis…” ŝi diris. Peĉjo demandis: “Kaj tiu recepto, kiun vi uzis hodiaŭ, estas do tiu, kiun vi plej ŝatis kaj tial vi rememoras ĝin, ĉu ne?” Marina respondis: “Ne…fakte ne… Mi neniam faras dufoje ekzakte la saman paston… Mi elektis kelkajn receptojn, kiujn mi plej ŝatis, kaj iel miksis ilin, adaptis ilin al mia gusto. La bazajn ingrediencojn mi ne plu kutimas ŝanĝi, sed la spicojn kaj aromojn jes ja. Ĉiufoje mi elektas po tri aŭ kvar el ili kunmetante ilin iom alimaniere… kaj tial la rezulto estas ĉiufoje surprizo!”

Fin-fine, venis la plej ekscita momento de la ludo. Marina ekfunkciigis la fornon kaj ŝmiris du fornopletojn per olivoleo. Peĉjo muldis formon de pupo el la pasto. Per pecoj de sekaj fruktoj, li faris la okulojn kaj buŝon de la pupo… kaj jen ĉio. Intertempe, Marina muldis kelkajn steletojn kaj florojn.

La forno jam estis hejtigita, kiam Marina enfornigis la pletojn. Post malpli ol 15 minutoj la kukoj estis tute pretaj. Peĉjo ĝojis kaj saltis en la kuirejo, dum Marina ordigis kaj purigis la tablon.
Kelkan tempon, ŝi ne plu zorgis pri la nepo, ĝis kiam ŝi subite rimarkis, ke Peĉjo… malaperis. Ŝi trovis lin kaŝitan en angulo, plorĝemantan.

“Kio okazis?” – demandis Marina.

Peĉjo respondis singultante: “Mi ne volas, ke ni manĝu la kukpupon… Mi volas preni ĝin morgaŭ en la infanĝardenon, montri ĝin tie al ĉiuj… Kaj ankaŭ al mia kuzo mi volas montri ĝin, kiam li vizitos nin venontsemajne… Kaj al la instruistino de la unua klaso de la lernejo…”

 “Sed, Peĉjo kara, nur post 9 monatoj vi eniros la unuan klason de lernejo… Ĝis tiam, la spickuko difektiĝus…!” – diris Marina kun granda miro.

Sed Peĉjo eĉ pli forte plorĝemis. Tiam Marina ekhavis ideon. Ŝi prenis la fotilon kaj diris al la nepo: “Venu, Peĉjo! Venu! Ni ja povos manĝi la kukon kaj daŭre havi ĝin. Venu!”

Tiuvespere, Marina helpis la nepon foti la kukon. Dum la longa vintro, ili faris kune multajn spickukojn. Ĉiufoje, Peĉjo muldis alian formon: urson, domon, katon, krokodilon, aviadilon, abion … Li kolektis tutan galerion de fotoj pri spickukoj, kiujn li algluis al sian ŝrankon kaj montris al geamikoj. Dum la venonta somero, kiam Peĉjo jam konis ĉiujn literojn en la denaska lingvo, Marina komencis instrui lin ankaŭ la Esperantajn literojn. Tiam, Peĉjo muldis kuk-literojn kaj pere de tiuj skribis unuan fojon sian nomon en Esperanto.
 

Ne evitu kaj ne hezitu

06/01/2013 16:48

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Mi estas aŭskultanto de tiel nomataj Esperanto-RetRadioj. Mi aŭskultas regule nian E-RetRadion kaj la Polan RetRadion. Liberatempe danke al speciala paĝo https://esperanto-radio.com/ mi facile kaptas kelkajn aliajn podkastojn, inter ili estas: Radio Vatikano, 3ZZZ, Varsovia Vento, Radio Havano Kubo kaj la Kaliningrada E-radio. Sur la paĝo troviĝas ankaŭ radio Muzaiko, kiu elsendas tutdiurne siajn variajn programerojn.

La aŭskultado donas al mi eblecojn orientiĝi, pri kio temas en Esperantujo. Mi povas informiĝi, ekkoni interesajn personojn pere de intervjuoj, aŭskulti iom da muziko kun internacilingvaj tekstoj kaj ĝenerale alkutimiĝi al prononcmaniero de alinaciaj uzantoj de nia lingvo. Tamen estas ankoraŭ io, kio ege gravas por mi kaj kiel aŭskultanto kaj kiel modesta kunkreanto de la enhavo de kelkaj sonmaterialoj. Mi pensas pri ege atendataj aŭ eĉ sopirataj komentoj de aŭskultantinoj kaj aŭskultantoj. Ĉu vi scias, ke ofte mi komencas ĝuste de la legado de viaj komentoj?

Kiaj estas la komentoj kaj kial ili estas interesaj kaj tiom gravaj?

Niaj komentoj kadre de la ERRadio estas ĝenerale mallongaj, plejparte laŭdaj kaj konfirmantaj nian interesiĝon. Sekve ni ŝatas en ili zorgi pri la kvalito de la lingvo kaj montri aperantajn malĝustaĵojn. Multfoje okazas kadre de ili interŝanĝo de korespondado inter unuopaj partoprenantoj de komentarirubrikoj, kiu interŝanĝo konsistigas ofte sufiĉe vastan aktivecon. Kelkfoje aperas nur ŝatoesprimoj. Ni volonte prenas la voĉon koncerne movadajn kaj optimismigajn temojn. Mi cele skribas "ni", ĉar mi ankaŭ komentas kaj simile kiel nia amiko Anton, mi ĝojas ke ĉirkaŭ nia retradio ariĝis nekverelemaj kaj prefere moderaj personoj emaj nur amike kritiki ion.

La emo komenti estas ege dezirata precipe de la aŭtoroj. Scii, pro kio interesas vin, kion vi pensas pri tiu aŭ tiu prezentita temo, kiujn asociiĝojn ĝi elvokas ĉe vi - ĉio ĉi estas ege instiga kaj motiviga por la estontaj preparaĵoj. Ĉiu ajn reago viaflanke, karaj geamikoj, por kiuj estas verkataj la tekstoj, estas netakseblaj! Do se vi nur bonvolus, nepre reagu. Ne evitu kaj ne hezitu doni vian valoregan vivsignon, ke vi aŭskultas, ke vi vivas, ke vi estas kaj ŝatas donitan sonartikolon aŭ eĉ ke vi ne trovas temon valora aŭ interesa. Lasi komenton estas tre simple. Laŭ mia orientiĝo oni ne devas registri sin ĉe Posteruso - sufiĉas enskribi sian nomon (aŭ pseŭdonomon - se vi deziras esti kaŝa) kaj la retadreson, kaj la servilo konservos vian enskribiĝon por estonteco, tiel ke vi denove ne devos enskribi la unufoje donitajn datumojn. Por esprimi sian ŝaton sufiĉas klaki la koreton sube de la teksto. Nepre faru tion, se vi kontentas :-)! Kaj estu spontana, ne timu fari tajperarojn - tio ĉi estas peko, kiu estos al vi pardonita, ĉar vi ja rapidas kaj gravas nur, ke vi ĝenerale scipovas uzi komputilklavaron. Do uzu ĝin tiel, kiel vi nur scipovas. Ni eksentu nian povon.

Sed sciu krome, ke danke al via komento via valoro treege kreskas. Vi persone aperas kaj kvazaŭ kunkreas la komentatan eventon. Ne timu! Estu sincera! Estu kuraĝa! Estu malfermita! Permesu  resenti vian amikecon kaj interesiĝon! Eble estas io nekomprenebla por vi, do simple rimarkigu la aŭtoron. La mondo ja estas tiom vasta kulture, ke nekompreneblaĵoj estas neeviteblaj. Diferencoj inter ni estas ankaŭ tre interesa fenomeno - neniam hontu esprimi vian miron! Montru vin! Eliru el via "malhela kaverno" al la "mondo de lumo" kie renkontiĝas simple ordinaraj homoj kun homoj, kiuj estas egalaj al si, kiuj estas ja scivolemaj, kiuj uzas Esperanton por interparoli! Ĉu mi pravas?

Se vi ne respondos je tiu ĉi demando eĉ per kelkaj viaj propraj vortoj aŭ eble nur per simpla "jes" aŭ "ne", mi esperas... mi estas certa, ke vi faros tion sekvontfoje.
 

Formikoj kiel ĝardenistoj

05/01/2013 16:13

Formikoj asociiĝis antaŭ milionoj da jaroj kun fungoj por ekspluati biomaterialon. La alianco naskis multajn trukojn, ekzemple fungajn enzimojn kiuj en formikaj stomakoj estas portataj tra la ĝardenoj.

Ĉio vivanta nutras sin de plantoj sed nur malmultaj plantovorantoj pro tio forvoras ĉion ĝis malpleno. Tio estas unuflanke grandaj bestoj - la remaĉuloj - kaj je la alia flanko tute malgrandaj bestoj, nome formikoj kiuj eltrovis antaŭ 50 milionoj da jaroj kion la homoj malkovris nur antaŭ 11.000 jaroj, nome la agrikulturo kaj hortikulturo. La formikoj kolektas la biologiaĵon kaj kultivas kun ĝi ĝardenojn en kiuj kreskas fungoj kiuj siavice permesas al la formikoj pluki kaj vori ilin.

Kontraŭ tiu alianco plantoj ne havas ŝancon. La formikoj trarompas la eksteran defendon - ekzemple tavolojn el vakso - kaj ili tiel faras la plantojn atakeblaj por la fungoj. Tiuj fungoj siavice lamigas la internan defendon de la plantoj, nome la venenojn kiuj fortenas malamikajn vorantojn.

Kiam tio komenciĝis la formikaroj estis malgrandaj, ili kolektis restaĵojn de plantoj. Sed antaŭ 8 ĝis 12 milionoj da jaroj alvenis revolucio, nun la formikoj iris al rikolto - tranĉi foliojn - grandstile. La nombro da individuoj en la formikaroj atingis milionojn, ili forkonsumas ĝis 15 procentoj de la biomaterialo en pluvarbaroj, precipe en Amazonio. Tie nestis folitranĉistoj - Saúva - tiel detrueme ke unuaj setlantoj diris: "Aŭ Brazilo mortigas la "Saúva", aŭ la Saúva mortigos Brazilon.

Nun ankoraŭ ambaŭ vivas kaj la Saúva-formikoj faras tion kun mirinda ruzo: Iliaj kampoj estas gigantaj - ili havas la grandecon de pluraj futbalaj kampoj - kaj ili estas kultivataj en monokulturo. Tio alportas riskon sed estas neevitebla ĉar la fungoj ne toleras konkurencon. La fungoj rimarkas de la irigacio kiun la formikoj prizorgas en formo de urino kion la ĝardenistoj estis manĝintaj kaj se ili konstatas fremdajn fungojn ili ĉesas plukreski.  Tial la formikoj devas vivi en monokulturoj kiujn ili singarde kultivas subgrunde for de libere vivantaj fungoj. Krome ili rekrutis trian aliancanon, nome bakterion kies veneno mortigas kelkajn fungojn, nome ĝuste tiujn fungojn kiuj atakas kiel parazitoj la fungojn de la ĝardenoj. Ankaŭ la homo lernis uzi la bakterian venenon kiel antibiotikon, sed en la manoj de la homo tiu armilo rapide malakriĝis. Ĉe la formikoj ĝi funkcias de jarmilionoj.

Nun dana esploristo malkovris pluan ruzon de la ĝardenistoj. La fungoj malakrigas la defendajn venenojn de la plantoj, ekzemple fenolojn, per enzimoj, nome Lakazoj. Tiuj enzimoj koncentriĝas tie kie troviĝas multaj fungoj, en la centro de la ĝardenoj. Sed ĉe la randoj de la ĝardenoj ili malabundas kaj ĝuste tie ili estas bezonataj. Tie troviĝas la plej freŝa biomaterialo. Tial la formikoj elpensis pluan trukon: La fungoj produktas lakazojn en formo kiu sendigeste trairas la formikojn. La formikoj portas la enzimojn en siaj intestoj ĝis la randoj de la ĝardenoj kaj tie demetas ilin.

Kiel mezuri inteligentecon?

04/01/2013 16:01

Kanadaj psikologoj opinias ke la inteligenteckvociento (IQ) antikviĝis. Ilia esploro ĉe pli ol 100.000 personoj montras: Unu sola mezurunuo ne povas priskribi ĉiujn aspektojn de inteligenteco.

"Mezuri ĉion kio estas mezurebla - kaj mezurebligi kio ne jam estas mezurebla." Tio estas la laborkomisio kiun Galilei postlasis al la scienco. La fiziko bone progresis per tiu aliro. Ĉu tiu aliro ankaŭ taŭgas por la homa menso, tion oni diskutas de jam pli ol 100 jaroj - kaj ne antaŭvideblas fino de tio.

La mezurado de la racio restas kontroversia ankaŭ nelaste pro tio ĉar ĝi bonege taŭgas por ideologiaj disputoj. La afero ja komenciĝis tute pace. En la jaro 1904 la brita psikologo Charles Spearman malkovris okaze de testoj kun lernejaj infanoj statistikan interesaĵon. Nome tiuj kiuj ekzemple en la fako "franca lingvo" sukcesis (aŭ malsukcesis), ankaŭ en la fako "angla lingvo" sukcesis (aŭ malsukcesis).

Tio verŝajne ne jam estis sufiĉe surpriza, sed la kunteksto validis ankaŭ por aliaj fakoj: matematiko kaj muziko, literaturo kaj la diferencigo de sonaltecoj. Kiun ajn kombinon li elektis, la kunteksto en formo de korelacioj restis. Ĉiuj fakoj ŝajnis esti kunligitaj  per nevidebla statistika bendo kiun Spearman nomis g-faktoro. La g-faktoro reprezentas la ideon ke inteligenteco estas mezurebla objekto. Se jes, ĉu tiu objekto estas unu aŭ pluraj - ĉu ekzistas "la" inteligenteco? "Inteligenteco estas tio kion mezuras inteligentectesto", diras malnova ŝerca klarigo de psikologoj.

Tio kompreneble ne estas kontentiga respondo. Almenaŭ ne por Adrian Owen. Nur ĉerpi interpreteblajn datumojn, tio ne sufiĉas laŭ li. Necesas inteligentectestoj kun neŭrobiologia fundamento, do testoj kiuj respegulas nian pensadon kaj ne la preferojn de la testfarantoj.

Owen plenumis kun tri kolegoj unu el la plej grandaj studoj de la lastaj jaroj pri IQ. Oni ekzamenis tra la interreto ĉe volontuloj 12
diversajn kategoriojn, interalie la memoron, logikan konkludon, atenton, kapablon pri orientiĝo kaj planado. La eĥo estis surprize granda. Oni estis atendinta kelkcenton da partoprenantoj, sed finfine estis milegoj da homoj el ĉiu aĝo kaj el plej diversaj kulturoj kaj landoj.

La granda nombro da partoprenantoj donis tre klaran bildon. La rezultoj de la testoj ne estis eksplikeblaj per nur unu mezurunuo (nome la IQ). Necesas almenaŭ tri kategorioj por por priskribi la rezulton per nombroj. Tiuj kategorioj estus: mallongtempa memoro, logika pensado kaj lingvaj kapabloj.

Laŭ Owen mensa trejnado ne plibonigis la rezultojn. Aliflanke la aĝo pruveble efikis negative al la memoro kaj la logika pensado. Laŭ la studo la intelekto restas freŝa ĝis la aĝo de 25 jaroj, poste la kapabloj daŭre malprogresas .

Owen kaj liaj kunlaborantoj plenumis ankaŭ serion da studoj pri la cerbo kiuj ŝajnas konfirmi ilian statistikon. Laŭ tio memoro, logiko kaj lingvo okupas malsamajn retojn en la cerbo. La divido de la IQ en tri memstarajn kategoriojn laŭ tio ne estus arbitra. Nun nur la faka kolegaro devas akcepti tion simile al la siatempa malkovro de Spearman.

Produkti sonartikolon

03/01/2013 17:00

Por verki sonartikolon necesas unue trovi taŭgan temon kiu estas interesa por la geaŭskultantoj kaj kiu vekas agrablajn sentojn resp. donas esperigan novaĵon. Povas esti aŭ iu tutmonda temo aŭ iu specifaĵo de la propra lando kiu invitas al imito. Se vi estas la verkanto vi povas aŭ preni artikolon el via gazetaro kaj traduki kaj adapti ĝin, aŭ vi prenas ion pri kio vi estas sufiĉe sperta kaj kion vi volas diskonigi al la aŭskultantaro.

Vi povas verki la artikolon unue en via propra lingvo por nur poste traduki ĝin al Esperanto. Tiu procedo estas konsilinda se vi ne jam sentas vin perfekta en Esperanto, ĉar tiam la eble ne sufiĉe bona lingvo ne jam influas la kvaliton de la artikolo. Kiam vi tradukas la artikolon al Esperanto vi ja povas peti helpon de alia esperantisto kaj vi povas sendi la manuskripton retpoŝte al iu kiu korektos vian artikolon. Ankaŭ mi pretas korekti manuskriptojn kaj do la eble ne jam sufiĉe bona regado de la lingvo ne estu kaŭzo por heziti pri la verkado de sonartikolo.

Kio ja gravas estas via parolkapablo, do la kapablo laŭtlegi tekston en Esperanto tiel ke la sonoj de Esperanto estu bone kompreneblaj kaj ke via voĉo esprimu diversajn nuancojn. Nek estas bele rapidege paroli, nek estas plaĉa tro malrapida parolado. Do variigu la rapidecon, la sonaltecon kaj laŭtecon dum parolado.

Kaj kompreneble necesas registri la paroladon. Do vi bezonas komputilon kun programo por registrado, kaj mikrofonon. Gravas ke vi troviĝu en senbrua ĉambro dum registrado. La mikrofono troviĝu ĉirkaŭ 5 ĝis 10 centimetrojn antaŭ via buŝo. Atentu pri bona agordado de la laŭtecnivelo de la eniranta signalo. Kaj estas konsilinde ŝirmi la mikrofonon malantaŭe por forteni la eĥon kaj aliajn ĝenajn sonojn.

Dum la parolado tenu vian kapon alta. Vi ja povas legi la tekston de la ekrano kaj vi povas pligrandigi la skribon por plifaciligi la legadon. Kaj vi povas meti helpsignojn, ekz. vi povas dikigi la vokalojn kiuj portas akcenton. Kaj se vi faras misprononcon, tutsimple ripetu la vorton aŭ frazon. Vi ja povas poste eltranĉi la netaŭgaĵon. Mi uzas tiucele la liberan programon "Audacity", sed ekzistas multaj aliaj. Finfine savu ĉion kaj en la formato mp3. La registraĵo estu unukanala (mono) kaj havu kvaliton kun 48 ĝis 64 kB/sek.

Nun vi povas sendi la manuskripton, la sondosieron kaj eventuale foton al mi. Mi kontrolos ĉion kaj se mi trovos gravajn lingvajn erarojn aŭ misprononcojn mi petos vin pri korekto. Tio ne senkuraĝigu vin. Se vi estas aŭskultanto de jam sufiĉe longa tempo, vi ja konas la lingvon kaj tiam vi havas bonan ŝancon sukcesi. Kaj la sukceso spronos vin daŭrigi. Tiel vi povos pliriĉigi Esperantujon. Paroli kaj aŭdigi Esperanton kontentigas kaj ĝojigas!

Vian kontribuon sendu al retradio@aldone.de

Legado kaj relegado

02/01/2013 16:16

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Esperantistoj plej ofte amas literaturon. Ili pravas, ĉar Esperanto estas bela lingvo, en kiu pulsas abunda originala kaj tradukita verkaro. Prave oni diras, ke literaturo estas baza kondiĉo por konsideri lingvon vivanta. Se ni volas, ke Esperanto plu sekvu sian vojon al firmiĝo kiel kulturlingvo, tiam ni devas flegi  ĝian literaturon. Nuntempe, oni iom diskutas, ĉu interreto favoras aŭ malfavoras floradon de tiu aspekto de nia lingvokulturo – ĉu la homoj plu emas legi tradiciajn paperajn librojn. Mi trovas tiun diskuton iom vana. Mi preferus konsideri la demandon, kial iuj verkoj fariĝas klasikaj kaj daŭre relegataj, de generacio al generacio, dum aliaj aperas sur la vendejaj bretoj kaj tuj poste malaperas por ĉiam en la keston de forgeso.

Alivorte, kial iuj verkoj fariĝas “klasikaj”, kaj aliaj, ne. Oni kutime diras, ke klasika verko estas tia, ke oni neniam elĉerpas tion, kion ĝi havas por diri. Sendepende, ĉu oni  legas ĝin papere aŭ en komputila eldono. Iel ajn, relegado de bonaj verkoj estas  riĉa sperto. Ni devus pli regule  doni al ni iom da tempo por tio.

Ĉirkaŭ mia 20-jaraĝo mi legis la klasikaĵon de originala literaturo en Esperanto, “Al Torento”, de la svedo Stellan Engholm (foto). Mi bone memoras la tiaman raviĝon. Simpla, ŝparema teksto, kiun eĉ komencanto povas legi. Lingvaĵo pura, flua, agrabla, modela. Rakonto kun ia plaĉa naiveco, plena je idealismo, kun tuŝo de romantikismo, en ĝusta mezuro. Homamo spicita per delikata poezio. Mi ne plu forgesis tiun impreson pri literaturo en stato de pureco.

Post preskaŭ kvin jardekoj, mi reprenas “Al Torento”, nun sur la ekrano de komputilo. Alia impreso, malsama  sed ne malpli frapanta. Nun mi perceptas la veran talenton de la verkisto, la klopodon verki simple, sen glito en banalecon. La zorgemon rakonti  historion senmakulan kaj verŝajnan, la senornaman stilon, en kiu de tempo al tempo aperas nuancoj de diskreta rafiniteco. Ia subtila perlo.

Kvarfoje mi legis “Dom Casmurro” (fama romano de Machado de Assis, la plej talenta brazila verkisto). Je la unua legado, mi estis preskaŭ samaĝa kiel la juna Capitu (la heroino en la rakonto), kaj estis evidente, ke ŝi perfidis Bentinho; je la dua, evidente Bentinho estis paranoja kaj maljuste agis kontraŭ la junulino kun “tajdaj okuloj”; je la tria, mi komprenis, ke Capitu ne perfidis, kaj ke Bentinho estis malforta, samseksema neŭrozulo; je la kvara legado, fine, aperis la granda protagonisto en la historio – la dubo; vivi estas elteni dubon. Mi tute ne imagas, kio min atendas, okaze de la kvina legado.

Literaturo estas ia magio.
 

Io povas ŝanĝiĝi

01/01/2013 17:34

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

La 1-an de januaro ni devas ŝanĝi la kalendaron, kiu ĵus finiĝis, por komenci la novan jaron. Okazas ĉi tiel, malgraŭ ke la ŝanĝo preskaŭ nenion signifas, krom tio ke ni devas kvazaŭ dekalkuli  laŭvicajn tagojn disponante pri la nova loko surpapere. Ni povas tie kiel ĝis nun ion noti, por ĝustatempe plenumi iun entreprenitan taskon aŭ forstreki la noton post ties realigo. Estas la tempo de la plej sinceraj kaj belaj bondeziroj. Antaŭ ni laŭŝajne kutimaj vekiĝoj kun matenmanĝoj, kiuj estu bongustaj kaj nutroriĉaj. Post ili la tutaj laborendaj tagoj, kies okupoj estu inspiraj. Certe okazos iuj neatenditaĵoj, kiuj estu feliĉaj, akcepteblaj aŭ almenaŭ venkeblaj.

Sed la plej gravaj estas niaj planoj, kiujn ni povas fari en ajna momento de la fiksita per la kalendaro dekdumonata periodo. Ni povas elpensi ion inspiran kiam ajn, kaj danke al tio ni certe vekiĝos pli frue ol kutime kun pli granda kvanto da energio. Por ke ni trovu kaŭzon, pro kiu ni deziros pli frue enlitiĝi, por sekve frue vekiĝi kaj povi realigi ion, kio vere nin inspiras. Mi imagas sciencistojn aŭ artistojn havantajn ideojn por realigi, kiuj kun fervoro komencas preskaŭ ĉiun sian novan tagon. Ili pli volonte eklaboras kaj pli facile venkas aperantajn malfacilaĵojn, kiuj por ordinaraj homoj plenumantaj simple siajn devojn ofte estas grandega peno. Povi okupiĝi pri io kion ni faras kun plezuro, estas granda feliĉo. Ĉiun tagon ni havas novan okazon por ŝanĝi ion en nia vivo, precipe tion, kio malkontentigas nin. Se do iu el vi ne faris ankoraŭ sian novjaran decidon, hodiaŭ estas ĝuste la nova tago.

Por fari necesajn ŝanĝojn, oni devas pripensi, kio estas ŝanĝenda. Donu al vi tempon kaj listigu "plusojn kaj minusojn" de via ĉiutageco. Pripensu, kion vi nepre devas fari, kaj pri kio vi devus kaj povas rezigni. Ne perdi tempon por malnecesaj aferoj estas ege grava. Ne estas facile rezigni pri oportunaj alkutimiĝoj, sed se ni ne faros tiun analizon de profitoj kaj perdoj, tutcerte nenio ŝanĝiĝos. Ju pli frue vi orientiĝos pri via propra situacio, des pli rapide via vivo povas fariĝi pli valora kaj pli kontentiga. Plejmulto da homoj ne faras pripensojn kaj faras neniujn planojn, kaj nur atendas la plenumiĝon de la akceptitaj komence de novjaro bondeziroj, ĉu vi rimarkis tion?

La celo de tiu ĉi meditado estas nur elimino de temporabaj malnecesaĵoj, por povi anstataŭigi ilin per iuj valoraĵoj kaj interesaĵoj. Pri ĉio decidas ni mem. Ni povas plendi, ke daŭre mankas al ni tempo aŭ elmastrumi novan tempospacon. "Mi ne havas tempon por tio" estas ŝajne la plej ofta senkulpiĝo de multaj el ni en nuna epoko. Sed ĉu vere estas tiel? Dum la disponigitaj al ni ĉiutage 24 horoj ni ne kapablas fari pli ol estas ebla. Pri io ni devas rezigni, kaj estas ni, kiuj scias, kio estas tio ĉi. Kaj por ke vi ne pensu, ke la skribanta ĉi tiujn vortojn ne havas similajn problemojn. Li nur deziras dividi kun vi siajn plej freŝajn novjarajn meditojn, kaj okaze de la novjaro deziri al vi:

SANON,
PROSPERON,
TRANKVILON  
kaj  p r e c i p e  
REALIGON DE ĈIUJ VIAJ BONAJ PLANOJ!

 

Bonvenigi la novan jaron

31/12/2012 16:57

Ĉu la ĵus pasinta jaro estis kontentiga por vi? Ĉu vi povis realigi multajn planojn kaj travivi belajn momentojn? La vivo prezentas foje malgajon kaj foje ĝojon kaj feliĉon. Se oni sentas kunligon kun aliaj homoj, la bonfarto kreskas. Esti membro de tutmonda komunumo ja estas io bela. Eĉ se oni vivas en izolita loko, hodiaŭ la teknikaj rimedoj ebligas partopreni en granda komunumo. Kaj la komuna lingvo Esperanto esence kontribuas al tio.

Okaze de la jarfino la televido prezentis diversajn retrospektivojn. Oni montris tie kio okazis precipe en la politika sfero aŭ kiuj katastrofoj trafis la homojn en la mondo. Sed estis ankaŭ aliaj elsendoj: Mi spektis ekzemple babilrondon kun altaĝaj homoj kiuj malgraŭ aĝo de pli ol 70, 80 kaj eĉ 90 jaroj estis ege aktivaj kaj ĝuis la vivon. Inter ili estis 92-jarulino kiu dum la pasinta jaro pilgrimis 120 kilometrojn piede sur la Jakoba pilgrimvojo al Santiago de Compostela. Kaj tiu sinjorino havas nepon kiu instruis al ŝi la uzon de komputilo kaj de la interreto kaj nun ŝi jam havas multajn amikojn en Fejsbuko. Unu el ili invitis ŝin al Bolivio kaj ŝi ĉi-jare vere vojaĝos al Bolivio por viziti la amikon. La babilrondo de la altaĝuloj estis vere optimismiga kaj kuraĝiga. Ankaŭ en alta aĝo eblas ĝui la vivon kaj optimisme vidi la estontecon.

Rigardi kun espero en la estontecon estas ne nur privilegio de la juna generacio, sed ankaŭ homoj kun longa kaj riĉa vivosperto rajtas esti optimismaj. Espero ankaŭ estas esenca parto de Esperanto resp. de esperantisto. Ni povas esperi ke okazos progreso, ne nur en iu fora estonteco, sed jam nun, dum la nova jaro. En Esperantujo ja aŭdiĝas jen kaj jen plendado pri la malbona stato de nia afero. Sed mi respondas ke ĝi ne malbone statas.

Se okazis ŝrumpo en la membraro de E-organizoj, tio ne signifas ke ŝrumpis la tutmonda E-komunumo. Ĝi estas kreskanta - kvankam malrapide, tamen ni povas esperi pri stabila evoluo kaj progreso. Necesas nur kompreni ke ni mem parolu la lingvon kaj ne esperu ke aliaj parolos ĝin. La kontenteco pri la lingvo venu el nia persona praktikado. Tiu kontenteco disradios kaj allogos novajn homojn al nia komunumo.

En tiu senco ni havas bonan kaŭzon por optimisme vidi la estontecon kaj bonvenigi la novan jaron. Vivu Esperanto kaj la Esperanto-komunumo!
 

Altkvalita televida bildo

30/12/2012 16:18

Jam de kelkaj jaroj troviĝas en nia hejmo televidiloj kiuj permesas spekti televidajn kanalojn kiuj elsendas bildon kun alta difino. La televida bildo en tiu kazo havas pli da bildpunktoj kaj tial ĝi montras pli da detaloj kaj la konturoj estas pli klaraj. Kvankam do ni posedas taŭgajn televidilojn por altdifina televido, ĝis nun ni tamen ne povis spekti altdifinajn programojn, ĉar la cifereca televido elsendis nur en la tradicia difino.  Altdifina televido nun de kelkaj jaroj eblas nur per satelitaj sendiloj, sed la relative alta prezo de la satelitaj riceviloj por altdifina televido fortenis min de la aĉeto de nova ricevilo kaj la teknika kvalito de la cifereca televido ja estis sufiĉe kontentiga.

Kiam ni la 25-an de decembro vizitis familion en najbara vilaĝo, ni vidis tie tute novan televidilon kun grandega ekrano. Mi petis la 20-jaran filon enŝalti la aparaton ĉar mi sciis ke ili tie kaptas altdifinan televidon per la satelita anteno kaj taŭga cifereca ricevilo. La diversaj ekzemploj estis vere tre impresaj kaj mia edzino demandis min kial ni ne jam ankaŭ havas aparaton kiu liveras tiel belan bildon. Mi respondis ke mi jam delonge pensas aĉeti taŭgan ricevilon sed ĝis nun hezitis pro la prezo de ricevilo kun kodokarto.

Ni ja estas bonŝancaj ke la plej multaj televidaj stacioj el Germanio estas libere kapteblaj ankaŭ en alta difino, sed por la aŭstra televido necesas kodokarto por deĉifri la televidan signalon. Nu, la demandon de la edzino mi komprenis kiel komision plenumi ŝian deziron kaj mi do post la festotagoj aĉetis ricevilon kiu ĵus estis rabatita kaj tial kostis nur 129 eŭrojn. Tiu tute moderna ricevilo estas tre malgranda kaj permesas registri televidajn programojn sur USB-memorilo resp. fiksdisko.

Reveninte hejmen mi tuj elpakis ĉion kaj konektis la novan aparaton al la satelita anteno resp. interkonektis la televidilon kaj la ricevilon per HDMI-kablo. Kiam mi enŝaltis la ricevilon, ĝi startis simile al komputilo kaj mi povis vidi la unuan bildon en alta difino. Mi enŝaltis diversajn programojn kaj sentis grandan ĝuon. La altdifina bildo ne nur montras pli da detaloj, sed ĝi estas ankaŭ pli agrabla, pli trankvila, ĉar pli laŭnatura. La homaj vizaĝoj elradias pli da varmo kaj simpatio. La homoj en la televido tiel aperas pli proksime. Tiun efikon mi sentis ankaŭ dum la spektado de koncertoj en kiuj aperis kantistoj resp. kantistinoj kaj la ĉarmo de la muziko kombiniĝis kun la ĉarmo de la artistoj. La floraj ornamoj plifortigis tiun senton. Kaj en prinaturaj filmoj la impreso estas same bela kaj impona.

Mi ofte ŝaltis al normala televido por kompari ĝin kun la altdifina. La rezulto de la komparo estas ke mi apenaŭ plu enŝaltas tiajn kanalojn kaj kaptas ĉiun okazon por spekti la novan belan altdifinan televidon. La teknika progreso vere pliriĉigas nian vivon.

Mi deziras al ĉiuj geaŭskultantoj de la Esperanta Retradio feliĉan novan jaron en sano kaj paco.

<< 8 | 9 | 10 | 11 | 12 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.