Kreiva reciklado

19/01/2013 16:05

Manteloj el tetrapakoj, vestaĵoj el malnovaj poŝtosakoj kaj kuŝkaresinda ŝalo el forĵetitaj Teddy-ursoj. Kion aliaj sentatente forigas el sia havaĵo, tion Katell Gélébart kolektas, donas al ĝi atenton - kaj novan vivon.

Finistère, "Fino de la mondo", tiel nomiĝas regiono en Bretonio el kiu devenas Katell Gélébart. Ŝi naskiĝis en Le Coquet, en la okcidenta fino de Francio kiu longe etendiĝas en la Atlantikon, kaj kies kruta marbordo kaj mordantaj ventoj formis la suvereneman karakteron de la bretonoj.

Katell Gélébart aspektas kiel bretonino el bildlibro: nigra hararo, blanka haŭto - kvazaŭ ŝi eliĝis el la "Nebuloj de Avalono". Ankaŭ ŝia nomo - Katell - pli similas al la angla Kat aŭ Kate ol al la franca Cathérine. Kaj rezistema - tion ŝi estis dum la tuta vivo, la 40-jarulino kiun oni atingas nur per la interreto kaj povas vidi nur per videotelefono, Skajpo, ĉar ŝi kiel turniĝanta vento traflugas la kontinentojn. Italio, Ukrainio, Hindio, Novzelando. Foje ŝi restas dum kelkaj tagoj en unu loko, foje dum semajnoj en alia.

Katell Gélébart estas rubdezajnistino, artistino, aktivulino por mediprotektado. Ŝi kreas belegaĵojn el aĵoj kiuj ne plu estas amataj, ne plu dezirataj. Ŝi tajloras altamodajn kostumojn el dormvagonaj kovriloj de la ukraina fervojo. Pluvmantelon el pakaĵoj de porkataj nutraĵoj, mojosajn jakojn el kraketantaj saketoj en kiuj antaŭe troviĝis nudeloj de Barilla. Ŝi faras el rentgenaj bildoj notlibretojn, ŝuojn el malnovaj aŭtomobilaj pneŭoj.

Ŝi trovas la objektojn (Gélébart diras: "Ili trovas min"), ŝi tuŝas ilin, sentas en ilin - kaj spiras en ilin novan vivon. Ŝi kreas el malnovaĵoj novajn uzobjektojn kiuj transportas ŝian mondovidon. "La materialo estas la mesaĝo!". ŝi diras. "Elektu pli zorgeme! Reuzu la aĵojn!"

Fakte la reciklado jam enskribiĝis en la DNA de la bretonino, jam de ĉiam oni estis ŝparema ĉe la ventega marbordo de Francio, ankaŭ en la familio de Katell oni nenion forĵetis. Malnovajn puloverojn la avino maltrikis kaj retrikis ion novan el la lano. Ŝtrumpetojn aŭ ĉapojn aŭ ŝalon. Ŝtofrestaĵojn aŭ malnovajn pakumojn oni konservis. El lada kafujo Katell faris liteton por la urseto, el neoprenorestaĵoj de la subakva vestaĵo de la patro ŝi kudris ŝuetojn por la pupeto. "Ĉe ni en la familio oni ĉiuvespere tenis ion en la mano por okupi sin - per kudrado, trikado aŭ skulptado de ligno", ŝi diras.

Ŝia kreivo ŝajnas esti senlima. La granda mondo en kiu ŝi hejmas povas atendi de ŝi ankoraŭ multajn interesajn kreaĵojn el revivigitaj materialoj.