Se mankas dormo, suferas la amo

26/01/2013 16:07

 

Bone dormi tra la tuta nokto por multaj homoj restas ofte nura deziro, ĉar ili aŭ nur malfacile povas ekdormi aŭ ili vekiĝas dum la nokto kaj dum longa tempo ne sukcesas reekdormi. Tio kompreneble montriĝas negative la tagon poste ĉar mankas bonhumoro kaj vivoĝojo se oni sentas ankoraŭ lacecon en la ostoj. Kaj tio influas ankaŭ la sintenon rilate al la homoj kun kiuj oni kunvivas aŭ kunlaboras.

Multaj homoj ne sentas sin sufiĉe priatentataj kaj deziras pli da atento de la partnero. Studaĵo de la usona universitato de Berkely nun trovis eblan kaŭzon por tiuj interpartneraj problemoj: Manko de dormo

Homoj kiuj suferas pro dormomanko estas evidente tro lacaj por diri "Dankon". Tiun konkludon atingis du psikologinoj en Kalifornio. Laŭ ili malbona dormo ŝajne igas la homojn pli egoismaj kaj la propraj bezonoj aperas tiam pli gravaj ol tiuj de la partnero. Multaj homoj ja fanfaronas pri tio ke ili nur tre malmulte dormis resp. ke ili bezonas nur malmulte da dormo por rekreiĝi.

Tiu cirkonstanco inspiris la psikologinon Amie Gordon esplori la interrilaton de dormokonduto kaj amrilato.

Por la esploro oni analizis la dormkonduton de pli ol 60 paroj en la aĝo de 18 ĝis 56 jaroj. En eksperimento la partoprenantoj de la testo devis skribadi taglibron. Tie ili devis ĉiutage dokumenti la kvaliton de ilia nokta ripozo kaj kiagrade la sinteno rilate al la partnero estis influita de tio.

En plua eksperimento la paroj ricevis taskojn kiujn ili devis praktike solvi kaj oni samtempe filmis ilin ĉe tio. Tiuj kiuj dum la antaŭa nokto estis dormintaj malbone aŭ mallonge estis malpli pretaj al kunlaboro kaj montris malpli da bonestimo ol la bone eldormintaj partoprenantoj de la testo.

Entute montriĝis ke manko de nokta rekreiĝo povas konduki al problemoj de partnereco. La dormomankuloj fariĝis malpli sentemaj por la bezonoj kaj humoroj de la alia. Tiel kompreneble ankaŭ ronkado aŭ la batalo pri la litkovrilo povas fariĝi partnereca problemo. Se eble unu partnero ja bone dormis kvazaŭ kiel bebo, sed la alia ne, tiam verŝajne ambaŭ baldaŭ fariĝos grumblemaj.

Sed kiel eblas malakrigi la interpartnerajn problemojn kiuj estas kaŭzitaj de dormomanko? La psikologino konsilas: "Certigu al vi ke vi diras "Dankon", se via partnero faras ion afablan. Sciigu al ŝi aŭ li ke vi ŝatas ŝin aŭ lin."