Blog

Ĉu troveblas fonto de juneco?

17/02/2013 16:32

La kaŭzo ke ni senteble plimaljuniĝas troviĝas en la streso kiun suferas niaj ĉeloj kun pliiĝanta aĝo kaj ke la rimedoj de la ĉeloj defendi sin kontraŭ tio, perdiĝas iom post iom. Sed nun oni trovis genon kiu povus ŝanĝi la situacion: SIRT3

"... dum tiu tempo cirkulis fabelo pri fonto kiu farus el maljunuloj denove junuloj. Tiu rakonto estis konfirmita de la ruĝhaŭtuloj ke kapitano Juan Ponce vagadis inter tiuj insuloj dum pli ol ses monatoj por serĉi tiun fonton." Li ne trovis ĝin, la konkeristo Juan Ponce de León kiu kiel unua hispano metis siajn piedojn sur la grundon de Florido (kaj kiu donis al la regiono la nomon pro la abundeco de floroj).  Nu, li almenaŭ fariĝis la plej fama serĉanto de la fonto de juneco. Kiel unua raportis pri la fonto la antikva greko Herodoto - ĉe li la fonto troviĝis en Etiopio - pli poste la alĥimistoj provis trovi bonŝancon kaj hodiaŭ tion faras la molekulbiologoj.

Alie ol iliaj antaŭuloj ili eĉ jam trovis ion tian, almenaŭ ĉe testbestoj kaj tie en la gengrupo resp. proteingrupo de la sirtuinoj. Tiuj sirtuinoj aktivas precipe en la mitokondrioj, tio estas la energicentraloj de la ĉeloj, en ili konvertiĝas la energio de la nutraĵo al energio de la korpo (ATP), tio estas riska procedo, ĉar dum la procedo ekestas agresemaj molekuloj, "liberaj radikaloj", ili alportas al la ĉeloj oksidigan streson. Pro tio necesas kapti ilin kaj forpreni ilian malmildecon. Tion interalie prizorgas sirtuinoj. Kaj tio verŝajne estas la kaŭzo ke genteknike enkonstruita aldona kopio de sirtuino - nome SIRT 2 - plilongigis la vivon de vermoj kaj muŝoj kaj ke SIRT6 same efikis ĉe musoj.

Tamen kelkaj el tiuj konstataĵoj estas disputindaj kaj ili ĉiuj ja bremsis la maljuniĝon - sed ili nenion kaj neniun plijunigis. Nun unu el la sirtuinoj vere kapablas tion, nome SIRT3, ankaŭ ĝi kaptas liberajn radikalojn kaj plifortigas la efikon de la enzimo kiu mildigas la radikalon (superoksiddismutazo), ĝi minimumigas samtempe la produktadon de la radikaloj per redirektado de la metabolismo de la karbonhidratoj al la graso.

Tio vere havas plijunigan efikon, kiel montriĝis ĉe musoj resp. ĉe iliaj hematopoetaj praĉeloj. Tio estas la ĉeloj kiuj ĉiam denove kreskigas sangoĉelojn. Sed pro la maljuniĝo ilia efikeco malkreskas, ili kreskigas malpli da ĉeloj je malpli bona kvalito. Malantaŭ tio kaŝiĝas  supozeble laŭaĝe malkreskanta aktiveco de SIRT3: Se oni reaktivigas la genon, ĉio inversiĝas. La praĉeloj rejuniĝas kaj fariĝas pli produktivaj.

Necesas tamen atenti: Ĉe musoj jam multe sukcesis kio poste ĉe homoj malsukcesis. Montriĝis ke alia miraklaĵo alportis duflankan efikon, temas pri rapamicino kiu estas produkto de bakterio. Ĝi ja donacis (denove al musoj) pli longan vivon, sed ĝi alportis ankaŭ diabeton.

La tria atentigo fontas jam el la epoko de León: "Estis jam sufiĉe granda bubaĵo kiun permesis al si la ruĝhaŭtuloj kiam ili raportis la rakonton pri la fonto de juneco, sed pli granda estis ankoraŭ la frenezo de la kristanoj kredi ĝin kaj malŝpari la tempon pri serĉado de tiu fonto."
 

Nia lingvo plue kreskos

16/02/2013 15:34

Multaj homoj demandas sin, kiun estontan evoluon nia lingvo havos. Estas malfacile esti optimisma, ĉar la pozitivaj signoj estas apenaŭ videblaj kaj preskaŭ nur la fakto ke Esperanto ankoraŭ funkcias kiel vivanta lingvo, estas tia signo. Sed mi kredas ke mi vidas pli ol aliaj ke Esperanto havas grandan potencialon. Kaj tio tute ne estas iu naiva opinio. De du jaroj mi nun okupiĝas pri la Esperanta Retradio kio ja signifas ke mi ĉiutage aŭ verkas sonartikolon aŭ tradukas tekston aŭ prilaboras kontribuojn de la aliaj kunlaborantoj.

Tiu ĉiutaga okupiĝo pri la lingvo, precipe pri la parolata formo, donas al mi impresojn kaj ekkonojn kiujn apenaŭ alia esperantisto havas.  Mi scias nur pri unu persono kiu havas kompareblajn spertojn, nome Barbara Pietrzak de la Pola Retradio. Kiel redaktorino de Pola Radio ŝi faris similan laboron ĉiutage kaj daŭrigas simile ĝis hodiaŭ. Pro tio ŝi tute prave havas altan rangon en la E-movado, ĉar en lingva movado tiuj kiuj plej bone parolas la lingvon kaj kiuj havas la plej grandan praktikan sperton pri ĝi, estu gvidantoj. Bedaŭrinde aliaj movadaj gvidantoj restas en la fono, ĉar ili mem ne kapablas parole prezenti la lingvon en alloga formo. Kaj mankas bonaj parolantoj en la tuta E-komunumo.

Kiam antaŭ 2 jaroj Pola Radio definitive silentiĝis mi ne volis akcepti ke tiu bastiono de Esperanto malaperu. Mi konsciis pri la neceso havi ĉiutagan aperon de Esperanto en parola formo. Kaj tial mi komencis produkti kaj publikigi sonartikolojn ĉiutage. Laŭ mia sperto kun Pola Radio necesas tiucele havi vastan temaron, ĉar ne eblas prezenti ĉiutage iun internan temon, do la programoj ja estus en Esperanto kaj nur jen kaj jen ankaŭ pri Esperanto.

Mi kompletigis la aferon per decida faktoro - mi aldonis la tekston de la sonartikolo. Tio pruviĝis kiel venkiga. Se oni povas samtempe aŭdi kaj legi, tiam la enhavo kaj kune kun ĝi ankaŭ la lingvo firme engravuriĝas  en la cerbo de la aŭskultanto kaj tiel regula aŭskultanto povas signife levi sian lingvan nivelon. Mi ankaŭ konsciis ke ĉio tio estas malrapida procezo, sed nun post du jaroj da persistado mi vidas la fruktojn de la agado: la nombro de aŭskultantoj jam superas 2000 kaj ĉiutage estas bonaj komentoj pri la sonartikoloj. La kunlaboro en la skipo de la Esperanta Retradio bonege funkcias kaj entute la etoso estas tre amikeca.

Do almenaŭ por la plua evoluo de la Esperanta Retradio mi estas tre optimisma. Mia konkludo estas: Ju pli da parolata materialo aperas, des pli da homoj bone parolos Esperanton kaj daŭre restos en kunligo kun la lingvo. La lingvo kreskas ne per iu politika agado, sed per nia publika aperigo de la parolata lingvo.

Kiel esti (aŭ ne esti) verkisto

15/02/2013 16:16

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Respondoj al legantoj fare de fama poetino

Antaŭ unu jaro forpasis, en sia domo en Krakovo post longa malsano, la fama pola poetino-verkistino, Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska], Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996.

Szymborska redaktis dum tri dekoj da jaroj (1953-1981) la rubrikon "Literatura poŝto" en la semajna revuo "La literatura vivo"  (pole "Życie Literackie" [ĵitje literackie]) aperinta en Krakovo, la urbo de ŝia rezidejo. Ĝuste rilate tiun revuon, nur eta kuriozaĵo: vidu en la supra dekstra bildo ion, kio aperis en ĝi en la jaro 1972!  

En sia rubriko la verkistino redaktis la respondojn al legantoj, kiuj petis publikigi siajn verkojn en la revuo. La rubriko estis unu el la plej legataj de la revuo, ne nur fare de legantoj, kiuj sendis siajn kreitaĵojn, sed ankaŭ fare de ĉiuj aliaj legantoj, kiuj frandis la allogon de la mallongaj respondoj plenaj per mordanta humuro kaj aforismaj perloj rilataj al literaturo kaj vivo.

Szymborska en siaj respondoj ofte rilatas al si mem uzante la unuan personon pluralan, t.e la tiel nomata moŝta "ni" (latine "pluralis maiestatis"). Nuntempe oni uzas ĝin malofte en literaturo kaj nur kiel retorika elturniĝo aparte kun humura aŭ ironia celoj. En la enkonduko al sia rubriko "Literatura poŝto" defendas la poetino la rajton publike moki la kreajn provojn de la sendintoj kaj uzi tion por igi la rubrikon eduke amuza.

Al la ĉefredaktoro demandanta:" Kiam vi vidas antaŭ viaj okuloj verkon de iu, kiu deziras fariĝi verkisto, verko sendefenda kaj trema pro angoro, ĉu vi ne sentas vin senkorulo?", ŝi respondis: "Senkorulo? Miaj komencaj poeziaĵoj mem estis terure malbonaj kaj miaj rakontoj tute ne konsiderindaj. Kaj mi scias, ke sitelo da duonvarma-duonmalvarma akvo elverŝita sur ies kapo havas kuracajn ecojn. Tamen vere senkorulo mi estis, kiam ulo, sin prezentanta kiel instruiston, skribis per banalaj skriberaroj."

Jen ĉi-sube kelkaj modelaj respondoj el la rubriko:

Sufiĉe ofte la redaktoro de "Literatura poŝto" devas legi leterojn, kiuj enhavas minacojn. Pli-malpli ilia tono estas: "Diru al mi, ĉu miaj tekstoj ion valoras, ĉar, se ne — mi tuj ĉesigos tion, deŝiros, forĵetos, apartiĝos de revoj de gloro, senesperiĝos, plene perdos memfidon, disrompiĝos, ebriiĝos, ĉesos kredi pri signifo de la vivo, k.t.p., k.t.p. La redaktoro ne scias, kion fari, ĉar ĉio tio, kion li povas skribi fariĝas timiga. Skribos li, ke la poeziaĵoj aŭ la prozo estas miskvalitaj - jam antaŭvidita estas granda tragedio. Skribos li, ke la poeziaĵoj aŭ la prozo estas bonaj — la morgaŭon, la verkinto ekfreneziĝos pro sia supoza genio (jam okazis tiaj kazoj).

Jen denove, duan fojon ĉi-semajne, ni ricevis rajtigon fari ĉiujn korektojn, kiujn ni opinias necesaj. Neniu utilo venos al literaturo fare de tiel trankvilaj komencaj verkistoj. Interese. Interese scii, ĉu la olimpika komitato jam ricevis leterojn, kies enhavo estis: "Mi intencas starigi mondrekordon kaj donas al vi rajtigon trejniĝi anstataŭ mi..."

Kiel fariĝi verkisto? Ĝenan demandon vi starigas. Ĝuste kiel infano, kiu demandis kiel oni faras bebojn, kaj kiam la patrino respondis, ke ŝi klarigos al li poste, ĉar nun ŝi estas tre okupita, insiste petegis: "Sed nun, klarigu al mi almenaŭ la kapon!"... Nu, bone! Klopodu ankaŭ ni klarigi almenaŭ la kapon: jen, oni bezonas iom da talento!

Konklude, Wisława Szymborska havas grandajn meritojn ankaŭ en edukado, se oni povas tiel difini ŝian krean verkadon en "Literatura poŝto". Dank' al ŝia agado la socio gajnis inĝenierojn, biokemiistojn, apotekistojn, veterinarojn, kontistojn, arkitektojn, aliajn profesiulojn kaj ankaŭ, eble — kiu scias — unu dignan verkiston aŭ du.
 

Paroliga ekzerco

14/02/2013 18:20

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Mi deziras prezenti al vi hodiaŭ nemalfacilan lecioneton, kiun mi ĵus okazigis al miaj geklubanoj, por havi kaŭzon iom interparoli pri konkreta temo. Ĝi estis sukcesa, ĉar ĝi spronis la ĉeestantojn al intensa pensado. Samtempe ĝi donis al ili la okazon gajni kontenton, ĉar la nivelo por ĉiuj estis ĝusta. Kelkaj el ili ne nur sufiĉe flue konstruis siajn respondojn, sed ankaŭ kompletigis ilin per aldonaj komentoj. En la ekzerco ripetiĝas kelkaj simile sonantaj nocioj, kio iom malfaciligas la iluzie simplan taskon almenaŭ prononce. Krome ĝi enhavas kelkajn bazajn gramatikajn strukturojn, kiujn oni devas korekte apliki respondante la sekvantajn poste demandojn. Mi povas certigi vin, ke ni ĝuis la amuzan vortludon kaj rideto gastis ofte sur niaj vizaĝoj, kaj eĉ nemalofte tondra rido, ĉar ĉio postulis kelkan koncentriĝon. Mi menciu, ke ni havis la tekstojn antaŭ la okuloj. Eble vi ankaŭ decidos profiti la materialon dum viaj kunvenoj?  Jen la teksto.

Pri la Suno, Luno, Tero kaj la Sunsistemo

Dum la tago la Suno brilas sur la ĉielo.   
Ĝi donas la lumon kaj la varmon.
Kiam ĝi brilas, sur la Tero estas hele kaj varme.
Nokte la Suno mankas kaj tiam surtere estas malhele.
Kiam brilas la Luno, la nokto fariĝas pli hela.
Sed la Luno ne donas la varmon same kiel la Suno.
La Suno mem estas varma.  
Ĝi ardas en grandega temperaturo.
Dume la Luno mem ne estas varma kiel la Suno.
La Luno prenas sian lumon de la Suno.
Tial la Suno lumas kaj la Luno spegulas ĝian lumon.
La Suno estas stelo.
La Suno estas pli ol 400-oble pli granda ol la Luno.
La Suno lumas kaj ardante varmigas la Teron.
La Luno ne estas stelo sed ĉielobjekto.
La Luno lumas sed ne varmigas la Teron.
La Luno estas la satelito de la Tero.
La satelito rondiras ĉirkaŭ la Tero.
Kaj la Tero estas planedo.
Sed la Luno ne estas planedo kiel la Tero.
Ĉiu planedo ĉirkaŭiras iun stelon.
La Tero ĉirkaŭiras la Sunon.
Sed la Tero ne estas la centro de nia planedsistemo.
Ĝia centro estas la Suno.
La Suno, Luno kaj Tero apartenas al la Sunsistemo.

Kaj nun mi proponas al vi subiĝi al malgranda ekzameno. Bonvolu rigardi la filmeton alkroĉitan al la sonartikolo. Vi trovos tie demandojn kaj se vi kapablas respondi tuj ĉiun laŭvican, viaj koncentriĝo kaj memorkapablo estas en ordo kaj vi povas atribui al vi tre bonan noton. Alikaze vi devas rigardi la tekston, kie certe ĉiuj respondoj troviĝas. Mi deziras al vi sukceson!


https://www.youtube.com/watch?v=L9htbquL8KU
 

Mirakla solvo por antikva problemo

13/02/2013 16:41

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Geedzeco estas tradicia vivmaniero, sur kiu baziĝas la tuta funkciado de plej multaj sociaj sistemoj en la tuta mondo, en plej diversaj kulturoj. Familio estas la unuopa ero de homgrupoj, kaj provoj inventi alian strukturon ĉiam fiaskis. Eĉ la sanstato de geedzoj estas statistike pli bona ol tiu de fraŭloj – laŭ konataj studoj. Patro, patrino, infanoj – jen simpla, praktika, taŭga solvo por feliĉa vivo. Paroj kuniĝas kun fervora intenco resti kunaj dum la tuta vivo.

Ĉu tiel simple? La problemo estas, ke daŭra feliĉo ne estas facila atingo.

Simpla observado farebla de ĉiu ordinara homo kaj konfirmata de seriozaj psikologiaj-sociologiaj esploroj montras, ke la sento de kontenteco flanke de geedzoj, malaltiĝas post ĉiu jaro da kunvivado. La komencan ampasion anstataŭas sufero kaŭzata de kvereloj kaj miskomprenoj, foje banalaj, tamen danĝeraj. Multaj familioj malfariĝas post nelonga tempo. Kion fari?

Multajn analizojn kaj interpretojn oni jam proponis por kompreno pri tiu perturba fenomeno. Sed pri praktikaj solvoj la fakuloj estas avaraj.
Jen do kio vekas atenton en lastatempa esploro plenumita en Northwestern-Universitato, en Usono. Ĝi ŝajnas preskaŭ mirakla solvo por antikva problemo. Por plibonigi geedzajn rilatojn, la psikologoj proponas paperon, krajonon kaj po 21 minutoj ĉiujare.

Ili akompanis 120 geedzajn parojn dum du jaroj. Ĉiu partoprenanto devis de tempo al tempo respondi demandaron, per kiu li aŭ ŝi esprimis la gradon de kontenteco pri  sia geedza vivo, koncerne  al amo, intimeco, fido,  pasio kaj kompromiso. Duono el la paroj travivis sian “normalan” vivon; la alia duono devis verki 7-minutan tekston post ĉiu kvara monato, do trifoje jare. Per tiu teksto li aŭ ŝi devis raporti sian  lastan geedzan kverelon el neŭtrala vidpunkto, kvazaŭ el vidpunkto de ekstera observanto, kiu interesiĝas pri la bono de ambaŭ geedzoj. Ili do okupiĝis pri la afero dum po 21 minutoj en ĉiu jaro.  

La rezultoj estis kuriozaj: dum la unua jaro de la esploro, la malaltiĝo en la grado de kontenteco falis en ambaŭ grupoj. Tamen, dum la dua jaro, la grupo, kiu verkis siajn 7-minutajn tekstojn reagis per signifoplena konservado de kontenteco pri sia kunvivado. Tiu rezulto estis sendependa de la tempo de geedzeco. Kvereloj same okazis inter ĉiuj geedzoj, sed ne  influis damaĝe en la grupo, kiu verkis la proponitajn tekstojn. Dum kvereloj, homoj emas rigardi la okazaĵon ekskluzive el sia vidpunkto - kaj ili facile koleras. Kiam ili praktikas la ekzercon rigardi la okazaĵon el “ekstera” vidpunkto, tiam la ŝarĝo de kolera energio konsiderinde malpliiĝas.

Ĉu eta miraklo? Ĉu dubindaj rezultoj? Ĉiuokaze, nenion oni perdas se oni provas, ĉu ne?
 

Memorkapablo kaj dormomanko

12/02/2013 17:20

Ĉu profunda dormo akcelas la cerban funkciadon en alta aĝo? Studaĵo montras statistikan interrilaton: Ju pli malbona estis la dormo, des malpli da griza cerba substanco estis observebla - sekve al tio perdiĝis memorkapablo.

Ŝanĝiĝoj en la cerbo pro la alta aĝo povas evidente ŝanĝi la dormon kaj tiel malakceli la memorkapablon. En cerbostudo esploristoj de la universitato de Berkeley en Kalfornio eltrovis kiel la perdo de griza substanco en la frunta lobo de la cerbo malfaciligas la enskribadon de memoraĵoj en la longtempan memoron. Tiu procedo tamen ne estas aŭtomata konsekvenco de la alta aĝo.

En alta aĝo kutime la memorkapablo iom perdiĝas. Same jam delonge estas konate ke ĉe multaj altaĝuloj la profunda dormo ne bone funkcias. Krome montras pricerbaj studaĵoj ke ĉe maljunuloj en certaj partoj de la frunta lobo ofte perdiĝas la griza substanco kiu konsistas el la ĉelkorpetoj de la nervoĉeloj. La esploristoj eltrovis eblan rektan interrilaton inter tiuj tri fenomenoj.

Studaĵoj jam indikis ke la profunda dormo plifortigas la transdonon de memoraĵoj en la longtempan memoron. Tiuj por tiu dormofazo tipaj delta-cerboondoj devenas de la mezuma antaŭfrunta kortekso - do tiu areo en kiu en alta aĝo ofte perdiĝas griza cerba substanco.

La esploristoj sekve analizis la cerbon kaj la dormoprofilojn de 18 junaj kaj same multaj maljunaj plenkreskuloj. Kaj vere koincidis ĉe la altaĝuloj, kies meza aĝo estis 72 jaroj, reduktita kvanto da griza substanco en la mezuma antaŭfrunta kortekso kun reduktita aktivado de delta-ondoj en profunda dormo.

En plua paŝo la partoprenantoj devis lerni vespere vortoparojn. Tiam la esploristoj testis la informojn 10 minutojn poste kaj post okhora dormofazo en kiu la aktivado de la cerbo estis registrata. Homoj kun malbone funkcianta profunda dormo alportis post plendorma nokto signife malpli bonajn rezultojn en la memortestoj. La memorkapablo ja profitis de la nokta ripozo - sed malpli ol ĉe la junaj partoprenantoj.

La esploristoj akcentas ke la aĝo ne ĉiam influas la memorkapablon. Anstataŭ tio la perdo de griza substanco en la frunta lobo malakcelas la profundan dormon. Tio siavice malfortigas la transdonon de informoj de la hipokampo al la longtempa memoro. Eble plibonigo de la funkciado de profunda dormo - ekzemple per ŝanĝo de konduto, medikamentoj aŭ aliaj terapioj povus bremsi la perdon de mensaj kapabloj en alta aĝo. Laŭ la esploristoj jam pli frua studaĵo  montris ke elektra stimulo de la cerbo povas akceli la profundan dormon kaj la memorkapablon

Mia jupo estas via jupo

11/02/2013 16:52

Tute klare - butikumi ĉiam eblus - se sufiĉus la mono kaj se la ŝranko ne jam minacus krevi. Du junaj virinoj havas solvon: la ludonadon de vestaĵoj. En ilian butikon venas homoj kiuj volas porti multajn vestaĵojn kaj posedi malmultajn. La negocmodelo evidente funkcias.

Ili ĉiam jam ŝatis traserĉumi ŝrankon de la alia, trovis tie ion novan sen bezono elspezi monon. Tiun amikecan koncepton du junaj virinoj, Thekla, 25 kaj Pola, 24 almerkatigis pasintan aŭtunon. En ilia butiko en Hamburgo junulinoj kaj virinoj povas lupreni vestaĵojn. Ne temas pri multekostaj balroboj kiel ĉe la kutimaj kostumluejoj, sed pri tute normalaj vestaĵoj por la ĉiutago. Nun post du monatoj ili bilancumas la aferon jene: " Fariĝas ĉiam pli kaj pli" - same pli da klientinoj kaj pli da vestaĵoj.

Tiu vestaĵluejo reprezentas ĝeneralan tendencon kiun oni nomas "kunlabora ekonomio". Jam de jaroj laŭ tio sur merkatoj oni interŝanĝas uzobjektojn kaj uzas ilin kune. Tiu "kunlabora ekonomio" estas pli forta formo de kunlaboro. Pli grava ol la posedo de uzobjekto fariĝas la aliro al ĝi.

La ofte alparolata koncepto de daŭrigeblo ludas grandan rolon ĉe la ondo de "kunlabora konsumado". Thekla kaj Pola volas oferti solvoproponon kontraŭ la trokonsumo. En ilian vestaĵluejon venas klientinoj kiuj estas malfermaj por la ideo lupreni ion. Ili pagas 14 eŭrojn por monato kaj por tio ili rajtas lupreni 4 partojn de vestaĵoj dum du semajnoj - kaj poste ili povas interŝanĝi ilin kontraŭ aliaj vestaĵoj.

Tio ne estas plaĉa por ĉiu. "Estas homoj kiuj bezonas la sekurecon de posedo", diras Thekla. Por ili pli gravas la posedo ol la uzo. Profesoro Heidbrink de la universitato de Kiel vidas en la tendenco interŝanĝi vestaĵojn la serĉadon pri identeco en nia hodiaŭa socio. Laŭ li la homoj ne plu havas stabilan fiksan identecon sed hibridan - ĝi povas ŝanĝiĝi. Vestaĵoj estas por tio la plej bona vehiklo. Per la ofertoj pri lueblaj vestaĵoj eblas testi diversajn identecojn.

Ankaŭ por Pola temas pri la ideo provi diversajn stilojn. Oni hodiaŭ kuraĝas ĉar oni ne aĉetas la provaĵon. Kiu ŝatas ludi kun identecoj por tiu apud la ideo de daŭrigeblo alia aspekto estas almenaŭ same grava: esti en la ĝusta ondo. Profesoro Heidbrink klarigas ke temas pri socia afero. Kiu partoprenas en platformoj por luprenado aŭ interŝanĝado, tiu estas membro de lukomunumo. Oni partoprenas en avangarda maniero uzi produktojn. Tio estas laŭonda nun.

Heidbrink kredas ke la nombro de tiaj ofertoj pligrandiĝos. La luado ja signifas psikologian sensarĝigon laŭ la slogano "plisimpligu vian vivon - ju pli malmulte vi posedas , des pli da libereco vi sentas.
 

Asteroido proksime preterpasos la Teron

10/02/2013 17:04

La 15-an de februaro asteroido kun pezo de 130.000 tunoj preterpasos la Teron. Tiu preterpaso okazos tiel proksime al la Tero ke ĝi estos observebla per lorno aŭ binoklo.

La grandeco de la asteroido ampleksas duonan futbalan kampon. La distanco de la preterfluganta asteroido estas nur 28.000 km, tio estas signife malpli ol la distanco de geostaciaj objektoj, ekzemple televidaj aŭ veteraj satelitoj kiuj en alteco de 36.000 km sekvas la rotacion de la Tero. La astronomoj asertas tamen ke ne minacas danĝero ke la asteroido kolizios kun la Tero. Pro la grandeco de la asteroido ĝi ja ne forbruliĝus en la atmosfero, sed falante sur la Teron ĝi ŝirus krateron kun diametro de 300 metroj.

De la komenco de la regula traserĉado de la ĉielo en la 1990-aj jaroj la astronomoj neniam vidis objekton de tia grandeco kiu tiom alproksimiĝos al la Tero. La distanco mezuros ja nur dekonon de la distanco Tero-Luno. La asteroido do traflugos inter la orbitoj de la malaltorbitaj satelitoj kiuj orbitas en alteco de 200 ĝis 1500 km kaj la geostaciaj satelitoj.

La asteroido estis malkovrita la 23-an de februaro 2012. Ĝi preterflugos la Teron kun rapideco relativa al la Tero de po 6 km en la sekundo (tio estas 22.000 km/horo. Ĝi orbitas ĉirkaŭ la Suno simile al la Tero dum iom pli ol unu jaro.

La preterflugonta asteroido apartenas al la t. n. Apollo-asteroidoj. Tio estas tiuj terproksimaj objektoj kiuj povas traflugi la orbiton de la Tero. Origine ĝi devenas plej verŝajne el la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero kie oni jam konstatis pli ol 40.000 tiajn objektojn. Pro kolizioj kaj la influo de la gravito de planedoj unuopaj ŝtonegoj povas esti katapultitaj el tiu zono al alia orbito ĉirkaŭ la Suno.

La astronomoj ne vidas danĝeron pri kolizio de la asteroido kun la Tero, oni konas ĝian vojon sufiĉe bone por ekskludi tion. Tamen la influo de la gravito de la Tero signife ŝanĝos la vojon de la asteroido kaj mallongigos ĝian orbiton ĉirkaŭ la Suno de 366 tagoj al 317 tagoj.

Dum la vespero de la 15-a de februaro en kazo de klara ĉielo la asteroido estos observebla per lorno aŭ iom bona binoklo - se oni trovos ĝin. La astronomoj atendas helecon kiu korespondas proksimume al tiu de la planedo Neptuno. La asteroido estos malgranda movebla hela punkteto, unu el multaj aliaj.
 

Aŭdi eksterlandajn esperantistojn en klubkunveno

09/02/2013 15:53

Dum februaro mi denove veturos al Prago por tie ĉeesti klubkunvenon de la Praga E-klubo. Mi prelegos pri la progreso kiun alportis komputiloj kaj interreto por Esperanto kaj kiel la esperantistoj povas plej bone profiti el tio. La rondo verŝajne estos nur malgranda, sed tio ebligos pli personajn interparolojn kaj do mi ekscios pli pri la ĉi-rilataj problemoj de miaj kunparolantoj kaj povos eble oferti konkretan helpon.

La vizito de eksterlandano en klubkunveno de E-klubo ja ĝenerale estas la plej bona kio povas okazi tie, ĉar por praktiki Esperanton estas plej bone havi eksterlandan kunparolanton. Se samlingvanoj estas inter si, ili apenaŭ uzas Esperanton kaj do la klubkunveno havas alian karakteron ol se ĉeestas eksterlandano. Bedaŭrinde eĉ en grandaj ĉefurboj kiel Prago tio okazas nur sufiĉe malofte.

Aliflanke dum klubkunveno devus okazi praktikado de Esperanto. Tio povas en plej simpla formo okazi per laŭtlegado el libro aŭ el revuo. Sed pli bone estas aŭdigi sonregistraĵon de rakonto aŭ raporto. Kaj tiam estas kompreneble plej bone almenaŭ aŭdi la voĉojn de eksterlandanoj. Ne estas tiel bone aŭskulti paroladon de samlandano ĉar tiel oni aŭdus la lingvon ĝuste kun tia akĉento kiu estas mallerninda. Aŭdi samlandanon plifortigas la akĉenton, aŭdi eksterlandanon mildigas ĝin.

Se estas por la ĉeestantoj malfacile sekvi la prezentatan tekston, oni povas disdoni la manuskripton fotokopie aŭ oni povas de komputilo projekcii ĝin. Trovi taŭgan tekston kun sonregistraĵo hodiaŭ estas sufiĉe facile. Disponeblas jam multege da materialo en la interreto kaj nelaste disponeblas jam pli ol 700 sonartikoloj de la Esperanta Retradio kiuj ĉiuj estas ankoraŭ elŝuteblaj. Por la semajna klubkunveno la organizanto povas do ĉiam elekti el almenaŭ 7 sonartikoloj kaj trovi la plej taŭgan. Pri preskaŭ ĉiu temo krome en Vikipedio legeblas materialo kaj troviĝas aliaj artikoloj pri la koncerna temo en la interreto.

Do oni povas per la prezentado de la materialo, la analizo kaj la diskuto rapide plenigi grandan parton de klubkunveno. La ĉeestantoj sentus profiton kaj ili tial vidus sencon en la regula vizitado de klubkunvenoj. La pinto en tiu kunteksto estas, se la partoprenantoj mem produktas sonregistraĵon, kiel faris nia amiko Andreo en sia klubo en Gdynia.

Ĉio tio postulas la regadon de moderna tekniko, sed tio por plej multaj homoj ne plu alportas problemon. Kaj en klubo la homoj ja povas interŝanĝi siajn kapablojn kaj spertojn. Renkonti realajn eksterlandajn esperantistojn ja ĉiam estas plej bone, sed se tiu ebleco mankas, la virtuala mondo ofertas multajn eblecojn por kompensi tiun mankon. Ambaŭ helpas por la kreskado de Esperanto.

Eĉ bonega ideo ne ĉiam sukcesas

08/02/2013 16:49

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Kuirilo por polento kaj teorio de disvastiĝo de novaĵoj

En mia antaŭa sonartikolo, parolante pri preparo de polento mi asertis: "Ne estas mallongigo por preparo de bonega polento: ĝi postulas 25-30 minutojn de atenta kuirado kun daŭra miksado de la kaĉo". Kompreneble, estas ankaŭ aliaj kuiraĵoj nepre postulantaj tre longtempan daŭran miksadon dum kuirado, ĝis ekz. la fama argentina "dulĉe de leĉe" aŭ laktokaramelo, kiu postulas, laŭ la originala neimitebla tradicia recepto, du horojn kaj duonon de senĉesa miksado!

Ĝuste antaŭ 20 jaroj, ĉi tie en Israelo, kibuca komenca entrepreno elpensis kaj produktis novigan elektran kuiraparaton. Oni ĝin surmerkatigis sub la nomo "dayaChef", tre verŝajne el la kunmeto de la punĝaba termino "daya" (t.e. "kompato") kun la konata vorto "chef" (t.e. "ĉefkuiristo"); do, oni intence celis mildigi la "penon" de tiuj, kiuj ŝatas (aŭ devas) pasigi sian tempon en kuirejo.

Tiu ĉi kuirilo fakte estis sintezo de kelkaj novigaj bazaj karakteraĵoj:
efika kuirado, fritado en profunda oleo, aŭtomata miksado (en maniero kontinua aŭ malkontinua aŭ kun longaj intervaloj), du tempomezuriloj (unu por la taŭga kuiradtempo kaj la alia por la tempoj kaj ritmoj de miksado), kaj fine, speciala kuirpoto je 4,3 litroj.

Tiu-tempe oni reklamadis la kuirilon kiel unikan sistemon, kiu permesas kuiradon de prilaboritaj pladoj sen tro da engaĝiĝo.
Jen kiom alloge la reklamado (vidu ankaŭ en la supra bildo) prezentis la "virtojn" de la noviga kuirilo "dayaChef":

* ĝi vaporkuiras legomojn kaj manĝaĵojn sen tro da grasoj,

* kuiras rizon kaj pastaĵojn sen postuli daŭran miksadon,

* fritas anstataŭante specife dediĉitan aparaton,

* preparas polenton, pureon kaj pasteĉon senpene,

* preparas facile kaj akurate fajnajn marmeladojn kaj kremojn,
* kuiras stufaĵojn sen postuli atenton,

* kuiras per akva mergovarmigo sen postuli duoblan poton,

* perfekte kuiras pladojn laŭ la orienta kuirmaniero,

* kaj eĉ preparas eksterordinaran pufmaizon!

Kompreneble, mi, kiel teknomaniulo kaj amatora kuiristo, malkovrinte la novaĵon, tuj entuziasme aĉetis kaj ruze donacis ĝin al mia edzino. Sed fakte post kelkaj komencaj feliĉaj provoj, la revolucia kuirilo fariĝis, ĝis nuntempe, eleganta surmeblaĵo en nia kuirejo, tre malofte uzita! Same, "dayaChef", malgraŭ sia perfekta funkciado, fiaskis kiel komerca varo.

Klopodante nun analizi la kaŭzojn de tiu surpriza malsukceso, mi ankaŭ rememoris pri artikolo de nia brila samideano Dennis Keefe en La Balta Ondo, "Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto" (vidu ĉi tie).

Mi citas: "Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. ... Eĉ bonaj ideoj (boneco dependas de la perceptado kaj vidpunkto de la celgrupo) ofte bezonas multajn jarojn antaŭ ol esti akceptataj".

Do karaj samideanoj, ni fide akceptu la vortojn de nia L.L.Zamenhof el lia poemeto "La vojo":

L'espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Tio estas:  "La Estonto Estas Nia"!

 

<< 4 | 5 | 6 | 7 | 8 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.