Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Niaj malnovaj amikoj - la dombestoj

10/10/2012 17:38
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Ĉio komenciĝis antaŭ multaj jarmiloj, ĉirkaŭ la kavernoj, kie vivis prahomoj. Ili amikiĝis al lupoj, ilin nutris, kaj reciproke la bestoj ilin gardis kontraŭ eblaj atakantoj. Naskiĝis tiam unu el la plej firmaj...

Spontanea donacemo

09/10/2012 16:34
Kiu ne longe pripensas, tiu donas pli: Intuiciaj decidoj montriĝas pli grandanimaj - tion montris eksperimentoj kun 2000 partoprenantoj. Spontanea donacemo evidente akcelas la socian kuniĝemon. Ĉe spontaneaj intuiciaj decidoj la homo estas pli malavara kaj kunlaborema ol post zorgema...

Algoj provizas energion

08/10/2012 17:25
Algoj estas neellasebla parto de la japana manĝokulturo, en haŭtkremoj ili efikas kiel natura haŭtglatigilo kaj ankaŭ estas multaj medicinaj aplikoj por algoj. Sed algoj kapablas pli. Ĉar algoj utiligas por sia kreskado la sunlumon, humidecon kaj karbondioksidon ankoraŭ pli efike ol aliaj...

Modernaj giĉetoj

07/10/2012 08:17
En mia junaĝo la vorto "giĉeto" havis multe pli vastan signifon ol hodiaŭ. Giĉetojn oni trovis en diversaj institucioj, ĉu en stacidomoj por aĉeti trajnbileton, ĉu en banko por depreni monon de sia konto, ĉu en ŝtata oficejo por plenigi formularon kaj transdoni ĝin al la oficisto. Malantaŭ...

Okaze de 1-jara kunlaborado kun la E-a RetRadio

06/10/2012 20:34
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo El mia familia taglibro Karaj geaŭskultantoj, jam pasis 1 jaro ekde kiam mi ekkunlaboris kun Anton Oberndorfer en lia/nia Esperanta RetRadio kaj ĝuste nun, samtempe kun mia 68-a naskiĝdato, aperas tiu ĉi mia 67-a...

Laŭtlegado al infanoj

05/10/2012 17:42
Laŭtlegi al infanoj estas simpla kaj efika metodo por peri klerecon kaj lingvajn kapablojn. En tiu kampo regas la patrinoj, dum la patroj nur malofte plenumas tiun taskon. El la vido de la pedagogiko la kazo estas klara: "Ju pli frue infano ricevas laŭtlegadon, des pli facile ĝi trovas...

La graveco de sana intesta flaŭro

04/10/2012 20:02
Sana intesta flaŭro eble estas protekto kontraŭ psikaj malsanoj. Certaj nutraĵoj influas la kreskon de la intesta flaŭro. Ĉu homoj povas per manĝado feliĉiĝi? La intesto estonte povus ludi gravan rolon en la terapio de psikaj malsanoj. Kompreneble la intestaj bakterioj ne estas la sola...

Fungoserĉado

03/10/2012 17:37
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando  Kio estas la plej valora, kiam malfrusomere kaj aŭtune en polaj arbaroj aperas abundo da fungoj? Eble estas la ebleco vagadi en freŝa aero, en silento aŭ apenaŭ murmuro de folioj de arboj? Eble estas...

Esperanto en lokaj radioj

02/10/2012 18:14
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo    La 27-an de septembro 2012 mi prezentis ĉi tie sonartikolon pri la “Tago de la Radio” en Brazilo. Tiam mi menciis la gravecon de Esperante parolataj programoj por la praktikado de la lingvo inter...

Pri la evoluo de la homa cerbo (II)

01/10/2012 21:21
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Dua el du partoj Dua ĉefa karakterizo, komuna al ĉiuj specioj de homoj estas la dupiedirado. Por rektkorpa irado, pli granda cerbo kaŭzas tute ne neglekteblajn problemojn. Granda kaj peza maso alte ŝanceliĝas sur...
<< 17 | 18 | 19 | 20 | 21 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.