La hunda lingvo

02/04/2013 18:29

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo


 
Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco  

Homaj beboj lernas komunikadon per imitado. Ili simple atentas kaj imitas la parolon kaj aliajn reagojn de siaj gepatroj. Lastatempe, la usona antropologo Brian Hare eltrovis, ke tia imitado ne estas ekskluzive homa: ankaŭ hundoj lernis kunvivadon kun homoj per simila maniero. Tiel ili evoluigis pli vastan gamon da bojado. Inter lupoj – konsiderataj kiel  prahundoj – bojado estas nur 3 procentoj el la sonproduktado. Miloj da jaroj en kunvivado kun homoj faris, ke hundoj lernu subtilan sistemon de komunikado, kiu permesas, ke tiuj amindaj bestoj starigu efektivan “interparolon” kun siaj posedantoj. En sia verko “La genieco de hundoj”, tiu esploristo priskribas diversajn kognajn kapablojn de hundoj, inkluzive de speco de “lingvo” per bojado kaj per korpaj esprimoj.

Koncerne bojadon, hundoj havas tri bazajn tipojn: por alarmi, por veki atenton kaj por ludi. La diferenco inter tiuj specoj de bojado troviĝas en la sonfrekvenco kaj en la intertempo inter la eligoj de sonoj. Tamen, ili povas nuancigi siajn “diraĵojn”. Kiam fremda, stranga homo alproksimiĝas, hundo povas esprimi sian konsternon per malakuta kaj nelonga sinsekvo de bojeroj. En aliaj situacioj, ili povas ploreti aŭ ĝemi. Kiam ili emas ludi, la bojado estas pli akuta kaj kun pli longaj intertempoj. Per aparatoj, kiuj transformas la registron de sonoj en grafikaĵojn, esploristoj precize analizas la “lingvon” de hundoj.

Kiam hundoj ne ricevas sufiĉe da atento, tiam ili povas uzi korpan esprimon. Ili povas skrapi pordon de fridujo aŭ leki sian teleron por diri “Mi malsatas!”; ili povas tuŝi per la buŝo kranon, por diri “Mi soifas!”; ili povas ekkuŝi kaj malgaje rigardi por diri “Ne lasu min sola!”; ili skuas la voston por diri “Mi amas vin!” (lupoj ne scipovas skui la voston!); kiam hundoj  ekkuŝas surdorse, ili  diras “Mi submetiĝas!”. Ili povas eĉ laŭtigi aŭ mallaŭtigi sian bojadon (vidu la filmeton ĉi-sube).

Kelkaj el tiuj esprimkapabloj povas esti jam genetike encerbigitaj. Tio ne estas novaĵo. Karlo Darwin, la fama kreinto de teorio pri evoluismo, verkis interesan libron kun belaj desegnaĵoj, sub la titolo “La esprimo de sentoj fare de bestoj”.

Rilate al komprenkapablo, iuj hundoj povas lerni plurajn dekojn da vortaj ordonoj de siaj posedantoj. Ili estas talentaj ankaŭ koncerne memoron, ruzecon, rezonon kaj kunsentemon. Ĉiu posedanto de hundo facile perceptas, ke iliaj dorlotbestoj partoprenas en iliaj ĝojaj kaj malĝojaj momentoj.
Sciencaj esploroj pri hundoj konfirmas, ke tiuj estas aparte ĉarmaj bestoj. Ĉu estas tempo krei  rondon “Hundamikaro”, simile al la “Katamikaro”, kiu jam ekzistas inter  Esperantistoj? Se vi konsentas, boju al mi!