Nova aliro al la RetRadio el Ĉinio
07/04/2013 07:14
|
Via ĉiutaga retradio
|
Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco |
Multaj pasaĝeroj kiuj survojas dum pluraj horoj deziras precipe unu aferon: plenumi dormeton. Ĉar tio estas sufiĉe nekomforta sur benkoj, pli kaj pli da kapsulaj hoteloj ofertas tian servon. Ili promesas iom da ripozo kaj rekreiĝo antaŭ la plua flugo.
Sur flughavenoj vizitantoj nur malofte trovas ripozon. Poŝtelefonoj sonoras, homoj kuras tien kaj reen. En la ok malgrandaj dormkajutoj de la flughaveno en Munkeno ĉio tio estas forgesinda. La sonizolitaj dormejoj aperas kiel fremdaĵoj.
Sur la grandaj internaciaj flughavenoj pli kaj pli da kapsulhoteloj kaj malgrandaj dormkajutoj estas malfermitaj. Ĝis nun en Germanio tiu ebleco por dormeto disponeblas nur en Munkeno. Sed la prizorgantoj de la servo volas starigi tiajn dormkajutojn en la tuta mondo.
Kaj tiel aspektas unu el tiuj dormkajutoj: En la centro staras lito, du metroj oble 80 centimetroj. Preskaŭ 5500 precipe internaciaj transitgastoj jam tranoktis ene de tri jaroj en tiuj hoteletoj en la flughaveno de Munkeno. "Nur malmultaj gastoj venas el Germanio", diras la parolportanto de la firmao. Dumtage la ripoziga kapsulo kostas 15 eŭrojn en la horo, vespere eblas beldormi por 10 eŭroj.
La kajutoj en la flughaveno mezuras 1,65 metrojn en larĝeco kaj 2,7 metrojn en profundeco. Tio ne donas multe da spaco sed por malstreĉiĝi tio sufiĉas ĉiukaze. La lumo en la senfenestra ĉambreto laŭ la emocia stato estas agordebla direkte al bluo aŭ ruĝo. Oni pagas per kreditkarto ĉe la akcepteja ekrano.
Post la elsaluto aparato aŭtomate informas la flughavenan purigan servon. Alia servistaro ne haveblas. Ankaŭ fluanta akvo ne haveblas. Sed la dormkajutoj ne anstataŭu hotelan ĉambron, ili allogu precipe tiujn pasaĝerojn kiuj havas iom pli longan intertempan restadon en la flughaveno.
Kompareblaj kapsulaj hoteloj ekzistas en Moskvo, Londono, Amsterdamo, Atlanto kaj Novjorko. La origina ideo venas el Japanio. Proksimume 100 kapsulaj hoteloj funkcias jam nur en Tokio. Ne estas mirinde: Tokio havas ĉion - mankas nur spaco. Kelkfoje la dormujoj ne estas pli grandaj ol kvar kubaj metroj, sed por la japanoj tio ne estas problemo. Ili amase uzas tiun servon.
Ĉu iu el vi, karaj geaŭskultantoj, jam havis la bezonon kaj okazon tranokti en tia dormkajuto?
Manĝi por li signifas tempoperdon. Pro tio Rob Rhinehart kreis pulvoran miksaĵon kiu enhavas ĉiujn gravajn nutrajn substancojn. Hodiaŭ la 24-jara softvara inĝeniero ankoraŭ manĝas pladojn nur dufoje en la semajno. Li revas pri tio ke lia koktelo iutage nutros la homaron.
Por Rob Rhinehart manĝado estas ĝena devo. Ĝi estas por li malŝparo de tempo, mono kaj energio. Sed li trovis solvon. La 24-jara softvaristo el Atlanto ĉesis manĝi pladojn. Anstataŭ tio li trinkas malklaran, senodoran, flavecan koktelon. Pladojn li manĝas nur dufoje en la semajno.
Dum Kristnasko li viztis sian hejmlokon. Tie li renkontis malnovan amikon de la familio kiu apenaŭ sukcesis kuiri ankoraŭ - post kiam li estis perdinta la forton en unu el siaj brakoj. La amiko perdis tiom da pezo ke la amiko devis eniri hospitalon. En nia mondo tiom da aferoj estas optimumigitaj, Rhinehart pensis. Kial tio ne okazas ĉe tiom grava afero kiel la manĝaĵoj? Li do ekis sian nutran entreprenon.
Lia celo estas simpla nutraĵo kiu estas tre malmultekosta kaj estas laŭeble sana. Rhinehart legis librojn pri biologio, informiĝis pri ĥemio de la metabolo. Li traserĉis la interreton pri informoj por ĉiuj gravaj nutraj substancoj. "Disponeblas apenaŭ datumoj en la prinutra scienco", li plendas en sia blogo https://robrhinehart.com
"Estas malfacila kampo, ĉar tiom da faktoroj ludas rolon kaj apenaŭ eblas trovi precizajn indikojn."
Tamen en lia kapo destiliĝis la ideo ke la korpo ne bezonas vivrimedojn, sed nutraĵojn, do ne karotojn, sed vitaminojn, ne lakton sed aminoacidojn, ne panon sed karbonhidratojn.
Lia kuirejo transformiĝis al ĥemia laboratorio. Li kunmiksis nutrajn substancojn kiujn la korpo bezonas. Estiĝis koktelo el vitaminoj, mineraloj, esencaj aminoacidoj, karbonhidratoj kaj grasoj. Krome li aldonis ginsengon, gingkon biloba, alfa-karotinon kaj aliajn substancojn kiuj estas konsiderataj sanaj sed ne vivnecesaj. Tiam li testis la koktelon. "Je mia surprizo ĝi gustis vere bone kaj mi sentis min post tio plena je energio", li diras.
Dum 30 tagoj Rhinehart nutris sin nur per tiu koktelo. Tiu tempo ŝanĝis lian vivon. Li sentis sin laborkapabla kaj agordis la koncentriĝojn de la unuopaj substancoj ĝis li trovis la plej bonan miksaĵon. Ĝis hodiaŭ li manĝas normalajn pladojn nur dufoje en la semajno, dum la cetera tempo li nutras sin de sia flaveca koktelo. "Estas bonege ke mi nun ne devas cerbumi pri miaj manĝoj", li diras. Kvankam apenaŭ ekzistas sciencaj pruvoj ke lia koktelo je longa vido povas doni al la korpo ĉion kion ĝi bezonas, Rhinehart tamen estas optimisma. Pere de sia blogo li jam serĉas pluajn testpersonojn por memtesto.
Laŭ Rhinehart lia koktelo povus montri al multaj homoj kiuj suferas sub tropezo la vojon al sana nutrado. Kaj en evolulandoj la koktelo povus ebligi sanajn kaj favorprezajn manĝojn, esperas Rhinehart.
Fakuloj pri nutrado estas pli ol skeptikaj ke la koktelo daŭre kontentigos la nutrajn bezonojn. La manĝado ja estas ankaŭ ĝuo kaj ĝi estas socia evento. La kunsidado dum manĝado estas ege grava. Kaj eĉ Rhinehart diras ke li pli ofte vizitos restoracion kiam li iam havos amikinon.
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco |
Homaj beboj lernas komunikadon per imitado. Ili simple atentas kaj imitas la parolon kaj aliajn reagojn de siaj gepatroj. Lastatempe, la usona antropologo Brian Hare eltrovis, ke tia imitado ne estas ekskluzive homa: ankaŭ hundoj lernis kunvivadon kun homoj per simila maniero. Tiel ili evoluigis pli vastan gamon da bojado. Inter lupoj – konsiderataj kiel prahundoj – bojado estas nur 3 procentoj el la sonproduktado. Miloj da jaroj en kunvivado kun homoj faris, ke hundoj lernu subtilan sistemon de komunikado, kiu permesas, ke tiuj amindaj bestoj starigu efektivan “interparolon” kun siaj posedantoj. En sia verko “La genieco de hundoj”, tiu esploristo priskribas diversajn kognajn kapablojn de hundoj, inkluzive de speco de “lingvo” per bojado kaj per korpaj esprimoj.
Koncerne bojadon, hundoj havas tri bazajn tipojn: por alarmi, por veki atenton kaj por ludi. La diferenco inter tiuj specoj de bojado troviĝas en la sonfrekvenco kaj en la intertempo inter la eligoj de sonoj. Tamen, ili povas nuancigi siajn “diraĵojn”. Kiam fremda, stranga homo alproksimiĝas, hundo povas esprimi sian konsternon per malakuta kaj nelonga sinsekvo de bojeroj. En aliaj situacioj, ili povas ploreti aŭ ĝemi. Kiam ili emas ludi, la bojado estas pli akuta kaj kun pli longaj intertempoj. Per aparatoj, kiuj transformas la registron de sonoj en grafikaĵojn, esploristoj precize analizas la “lingvon” de hundoj.
Kiam hundoj ne ricevas sufiĉe da atento, tiam ili povas uzi korpan esprimon. Ili povas skrapi pordon de fridujo aŭ leki sian teleron por diri “Mi malsatas!”; ili povas tuŝi per la buŝo kranon, por diri “Mi soifas!”; ili povas ekkuŝi kaj malgaje rigardi por diri “Ne lasu min sola!”; ili skuas la voston por diri “Mi amas vin!” (lupoj ne scipovas skui la voston!); kiam hundoj ekkuŝas surdorse, ili diras “Mi submetiĝas!”. Ili povas eĉ laŭtigi aŭ mallaŭtigi sian bojadon (vidu la filmeton ĉi-sube).
Kelkaj el tiuj esprimkapabloj povas esti jam genetike encerbigitaj. Tio ne estas novaĵo. Karlo Darwin, la fama kreinto de teorio pri evoluismo, verkis interesan libron kun belaj desegnaĵoj, sub la titolo “La esprimo de sentoj fare de bestoj”.
Rilate al komprenkapablo, iuj hundoj povas lerni plurajn dekojn da vortaj ordonoj de siaj posedantoj. Ili estas talentaj ankaŭ koncerne memoron, ruzecon, rezonon kaj kunsentemon. Ĉiu posedanto de hundo facile perceptas, ke iliaj dorlotbestoj partoprenas en iliaj ĝojaj kaj malĝojaj momentoj.
Sciencaj esploroj pri hundoj konfirmas, ke tiuj estas aparte ĉarmaj bestoj. Ĉu estas tempo krei rondon “Hundamikaro”, simile al la “Katamikaro”, kiu jam ekzistas inter Esperantistoj? Se vi konsentas, boju al mi!
Tiun ĉu sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco |
Talentuloj estas en Esperantujo kaj ni devas fieri pri ili kaj ilin apogi ankaŭ laŭde. Iom-post-iom nuntempaj talentaj samideanoj bonege evoluigas vere internacian kulturon propran de nia lingvo kaj trafe vivigas ĝin. Ekde kiam, antaŭ dekduo da jaroj, bedaŭrinde kiel jam maljuna arida informadikisto, mi esperantistiĝis, ne tute senenvie mi admiradas niajn tutmondajn artotalentajn esperantistojn. Feliĉe, mi tuj trovis kaj amikiĝis en nia Tel-Aviva esperanta klubo kun juna artotalenta israela samideano: Doron Modan. Li estas unuflanke talenta komponisto, pianisto, delikata kantisto kaj aliflanke lerte kompetenta instruisto, verkisto kaj tradukisto de Esperanto.
Jen, unu el liaj lastatempaj poresperantaj brilaĵoj: "Oazo" – tre harmonia, kortuŝa kaj delikata komponaĵo bazita sur poeziaĵo de nia poetino Krys Williams (antaŭe Ungar). Ĝuste Doron konigis al mi Krys kaj ŝiajn poeziaĵojn. Ŝi, kiel ŝajne estas la destino de multaj artistoj, travivis penigajn malfacilaĵojn, kiuj speguliĝas en ŝiaj versoj pri terure ŝoka para vivo:
Li venis. Ĉu realas la revo?
Malsamas li iel. Sabliĝas la roko,
kiu subtenis min dum malespero.
Anstataŭ promesoj, nun regas mensogo.
Dio! Pugnofrapo. Kontuzoj. Doloro.
Ne plu! Lasu! Lasu, mi petas!
Amo pasinta fariĝas angoro.
Kion mi faris? Kial mi pekas?
Tial, des pli ĝojigas kaj esperigas la elkoraj versoj de la poeziaĵo "Oazo", kiun Krys dediĉis al la paro Madzy kaj Gerrit Berveling. Gerrit Berveling estas elstara nederlanda esperantisto, verkisto en multaj ĝenroj (poezio, prozo, eseo), kaj tradukisto al Esperanto de pluregaj verkoj el diversaj lingvoj (inkluzive de la latina).
Jen do, la poemo "Oazo" de Krys Williams, kiun tuj poste vi povos aŭskulti en la kanzono de Doron Modan:
Kiel du arboj en kreskad' libera
per branĉoplekto kreas ombron benan,
du homoj formis ligon senkatenan
kaj montras, ke ja eblas pli espera
vivordo. Egaleco ne per fera
fanfaro stridas, sed harmoniplenan
arion kantas; hejmon mondhavenan
konstruis reciproka amo vera.
Oazo vi por tiu, kiu venis
el roka, korsekiga hejm-arido;
inspiro-fonto pri l'ebleco homi.
Pro vi la fidon ree mi ekprenis,
ke la infanojn mi sukcesos sproni
al serĉo por aŭtenta viv-divido.
Dum septembro de la jaro 1996 mi vizitis kune kun la tuta familio la "Centron pri Elektronika Arto" (AEC) en Linz. Tio estas muzeo en kiu oni povas ekkoni kaj travivi kion la nova elektronika mondo ofertas kaj kiel tiu nova spaco estas plenigebla per artaj ideoj.
La vizito vere entuziasmigis nin. Jam tiam la impresoj estis grandiozaj. Sed ni havis ankaŭ la eblecon tie mem kreive agi en tiu mondo. Nome estis pluraj salonoj en kiuj staris multaj komputiloj kiuj ĉiuj estis konektitaj al la interreto. Tio por miaj filoj kaj por mi estis interesega afero. Ni ja havis ekde la jaro 1991 hejme propran komputilon kiun precipe la knaboj tre kreive uzis, sed mankis al ni la aliro al la interreto. Do tiu vizito en la muzeo estis la unua kontakto kun la interreto.
Kaj okazis eĉ pli: Kiam ni sidis ĉe la tablo por interretumi, venis prizorganto de la muzeo (li estis studento pri informadiko) kaj montris al ni kiel oni povas krei retpaĝon kaj li ofertis al ni senpagan retspacon kiel gasto de la radiostacio de Linz. Do mi ricevis konton kun - imagu! - 1 MB da retspaco kiun mi povis aliri per FTP. Unu MB da retspaco hodiaŭ sonas ridinde malmulte, sed se oni alŝutas nur html-dosierojn kaj nur malmultajn bildojn, tiam eblas krei pli da retpaĝoj ol oni kapablas plenigi.
Sekvis jaro dum kiu mi ankoraŭ ne havis hejman aliron al la interreto kaj mi do uzis publikajn komputilojn, sed finfine mi mendis retkonekton kaj tiam povis - kun hodiaŭ neimagebla malrapideco - surfi en la reto kaj alŝuti niajn kreaĵojn. Tiam mi eksciis ke eblas ricevi senpagan retspacon ankaŭ de aliaj provizantoj, precipe en Usono. Kaj haveblis ankaŭ aliaj senpagaj servoj. Kiam mi denove unu jaron poste komencis alŝuti sondosierojn kun programoj de Pola Radio, mi uzis diversajn retspacojn kiuj ĉiuj estis senpagaj por mi.
En la jaro 2000 mi ricevis kune kun mia interreta aliro 5 MB da retspaco inkluzive por mia monata abonpago. Mi aĉetis tiam retnomon - aldone.de - kiu ligas min al tiu retspaco. Kiel jam en la komencaj jaroj mi uzas diversajn fontojn de senpaga retspaco por tien alŝuti la pezajn dosierojn, precipe la sondosierojn de la RetRadio.
Antaŭ du jaroj mi trovis la blogo-provizanton Posteruso kiu estis ideala por tien alŝuti la programojn de la Esperanta Retradio. Nun bedaŭrinde tiu servo ĉesos funkcii la 30-an de aprilo. Mi do devis serĉi novan provizanton kaj trovis ĝin: Temas pri blogspot.com de Guglo.
Ekde hodiaŭ la programlisto de la Esperanta Retradio ligas al tiu nova adreso:
https://esperantaretradio.blogspot.co.at
Paralele al tio la alŝutado al Posteruso daŭros ankoraŭ ĝis la 20-a de aprilo. Post la 30-a de aprilo la malnovaj programoj de antaŭ marto 2013 ne plu estos atingeblaj ĉe Posteruso, sed mi ofertos al vi solvon por aliri programojn el la jaro 2012.
Do la Esperanta Retradio daŭre funkcios kiel kutime. La retadreso https://aldone.de/retradio ne ŝanĝiĝos. Komentado ankaŭ daŭre eblos. La grafikan aranĝon de la nova retpaĝaro ĉe blogspot mi povos ankoraŭ adapti, sed mi estas certa ke ankaŭ jam nun vi senprobleme povos ĝui la programojn.
Same kiel vivanta homa korpo konsistas el malmolaj elementoj kiuj donas al ĝi strukturon - la skeleto - kaj el molaj elementoj kiuj prizorgas la funkciadon de la korpo, tiel ankaŭ nia lingvo konsistas el malmolaj elementoj, nome la gramatiko kaj la radikaro de la lingvo, kaj ĝi konsistas ankaŭ el molaj elementoj: Tio estas la kunmetaĵoj de vortoj kaj la frazoj. Tiuj ĉi lastaj elementoj entute igas la lingvon vivanta. Ju pli da frazoj kaj kunmetaĵoj cirkulas inter la parolantoj de la lingvo, des pli da vivo estas en ĝi.
La demando pri la vivanteco de lingvo kutime ne stariĝas, ĉar preskaŭ ĉiu homa lingvo estas vivanta. Tamen ja ekzistas mortintaj lingvoj kiuj postlasis skribitajn heredaĵojn kaj ekzistas konstruitaj aŭ artefaritaj lingvoj pri kiuj estas dubo, ĉu ili jam vivas aŭ ankoraŭ ne aŭ ne plu. Ĉu ekzemple Volapuko iam estis vivanta lingvo? Ekde kiam oni entute povas diri ke artefarita lingvo estas vivanta? Por klarigi tiun demandon oni devas starigi kriteriojn kiuj helpas difini la vivantecon de lingvo.
Mi opinias ke la plej simpla kriterio estas ĉu lingvo estas parolata (kaj ne nur skribata), do kiom da homoj parolas certan lingvon kiel ofte kaj je kiu nivelo. Se oni ekzemple dirus ke 2 milionoj da homoj parolas certan lingvon, necesas ankaŭ aldoni la demandon, kiel ofte tiuj homoj parolas ĝin - ĉu ĉiutage aŭ ĉu nur unufoje jare dum 3 tagoj? Kaj je kiu nivelo ili parolas la lingvon? Ĉu ili parolas flue kun riĉa vortaro kaj kun bona esprimkapablo aŭ ĉu ili komunikas inter si ĉefe per formuloj kaj mallongaj frazoj kiuj enhavas multe da gramatikaj eraroj kaj misprononcoj?
Mezuri ĉion tion estas kompreneble malfacile, sed ne eblas flankenŝovi tiujn demandojn nur pro tio ĉar ili estas malfacile respondeblaj. Kaj ĝuste tiu punkto ja gravas se oni argumentas por Esperanto kun la celo konvinki aliajn ke Esperanto estas plene funkcianta lingvo kiu estas taŭga por internacia komunikado kaj tial ĝi estu vastskale enkondukata kiel oficiala lingvo. Se oni "forgesas" mencii tiujn faktorojn kiuj helpas difini la vivantecon de la lingvo, tiam oni trompas ne nur sin mem, sed ankaŭ tiujn kiujn oni volas konvinki pri la lingvo.
Ni estu pli modestaj en niaj postuloj rilate al oficialigo de Esperanto kaj ni zorgu pli por ke la lingvo kresku laŭkvante kaj laŭkvalite. Ni verku tekstojn kaj parolu. La interreto ebligas al ni prezenti niajn lingvajn ellaboraĵojn al tutmonda komunumo. Tiel nia lingvo iam povos atingi tian staton de evoluo kiu permesos fari pli grandajn paŝojn por ĝi.
La etikeda listo estas malplena.
|