Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Eltrovi la ĝustan sonon

18/01/2013 15:43
La orelo estas mirinda sensorgano. Homoj senpene elfiltras el eĉ treege komplika mikso de sonoj tiujn informojn kiuj estas interesaj. Ĉiu kiu dependas de aŭdaparato konstatas ke la tekniko tiurilate ankoraŭ postrestas. Ankaŭ pere de la plej bonaj aparatoj apenaŭ eblas en kunmiksaĵo de pluraj...

Naĝantaj aŭtomobilfabrikoj

17/01/2013 15:54
Ĝis nun la internacie aktivaj aŭtomobilproduktantoj transportis siajn produktojn per ŝipo de la produktejo al la lando en kiu la veturiloj atingu siajn aĉetantojn. Ĉar en kelkaj ŝtatoj altaj doganimpostoj sur eksterlandaj veturiloj malfaciligas la vendadon, la industrio ofte reagas per starigo de...

La italaj dialektoj ne estas dialektoj de la itala

16/01/2013 16:21
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Antaŭ nelonge mi havis la bonŝancon tre agrable pasigi la finjarajn festojn en Venetio, regiono de nordorienta italujo, kune kun miaj trigeneraciaj parencoj. Unu el la plezuroj estis paroli kun parencoj kaj geamikoj la venetian...

Hunda diagnozo

15/01/2013 16:50
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Estis tempo, kiam medicino estis heroa laboro. Iamaj kuracistoj kutime gustumis la urinon de siaj pacientoj por diagnozi diabeton kaj flaris ilian buŝon por esplori hepatan staton. Nuntempe, aŭskultado, palpado kaj...

Kanzono por bona tago

14/01/2013 16:31
Tiun ĉi sonartikolon kun kanto verkis Andreo Bach el Gdynia en Pollando De kelka tempo mi intencis sonregistri unu el miaj kanzonoj skribitaj antaŭ tre longa tempo. Por tion fari, mi bezonas oportunajn kondiĉojn, nome plej bone, ke en mia hejmo ne estu tro multe da personoj. Ĝuste ĉi tiel okazis...

Motivoj por Esperanto

13/01/2013 16:31
En la interreta sendependa movada bulteno "Libera Folio" ĉi-januare aperis artikolo "Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?" La demando pri tio stariĝis pro la superrego de la angla en blogoj pri EU-temoj, ĉar tie partoprenas plejgrandparte britoj, dum aliaj eŭropanoj restas malplimulto. Mi nun...

Bio-hibrida roboto

12/01/2013 16:44
Duone vivanta, duone elektra Ĉeloj, la konstruelementoj de la vivo komunikas komplete tute alimaniere ol la unuopaj konstrueroj de maŝinoj. Tamen nun esploristoj sukcesis kunligi ambaŭ unuj kun la aliaj. La koncepto povus helpi konstrui duone vivantajn robotojn. Kelkaj robotoj ja eble aspektas...

Subkonscio helpas en problemsolvado

11/01/2013 17:19
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Mensa subkonscia lerteco Esploristoj de la Hebrea Universitato en Jerusalemo raportas ĉi semajnon, ke ili malkovris, ke la subkonscio en la homa cerbo povas plenumi operaciojn, kiuj postulas sinsekvan pensadon. Apartenas al...

Trompa mimiko

10/01/2013 16:21
Ĉu sufiĉas rigardo por kompreni kio okazas en homo? Temas pri miskonkludo. Tion nun konstatis psikologoj. Precipe en kazo de ekstremaj emocioj la vizaĝa mimiko ne permesas konkludon pri tio ĉu sento estas agrabla aŭ ne. La korpa sinteno malkaŝas iom pli. Doloro, ĝojo, funebro, ekstazo -...

Videokonferencoj taŭgas pli bone

09/01/2013 16:56
Teamoj ofte kunlaboras en distanco. Studoj montras: la rezultoj estas pli bonaj se la teamoj komunikas inter si per video anstataŭ nur per telefono kaj retpoŝto. En grandaj entreprenoj la virtuala kunlaboro jam delonge estas ĉiutagaĵo. Ofte teamoj laboras el pluraj lokoj kaj komunikas...
<< 7 | 8 | 9 | 10 | 11 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.