Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Ĝui la lingvon dum la tuta jaro

17/03/2012 05:53
Depende de sia loĝloko esperantisto povas esti bonŝanculo aŭ ne. Kiu vivas en granda urbo havas pli da ŝancoj renkonti aliajn E-parolantojn ol enloĝanto de fora kampara vilaĝo. Kaj kiu vivas meze de Eŭropo havas pli da eblecoj partopreni en internacia renkontiĝo ol iu kiu vivas rande de...

Kial gravas bone kompreni la parolatan Esperanton?

16/03/2012 05:41
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo   Ĉar, ekzemple, nur tiel oni povas ĝui teatraĵojn! Antaŭ kelkaj jaroj mi emeritiĝis kaj forlasis, post 50 jaroj, la universitatan mondon. Ĝuste tiam mi verkis tekston por kabareda monologo, kies titolo estis:...

Mara Pedro kaj Fado

15/03/2012 06:14
Mi estas ŝatanto de Portugalio kaj de ĝia Fado-muziko. Jam en la jaro 1978 mi aĉetis mian unuan sondiskon dum vizito en Lisbono kaj nun mi posedas kelkajn KD-ojn kun Fado-muziko. Krome estas facile trovi en Jutubo multajn prezentaĵojn. Nun mi ĵus spektis televidan programon sur la televida...

Nur elekti

14/03/2012 06:56
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando De pli ol du jaroj mi kun interesiĝo observas diversajn aktivecojn de ni esperantistoj kaj tre ĝojas, kiam mi havas eblecon kelkajn partopreni mem. Bonŝance mi estas ĉirkaŭita de pluraj aktivaj E-amikoj, kun kiuj...

La strukturo de la Kristo

13/03/2012 07:05
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Estas konata fakto, ke Rio-de-Ĵanejro estas belega urbo, ‘benita de la Naturo’ – laŭ konata kanzono. Estas same konate, ke la Statuon de la Redemptora Kristo, en Rio, oni elektis kiel unu el la mirindaĵoj en la...

Intersekseco

12/03/2012 07:40
En Germanio naskiĝas ĉiujare centoj da infanoj, kies sekso estas duba: Ne estas klare ĉu ili estas viraj aŭ virinaj. La germana Etiko-Konsilio nun proponas enkonduki trian sekson. En sia raporto publikigita ĵus pri la temo de intersekseco, la germana Etiko Konsilio rekomendas, inter aliaj...

Modernaj papirusoj en Londono

11/03/2012 06:47
Tamizaj bordoj malvolvitaj Por la itala arkitekto kaj artisto Matteo Pericoli, Londono estas ĉarma longega sinsekvo de linioj desegnitaj per nigra plumo. Dum du jaroj, kun plej granda skrupulo, preskaŭ obsede, li desegnis la profilon de londonaj vidaĵoj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la...

Antaŭlerneja edukado

10/03/2012 05:49
Kiam infanoj en la aĝo de 6 jaroj eniras la bazlernejon por tie lerni la legadon kaj skribadon kaj krome ankaŭ aliajn fakojn, la instrua lingvo plej ofte estas la unua oficiala lingvo de la lando. Verŝajne por plej multaj infanoj tio ne estas problemo, precipe se en la gepatra familio oni...

Familiaj ĝardenoj

09/03/2012 07:43
La laboristaj ĝardenoj kiuj aperis je la fino de la 19-a jarcento, estas parceloj de tero kiujn urbestraroj disponigis al la loĝantoj. Tiuj parceloj plej ofte servis por la kultivado de legomoj, kaj ili estis unue destinitaj por la pliboniĝo de la vivokondiĉoj de la laboristoj, ĉar tiuj...

De fremda al propra lingvo

08/03/2012 07:15
Kiam mi estis 17-jara mi ludis la rolon de la servisto "Truffaldino" en la komedio de Carlo Goldoni "La servisto de du mastroj". Pro tio mi poste ricevis senpagan instruadon pri aktorado. Grava elemento de tiu instruado estis la elformado de la voĉo kaj la lernado de la germana sceneja...
<< 37 | 38 | 39 | 40 | 41 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.