Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Du surprizaj aplikaĵoj por kompufonoj

20/09/2012 17:34
Senpagaj perkompufonaj servoj Lastatempe mi malkovris en mia lando du tiklajn kaj ruzajn servojn senpage uzeblajn per kompufonoj kaj tabletaj komputiloj. La unua nomiĝas "Hulyo" kaj temas pri la sola komputila aplikaĵo en Israelo kaj verŝajne en la tuta mondo, aparte dezajnita por...

Enigaj metodoj por esperantaj literoj

19/09/2012 16:38
Antaŭ nelonge aperis informo en "Libera Folio" ke ekde la venonta versio de la mastruma sistemo "Android" por kompufonoj tie estos elektebla surekrana Esperanto-klavaro. Lige kun tiu informo ekestis diskuto pri la diversaj metodoj enigi esperantajn literojn sur ekranaj kaj sur fizikaj...

Stranga artisto Arthur Bispo do Rosário

18/09/2012 17:14
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo De la 7-a de septembro ĝis la 9-a de decembro 2012 okazas en la urbo San-Paŭlo, Brazilo, unu el la plej gravaj kultureventoj  en Latinameriko: la 30-a Bienalo de Arto. En la vastega ekspoziciejo Ibirapuera staras...

Malfacile komprenebla ekonomio

17/09/2012 18:26
La ekonomio estas stranga afero. Estas malfacile kompreni ĝin. Kaj se temas pri la financa sistemo, tiu kompreno estas preskaŭ neebla. En mia vivo ekonomio ludas gravan rolon. Mia faka kleriĝo komenciĝis kiam mi estis 14-jara kaj ekfrekventis la t. n. "komercan akademion", kiu estas 5-jara...

Biofuelo el nutraĵoforĵetaĵoj kaj pajlo

16/09/2012 17:50
La rekordaj prezoj por fuelo akcelas la esploradon pri bioalternativoj. Esploristoj el Graz en Aŭstrio nun prezentis etike neriproĉeblan biofuelon. Ĝi estas produktata el agrikulturaj forĵetaĵoj kaj pajlo. La biofuelo 2.0 estas produktata en la Aŭstria Centro de Industria Bioteknologio...

Nia dua propra lingvo

15/09/2012 16:13
Estas granda diferenco ĉu oni lernas lingvon por esti laŭbezone kapabla komprenigi sin aŭ ĉu oni volas akiri duan lingvon por moviĝi en ĝi kvazaŭ oni uzus sian unuan gepatran lingvon. En mia lando Aŭstrio ni havas bonan ekzemplon por tiu diferenco. Por plej multaj homoj la loka...

La mondfama dancanta satiruso

14/09/2012 17:39
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo La helena ĉefverko en Mazaradelvalo Dum la lasta Itala Esperanto-Kongreso en Mazaradelvalo (Sicilio), esperantistoj el la kvin kontinentoj havis la eksterordinaran okazon senpere admiri unu el la plej mondfamaj...

Akcepti la realon

13/09/2012 15:43
La vivocirkonstancoj objektive varias en la mondo de loko al loko, de lando al lando. Kiel oni jam bone esploris, bonstato tamen ofte ne kongruas kun feliĉo, do homoj en riĉaj landoj ofte estas malpli feliĉaj ol homoj en malpli riĉaj landoj. Kaj la sento pri feliĉo kompreneble ankaŭ varias...

Gajaj doktoroj

12/09/2012 16:50
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Estas ĝenerala konsento, ke hospitaloj estas malgajaj lokoj. Tie kuŝadas suferantaj homoj kaj laboras streĉitaj profesiuloj, kiuj penadas mildigi iliajn suferojn. Plej ofte, ili estas lokoj de doloro kaj malĝojo....

La vivostilo decidas ankaŭ en alta aĝo

11/09/2012 18:12
Kiel preskaŭ-pensiulo kiu ĵus fariĝis 63-jara mi kompreneble multe okupiĝas pri la temo kiel mi povas ĝui la vivon ankoraŭ sufiĉe longe en bona sanstato. Antaŭ 3 jaroj mi reorganizis mian vivostilon kaj sufiĉe rapide sentis la pozitivan efikon. Sekve mi prave povas esperi je pli longa vivo...
<< 19 | 20 | 21 | 22 | 23 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.