Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Sur bona vojo

09/11/2012 19:06
Kiel mi jam en antaŭa sonartikolo priskribis, lingvo estas sociteknika fenomeno. Tio signifas ke per certa tekniko - parolado, skribado, vortoj, reguloj - okazas sociaj agoj: La parolanto aŭ skribanto direktas sin al iu aŭskultanto aŭ leganto, ĉu nuna, ĉu estonta. Por tiu celo ĉiu homo...

Kuriozaj paragrafoj eksterlande

08/11/2012 20:00
Kiu konas la leĝojn en la feriolandoj povas ferii senĝene. Ne nur la leĝoj en la devenlandoj de turistoj ofte estas malfacile kompreneblaj. Ankaŭ eksterlande validas paragrafoj kiuj malfacile estas logike kompreneblaj. Ĉar ekzistas kuriozaj leĝoj kiuj malpermesas konduton kiu en la...

Eduki infanojn ĝui arton

07/11/2012 18:48
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Ĉu la kapablo ĝui artan pentraĵon influas la praktikan vivon de ordinaraj homoj? Ĉu la estetika sperto faras homon pli feliĉa aŭ almenaŭ pli trankvila? Jen malfacile respondebla demando. Ĉi tie ni ne diskutu ĝin. Sed...

Reciklado de graso

06/11/2012 16:15
Buĉejaj forĵetaĵoj liveras bazan materialon por plastoj. Ja sonas iom strange: Plasto, produktita el ruba graso? En Aŭstrio produktas esploristoj el buĉejaj forĵetaĵoj novspecan plastan materialon. Ĝi kostas nur la duonon de tradicia bioplasto - kaj bestaj grasoj taŭgas eĉ por ekofuelo por...

Detektiva ludo

05/11/2012 16:32
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Plikonu vin mem ludante La fama literatura detektivo Ŝerloko Holmso ankoraŭ nuntempe ravas pro sia elstara indukta kapablo. Li mem, kvazaŭ modeste, konfesas: "Ne estas tro malfacile konstrui serion da induktoj, ĉiu...

Hejteblaj biciklaj vojoj en Nederlando

04/11/2012 19:40
La nederlandanoj estas konataj kiel biciklemuloj - kaj estonte ankaŭ glata glacio ne plu devus haltigi ilin: Inĝenieroj disvolvis tavolaĵon por biciklaj vojoj kiu estas hejtebla en kazo de frosto. Kaj tio kompreneble okazos plenrespekte al la medio. Ili biciklas dum varmego, dum malvarmo...

Kuirado plisaĝigis niajn praulojn

03/11/2012 20:04
Nekuirita nutraĵo eble kulpas pri tio ke antropoidoj (t. e. homsimilaj simioj) ne disvolvas pli grandan cerbon. Ĉar ilia nutraĵo - folioj, fruktoj, nekuirita viando - liveras al ili laŭ brazilaj esploristinoj nesufiĉe da energio por provizi aldonajn cerboĉelojn per energio. Gorilo laŭ...

Adaptiĝi al nuntempaj cirkonstancoj

02/11/2012 17:57
Kiel en la homa vivo ĉio daŭre ŝanĝiĝas, ankaŭ la strukturoj en ekonomiaj entreprenoj kaj eĉ en ŝtataj institucioj submetiĝas al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj kaj tial devas adaptiĝi al la postuloj de la nova tempo. Se temas pri entreprenoj, tio trafas ankaŭ grandegajn entreprenojn kun longa...

Ĉu gepatroj aŭ geavoj?

01/11/2012 16:55
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Brazila ĵurnalo publikigis en ĉi tiu semajno impresan informon, kiu starigas diskutojn inter medicinistoj kaj juristoj: 61-jara sinjorino naskis geĝemelojn. La infanoj naskiĝis je la 7-a monato de gravedeco kaj kuŝas...

Surdiskigo de literaturaj verkoj por nevidantoj

31/10/2012 17:25
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo La libro "Inter amikoj" de la israela verkisto Amos Oz Du norditalaj geesperantistoj baldaŭ eldonos ilian trian diskon pri internacia literaturo por nevidantoj. Kiel kutime, la enhavo estos plejparte en la itala kun...
<< 14 | 15 | 16 | 17 | 18 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.