Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Enplantaĵo avertas pri korinfarkto

19/11/2012 16:25
La medicina tekniko daŭre trovas novajn eblecojn ekkoni malsanojn en frua stadio kaj tiel la batalo kontraŭ malsano povas komenciĝi sufiĉe frue por savi la vivon de paciento. La korinfarkto en la industriaj landoj estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj kaŭzoj por morto. Tio eble baldaŭ...

Lumo, aromo, silento kaj... pripensoj

18/11/2012 17:39
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando En speciale aranĝita ejo la komponaĵo de lumo, aromo kaj silento transportas vin for de la bruo kaj streĉaj aferoj de ĉiutageco. Atendas vin tie mirinda kaj ofte mistera mondo de mutaj objektoj, kies kreintoj,...

Natura eminenteco kaj moderna teknologio

17/11/2012 17:43
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Noviga detektilo por eksplodaĵoj kaj drogoj Verŝajne baldaŭ malaperos el la flughavenoj la iksoradiaj skaniloj por korpa inspektado. Tutnova israela entrepreno brile kaj sukcese trapasis la testan fazon de...

Kial ruĝaj tomatoj estas pli bongustaj

16/11/2012 16:24
En nia hejma ĝardeno ni ĉiujare plantas tomatojn en potoj. Ili bezonas multe da prizorgado, sed fine la rezulto estas rilate al la kvalito tre kontentiga. Ili maturiĝas per veraj sunradioj kaj tio estas gustebla. Ili havas pli fortan aromon ol tomatoj el la superbazaro. Tomatoj estas tre...

Vizitoj al najbaraj ĉefurboj

15/11/2012 17:25
Aŭstrio hodiaŭ estas malgranda lando. Antaŭ 100 jaroj la hodiaŭaj ĉefurboj de Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Slovenio kaj Kroatio situis en la aŭstra-hungara regno. Dum multaj jardekoj la kontaktoj kun tiuj landoj estis tre limigitaj, precipe inter la jaroj 1945 ĝis 1989 kiam tie regis...

Artistoj kaj iliaj korpoj

14/11/2012 18:28
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Kutime oni ligas produktadon de arto al pure mensaj (aŭ, se vi preferas: spiritaj) kapabloj de la artistoj. Sed ne estas tiel simple. Artistoj estas homoj, kaj homoj havas korpon kaj menson (aŭ spiriton). Kaj iliaj...

Elefanto imitas homan lingvon

13/11/2012 17:24
Koŝik, azia elefanto el bestoĝardeno en Suda Koreio mirigas sciencistojn: Li imitas homan lingvon - evidente tiel bone ke eĉ preterpasantoj povas kompreni lin. Antaŭ ses jaroj aperis filmeto pri Koŝik en la interreto. Aŭstra biologino eksciis pri tio kaj nun oni invitis ŝin veni tien por...

Festo de sendependeco

12/11/2012 17:33
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando La 11-a de novembro en Pollando aktuale estas tago, kiam oni oficiale festas la fakton de la reakiro de sendependeco en la 1918-a. Certe ĉiu nacio povas trovi en sia historio tiajn momentojn, kiuj por ĝia popolo...

Duoble rikolti sunenergion

11/11/2012 14:26
Hibridaj sunkolektiloj ebligas produkti paralele varmon kaj elektron en unu instalaĵo. Entrepreno el Supra Aŭstrio estas pionira en tio. Multaj domposedantoj, ankaŭ entreprenoj kaj funkciigantoj de publikaj institucioj ŝatas plej bone eluzi la senkoste al la tero liveratan sunenergion...

Ĉefverkaj filmoj por Esperanto

10/11/2012 17:25
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo La franca filmo "Jean de Florette" Celante variigi la agadon de nia esperanta klubo per amuzaj kaj lingvoklerigaj renkontiĝoj, francdevena samideanino kaj mi organizis la projekciadon de la franca filmo "Jean de...
<< 13 | 14 | 15 | 16 | 17 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.