Blog

Eltrovi la ĝustan sonon

18/01/2013 15:43

La orelo estas mirinda sensorgano. Homoj senpene elfiltras el eĉ treege komplika mikso de sonoj tiujn informojn kiuj estas interesaj. Ĉiu kiu dependas de aŭdaparato konstatas ke la tekniko tiurilate ankoraŭ postrestas. Ankaŭ pere de la plej bonaj aparatoj apenaŭ eblas en kunmiksaĵo de pluraj voĉoj sekvi la voĉon de unu certa parolanto.

La evolucio trovis por tio pli efikajn solvojn. La sono estas modulata jam survoje de la ekstera orelo al la interna orelo, la signalo produktita en la aŭdnervo estas plue prilaborata. Sonfontoj estas eĉ loke identigeblaj, ekzemple per diferencoj de laŭteco, de fazo kaj de tonaro.

Por atingi tiajn informojn, la tekniko devis iri tre kurban vojon. La oscilogramoj devas separiĝi per matematikaj procedoj laŭ sonaltecoj, laŭtecoj, fazoj ktp. Nur per tio "utilaj sonoj" estas distingeblaj de "ĝenaj sonoj". Ekzemple: Kio dum ĉeltelefona konversacio estas parolata vorto? Kaj kio aliflanke devenas de aŭtomobila bruaĵo kiu estas same registrata de la liberparola instalaĵo? Necesas ja amplifi nur la parolaĵon sed ne la bruaĵon de la motoro.

El teknika vidpunkto tio tutcerte ne estas triviala, tamen por pli kaj pli da aplikoj pli bona akustika prilaborado de la signalo estas nemalhavebla - por ĉeltelefonaj konversacioj, por telekonferencoj aŭ por kapaŭskultilaj mikrofonoj en telefonalvokaj servoj. En la aŭstra urbo Graz nun kuniĝis grupo de esploristoj kiu disponas pri la necesaj kompetentecoj. Ili serĉas inteligentajn akustikajn solvojn.

La koncerna projekto nomiĝas "akustika sensado kaj dezajno" (ASD). Ĝi baziĝas sur antaŭa projekto "avana aŭda prilaborado"(AAP). La esplorado koncentriĝas unuflanke pri la perceptado de signaloj, precipe sur kaŝitaj informoj en la media sonaro. Tian sonaron oni volas elfiltri ĉe parolaj aplikoj por plibonigi la aŭdkvaliton aŭ por povi pligrandigi la distancon inter sonfonto kaj sonregistrilo. Ĉe aliaj aplikoj tamen ĝuste la informoj en la sonaro povas esti gravaj - ekzemple dum produktadaj procezoj aŭ ĉe akustika eltrovo de akcidentoj (ekzemple en tuneloj). Tiucele necesas ĉiam konfiguri mikrofonajn agordojn kun taŭgaj algoritmoj.

En la projekto ASD temas interalie pri la konscia aranĝado de media sonaro. Ekzemplo por tio estas elektromobiloj kies moviga sistemo ja ne kaŭzas motoran bruon. Ĉu trovita solvo estas bona, tion ne decidas iu tekniko sed tute sole la homo. En Graz oni instalis tiucele aŭdejon en kiu speciale talentitaj kaj trejnitaj homoj povas prijuĝi ĉu ekzemple nova kapaŭskultilo korespondas al la deziroj aŭ ĉu la instalita algoritmo por la prilaborado de signaloj estas ankoraŭ plibonigenda.

Naĝantaj aŭtomobilfabrikoj

17/01/2013 15:54

Ĝis nun la internacie aktivaj aŭtomobilproduktantoj transportis siajn produktojn per ŝipo de la produktejo al la lando en kiu la veturiloj atingu siajn aĉetantojn. Ĉar en kelkaj ŝtatoj altaj doganimpostoj sur eksterlandaj veturiloj malfaciligas la vendadon, la industrio ofte reagas per starigo de propraj produktejoj surloke. Nelaste pro tio multaj produktantoj aktivas en Ĉinio kaj nun ankaŭ en Rusio. Precipe la forte kreskantaj BRIC-ŝtatoj Brazilo, Rusio, Hindio/Barato kaj Ĉinio estas tre inventemaj rilate al la starigo de doganaj bariloj.

Laŭ germana konsultista entrepreno estonte eblos preteriri tiujn barilojn. Jam nun vestaĵoj estas produktataj parte nur survoje de Azio al Eŭropo kaj laŭ la konsultistoj nun oni povus finprodukti kompletajn veturilojn sur fabrikoŝipo. Ekzemple eblus kunmunti survoje de Eŭropo al Brazilo preskaŭ 2000 veturilojn. Se la ŝipo veturus sub brazila flago, la produktado okazus kvazaŭ en tiu lando kaj tial doganimpostoj sur la kompletaj veturiloj ne estus pagendaj. Tiu procedo estus avantaĝa ekzemple en merkatoj kiuj ne estas sufiĉe grandaj por profitodone starigi veran produktejon surloke.

Eviti doganimpostojn tamen ne estas la sola avantaĝo de surŝipa produktado. Malplene reveturantaj ŝipoj estas multekostaj kaj tiel oni povus ekzemple munti veturilojn sur unu vojo kaj produkti ledajn seĝojn el haŭtoj de brazilaj bovoj sur la vojo al Eŭropo.

Sur la ŝipo ne eblas munti en muntoĉeno dum la ŝipveturo. La produktado okazus pli verŝajne en kadro de metieja laboro. Por munti pordojn kaj internajn ekipaĵojn tio ne estus problemo. La ŝipo ja survojus sufiĉe longe, do oni ne perdus produktadan tempon kompare al produktado en lokaj fabrikoj.

Kaj ĉar ŝipoj povas ja veturi sub du flagoj samtempe, tiel la problemo pri doganimpostoj estus preterirebla eĉ por du landoj. Ĝis nun tamen neniu produktanto de aŭtomobiloj realigis tiun ideon, sed kelkaj el ili montris interesiĝon.  La ekipado de normala transportŝipo por servi kiel fabrikoŝipo daŭrus proksimume 18 monatojn.

Mi nur povas aldoni ke mi tre forte dubas ĉu vere la doganimpostoj tiel estus eviteblaj, sed la ideo tamen ŝajnas al mi pripensinda.
 

La italaj dialektoj ne estas dialektoj de la itala

16/01/2013 16:21

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Antaŭ nelonge mi havis la bonŝancon tre agrable pasigi la finjarajn festojn en Venetio, regiono de nordorienta italujo, kune kun miaj trigeneraciaj parencoj. Unu el la plezuroj estis paroli kun parencoj kaj geamikoj la venetian lingvon. Pro familiaj travivaĵoj dum la dua mondmilito, mi naskiĝis en unu el la okcitanaj valoj je la limo inter okcidenta Italujo kaj Francujo, kaj ĝis la aĝo de ok jaroj mi parolis, krom la itala, la lokan provencan dialekton sed pli bone la gepatran familie uzatan venetian lingvon. Poste, kiam mia familio transloĝiĝis al Torino, ĉefurbo de la regiono Piemonto, la piemonta dialekto, fakte ĝia torina versio, anstataŭis la provencan.

Sub la kapvorto "dialekto" en Nova PIV oni povas legi: "Idiomo, konsiderata kiel unu el la formoj de difinita lingvo". Aldone, laŭ la anglosaksa kulturo, dialekto estas variaĵo de lingvo rilate al alia variaĵo, ekz. la maniero en kiu estas parolata la angla en Aŭstralio kaj en Londono. En socia senso, la ĉefa trajto de dialektoj estas, ke oni povas rilatigi ilin al oficiala, norma aŭ ideala formo de lingvo.
Tamen, por la plejmulto de la italaj dialektoj, (vidu la supran bildon), tiu difino ne taŭgas.

Tute ne pravas, tiu kiu emas pensi al italaj dialektoj kiel popolaj kaj malĝustaj variaĵoj de la itala lingvo. Plejparto el ili estas la senĉesa evoluo de iu aparta versio de la "vulgara latino" antikve parolata en iu regiono. Ĉiu "vulgara latino" evoluiĝis laŭgrade al la loka vulgara lingvo dum la "Alta Mezepoko", pli-malpli el 476 post Kristo ĝis la jaro 1066. Nur post la sukceso de la florenca vulgara lingvo ekde la deksesa jarcento, kiel literatura itala lingvo kaj fonto de la moderna itala, oni eknomis ĉiujn aliajn vulgarajn lingvojn, "dialektoj". Sed male al tio, kio okazis rilate al la oficiala lingvo en Francujo kaj Anglujo, la itala lingvo skribe disvastiĝis en la duoninsulo sen la apogo aŭ instigo de iu administra aparato, almenaŭ ĝis la kreado de la unueca Italujo en 1861.

Kvankam mi nostalgie tre ŝatas dialektojn, aparte tiujn kiujn mi konas, la reenkonduko de deviga lernado de dialektoj en italaj lernejoj, kiel lastatempe okazis en la regiono Sicilujo, perpleksigas min. Ŝajnas al mi, ke politikistoj emas fari tion pli pro loka ŝovinismo aŭ pro politikaj kialoj ol por sincera zorgo pri konservado de lokaj kulturoj kaj tradicioj. Oni povas trovi validajn pruvojn, kiuj apogas tiun ĉi tezon, en la ambiguaj iniciatoj de la norditala separatisma kaj rasisma partio "Norda Ligo" rilate la defendon de norditalaj dialektoj.

Des pli, ke la itala lingvo mem, kiun mi vere amas kaj atente prizorgas ĉe miaj genepoj denaske parolantaj la hebrean, fakte estas en danĝero. Ĝi grave endanĝeriĝas ne nur pro la insidemaj tutfrontaj atakoj de la angla lingvo, sed ĉefe pro la laŭmoda servila pensmaniero de italaj gravgravuloj. Do, mi sincere dubas, ke ni italoj devus preferinde bataladi por savi la lokajn lingvojn aŭ dialektojn. Ni havas mirinde belan unuecan lingvon, do pli bone kaj saĝe estus ekdefendi la italan unue kadre de la Eŭropa Unio, kie ĝi estas laŭkutime humiligita fare de la "unuaj-de-la-klaso-lingvoj".

Kompreneble, kiel ĝisfunde konvinkita esperantisto, mi varmege kaj aktive apogas Esperanton kiel komunan interkomunikilon unue por Eŭropa Unio sed ĉefe por la tuta mondo. Malgraŭ la ĉi-rilata ĝenerala skeptikeco, mi firme kaj sincere opinias ke "La Estonto Estas Nia", ankaŭ helpe de nia Esperanta RetRadio!
 

Hunda diagnozo

15/01/2013 16:50

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Estis tempo, kiam medicino estis heroa laboro. Iamaj kuracistoj kutime gustumis la urinon de siaj pacientoj por diagnozi diabeton kaj flaris ilian buŝon por esplori hepatan staton. Nuntempe, aŭskultado, palpado kaj rigardado ankoraŭ estas uzataj, sed flarado preskaŭ ne.

Tamen, nederlandaj esploristoj deziras, ke oni denove uzu flaradon kiel diagnozan rimedon. Ne flaradon de kuracistoj, sed… de hundoj!

Temas pri la diagnozo de malsano kaŭzata de bakterio Clostridium difficile. Ĉi tiu mikrobo kaŭzas relative ofte kontaĝan infekton de intestoj. Estas grave tuj identigi ĝin por efika kuracado, sed (kiel ĝia nomo ja indikas), ĝi ne estas facile identigebla: ekzamenoj de fekaĵoj liveras rezultojn nur post du, tri tagoj, kaj estas multekostaj. Dume, la pacientoj devas atendi kaj povas kontaĝi aliajn homojn.

De longa tempo, flegistoj en hospitaloj perceptis, ke la fekaĵoj de tiuj pacientoj havas nekutiman odoron, sed eĉ spertaj flegistoj ne povas kun certeco indiki la kontaĝitan pacienton per flarado. Nederlandaj esploristoj do decidis fari testojn per hundo. Kiel oni scias, hundoj posedas flarkapablon multe pli potencan ol homoj.

La eksperimento estis tre interesa. Ili elektis por tio dujaran biglon Cliff, kiun oni trejnis dum du monatoj por flari fekaĵojn kontaĝitajn per Clostridium difficile. Kiam la leporhundeto sentis la koncernan odoron, ĝi tuj haltis kaj eksidis proksime. Poste, oni faris, ke Cliff flaru 100 pacientojn, el kiuj duono enhavis Clostridium difficile; la ceteraj enhavis aliajn nenormalajn bakteriojn. Cliff trafis  ĉiujn kazojn! Kiam Cliff flaris hospitalajn objektojn (gantojn, vestaĵojn, kompresojn), ĝi same trafis je 100 procentoj.

Tiam oni submetis la hundon al plej malfacila testo. Oni promenigis ĝin inter la litoj de pacientoj en hospitalo, sed oni ne permesis, ke ĝi tuŝu objektojn aŭ homojn. Entute 300 homoj partoprenis en la eksperimento, el kiuj 30 estis malsanaj kaŭze de la menciita mikrobo. Eĉ la kuracistoj ne sciis, kiuj estis la kontaĝitoj. El ĉi tiuj lastaj, Cliff trafis ĉe 25 pacientoj. El la 270 normalaj homoj, ĝi trafis  265-foje. Tiuj rezultoj estas same efikaj kiel laboratoriaj testoj, kun la avantaĝo, ke la hunda diagnozo estis multe pli rapida.

Nun oni planas testi aliajn diagnozojn per hundoj. Ekzemple, koncerne tumorojn de urinveziko per flarado de la pacienta urino. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu oni rutine uzos tiun rimedon en hospitaloj, sed pri unu afero neniu dubas: hundoj estas amindaj bestoj!
 

Kanzono por bona tago

14/01/2013 16:31

Tiun ĉi sonartikolon kun kanto verkis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

De kelka tempo mi intencis sonregistri unu el miaj kanzonoj skribitaj antaŭ tre longa tempo. Por tion fari, mi bezonas oportunajn kondiĉojn, nome plej bone, ke en mia hejmo ne estu tro multe da personoj. Ĝuste ĉi tiel okazis lastdimanĉe posttagmeze. Mi decidas prezenti la registraĵon al vi, ĉar instigis min al tio ĉi kelkaj personoj, kiuj aŭskultas nian retradion. Jen do mi ĉefe plenumas ilian sugeston, dankante pro ĉiuj venintaj instigaj komentoj kaj retmesaĝoj je mia speciala retadreso andreo.retradio@gmail.com

Mi esperas, ke la gaja kanzono plaĉos al kelkaj el vi. Se okaze de ĝia publikigo venos kelkaj komentoj konfirmantaj vian ŝaton, mi estos ege kontenta. Eble iu el vi prezentos ĉi tie estonte iun sian verketon. Dume faras ĉi tion mi. Do agrablan aŭskultadon! Kaj eble eĉ komunan kantadon?

1. Treege volus mi vekiĝi
laca per viv' inter arboj,
kun neniu intervidiĝi,
nur birdojn aŭdi,
kanteti mem pro ĝoj'.

Ĉi tiel kuŝi sub ĉielo,
kie de herboj la arom'
kaj son' agrabla en orelo
pli ripozigos min for de ajna hom'.


Refreno: Jen estas mia por bona tag' kanzono.
Mi ĝuste nun ĝin kantas
              kvankam mankas al mi mono,
sed morgaŭ ŝajne venos tago
              pli bona ol ĝis nun.


2. Ĉar ĝuste natur' kaj trankvilo
ebligos al vi sanon nun,
do vi ne serĉu kuracilon,
por resaniĝi - ja bele brilas sun'.

Kaj jam nervoza esti ĉesu,
alia estas nun bezon',
pri ĉiuj zorgoj tuj forgesu
kaj kantu kune kun mi gajan kanton.


Refreno: Jen estas mia por bona tag' kanzono...
 

Motivoj por Esperanto

13/01/2013 16:31

En la interreta sendependa movada bulteno "Libera Folio" ĉi-januare aperis artikolo "Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?" La demando pri tio stariĝis pro la superrego de la angla en blogoj pri EU-temoj, ĉar tie partoprenas plejgrandparte britoj, dum aliaj eŭropanoj restas malplimulto. Mi nun ne volas citi la enhavon de la artikolo (vi ja povas mem legi ĝin), sed mi volas kapti la okazon priskribi kial homo entute lernu nian lingvon resp. kion volas atingi homo pere de Esperanto.

Mi trovis tri motivojn por fariĝi uzanto kaj parolanto de Esperanto:
- la motivon plivastigi sian esprimkapablon en alia ol la propra lingvo
- la motivon plivastigi sian intelektan horizonton per informoj kaj artikoloj el la tuta mondo
- kaj la motivon plivastigi sian socian horizonton per partopreno en virtualaj kaj realaj komunumoj okaze de renkontiĝoj.

Oni povas obĵeti ke tiuj motivoj povus ankaŭ instigi al la lernado de la angla lingvo, precipe se temas pri la dua motivo, ĉar la angla estas la lingvo en kiu aperas plej multaj informoj kaj artikoloj en la mondo. Tamen Esperanto ankaŭ tiurilate estas tre utila, kvankam la supereco de Esperanto montriĝas en la unua kaj tria motivoj.

La plej grava motivo por lerni Esperanton estas la deziro akiri pli grandan esprimkapablon en fremda lingvo. Multaj homoj ja ne strebas regi fremdan lingvon je pli ol baza nivelo. Sed kiu volas aktive partopreni en internacia medio, tiu sufiĉe rapide tuŝas la limojn de sia esprimkapablo en fremda lingvo. Esperanto ofertas tiurilate grandan avantaĝon, ĉar lernante kaj praktikante ĝin oni povas sufiĉe rapide akiri esence pli grandan esprimkapablon ol en alia fremda lingvo.

Ankaŭ la motivo plivastigi sian socian horizonton favoras la lernadon de Esperanto. La angla lingvo ja estas la gepatra lingvo de multege da homoj en ĉiuj kontinentoj kaj ili formas unu aŭ plurajn lingvajn komunumojn. Por ili la homoj el la propraj landoj resp. el aliaj landoj de la lingva komunumo estas ĉefe interesaj kaj do alilingvanoj kaj iliaj temoj estas duarangaj. Bona ekzemplo por tio estas la situacio en blogoj pri EU-temoj. Pere de la angla lingvo evidente ne eblas  krei virtualan komunumon de eŭropanoj, ĉar la britoj tie superregas. Pro tio nur neŭtrala lingvo kapablas krei komunan senton je egala nivelo. Vidu la EU-blogon en Esperanto: "Eŭropa Civitano".

Ni esperantistoj devas tamen konscii ke ni estas ankoraŭ malmultaj kaj ke tial la vojo al la celo estas ŝtona. Sed Esperanto jam funkcias kaj plenumas la kondiĉojn por altiri homojn al la lernado kaj uzado de la lingvo: Oni povas legi kaj aŭdi altnivelajn artikolojn en multaj blogoj kaj retradioj, oni povas aktive partopreni per komentoj kaj propraj sonregistraĵoj aŭ filmetoj. Kaj oni povas konatiĝi kaj amikiĝi kun homoj el la tuta mondo. Kaj eblas renkontiĝi kun aliaj E-parolantoj en multaj aranĝoj en pluraj kontinentoj. La interreto ebligis tiun pozitivan evoluon kaj mi estas fiera ke la Esperanta Retradio donas al tio bonan kontribuon.

Ni estas sur bona vojo kaj tial ni sukcesos!

Bio-hibrida roboto

12/01/2013 16:44

Duone vivanta, duone elektra

Ĉeloj, la konstruelementoj de la vivo komunikas komplete tute alimaniere ol la unuopaj konstrueroj de maŝinoj. Tamen nun esploristoj sukcesis kunligi ambaŭ unuj kun la aliaj. La koncepto povus helpi konstrui duone vivantajn robotojn.

Kelkaj robotoj ja eble aspektas kvazaŭ ili estus ege vivantaj kaj kapablas imiti bestojn, sed en ilia interno ili konsistas nur el ŝraŭboj, ŝraŭbinoj kaj elektraj konstrueroj. Troviĝas nenio vere vivanta. Tio estonte povus ŝanĝiĝi: Britaj esploristoj ĉirkaŭ Orr Yarkoni de la Universitato en Novkastelo trovis vojon komuniki inter vivantaj ĉeloj kaj elektronikaj konstrueroj. La malkovro estas paŝo direkte al bio-hibridaj robotoj kun vivanta interna vivaĵo.

La esploristoj modifis ĉelojn el la ovarioj de ĉinaj hamstroj tiel ke ili reagas je videbla lumo kaj produktas nitrogenoksidon. Tiu nitrogenoksido aliflanke funkcias kiel mesaĝa substanco en tiu sistemo. Se la mesaĝa substanco tuŝiĝas kun platina elektrodo, tiam produktiĝas elektra signalo. La sistemo tiamaniere sukcesas krei ĉenan reakcion de optika eniranta signalo trans ĥemia peranto direkte al elektronika eliranta signalo. La forteco de la komunikado dependas de la intenseco de la lumo.

Per ilia teknologio la esploristoj transsaltas multajn obstaklojn kiuj alikaze malhelpas la simplan komunikadon inter vivantaj ĉeloj kaj elektronikaj konstrueroj. Enĉelaj procezoj ekzemple estas ofte tro malrapidaj por interagi kun elektraj signaloj. Krome elektraj ŝargiĝoj povas kaŭzi damaĝon al ĉeloj aŭ eĉ povas mortigi ilin.

La ŝlosilo al sukceso estis por la esploristoj la malkovro de la nitrogenoksidoj kiel peranto inter ĉeloj kaj elektrodo. Laŭ ili la gaso estas unu el malmultaj substancoj kiuj plenumas ĉiujn premisojn. Ĝi povas enpenetri en ĉelojn, havas relative mallongan disfalotempon kaj apartenas al la malmultaj signalmolekuloj kiuj konservas ĉie en la ĉelo sian gasan formon.

Kompare al la ĝis nun disvolvitaj fotodetektoroj la duone vivanta varianto havas du avantaĝojn: Unuflanke la ĉeloj povas mem renovigi sin, aliflanke ili povas kombini enirantajn signalojn unu kun la alia. Tion intencas utiligi la esploristoj por la venonta generacio de robotoj. La esploristoj esperas ke bio-hibridaj robotoj kapablos agi sufiĉe aŭtonome kaj kapablos ekzemple imiti la konduton de bestoj.
 

Subkonscio helpas en problemsolvado

11/01/2013 17:19

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Mensa subkonscia lerteco

Esploristoj de la Hebrea Universitato en Jerusalemo raportas ĉi semajnon, ke ili malkovris, ke la subkonscio en la homa cerbo povas plenumi operaciojn, kiuj postulas sinsekvan pensadon. Apartenas al tiaj operacioj, ekz. kompreno de legaĵoj kaj solvo de matematikaj problemoj. Tiuj malkovroj kontraŭdiras ekzistantajn sciencajn teoriojn, laŭ kiuj necesas konscio por plenumi tiajn taskojn kaj malfermas la vojon al estontaj esploroj, kiuj permesos uzi la povon de la subkonscio por malkaŝi la informojn en ĝi kaŝitajn .

En tiu ĉi esploro ĉe la fako de ekkona scienco de la jerusalema universitato partoprenis 372 studentoj. Oni petis de ili plenumi 13 taskojn rigardante sur komputila ekrano tra vidilo disiganta inter la okuloj (vidu la supran bildon). La esploristoj projekciis sur la ekrano de la studentoj malsimilajn stimulojn por ĉiu okulo. Por la dekstra okulo, oni prezentis bruajn stimulojn t.e. kolorojn kaj formojn, kiuj ŝanĝiĝis dekfoje ĉiun sekundon; tiel la dekstra okulo tuj fariĝis la dominanta okulo kaj firme altiris la konscion de la ekzamenatoj.

Por la maldekstra okulo oni projekciis mallongajn frazojn kaj aritmetikajn ekzercojn, kiuj restis sur la ekrano sufiĉe por celi la subkonscion. Komence oni projekciis por la dekstra okulo de parto de la studentoj frazojn semantike sensencajn, ekz. "La benko manĝis la zebron" kune kun logikaj frazoj, kiel "La leono manĝis la zebron". Aldone oni prezentis duopojn de vortoj kaj negativajn (ekz. "koncentrada kampo") kaj pozitivajn (ekz. "gladita ĉemizo"). Oni petis de la ekzamenatoj premi klavon tuj, kiam frazo enrompas en ilian konscion. Laŭ la rezultoj, la negativaj frazoj kaj tiuj sen semantika senco, pli rapide enrompas en la konscion.

Sekve, oni submetis parton de la studentoj al eksperimento de subkonscia solvado de aritmetikaj problemoj. Komence oni prezentis al ilia maldekstra okulo simplajn aritmetikajn ekzercojn, dum la dekstra okulo estis okupita per dominantaj stimuloj. Tuj poste oni prezentis al la du okuloj samtempe numeron kaj la tasko de ekzamenatoj estis diri, kiu estis tiu numero. La esploristoj malkovris, ke la ekzamenatoj pli rapide diras la nomon de la prezentita numero, se ĝi estas la solvo de la aritmetika ekzerco, kiu antaŭis ĝin. Tial ili konkludas, ke la ekzamenatoj solvis la ekzercon helpe de ilia subkonscio.

La rezultoj de la esploro indikas la homan kapablon plenumi,  subkonscie, sinsekvajn prilaboradojn sur abstraktaj simboloj, kiel vortoj kaj numeroj. La ĝisnunaj sciencaj teorioj asertas, ke oni ne povas legi frazojn aŭ solvi aritmetikan problemon sen antaŭe klare kompreni ilin helpe de konscio. Tamen tiaj teorioj baziĝas sur tekniko, kiu ne donis al la subkonscio la tempon necesan por agi, ĉar oni prezentis al la ekzamenatoj frazojn kune kun amaso da stimuloj. Male, la noviga tekniko, prezentante malsimilajn stimulojn al ĉiu okulo, sendas al la subkonscio stimulojn du sekundojn longajn, tiel permesante al ĝi prilabori ilin.

Sekve de la kuraĝigaj testaj rezultoj, la esploristoj intencas nun komenci novan serion da eksperimentoj por kontroli, ĉu oni povas estigi demandojn al subkonscio kaj ricevi respondojn. Ili asertas: "Nun ni ja scias, ke subkonscio havas multe pli da kapabloj, ol oni pensis antaŭe. Aldonaj novigaj esploroj pri subkonscio kontribuos por solvi tre tiklan sciencan demandon: kiu-cele ni bezonas subkonscion, kaj kiom ĝi gravas por ni?".
 

Trompa mimiko

10/01/2013 16:21

Ĉu sufiĉas rigardo por kompreni kio okazas en homo? Temas pri miskonkludo. Tion nun konstatis psikologoj. Precipe en kazo de ekstremaj emocioj la vizaĝa mimiko ne permesas konkludon pri tio ĉu sento estas agrabla aŭ ne. La korpa sinteno malkaŝas iom pli.

Doloro, ĝojo, funebro, ekstazo - ĉe ekstreme intensaj emocioj la vizaĝa mimiko ne malkaŝas ĉu la koncernaj homoj en tiu momento travivas ĝojon aŭ suferon. Anstataŭ tio la korpa sinteno pli bone esprimas kio okazas en homo.

La korpa lingvo decide kontribuas al taksado de emocioj de aliaj. Ĝis nun la esploristoj supozis ke la vizaĝa muskolaro respegulas tre bone pozitivajn kaj negativajn sentojn - precipe ĉe ekstremaj emocioj. Studaĵo de psikologoj de la Princeton Universitato en Usono ne nur montras ke la mimiko estas grave supertaksata ĉe la kulmino de forta emocio. La testoj krome pruvas ke la vizaĝa mimiko eĉ ne permesas konkludojn pri tio ĉu forta sento estas agrabla aŭ malagrabla.

La esploristoj unue montris al tri grupoj de 15 testantoj  fotojn de tenisaj profesiuloj kiuj en grava matĉo ĵus estis perdintaj aŭ gajnintaj poenton. Se la testantoj vidis nur la vizaĝon, ili apenaŭ povis indiki ĉu la atleto en tiu momento sentis ĝojon aŭ ĉagrenon. Se ili aliflanke vidis nur la korpon aŭ la korpon kaj la vizaĝon, tiam ili kapablis taksi la situacion esence pli fidinde. La testantoj ne konsciis pri tio. Ili havis la iluzion ke ĉio apogiĝas precipe sur la mimiko.

La decidan rolon de la korpa sinteno la esploristoj krome testis en dua eksperimento. Ili surmetis al la korpoj de gajnintoj de poentoj la vizaĝon de ludanto kiu ĵus estis perdinta poenton - kaj inverse. Kvankam la testantoj estis ricevintaj la klaran instrukcion konkludi pri sukceso aŭ malsukceso nur surbaze de la vizaĝa esprimo, li tamen atribuis al la bildoj tendence tiujn emociojn kiujn la koncerna korpo esprimis.

En tria eksperimento la esploristoj montris al la partoprenantoj  vizaĝojn de homoj en diversaj situacioj, ekzemple ĉe entombigo, ĉe suferado de doloroj, ĉe ĝojiga surprizo aŭ ĉe orgasmo. Ankaŭ tie la testantoj ne povis pritaksi ĉu iu travivis en la koncerna momento ion belan aŭ ne. En dua paŝo la esploristoj sekve metis la vizaĝojn en du fotoj al korpoj kiuj suferis trapikon de la cico aŭ kiuj gajnis poenton en teniso. Denove la testantoj atribuis al la vizaĝoj tiun emocion kiun la korpo esprimis.

La esploristoj konkludas el tio ke la vizaĝa muskolaro ne taŭgas por akurate esprimi ekstreme intensajn emociojn. Anstataŭ tio la observantoj interpretas la mimikon laŭ la informo kiun esprimas la korpa sinteno. Malgraŭ tio la homoj submetiĝas al la iluzio legi la emocion ĉefe el la vizaĝo. La esploristoj konstatas: "Tiu procedo ŝajnas okazi aŭtomate ĉar la partoprenantoj ne konscias pri la ambigueco de la vizaĝo kaj pri la vera fonto de la atribuado."
 

Videokonferencoj taŭgas pli bone

09/01/2013 16:56

Teamoj ofte kunlaboras en distanco. Studoj montras: la rezultoj estas pli bonaj se la teamoj komunikas inter si per video anstataŭ nur per telefono kaj retpoŝto.

En grandaj entreprenoj la virtuala kunlaboro jam delonge estas ĉiutagaĵo. Ofte teamoj laboras el pluraj lokoj kaj komunikas per telefono, retpoŝto aŭ videokonferenco. Intertempe en Germanio jam triono de la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj uzas la interreton por plifaciligi la komunikadon. Finfine tio ja ŝparas kostojn de vojaĝado kaj de laborforto kaj krome ankaŭ ŝparas tempon ekzemple ankaŭ tiam kiam projektoj estas realigataj el diversaj sidejoj aŭ kiam kunlaborantoj laboras survoje aŭ en hejma oficejo.

Tiu tendenco daŭros. Enketoj inter labordonantoj montras ke jam dum la venontaj kvin jaroj la kvoto de virtualaj teamoj plialtiĝos al du trionoj. Ŝajnas ke la klasika modelo de mitingo en la firmao fariĝos malaktuala.

La nova virtuala kunlaboro certe ŝparas monon - sed ĉu ĝi estas ankaŭ efika? Nome ekzistas ja ankaŭ potencialo por malkongruecoj. Virtualaj teamoj ja ofte kunmetiĝas sen antaŭplanado kaj la teamanoj ne persone konas unu la aliajn. Tio malfaciligas la kreiĝon de teamo kaj ebligas miskomprenojn - precipe en kazoj en kiuj la komunikado okazas trans landaj kaj lingvaj limoj.

Pluraj esploroj montras kiujn problemojn alportas la nova formo de komunikado. Ekspertoj pri entreprena mastrumado en Munkeno esploris kial en virtualaj teamoj la kunlaboro ne glate funkcias. Ilia tezo diras: Multaj el tiuj teamoj funkcias tiel kvazaŭ la distancoj ne ekzistus kaj ke la teamo estus tute tradicia. Mankas tie la specifa gvidado kaj tial tiuj teamoj ne kontentige funkcias.

Kaj aliaj esploristoj montris ke la formo de komunikado estas decida faktoro por la sukceso. Ili faris eksperimenton kun du specoj de teamoj: virtualaj kaj tiaj kiuj komunikas per videokonferencoj. Tiucele ili dividis la testantojn en du loke separitajn grupojn kaj donis al ili funkciojn: ekzemple gvidanto kaj kunlaboranto. Ili donis al ili du kompleksajn taskojn, ekzemple la reorganizadon de parto de entrepreno. Ĉiam la buĝeto estis malabunda kaj samtempe ekzistis intereskonfliktoj.

Ĉiuj grupoj prilaboris unu el ambaŭ taskoj helpe de telefono kaj retpoŝto kaj la alian taskon ili plenumis helpe de videokonferenco.
La rezulto montris ke en la videokonferenco okazis signife malpli da miskomprenoj inter la testantoj, la laborkunsidoj estis pli efikaj kaj pli harmoniaj. La interkonsiliĝo helpe de retpoŝto kaj telefono aliflanke funkciis esence malpli efike. Okazis miskomprenoj, la agordado de informoj kaj opinioj okazis nur trans du personoj anstataŭ transiri al la tuta grupo. Ofte ideoj resti senkonsideraj.

Oni pridemandis la teamanojn pri ilia engaĝiĝo kaj enligiĝo en la projekto. La plimulto de la testantoj indikis ke ili preferas la videokonferencon kiel la pli bonan rimedon. Pli ol 70 procentoj el ili havis la impreson ke iliaj ideoj kaj kontribuoj trovis pli fortan konsideron kaj tial ili ankaŭ pli forte identigis sin kun la rezulto de la laboro. Entute pli ol la duono prijuĝis la diskutojn en la videokonferenco pli malfermaj. Ankaŭ la sento aparteni al teamo tie estis pli forta.

Ankaŭ aliaj komparoj montras ke la aplikado de videokonferencoj estas pli efika ol la nura komunikado per interreto kaj telefono. Senresponde restis la demando ĉu la videokonferenco subiĝas al ĉeestaj teamoj en kiu ĉiuj partoprenantoj senpere povas komuniki. Oni povas supozi ke la teknikaj eblecoj ja ofertas avantaĝojn, sed ke aliflanke la klasikaj formoj de kunlaboro restas gravaj.

 

<< 7 | 8 | 9 | 10 | 11 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.