Blog

Tutmonda Tago Sen Tabakfumado

02/06/2012 19:16


Malgraŭ konstantaj kampanjoj de Monda San-Organizo kaj de registaroj, la kutimo fumi tabakon ŝajne stabiliĝis en la tuta mondo. Proksimume 20 procentoj el la homaro fumas, kio signifas pli ol unu miliardon da homoj. Kvaroble pli da viroj ol da virinoj. Nuntempe, aperas pli forta tendenco inter junaj virinoj en Latinameriko, Eŭropo kaj dise en Azio – nome adoleskantinoj 13- ĝis 15-jaraĝaj. Tio estas vera tragedio, ĉar kalkuloj montras, ke tabakfumado rekte kaŭzas malsanojn, kiuj mortigas po ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj ĉiujare. Parte tio ŝuldiĝas al interveno de la industrio de produktado de fumaĵoj en la leĝaron de diversaj landoj.

Dum la pasinta jarcento, tabakfumado mortigis 100 milionojn da homoj. Laŭ antaŭkalkuloj, dum la 21-a jarcento eble tiu kvanto kreskos ĝis unu miliardo, se nenio nova okazos. Lastatempe oni aldonas al tiu kalkulo ne nur la fumantojn mem, sed ankaŭ tiujn, kiuj mem ne fumas, sed enspiras aliulan  fumon. Oni nomas tiujn “pasivaj fumantoj”. Laŭ aserto de fakuloj, po 300 mil homoj mortas ĉiujare pro pasiva tabakfumado , inter kiuj 120 mil estas infanoj malpli ol 5-jaraĝaj.

La lastan 31-an de majo oni kampanjis per “Tutmonda tago sen tabakfumado”. Ĝi estas laŭdinda kaj verŝajne apoginda iniciato. Statistikoj montras, ke dum tiu tago pligrandiĝas je 84 procentoj la interreta serĉado de informoj, flanke de fumantoj, pri la maniero liberiĝi de tia ” ĥemia dependo”. Ĉesigi fumadon, kiam tiu kutimo jam fariĝis “ĥemia dependo”, ne estas facile. Ĝi postulas grandan volforton kaj disciplinon. Tabakfumado ne estas nur psikologia afero, kiel multaj homoj ankoraŭ supozas. Post iom da tempo, nikotino okupas ĥemiajn ligaĵojn en la cerbo, same kiel aliaj drogaĉoj, tiel ke subita ĉesigo kaŭzas grandajn turmentojn. Tamen, ĝi estas ebla, se oni konscience sin preparas por tio kaj uzas helpajn rimedojn.

Tamen, la granda armilo kontraŭ tabakfumado estas... prevento. En tia batalo, ĉiu homo povas helpi. Al infanoj kaj junuloj oni devas konstante sugesti, ke temas pri nepre evitinda danĝero. Edukado per ekzemploj estas plej efika. Studo jam montris, ke se unu el la gepatroj fumas, tiam ilia infano suferas pli altan riskon iam estonte fariĝi ankaŭ fumanto, kompare kun idoj de nefumantoj; se ambaŭ gepatroj fumas, tiam la risko duobliĝas!

Jam longe pasis la tempo, kiam tabakfumado estis ĉarma, eleganta sinteno. Ĝi male transformiĝis en tragikan epidemion. Rilate la Esperantistojn, ni memoru, ke Zamenhof mortis de kormalsano, antaŭ ol kompletigi sian 58-an jaron. Oni povas konjekti, dum kiom da pliaj jaroj Zamenhof vivus (kaj donus al ni pliajn geniajn verkojn), se li ne fumus. Tiutempe, la scienco ankoraŭ ne estis eltrovinta ĉiujn damaĝojn kaŭzatajn de tiu drogaĉo. Nuntempe, ni jam ne havas la senkulpigon de nescio.
 

Bongustan panon ĉiutagan!

01/06/2012 18:02

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando


Oni protektas vivon de bestoj kaj plantoj. Oni zorgas pri pureco de la aero kaj akvo. Oni  elspezas grandegajn monsumojn por renovigo de multaj antikvaĵoj. Oni establas instituciojn por kontroli kvaliton aŭ enhavon de nutraĵo. Oni enlaborigas laŭvicajn armeojn da oficistoj por defendi plej diversajn rajtojn de konsumantoj. Sed ĉio ĉi iel ne sufiĉas...

Mi proponas pritrakti hodiaŭ temon, kiu kvazaŭ preterpasas nian atentemon, ĉar ĝi koncernas longdaŭran kaj poioman procezon. Ĉu okazis al vi manĝi ekzemple belaspektan frukton, kiu tamen havis iom aŭ multe malpli intensan guston?

Kiam mi estis infano, ne regis tia bonstato kiel hodiaŭ. Tamen freŝa pano kun butero kaj memfaritaj konfitaĵoj estis por mi ĉiutaga bongustaĵo. La pano estis bakata en negrandaj bakejoj. Plurajn frandaĵojn, kiujn preparis miaj patrino, avino aŭ onklinoj mi povus longe listigi. Ankaŭ nia ĉedoma ĝardeneto abundis somere je propraj karoto, petroselo, rafaneto aŭ laktuko. Dolĉan, verdan pizon ni - infanoj - plejparte manĝis eligante ĝin rekte el guŝoj. La ceterajn legomojn ĝenerale ni povis kromaĉetadi en nemultaj tiam lokaj vendejetoj. Ĉirkaŭ nia domo kreskis du pomarboj, du pirarboj, tri prunarboj kaj ŝajne ses ĉerizarboj. Prizorgis ilin mia avo, kaj ili estis tre fekundaj. Ĉiujare kiam precipe la ĉerizoj fariĝis melhele ruĝaj, onidire "nigraj", mi kun miaj tri fratoj manĝegis ilin rekte de sur arboj. Da fruktoj estis ĉiujare ĉe ni tiom, ke oni povis pridonaci ankaŭ la familiojn de miaj kvar geonkloj. Danke al memfaritaj konservaĵoj en bokaloj ni povis manĝi la kompotojn kaj marmeladojn ĝis la sekvonta jaro. Tion, kion oni mem ne kultivis, oni povis aĉeti de najbaroj. Tiutempe agrikulturistoj riĉigadis plimulton da kreskaĵoj per naturaj sterkoj, kio influis iliajn guston kaj sanigajn proprecojn. La odoro de kampo post rikolto de terpomoj aŭ greno restis por mi neforgesebla rememoraĵo ĝis nun. Kaj ĉio ĉi okazis apenaŭ kvin kilometrojn de la urbocentro de la havena Gdinio.

Dum postaj jaroj tamen la situacio komencis ŝanĝiĝi. En la 70-aj jaroj oni likvidis multajn domojn kun iliaj ĝardenoj kaj komencis konstrui loĝblokarojn. Pri produktado de nutraĵvaroj por urbanoj komencis okupiĝi ĉiam pli grandaj ĝardenkulturejoj. Grandskala kultivado postulis ŝanĝojn de kelkaj produktometodoj. Ankaŭ hodiaŭa politiko de EU, al kiu Pollando konsentis aparteni ekde la 2004-a jaro, elpremas ofte kuriozajn bezonaĵojn je produktantoj de nutraĵo. Unuflanke sur la pola merkato troviĝas multe da legomoj kaj fruktoj fare de produktantoj el preskaŭ tuta mondo, kaj ni - poloj - alte taksas multajn el ili. Aliflanke ni forte aprecas plurajn proprajn kreskaĵojn. Mi volus ĉi-loke mencii precipe polajn tomatojn, kukumojn, terpomojn kaj pomojn. Bedaŭrinde kelkaj iliaj ekvivalentoj venigataj de ekstere ne posedas la samajn valorojn, kaj mi pensas pri ilia neripetebla gusto, aromo kaj aspekto. Aŭ pano. Feliĉe daŭre ekzistas lokoj, kie oni bakas panojn laŭ tradiciaj manieroj - bongustegajn!

Firmaoj de multaj jaroj produktantaj multekostajn parfumojn tiel tre zorgas pri ilia konsisto, ke ĝia aromo neniel ŝanĝiĝas? Domaĝe ke ne ĉiam simile kondutas nutraĵproduktantoj. Protekti originajn gustojn - jen la defio de la hodiaŭaj tempoj. Mi esperas kaj deziras al ni ĉiuj, ke neniam perdu sian guston nia pano ĉiutaga. Alikaze sian guston perdus ankaŭ nia vivo, ĉu ne?


 

Tre malnova pseŭdocerealo furoras

31/05/2012 17:30


Kvinoo malkovrita

La inkaoj nomis kvinoon «chisiya mama», kiu signifas, en la keĉua lingvo, «la patrino de ĉiuj grenoj». La kvinoo estas jara herba planto el la sama familio de spinacoj kaj betoj. Kutime oni nomas kvinoo la etajn semojn de tiu ĉi planto, kiuj similas al tiuj de milio kaj estas komercigitaj kiel nutraĵo. Ankaŭ la folioj estas manĝeblaj sed ilia komerco estas limigita. La semoj de kvinoo estas komercigitaj kiel cerealo, kune kun semoj de hordeo, tritiko kaj maizo, tamen kvinoo ne apartenas al la familio de cerealoj. Ĝi originas el la Andoj en Sud-Ameriko, kie estis grava fonto de nutraĵo jam antaŭ miloj da jaroj.

Lastatempe aperis en Israelo la libro "Kvinoa kuirmaniero", plene dediĉita al la mirindaĵoj de kvinoo kaj enhavanta 150 receptojn por
la kuirado de tiu ĉi nutraĵo. Iom surpriza la fakto, ke manĝaĵo, kies nomon antaŭnelonge oni eĉ ne sciis kiel prononci, laŭmode furoras kaj nun aperas ne nur en la menuo de ĉiu eleganta restoracio sed ankaŭ en popularaj manĝobudoj.

Dum mia serĉado de ekvilibra kaj nedikiga manĝmaniero (vidu mian sonartikolon el la 26-a de aprilo), post iom da suspektoj kaj duboj pro la subita troa populareco de kvinoo, mi devas nun konfesi, ke por mi persone ĝi fariĝis vera panaceo.

Kvinoo en sia originala stato estas kovrita de saponino, amara substanco, kiu faras ĝin malbongusta. Tial la pakita kvinoo, kiun oni aĉetas, jam estis plurfoje kaj longe antaŭlavita por plene forigi la saponinon. Kuirita kvinoo havas helan, lanugan konsiston kaj per sia milda, iomete nuksa gusto fariĝas bonega alternativo al blanka rizo aŭ kuskuso.

Ĝi fakte estas unika, ĉar ĝiaj aspekto kaj gusto estas similaj al tiuj de cerealo sed ĝiaj nutraj valoroj similas al tiuj de lentoj aŭ de plej bonaj legomoj kaj eĉ superas ilin. Krome oni povas mueli kvinoon, uzi ĝin kiel farunon kaj kiel krakantan cerealaĵon por matenmanĝo. Ĝi havas malmulte da kalorioj kaj grasoj sed kreas tre kontentigan senton de satiĝo. Ĝi estas riĉa je proteinoj, kalcio, fero,
B-vitaminoj , fosforo kaj magnezio. Kvinoo tute ne enhavas glutenon kaj estas facile digestebla.

Ĝi taŭgas por matenmanĝoj, tagmanĝoj, vespermanĝoj kaj ankaŭ por dumtagaj manĝetoj kaj desertoj. La receptoj en la libro estas organizitaj laŭ sezonaj manĝaĵoj kaj laŭ sistemo, kiu permesas facile trovi receptojn por rapida preparado, por pladoj tute sen gluteno, vegetaranoj, veganaj, ŝatataj de infanoj aŭ taŭgaj por akcepto de gastoj. Troviĝas en la libro receptoj por picoj, tortoj, hamburgeroj kaj eĉ por viandoŝatantoj.

Laŭ mia persona sperto dum la lastaj monatoj, mi povas konfirmi mian unuan impreson, ke kvinoo konkeris firman pozicion en nia kuirejo kaj dank' al sia vasta adaptebleco ĝi verŝajne ne plu foriros.   
 

La rango legeblas en la genoj

30/05/2012 18:05



Por sociaj bestoj la ĉeesto de samspeciuloj decidas pri la bonfarto. Ŝafoj troviĝas sub streso se la ŝafaro estas tro malgranda. En simia socio la situacio estas pli komplika: Altaj pozicioj alportas plej ofte bonan vivon, socie malpli altaj rangoj havas efikon je la sano - kaj je la genetiko.

Ekzistas la "vora premo". La voranto "leono" incitas la nervojn de la antilopo, lia ekzistado tenas la populacion de antilopoj malgranda kaj malbeligas la vivon de la survivantoj. Oni testis tion per Impala-antilopoj. Se aŭdiĝas blekado de leono el sonkonservo proksime de ilia grego, la bestoj reagas je tio per mezurebla maltrankvilo. Ili pli rapide movas la kapon tien kaj reen kaj maĉas konsiderinde malpli. Tio funkcias eĉ se tute ne videblas vorema malamiko. Ju pli malgranda grego estas des pli da streshormonoj troviĝas en la sango de la besto. Kaj en la sino de granda grupo la bestoj estas signife pli senstresaj ol en malgrandaj grupoj. Verŝajne tio devenas de la avantaĝo ke la pli granda grupo ofertas pli bonan protektadon kontraŭ eblaj malamikoj.

En grupoj kun hierarkia ordo la afero estas pli komplika. Ĉe simioj de la specio makakoj ekzistas klara rangordo. La altrangulinoj en testoj havis pli da imunĉeloj en la sango ol la simiinoj kun malalta rango. Socia sukceso do plifortigas la imunsistemon kaj daŭra malsukceso iam negative efikas je la sano.

Esploristoj povis eĉ eltrovi kontekston inter socia rango kaj epigenetikaj modifoj de la genomo. Se besto akiras pli altan rangon tio estas ankaŭ konstatebla en la genomo.

Tamen la vivo por alfa-besto ne estas senstresa. Testoj ĉe pavianoj konfirmas ke bestoj kun malalta rango ne havas facile elteneblan sorton. Sed ankaŭ la superuloj vivas sub forta premo. Ili daŭre devas defendi sian pozicion kontraŭ ambiciuloj kio respeguliĝas en la streshormona profilo. La plej agrablan situacion rilate al streso supozeble havas membroj de la supra meza tavolo de la ranglisto.

Ĉu tiuj konstatoj iel validas ankaŭ por la homo, pri tio la sciencistoj ne jam kuraĝas esprimi opinion.

Hejma edukado de infanoj

29/05/2012 18:42

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En malgranda brazila urbeto en ŝtato Minas Gerais, kun apenaŭ 7000 enloĝantoj, vivas diskreta familio, kiu tamen subite fariĝis motivo por gazetaraj raportoj. Iliaj du junaj (dek-ok- kaj dek-naŭ-jaraj) filoj ĵus gajnis premion en internacia konkurso kaj stipendion por loĝi kaj studi en Usono. La kurioza detalo estas, ke iliaj gepatroj, post longa konsiderado, forprenis ilin el la lernejo, ankoraŭ meze de la unuagrada periodo. Ili estis edukitaj ekskluzive hejme, fare de la gepatroj mem. Tiun sintenon iniciatis la patro, kiu laŭdire prenis la ideon en Usonaj medioj. Komence, la patrino ne konsentis, sed poste ŝi konvinkiĝis, kaj verŝajne ŝi nun tute ne pentas. Ili argumentas, ke hejma edukado estas pli objektiva (oni ne perdas tempon pro neutilaj lernobjektoj), pli disciplina kaj pli garantia, ĉar la gepatroj mem kontrolas la sistemon. Ili elektis vivi en malgranda, trankvila urbo, sen multaj distraĵoj kaj sen televidaparato en la hejmo. Kaj la du junuloj ŝajne plene aprobas ĝin. La plej juna membro de la familio, kvinjara knabineto, jam inkluziviĝis en tia hejma edukado: krom la portugala lingvo, ŝi jam flue parolas la anglan kaj la patrino mem alfabetigas ŝin.

La brazila leĝaro malpermesas, ke gepatroj ne enmatrikulu siajn idojn en formalajn lernejojn, konsiderante, ke lerneja edukado estas esence grava paŝo kaj rajto de infanoj. Pro tio, la supre menciita familio ricevis kondamnon kaj monpunon – sed ne forlasis sian programon. Fakuloj pri edukado opinias, ke lerneja kunvivado, eĉ se ne plene kontentiga, donas al infanoj pli larĝajn elekteblecojn por studado, kiujn eble la gepatroj ne montrus. Krome, la kunvivado kun aliaj infanoj, kun instruistoj kaj kun la instituciaj normoj mem influas la kapablon alfronti estontan vivon. Cetere, ne ĉiuj gepatroj havas sufiĉan kapablon por mem gvidi siajn gefilojn kaj eduki ilin.

Siaflanke, defendantoj de hejma edukado havas siajn argumentojn. La Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj prezentas alineon, kiu indikas, ke gepatroj rajtas elekti la edukadon por siaj infanoj. Pedagogiistoj emfaze asertas, ke malakcepto de hejma edukado estas pura afero de antaŭjuĝo, ĉar ĝi montriĝas en la praktiko tute efika.  Se temas pri protekto al infanoj, oni povas starigi profesian helpon al familioj, kiuj elektas tian vojon. En multaj landoj ĝi estas laŭleĝa kaj en Brazilo mem oni preparas leĝoprojekton por reguligi la aferon.

Jen do stariĝis la diskuto. Unuj fakuloj diras: “Ekskluzive hejma edukado ne plene preparas junulojn por la mondo.” Aliaj kontraŭas: “Hejma edukado preparas junulojn eĉ pli bone por la socia vivo.”

Kion vi opinias, karaj geaŭskultantoj?
 

Anima trankvileco protektas sanon en alta aĝo

28/05/2012 17:52



Dum sia vivo homo travivas unuflanke momentojn de feliĉo kaj la kontenton pri sukceso, sed ankaŭ la malon, nome tristecon kaj malkontenton pro malsukceso. Ju pli oni aĝiĝas des pli akumuliĝas ambaŭ. La bilanco povas esti pozitiva aŭ negativa. Kaj homoj kiuj ekvidas ke ilia bilanco estas negativa ofte emas almenaŭ nun kapti iom da feliĉo. Sed en alta aĝo estas multaj limigoj: La sanstato ne plu permesas konduti kiel en pli junaj jaroj. Tio povas kaŭzi malpaciencon.

Nova studaĵo pruvas: Kiu malnervoze traktas sian vivon, protektas sin en alta aĝo kontraŭ deprimoj. Kiu trankvile traktas la propran vivon kaj la maltrafitajn ŝancojn, povas protekti sin kontraŭ maljunula deprimo.

Ne postplori maltrafitajn ŝancojn, sed koncentriĝi konscie je belaj aferoj - tio laŭ studaĵo estas ŝlosilo por kontenta maljuniĝo. La rezultoj substrekas laŭ la indikoj la neceson adaptiĝi al la ŝanĝiĝintaj vivocirkonstancoj en maljuna aĝo por resti emocie sana. Estas ankoraŭ pristudinde kiel tia adaptiĝo povas frutempe esti akcelata ekzemple per aplikado de konduto-terapio. Ja estas klare: Ni povas ankoraŭ ŝanĝiĝi ankaŭ kiel maljuniĝantoj.

Por la studaĵo la partoprenantoj ludis ĉe la komputilo 80 raŭndojn de hazardoludo. Se partoprenanto riskis pli, la probableco pri pli alta premio plialtiĝis, sed ankaŭ la probableco malgajni. Post ĉiu raŭndo de la ludo oni diris al la partoprenantoj kiom ili estus gajnintaj pli se ili estus riskintaj pli.

Ĉe junaj partoprenantoj tio regule provokis bedaŭron kaj ĉagrenon. Fakte junaj testantoj sed ankaŭ maljunaj deprimopacientoj reagis je la maltrafita ŝanco per pli alta riskokonduto en la sekva raŭndo. Tio montriĝis sur la bildoj de la kernspintomografoj ke la neŭrona rekompenca sistemo estis nur tiom malmulte aktiva kvazaŭ ili estus malgajnintaj. Aliflanke sanaj maljunuloj reagis en raŭndoj kun gajno de premio ĉiam per plialtiĝo de la signalo - do ilia rekompenca sistemo estis tre aktiva - sendepende de tio ĉu ili estus povintaj gajni aŭ ne.

Restu pacienca, senstreĉa, kontenta: Tiel vi konservos vian sanon ankaŭ ĝis alta aĝo.

Ezopa fablo

27/05/2012 19:02

Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol el Israelo

Ezopa fablo
de Kolomano KALOCSAY (1891-1976)


La ĉeval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.

Diris la ĉeval' incite:
“Eh, malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La ĉevaloj
Al bataloj
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj,
(Iom helpis ankaŭ spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l' kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!” — la ĉevalo henis.

Bov' respondis dum remaĉo:
“Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon.
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
Vane pompas
La kuraĝo,
Se l' furaĝo
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon bovo gajnas.”

Paŝtis sin melankolie
Ankaŭ la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aŭdis,
Ke sin ili laŭdis.
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: “Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' eĉ ne okazus!”

KAKTO KAJ LACERTO

27/05/2012 18:59

Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol el Israelo

KAKTO KAJ LACERTO
de Ŝtefo URBAN (1913-1974)


Kreskis Kakto
en dezerto,
Venis al li
la Lacerto.

“Kial, Kakto,
pro diablo,
kreskas vi ja
en la sablo?”

Kakt’ respondis:
“Fulmotondro!
Por ke dormu
ci en ombro!”

***
Kelkaj homoj sin oferas,
al aliaj multon peras…

 

Fremdlingvo en bazlernejo

27/05/2012 06:40



En lernejo la instruado de fremda lingvo ne estas fako en kiu la lernantoj unuavice akiras iun scion, sed la lernanto akiru lertecon en alia lingvo ol la lingvo en kiu la instruado ĝenerale okazas. Mi pensas ke la lernado de fremda lingvo estas plej bone komparebla kun la lernado ludi muzikinstrumenton. Kvankam por tio ja ankaŭ necesas teoriaj scioj ekz. pri la funkciado de la instrumento, la lernado tamen konsistas ĉefe el ekzercado.

Tiu ekzercado devas okazi sufiĉe ofte kaj ĝi devas okazi longdaŭre. Kaj en muziklernejo sufiĉe baldaŭ okazas la unuaj koncertetoj de la lernantoj, ili prezentas tion kion ili lernis al siaj gepatroj en komuna koncerto. Se ili povas sukcese prezenti ion, tio instigas ilin al daŭrigado de la lernado. Kaj tio ja necesas, ĉar la lerteco ludi muzikinstrumenton sufiĉe rapide malaperas se la lernanto ne regule ekzercas. Multaj gejunuloj pro tio ludas en junulara orkestro kaj tio estas ankaŭ tre bona por ilia socia evoluo.

Rilate al lingvolernado tio bedaŭrinde plej ofte ne okazas. La gejunuloj lernas kaj lernas, sed ili dum longa tempo ne povas apliki tion kion ili lernis. Kaj la ekzercado apenaŭ okazas. En la klasĉambro apenaŭ estas okazo por paroli la fremdan lingvon kaj tiel ekzerci ĝin. Kaj hejme la afero aspektas simile. Estas kompreneble diferencoj laŭ la lingva situacio. Se la lernanto povas apliki la lingvon en la ĉiutaga vivo, ĉar estas multaj homoj en la medio kiuj parolas la fremdan lingvon, tiam la lernanto ja havas la eblecon praktiki kaj ekzerci la lingvon. Tio okazas ekzemple en landoj kun malgrandaj lingvoj.

Sed en landoj kun granda lingvo, ekz. Germanio kaj Aŭstrio, la propra lingvo estas tiel forta ke oni apenaŭ bezonas fremdan lingvon en la ĉiutago. Sekve precipe la lernantoj en kamparaj regionoj lernas ion en lernejo kion ili ne bezonas resp. eble bezonos nur kiam ili estos plenkreskuloj. Pro tio la komenca entuziasmo pri la lernado de nova lingvo plej ofte sufiĉe rapide lamiĝas kaj la tuta instruado apenaŭ alportas progreson. Tial ofte post 8 jaroj de lernado de ekz. la angla lingvo en gimnazio multaj lernantoj apenaŭ scipovas paroli la lingvon.

Por plibonigi tiun situacion oni havis la ideon komenci la instruadon de la unua fremda lingvo jam en la bazlernejo, ĉar dum tiu koncerna aĝo la infanoj pli facile lernas novan lingvon. Tio ja estas vero, sed tio nur validas se la situacio estas tia kiel mi priskribis ĝin por muzikinstrumento. Jam antaŭ 20 jaroj oni enkondukis instruadon de la angla lingvo en la bazlernejo en Aŭstrio. Sed tio nur laŭnome estas instruado. La afero plej ofte limiĝas al kantado de anglalingvaj kantoj. Laŭplane la instruado okazu dum nur 1(!) instruhoro semajne kaj eĉ tio ofte ne okazas. La instruistinoj plej ofte ne estas kapablaj instrui fremdan lingvon kaj nur malbone parolas ĝin.

Tion nun finfine oni rimarkis. Sed la ŝtataj instancoj ne scias kion fari. Oni ne povas aŭ ne volas investi pli da mono, ĉar la kostoj ja eksplodus, se oni volus kovri la tutan landon. Tio estas situacio kiu "krias" pri Esperanto. La propedeŭtika instruado de Esperanto en la tria kaj kvara klasoj de bazlernejo havus sencon, ĉar la infano lernus ion pri la funkciado de lingvo kaj tio povus servi kiel fundamento por la lernado de aliaj lingvoj. La kostoj por Esperanto estus konsiderinde malpli altaj, ĉar la instruistinoj povus akiri la necesajn konojn de la lingvo dum sufiĉe mallonga tempo.

Niaj Esperanto-institutoj en la diversaj landoj nun havas bonan ŝancon por la prezentado de konceptoj pri la enkonduko de Esperanto kiel propedeŭtika fako en bazlernejoj. La tempo maturiĝis

La grafika gesto de Ludoviko Zamenhof

25/05/2012 20:37

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero avio el Israelo

Grafologia analizo de du leteroj

Grafologio estas konsiderita "pseŭdoscienco", t.e. "instruaro aŭ praktikado sen sciencaj bazoj aŭ sen scienca rigoro". Oni faras la grafologian studon sur la formo de la literoj, kaj ne sur la teksto.

Tiu formo, ankaŭ konsiderante  la ligojn inter la literoj, ilian rilatan grandecon en lineo, ktp., donas informojn pri la psikologiaj trajtoj de la skribanto.

La bazoj de grafologio ne estas tute neraciaj, kiel tiuj de astrologio, sed mankas sciencaj pruvoj por apogi ĝiajn konkludojn. Malgraŭ tio, multaj entreprenoj kaj firmaoj uzas ĝin por elekti dungontojn.

Specife rilate al la skribo de Zamenhof oni povus iom ŝerce diri: "Tre ofte estas vere malfacile kompreni lian skribmanieron kaj tio pruvas, ke li estis kuracisto: medicinaj receptoj ja ĉiam aspektas nekompreneblaj!".

Sed pli serioze, jen grafika analizo fare de Alga Vanna Guernieri, konata itala grafoanalisto, de du leteroj de Zamenhof, kiujn mi transkribis per klaraj literoj kaj enmetis ĉi suben.

Ŝi estas sekvanto de la grafologia metodo, prilaborita de Girolamo Moretti (1879-1963), skolfondinto en Italujo de originala tekniko de esploro de personeco, kiu, per atenta analizo de la grafika gesto, sukcesas spuri la plej kaŝitajn kialojn, kun iliaj plej profundaj signifoj, kiuj kaŭzas la geston mem.

Letero de Zamenhof el 1906


La analizo de tiu ĉi unua letero, el la jaro 1906, indikas, ke Zamenhof estas persono eksterordinare sentema, akceptema kaj pro tio ankaŭ facile reagokapabla al instigoj. Esence lia inteligenteco estas sagaca, emocie movita de profunda sento kaj granda amo por la homaj estaĵoj (la proksimaj kaj la tuta homaro). Li havas rimarkindajn memoron kaj kapablon asimili kaj lerni.

Tamen tio ĉio postulas grandan investon de energioj, des pli, ke li nepre ne kontentiĝas pri la unuaj kontentigaj rezultoj. Persisto, forta volo kaj laboremo permesas al Zamenhof elteni la streĉadon necesan por atingi la plej ambiciajn celojn.

Letero de Zamenhof el 1913

En tiu ĉi dua letero, el la jaro 1913, oni rimarkas signifajn ŝanĝojn, tre verŝajne ankaŭ pro la granda streĉiteco de la cirkonstancoj.  

La 9-a Universala Kongreso okazis inter la 24-a kaj la 31-a de aŭgusto 1913 en Berno (Svislando). Zamenhof skribas el sia germana feriejo en Bad Neuenahr apud Bonno, kie li loĝis en Villa Ernas. Tie li eksciis pri la akcidenta morto de Carlo Bourlet je la 12-a de aŭgusto. Tio devigis lin interrompi la feriojn kaj veturi al la entombigo en Parizo, kie li faris la funebran "Paroladon super la Tombo". Poste li revenis al Bad Neuenahr, kie li skribis la supran leteron, kaj de tie al Berno.

Evidente skribita ankoraŭ sub la ŝoko pri la perdo de unu el La grafika  plej fidelaj helpantoj, ĝi estas unu el la multaj rutinaj dankleteroj, kiujn Zamenhof devis daŭre skribi en granda hasto kaj sub ega tempa premo.

La homa sano povas suferi pro la mensa streĉado necesa por persiste alfronti tiajn situaciojn. Certe ĉe Zamenhof la trankvileco ne loĝas, kvankam, ĉion konsiderinte, li evidentiĝas kiel metodike ordema kaj organizita.

Oni scias, ke li estis pasia fumanto kaj ke plurfoje provis ĉesigi fumadon, sed sensukcese; tiu malbona kutimo tre verŝajne malutilis al lia sano kaj mallongigis lian vivon. Jam de ĉirkaŭ la jaro 1900 li suferis de malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj.  

La skriba gesto en tiu ĉi dua letero klare montras simptomojn de fizika sufero kaŭzita de la kora malsano, kiu la 14-an de aprilo 1917 mortigis nian majstron.

 

<< 30 | 31 | 32 | 33 | 34 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.