Blog

Spinlamaj ratoj relernas kuri

02/07/2012 08:45

Esploristoj helpis al ratoj reuzi siajn gambojn. La bestoj povis dank' al kombino de trejnado, elektraj impulsoj kaj medikamentoj denove movi siajn gambojn kaj eĉ kuri. Jam post du jaroj la esploristoj volas testi la procedon ĉe la homo.

Medicinistoj jam de ĉiam revas redoni la kurkapablon al lamuloj. La resanigo de spinlameco ĝis nun tamen estas neebla - almenaŭ ĉe la homo. Por ratoj tio nun ne plu validas. Esploristoj sukcesis liberigi la rodulojn de lameco. La bestoj regajnis la konscian regadon de siaj movoj - kaj povis helpe de tenilo eĉ supreniri ŝtuparojn kaj ĉirkaŭiri obstaklojn.

La nervorekapabliga procedo de svisaj esploristoj el Lausanne baziĝas interalie sur trejnado de kurado kaj stimulado de tiel nomataj dormantaj nervoĉeloj en la mjelo. Se la mjelo estas grave lezita aŭ komplete distranĉita, la nervoĉeloj malsupre de la tranĉo ne plu ricevas informojn el la cerbo.

Por la studaĵo la esploristoj distranĉis ĉe 10 ratoj la ĉefajn nervokondukojn de la mjelo lasante nur malgrandan reston de nerva teksaĵo. Tiu formo kaj grado de lezo korespondas laŭ ili tre bone al tiu de multaj spinlamaj homoj. La esploristoj revekis la dormantajn ĉelojn. Tio sukcesis helpe de elektra stimulado kaj de miksaĵo de ĥemiaĵoj kiuj stimulas la nervoĉelojn - simile al la mesaĝaj substancoj de la cerbo.

Jam antaŭ tri jaroj la svisaj esploristoj montris ke dank' al tiu stimulado spinlamaj ratoj povas paŝi antaŭen sur rulbendo. Tamen la bestoj ne kapablis konscie regi siajn movojn ĉar la nervokunligoj inter la malantaŭaj gamboj kaj la cerbo restis interrompitaj. Anstataŭe la rulbendo donis la impulsojn por la movoj.

Sed nun la esploristoj konstruis robote stiratan tenilon kiu tenas la ratojn sur la malantaŭaj gamboj kaj nur tiam subtenas ilin se ili perdas la ekvilibron. La bestoj tiel ricevas la senton posedi sanan spinon. Post la ĥemie-elektra stimulado de la nervoĉeloj ili igis la bestojn plenumi kurtrejnadon per subteno de jungilaro. Samtempe ili logis la ratojn per peceto da ĉokolado.

Post du ĝis tri semajnoj la ratoj faris siajn unuajn memstarajn paŝojn kaj baldaŭ atingis vojlongon de 21 metroj dum tri minutoj. La impeto tamen venis de la vola forto de la bestoj.

Bazo por la sukceso estas ke per la speciala trejnado kiu baziĝis sur la propra volo en la mjelo rekreskis novaj nervokunligoj . Ili kreskis ĉirkaŭ la lezitaj areoj kaj tiel rekonstruis novajn kunligojn inter la cerbo kaj la malantaŭaj gamboj. Tiel la bestoj regajnis la konscian regadon pri siaj gambomovoj.

La esploristoj el Lausanne vidas la eblecon ke tiu trejnada metodo povos ankaŭ rekapabligi homojn post lezoj de la mjelo movi la gambojn. Unuaj esploraj studoj kun pacientoj laŭ ili povus komenci post du jaroj. Tamen ne eblas nun preni la ekzemplon de la ratoj ke la metodo vere funkcios ĉe la homoj ĉar la nervofibroj ĉe la homoj prenas alian vojon ol ĉe ratoj. Tamen oni prave povas esperi ke eblos plibonigi la situacion de spinlamuloj.

 

Lingvo eble evoluis el ŝmacado

01/07/2012 09:12

Kiel la homoj lernis paroli? Esploristoj pri primatoj supozas ke ŝmacado povus ludi gravan rolon. Ili rigardis al la buŝo de makako-simioj kaj trovis movojn kiuj aperas ankaŭ dum homaj babiladoj.

Simioj regas la kompleksajn rapidajn movojn de lipoj kaj gorĝo kiuj necesas por la parolado. Tion eltrovis internacia teamo de esploristoj per observoj ĉe makakoj. Pro tio la esploristoj kredas ke mallaŭta ŝmacado de la lipoj eble estis unu el la originoj de la homa lingvo.

Kontraŭe al la senvola vokado, gruntado kaj gorĝa bruado de la simioj la movoj de la vizaĝo kaj de la lipoj estas konscie regataj kaj la simioj aktive uzas ilin por komunikado. Tiuj movoj plenumas per tio gravan antaŭkondiĉon por lingvo. Tio apogas la tezon ke la radikoj de la homa lingvo ne kuŝas en la sonoj de la primatoj sed en ilia mimiko kiun ili uzas por komunikado.

Multaj simio-specioj ŝmacas en afablaj situacioj, ekzemple kiam renkontiĝas patrino kaj ido. Kvankam temas en tiu kazo pri mallaŭta bruaĵo ("p p p p"), ĝi ne estas akompanata de sonigo kiu estiĝas per vibrado de la voĉkordoj en la laringo. Se oni supraĵe observas tion, la lipoŝmacado ŝajne realiĝas nur per rapida malfermado kaj fermado de la lipoj. Ke tio ne estas la kazo, tion nun montris esploristoj de la universitato Vieno kaj de la Princeton-universitato en Usono. Ili esploris la movojn de la buŝa kaj faŭka kavo dum la lipoŝmacado de la makakoj  helpe de rentgenaj filmoj.

Kaj tiuj filmoj montras ke temas pri sufiĉe kompleksa konduto. Dum la lipoŝmacado okazas rapidaj kaj kunordigitaj movoj de la lipoj, de la makzelo, de la lango kaj de la langa osto. Kun ofteco de 5 cikloj po sekundo laŭ la esploristoj tiuj movoj okazas krome en simila rapideco kiel la homa lingvo.

Kvankam la lipoŝmacado supraĵe similas al imita maĉado, tamen la veraj sinsekvoj de la movoj konsiderinde diferenciĝas de tio. Ili similas pli al sinsekvoj kiuj en la areo de la buŝo kaj de la laringo okazas dum ŝanĝo de vokaloj al konsonantoj dum la parolado. Krome ili okazas je duobla rapideco ol la normala maĉado.

Kiel la esploristoj raportas, ankaŭ aliaj simio-specioj, inter ili la ĉimpanzoj, per tiuj lipomovoj povas ankaŭ produkti bruaĵojn. Ili igas siajn lipojn vibri kaj tiel eligas laŭtan ŝmacadon kaj eksplodan bruaĵon. Tiuj formoj de esprimo evidente estas vole regataj. Alie ol la blekado kaj gruntado eblas lerni ilin.

Ekzemple orangutangoj kapablas lerni la fajfadon. Ankaŭ en tiu kazo la bruaĵo ekestas per movoj de la lipoj kaj de la lango kaj ne de la laringo. Laŭ kompreno de la esploristoj tiuj observoj indikas ke la origino de la homa lingvo fontas el du komponentoj: El senvolaj sonoj kiuj estas produktataj de la voĉkordo en la laringo kaj el rapidaj, lernitaj movoj de la trairejo de la vokaloj.

Ankoraŭ en mallumo troviĝas la origino de la kantanta, melodia komponento de la homa lingvo kiu postulas regadon pri la laringo.

Malamiko en nia poŝo

30/06/2012 08:47

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


Poŝtelefono, kompufono kaj ĉiu ajn... sklavigilo

Kiel okazas, ke io komence luksa superfluaĵo, kiu plibonigas la homan vivon, ĝin farante pli komforta, en iu mistera maniero fariĝas fine balastaĉo, kiu vere ĝenadas nin? Kiel rimarkinde aktualan ekzemplon, prenu poŝtelefonon aŭ ĝian evoluigon, la kompufonon.

Antaŭ 20-25 jaroj preskaŭ ne estis poŝtelefonoj; la malmultajn tiam ekzistantajn oni konsideris superfluaĵoj kaj luksaj rangosimboloj. Tiam, se vi eliris de via hejmo aŭ laborloko, oni ne plu povis  ekkontakti vin kaj tiel vi ĝuis plenan senĝenan kaj senliman privatecon.

Kiam la poŝtelefono aperis, ĝi ekallogis multajn homojn unuflanke pro ĝia kvankam malofta utilo ĉefe en subitaj aŭ esceptaj situacioj, aliflanke pro la ebleco pavi kiel gravuloj kaj riĉuloj. Tiel, nerimarkite, dum la lastaj 20 jaroj poŝtelefonoj transformiĝis el superfluaĵo en neceson, nepran kaj nemalhaveblan ilon.

Mi bonege rememoras pri la reklama slogano de la tiama unua poŝtelefona provizanto: "Dank' al tiu ĉi noviga aparato, vi neniam  plu estos sola!". Ĝi ŝokegis min. Mi imagis min mem en mallibereja ĉelo, devigita kunvivi kun aliaj prizonuloj kaj elteni, tagon kaj nokton, iliajn ĉeeston kaj babiladon. Similan, por mi suferigan, mankon de privateco mi spertis dum mia tre longa rezervoservo en la armeo.

Alia fama slogano estis: "Transformu ĉiun malŝparotan horon en  laboran horon!". Horoj en trafikŝtopiĝoj, ja estas malsparaĵo kaj, se ni povus ilin transformi en horojn de laboro, ni povus eliri el  laborloko pli frue. Ĉiuj flankoj ŝajnas gajni. Des pli, kiam temas pri kompufonoj, kiuj ebligas ricevi kaj sendi retpoŝtajn mesaĝojn.
La ruza kamuflita manipulado de la laboristoj estas klara.

La labordonanto donas senpage ĉiam pli allogajn kompufonojn al siaj dungitoj, kondiĉe ke ili estos ĉiam atingeblaj kaj fakte dirante al ili: "Se la retpoŝtaj mesaĝoj atingos vin senprokraste, vi povos esti pli efikaj, respondi pli rapide kaj tiel havi pli da libera tempo por vi mem".

Tamen fakte, el la vidpunkto de multaj oficistoj, tio vere malfaciligas ilian vivon. Ili neniam povas disiĝi el sia laboro, kiu ĝene persekutadas ilin ĉie kaj ĉiuhore.

Kial homoj konsentis pri tio? Fakte ili neniam donis sian konsenton, ĉio okazis nerimarkite. Tiu procezo okazas laŭ unu el la plej fundamentaj leĝoj de historio: "Superfluaĵoj fariĝas necesoj". Io, kiun komence oni faras, ĉar ĝi faciligas nian vivon, tre ofte fariĝas poste nemalhavebla neceso kaj nepra absoluta neceso tre ofte fariĝas damaĝa, sufoka aŭ almenaŭ danĝerete uzebla kaj
primokinda.

Ĉu vi rimarkas, kiom da "zombioj" iele trapele promenadas ravitaj en iu transtera mondo, laŭte parolantaj al la aero, sen povi aŭskulti  antaŭsavajn ĉirkaŭbruojn pro la oreloj ŝtopitaj de aŭskultiloj, sen eĉ rigardi kien ili metas siajn piedojn, ĉar ilia atento estas fokusigita sur iu ajn ekraneto?

Je via, ĉefe mensa, sano, "homo sapiens"!               
 

Elektronika mono

29/06/2012 14:46

La nekontanta pagado atendas revolucion. Danke al "Proksimarea komunikado" klientoj devas ankoraŭ nur alproksimigi siajn monujojn al la kaso en distanco de kelkaj centimetroj. Ankaŭ la pagado per "elektronika mono" helpe de la kompufono realiĝos per tiu tekniko.

Tiel kontanta mono jam post kelkaj jaroj povus finmorti. La nova tekniko ebligos tion. Tiu "proksimarea komunikado" (NFC) estas sendrata teknologio per kiu du aparatoj povas interŝanĝi informojn. Tio funkcias nur se ambaŭ aparatoj troviĝas proksime unu al la alia. Ekzemple kompufonoj kaj kasoj en vendejoj povas kontakti unu la alian. La teknologio fontas el la jaro 2002. Ĝi ricevis multe de anticipaj laŭdoj. La ĝis hodiaŭ iom bremsita disvastiĝo eksplikiĝas per la mankanta ekipado de la aparataro kun la taŭga normo. Tio nun ŝanĝiĝas per la nova generacio de porteblaj telefonoj resp. kompufonoj. Multaj provizantoj de sendrataj telefonservoj ekipas siajn telefonojn kun speciala NFC-procesilo, kaj nun ankaŭ la unuaj bankoj faras la samon kun kreditkartoj kaj bankokartoj. Aliflanke detalvendistoj reekipas siajn kasojn. Post du ĝis tri jaroj laŭ la takso de ekspertoj la NFC-teknologio povus atingi la vastajn sociajn tavolojn.

Oni promesas ke la nova teknologio atingos tre altan nivelon de sekureco. Se oni perdas sian kompufonon eblos ŝlosi ĉiujn servojn per centra telefonnumero. Kaj la pagado funkcias nur je tre malgranda distanco de kelkaj centimetroj inter kreditkarto kaj kaso.

En Svedio jam ekzistas planoj komplete rezigni pri kontanta mono. Tie jam hodiaŭ aŭtobusaj biletoj aŭ malgrandaj aĉetoj efektiviĝas nur malofte per kontanta mono. Oni aplikas tie SMS-mesaĝojn, kreditkarton aŭ pli kaj pli ofte la kompufonon. La avantaĝoj de nekontanta socio estas evidentaj: Bankoj ne plu riskas rabatakojn, se mono ne plu kuŝas en la monŝranko. Maljunaj sinjorinoj ne plu devas firme teni sian poŝon en piediranta zono por protekti sin kontraŭ ŝtelistoj. La korupto povus reduktiĝi ĉar elektronikaj monfluoj estas pli bone kontroleblaj. Kaj nelaste eblus ankaŭ ŝpari la kostojn de produktado por moneroj kaj monbiletoj. Kvankam tiu ideo havas multajn pozitivajn aspektojn, ĝi havas ankaŭ negativajn. Multaj maljunaj homoj ne povas lerni ĝuste uzi la novan teknikon. Kiu ne posedas kompufonon aŭ kreditkarton, tiu ne povas aĉeti siajn bezonaĵojn. Kaj eĉ se en la monŝrankoj ne plu kuŝas mono krimuloj povus ŝteli la elektronikan monon.

Mi antaŭvidas ankoraŭ sufiĉe longan paralelan funkciadon de kontanta mono kaj elektronika mono, sed iutage la kontanta mono ne plu ekzistos.
 

Jorge Amado - el Bahia en la mondon

26/06/2012 20:47

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉi tiun tutan jaron 2012 Brazilo feste rememoras pri Jorge Amado, la brila verkisto, kiun la ŝtato Bahia donacis al la mondo. Li estas unu el la plej impresaj literaturaj fenomenoj en la historio de la lando kaj eĉ de Latinameriko. Li simple furoris per siaj romanoj dum tuta duono de la 20-a jarcento. Ne ekzistas brazilano, kiu neniam aŭdis pri Gabriela, Dona Flor, Kinkas Akvobleko, Tieta kaj pri la “kapitanoj sur sablo” - la malriĉaj knaboj vivantaj ĉe la kajo en Salvador, ĉefurbo de Bahia. Kaj tiu listo da figuroj povus longiĝi, ĉar efektive ĝi estas nur parteto de vasta galerio, kiu definitive eniris la fikcian panoramon de la brazila beletro. Jorge Amado kapablis perfekte respeguli la animon de la popolo, de la simplaj homoj, kun iliaj kredoj, kontraŭdiroj, suferoj kaj ĝojoj. Lia kolorplena, emocisaturita prozo kaptas la leganton je la koro. Se oni devus karakterizi lian skribarton, tiam oni devus difini ĝin kiel “homaman”: li amegis sian popolon.
    
Oni rajtas aserti, ke li estas unuanime ŝatata – kun ebla escepto de iaj pedantuloj, kiuj kritikis lian simplan prozon kaj lian iel romantikan aliĝon al komunismo. Sed liaj politikaj ideoj neniel makulis la valoron de lia arto. Fakte, Amado ricevis multajn premiojn dum sia vivo, inkluzive de Premio Camões, la plej prestiĝa koncerne la portugalan lingvon. Diversajn liajn historiojn oni adaptis por televido, kino kaj teatro. Oni lin elektis por la Brazila Akademio de Beletro, kaj liajn verkojn oni tradukis al 49 lingvoj – inkluzive de Esperanto: la kompetenta brazilano Geraldo Pádua Esperantigis lian verkon “La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko”. Ĉi-jare, la Muzeo de la Portugala Lingvo, en la urbo San-Paŭlo, omaĝas la grandan artiston per impona ekspozicio. Simila evento okazis en Parizo.
    
Jorge Leal Amado de Faria mortis en sia amata Salvador en la jaro 2001. Li definitive envenis la panteonon de literaturo ne nur pro sia agrabla, sentoplena prozo, sed precipe pro du apartaj trajtoj de sia verkaro: moderna regioneca scenejo kaj elstarigo de la miksado de rasoj kiel elemento por plibonigo de homaj valoroj. Skribante pri la homoj kaj moroj de sia regiono, li montris, ke la homo estas la sama ĉie en la mondo; kaj montrante la belecon de la brazila rasmiksita gento, li montris, ke ne ekzistas rasoj, sed nur... homoj kun homoj. Ni neniam forgesu lin.
 

El mia tirkesto

26/06/2012 20:42

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando


Mi ne opinias min poeto, verkisto, sciencisto aŭ ĝenerale iu fakulo. Tamen ekde mia junaĝo mi ŝatas skribi. Elpensi versaĵeton estis por mi kaj facila kaj agrabla okupo. Mia "tirkesto", kiel oni diras, enhavas plurajn skribaĵojn. Tamen mia vera aventuro komenciĝis dum unu el tendumadoj kun gekolegoj, kiam ni estis mezlernejanoj. Ni tiam volonte pasigis niajn feriotagojn apud tiu aŭ alia proksima lago. Unufoje okazis io, kio vere min inspiris. Iuvespere ni povis ekaŭdi belan kantadon akompane de gitaroj, kiu ege ekplaĉis al ni, do ni decidis aliri pli proksimen kaj laŭeble interkonatiĝi kun la kantistoj. Ĉi tiel okazis. Ni ĉiuj estis ravitaj pro la vera koncerto, kiu aŭdiĝis tiuvespere. Precipe raviĝis niaj koleginoj. Mi ne devas aldoni, ke knaboj en tiu aĝo faras plurajn klopodojn por imponi al la t.n. bela sekso. Niaj novaj kolegoj tiel bele kantis kaj plukis la kordojn, ke la knabinoj el nia societo preskaŭ enamiĝis. Tiutempe mi estis jam post kelkaj jaroj de mia muzika edukado, sed gitaron mi ankoraŭ ne ludis. Kia malbonŝanco.

Tuj post la reveno hejmen mi aranĝis por mi gitaron. Pasis apenaŭ kelkaj tagoj, kaj mi ellernis sufiĉe multe da akordoj bezonataj por akompani al si gitare. Kaj ĉu vi scias, kio okazis poste?

Dum la sekvaj tendumadoj mi estis stelulo. Verdire knabinoj ne nepre svenadis pro mia kantado (aŭ aspekto), sed mia rango plialtiĝis kelkoble. Mi povas nur mencii, ke mi pasigis tiun tempon agrablege, skribinte plurajn kanzonojn kun miaj tekstoj. La kanzonoj estis simplaj, sed ĝuste pri tio temis al junularo. Ili - la tekstoj kaj multaj aliaj - ĝis hodiaŭ dormetas en diversaj kajeroj kaj en la memoro de personoj, kiuj ilin iam aŭdis. Certe ĉi tiel restos, kaj mi tute trankvile, sen emocioj povas de tempo al tempo eltiri ion kiel interesaĵo. Ĉi-sube sur la foto vi povas rekoni min kun gitaro - tiufoje kiel stelulo inter esperantistaj junulinoj, kies okuloj sekvas la tekstojn, ne la gitariston :-)

Kaj hodiaŭ el mia tirkesto, se vi permesos, mi prezentos al vi kanzonon en Esperanto. Ĝi estas kvazaŭ manifesto skribita de mi antaŭ pli ol dudek jaroj. La registraĵo - verdire surbendigo - devenas el ĉ. 1986, kaj estis realigita en mia tiutempa ĉambro, do ne temas pri ia studio.

Mi titolis ĝin "Kun bona vorto". Jen ĝi.

Kun bona vorto, pro propra volo
mi iras al vi nun.
Memoru, fratoj, por ĉiuj homoj
egale brilas sun'.
Ĉiuj loĝantoj de nia mondo
devus kompreni, ke
tro longe ili estis malamaj
kaj malkonsentaj tre.
 
Ref.:
Bezonas homoj lingvoperanton -
tutcerte estas ĝi Esperanto.
Kaj estu certaj ĉiam,
por ĉiuj same brilas
la signo de l'esper' - verda stel'!

Ĉiam pli ofte tute mondskale
aŭdiĝas kuna kri'.
Sed lingvaj baroj ĝenas nin tamen,
dum agi volas ni.
Jam venas tempo de kunlaboro
por bono kaj feliĉ'.
Kondukas tien nur unu vojo
- per interkompreniĝ'!

Ref.:
Bezonas homoj ...


 

Revado akcelas kreivon

26/06/2012 17:07

Kiam la cerbo ŝaltas al "revado-modo", la neŭronoj funkcias kun granda intenseco. Revado akcelas laŭ studaĵoj la kreivon. La inspiro tamen ne venas dum nenionfarado, sed dum mense malpli defiaj agadoj. En la jaro 1905 eksplodis la genio de Albert Einstein. Tiam li publikigis kvar teoriojn el kiuj ĉiu unuopa meritis la Nobel-premion. Albert Einstein tiam havis altegan kreivon. Kion li atingis dum sia "mirinda jaro", tio estas supozeble unika en la historio de sciencoj.

Einstein estis tiel efikega kvankam li eĉ ne jam havis postenon kiel fizikisto kaj tiam devis perlabori sian vivtenon kiel subranga oficisto en la patentoficejo de Berno. Ĉu malgraŭ - aŭ ĉu ĝuste pro tio? Eble ĝuste la mensa ŝparflamo en lia profesia vivo estis akcela por tiu "eksplodo de genio". Almenaŭ tion supozigas studaĵo de Jonathan Schooler. La psikologo de la Universitato de Kalifornio estas specialisto por revado. Revado estas tiu stato kiu aperas kiam la "mi-konscio" nur malfirme direktas la homon kaj la pensoj ekvagas libere.

Ĝis antaŭ nelonge revado havis malbonan reputacion. Oni konsideris ĝin senproduktiva stato. Sed skanado de cerboj montras ke dum revado okazas gravaj aferoj. Dum la pensoj vagas, aktivas regiono de la cerbo kiu partoprenas en la konstruado de la longtempa memoro. Schooler eltrovis ke dum revado ankaŭ laboras la antaŭfrunta kortekso. Tiu parto de la cerbo kompetentas por la solvado de problemoj. Oni povus ankaŭ diri: Se kreivo havas lokon en la cerbo, ĝi situas ĝuste tie. Revado estas laŭ Schooler tre aktiva stato. Oni forlasas la nuntempon kaj la ĉi-lokon kaj direktiĝas al pli foraj aferoj kiuj tamen povas esti gravaj. Ĝis nun oni koncentriĝis pri la malavantaĝoj de tiu fenomeno, sed nun ni atentu ankaŭ la avantaĝojn.

La pereksperimentan eksplikon Schooler nun liveris en aktuala studaĵo. Li petis 145 studentojn al duminuta testo dum kiu ili devis trovi laŭeble multajn aplikojn por ĉiutagaj uzobjektoj kiel dentostabetoj, vestoteniloj kaj brikoj. Antaŭ la ripeto de la testo li dividis la testantojn en grupojn kaj donis al ili diversajn taskojn. La unua grupo devis solvi komplikajn memortaskojn, la dua grupo devis plenumi simplan reagoteston. Laŭ studaĵoj la pensoj ekvagas prefere sub tiaj kondiĉoj. La tria grupo devis nenion fari kaj la kvara grupo tute ne havis paŭzon. Nur la testantoj de la dua grupo pliboniĝis. Ili trovis je 41 procentoj pli da aplikoj por ĉiutagaj uzobjektoj ol dum la unua testokuro. Ŝajne revado efikas same kiel REM-dormado (REM=rapida okulmovado). Oni scias ke REM-dormado ebligas kreivajn eltrovojn.

Tamen mensa vagado ne aŭtomate signifas kreivon. Tiu stato plibonigas la kapablon por solvi problemojn nur se la problemoj estas jam konataj kaj se la koncerna persono jam antaŭe primaĉis ilin.
 

Regenera medicino

25/06/2012 17:29


Medicinistoj volas kuraci malfortecon de la koro per implantado de freŝa muskola teksaĵo. Ili implantas ĉelojn kiuj devenas de la koncernata persono mem. Unua paŝo survoje al tiucela procedo nun sukcesis. Ĉu la terapio iam alvenos en la praktiko, tio tamen ne jam estas direbla.

Estas revo de multaj medicinistoj: kuraci damaĝitan koron per ĉeloj kiuj devenas de la paciento mem - tiel ke la korpo ne forpuŝos ilin. Tia terapio estas ankoraŭ espero por fora estonteco, sed israelaj esploristoj nun forprenis obstaklon el tiu vojo. En la "Eŭropa Kor-Ĵurnalo" la teamo raportas ke ili reprogramigis haŭtĉelojn de du pacientoj al batantaj korĉeloj. Transplanto de tiuj ĉeloj en ratojn montris ke la nove bredita teksaĵo sukcese integriĝis en la koron. Ĉu tiu procedo iutage estos aplikata en malsanulejoj kaj kiujn riskojn kaj kromefikojn ĝi alportos, tion oni ne jam povas diri.

"Ni montris ke eblas preni haŭtcelojn de altaĝaj pacientoj kun misfunkcio de la koro kaj transformi ilin en la laboratorio al sanaj, junaj, batantaj, kormuskolaj ĉeloj", diras la studestro Lior Gepstein de la instituto Technion en Haifa. Tiuj ĉeloj troviĝas en stato kiu egalas al korĉeloj nelonge post la naskiĝo.

La haŭtĉeloj devenas de du viroj kiuj aĝas 51 kaj 61 jarojn kaj kiuj suferas je nesufiĉa funkciado de la koro. En la laboratorio la esploristoj reprogramigis tiujn ĉelojn per enmeto de pluraj genoj kiuj remetas la ĉelojn kvazaŭ al embria stadio. La koncernaj genoj estas konataj el pli fruaj provoj pri transformado de ĉeloj en t. n. induktitajn plurpotencajn praĉelojn. Tiel jam oni sukcese retransformis ĉe musoj haŭtĉelojn al korĉeloj kaj ankaŭ al nervoĉeloj.

En dua paŝo la israelaj esploristoj igis la plurpotencajn ĉelojn evolui al korĉeloj kaj bredis ilin kune kun kormuskolaj ĉeloj en la laboratorio. Post 24 ĝis 48 horoj ambaŭ teksaĵoj kune batis. La teksaĵon la esploristoj implantis al ratoj por testi ĉu la ĉeloj tie sukcese integriĝis en la koron. Ankaŭ tiu parto de la eksperimento sukcesis.

Klinikaj studoj en kiuj la tekniko estos testata povus komenci dum la venontaj 10 jaroj, opinias Gepstein. Tamen oni ne tro esperu. La ŝancoj estas malgrandaj ke la procedo estos aplikebla ĉe pacientoj. Kaj eĉ se jes, daŭros ĉirkaŭ 15 jarojn por alveni tie. Tamen la studaĵo estas eksterordinare interesa.

Subakva sporta fiŝado je apneo

24/06/2012 17:55

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Familiaj travivaĵoj kaj dilemoj

Ekde infanaĝo mi abomenas ĉasadon.  Jam delonge mi ne plu manĝas viandon de mamuloj, ĉar ekestis en mi profunda respekto kaj sentemo rilate al tiu ĉi klaso de la animala regno, kiu evolucie tiom similas al ni, posteuloj de la praestaĵo "homo sapiens" (t.e. "homo saĝa"), kiel ni estas, aŭ eble, ni "devus" esti.

Mi senprobleme manĝas laktaĵojn, ovojn, fiŝojn kaj kortobirdojn, opiniante, ke ĉio tio konstituas nemalhaveblan homan nutraĵon. Tamen kelkfoje mi okaze pripensas tiun ĉi aferon kaj spertas iom da konfuziĝo pro pensoj kaj sentoj, kiuj kontraŭdiras tian konduton. Jen ekzemplo.

Mia filo, profesie instruisto pri matematiko kaj fiziko en supera lernejo, jam kelkajn jarojn ŝatokupas pri submara fiŝkaptado je apneo. Li mergiĝas kaj longe naĝas sub la akvo helpe de naĝiloj, plonĝmasko kaj spirtubo por respiri krozante marsurface.

Por ĉasi la fiŝojn li uzas subakvan pafilon, nomatan "arbalete", kiu helpe de elastaj tendenoj kapablas subite kaj fortege antaŭenpuŝi ŝtalan lancon ĝis maksimuma distanco de 3-4 metroj. Tiu ĉi lanco estas konektita per fadeno al turnilo de fiŝkano por reteni kaj fine mankapti la pafitan predon.

Por kapti fiŝon oni devas aŭ hazarde renkonti ĝin aŭ, retenante sian spiron dum maksimume 2-3 minutoj, mergiĝi je profundo de 15-20 metroj, embuske atendi surfunde aŭ surrife hazardan predon liberan en ĝia natura vivmedio, al ĝi sukcese alproksimiĝi ĝis 3-4 metroj kaj paftrafe enpiki ĝin.

Ĉi tiu tekniko postulas specifajn atletajn kapablojn, bonegan ĝeneralan nivelon de fizika preparado kaj optimuman sanstaton de la kardio-cirkula sistemo. Krome, ne sufiĉas havi longtempan apneo-kapablon, nepre necesas scii kiel reguligi ĝin por taŭge kaj longe agi subakve. La subakva fiŝisto devas havi, samtempe, apartan adapton al la mara medio kaj profundan konon de la kutimoj de la celataj fiŝspecioj, akireblan nur per sperto de multaj submaraj horoj.

La modernaj surteraj ĉasistoj, kvankam asertante, ke ili agas sporteme, fakte ili tute ne donas iun ajn ŝancon al iliaj predoj. Per altpreciza ĉasfusilo, ofte eĉ ekipita per teleskopa celilo, kun altefikaj kugloj, je distanco de centoj da metroj, ili pafas preskaŭ tute senkonsciajn bestojn. Nu, vere, ĉu tio estas sportema spirito? Do, laŭ tiu ĉi specifa punkto, subakva ĉasado je apneo estas sendube multe pli "ĝentlemana" kaj akceptebla agado.

Antaŭ kelkaj tagoj, post kelkaj frumatenaj horoj de tre laciga mergiĝado apud submara fora rifo je profundeco de 18 metroj, mia filo sukcesis fiŝkapti esceptan fiŝon (vidu la supran foton). Temis pri plene plenkreska "skombro", 30 kilogramojn peza kaj 140 centimetrojn longa. Laŭ lia rakonto vere temis pri ege malfacila kaj penege akirita kaptado. Laŭ la situacio de ĝia ovaro, temis pri fiŝo, pli-malpli 13-jaraĝa, kiu jam finis sian reproduktan ciklon.

Kompreneble mi sincere gratulegis mian fiŝiston kaj plurfoje frandis kune kun ĉiuj familianoj la ege bongustan fiŝeĝon. Tamen mi sentis samtempe ankaŭ aflikton pri tiu belega natura mortigita besto!

Guste hieraŭ mia filo, dum trejniĝa mergiĝo sen pafilo proksime de la marbordo, renkontis malnovan konaton, t.e. plenkreskan "labrakon", kies teritorion li jam konis kaj kiun antaŭe li ne sukcesis kapti. Scivoleme tiu ĉi fiŝo tre alproksimiĝis al li, ĉirkaŭnaĝadis, longe rigardis kaj sekvis lin. Mia fiŝisto emociplene kaj solene deklaris, ke nun li ne plu povu pafi tian amikon.  

Se vi estas scivolemaj pri subakva fiŝado je apneo, vi povas spekti
la suban filmeton, kiun mi faris jam antaŭ pli ol tri jaroj por nia loka komunuma televidkanalo. Mi pardonpetas, sed, ĉefe pro amaso da poresperantaj okupoj, mi ne povis subtitoli la filmeton Esperante. Tamen, onidire, "bildo valoras pli ol mil vortojn", do, des pli moviĝantaj bildoj!


Kritiko (de Reto Rossetti)

23/06/2012 18:10

Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol

KRITIKO
de Reto ROSSETTI (1909 -1994)


Dresita Urso de cigano
eklernis danci dupiede.
Ĝi sin ekzercis laŭ la plano
fiere, daŭre kaj obsede.

Jen al Simio ĝi demandis:
Ĉu homon mi ne rolas lerte?”
Kaj ĉi fakulo tuj respondis:
“Ho, nur malbone, tute certe!”

La Urso diris nekontente:
“Vi ja kritikas min envie!
Ĉu mi ne gestas elokvente?
Ĉu mi ne paŝas do gracie?”

Ĉeestis Porko, kiu donis
aprobon vigle senhezitan:
“Belege! Mi neniam konis
artiston tiel rafinitan!”

Nu, kiam tiu laŭdo sonis,
la Urso paŭzis konsidere.
Jam pli modeste ĝi rezonis,
kaj fine ĝi konkludis: “Vere,

kiam Simio min mallaŭdis,
en mi la dubo sin balancis;
sed kiam Porko min aplaŭdis,
do certe mi malbone dancis!”

Verkisto, lernu do admone
el tiu fabla histori’:
Se Kler’ kondamnas – jam malbone;
se Stulto laŭdas – tiom pli!

 

<< 27 | 28 | 29 | 30 | 31 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.