Blog

Kafo, mirinda drogo

01/08/2012 19:23

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ multaj jarcentoj, paŝtisto en Etiopujo rimarkis, ke liaj kaproj pli aktive saltas kaj kapriolas, post kiam ili manĝis iujn ruĝajn fruktetojn el nekonata arbetaĵo. Li tute ne povus prezenti al si, kian gravan drogon li eltrovis, kiam li alportis la fruktojn al monaĥoj, kiuj unuafoje preparis kafon. Tiu trinkaĵo fariĝis preskaŭ universale ŝatata kiel stimulaĵo. Kaj lastatempe oni  emas klasigi ĝin kiel veran medikamenton – mirindan drogon.

La prestiĝa usona medicinrevuo “New England Journal of Medicine” publikigis ampleksan artikolon pri kafo, kiun la retejo “Medscape” republikigis, listigante dekon da bonfaraj efikoj  je la homa sano. Ni faru resumon:

-    eble ŝajnas kontraŭdire, sed kvankam kafo nelonge plialtigas sangopremon, tamen ĝi forigas inflamajn substancojn  el  la sango, plimultigas la “bonan” kolesterolon, evitas arteriajn ŝtopiĝojn kaj misfunkciadon de la koro;
-    unu ĝis tri tasoj da kafo malpliigas je multaj procentoj la riskon de cerbaj arteriaj ŝtopiĝoj;
-    modera kvanto da kafo malpliigas la riskon de tipo 2-diabeto  – kompreneble se oni trinkas ĝin sen sukero; krome, manĝi  nerostitajn grajnojn helpas malgrasiĝon;
-    pro  siaj kontraŭoksidaj kaj kontraŭmutaciaj efikoj, kafo parte protektas kontraŭ iuj kanceroj de la utero, mamo, haŭto, kapo, kolo kaj prostato;
-    modera kafotrinkado parte helpas konservi la kognan kapablon, kaj tial evitas tendencon al demenco; same rilate al Parkinson-malsano kaj aliaj cerbodegeneriĝoj, precipe lige al maljuniĝo;
-    post kafotrinkado, la cerbo produktas substancojn, kiuj helpas eviti depresion;
-    kafo iom mildigas la kazojn de hepata cirozo kaj hepatito, kaj malpliigas la riskon de evoluo al hepata kancero kaj “trograsa hepato”;
-    krome: kafo stimulas produktadon de larmoj (do ĝi helpas ĉe kazoj de “sek-sindromo”), iom helpas kontraŭ podagro kaj iuj tipoj de infektoj.

Tamen… kiel ĉio en la vivo, ĝi ne estas perfekta drogo.  Ĝi ankaŭ alportas riskojn, precipe se malmodere trinkata: plialtiĝo de sangopremo, maltrankvileco, nedormemo, tremetado, pligraviĝo de glaŭkomo. Kaj subita ĉesigo povas kaŭzi simptomojn.

Tamen, kontraŭmetante bonfarojn kaj malbonfarojn, la rezulto estas tre pozitiva, koncerne kaftrinkadon: 13-jara observado montris, ke ĝi malpliigis je 10 procentoj ĉiaspecajn mortokaŭzojn. Nun, oni rajtas diri, ke tiu bongusta trinkaĵo ne estas nur la plej agrabla parto de la mateno.



 

Senpolvigita kanzono

31/07/2012 17:25

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Hodiaŭ iomete spontane mi preparis por vi ion senpolvigitan - mi povas diri - ĉar temas pri mia kanzono, kiun mi kantis, kiam mi estis ankoraŭ dekkelkjarulo, kaj mi volis konkeri korojn de knabinoj. Tiam ekestis mia kanzono sub la titolo "Knab' malkuraĝa", kaj mi bone memoras tiun ĉi kanzonon, ĉar ĝi tre plaĉis al multaj personoj. Mi eĉ kantis ĝin dum nuptaj baloj kaj oni volonte dancis ĉe tiu ĉi akompano, ĉe tiu ĉi kanzono. Do se vi permesos mi ankaŭ al vi kantos kaj mi proponas ankaŭ ekkoni vortojn, kiujn mi ĉi-sube skribas.


Mi ankoraŭ deziras aldoni, ke komence tiu ĉi kanzono estis nur en la pola lingvo, kaj poste mi esperantigis ĝin, kiam mi fariĝis esperantisto kaj aperis neceso kanti por gesamideanoj.
Mi deziras al vi bonan amuziĝon!

                            I
Mi amas ŝin, sed tute ŝi ne scias tion.
Mi amas ŝin, sed mi al ŝi diris nenion.
Mi amas ŝin, sed estas mi tro malkuraĝa.
Mi amas ŝin, sed tia am' estas domaĝa.
                          Ref.:
Ĉar mi estas timulo tia,
ke plu kaŝita restos am' mia.
Amon konfesi volus mi tiel,
sed mi tro timas, do diru kiel konkeri ŝin?
                           II
Mi vidis ŝin, kiel surstrate ŝi promenis.
Mi vidis ŝin, sed mi al ŝi tamen ne venis.
Mi vidis ŝin, ŝi floris kiel bela floro.
Mi vidis sed, nur ŝin sopiris mia koro.
                           Ref.:
Ĉar mi estas timulo tia...
                           III
Pretiĝis mi, kaj ŝi en parko sidis sola.
Pretiĝis mi, sed mia korp' fariĝis mola.
Pretiĝis mi, eĉ ne moviĝis buŝo mia.
Ĉu tamen plu min atendados koro ŝia?
                           Ref.:
Ĉar mi estas timulo tia...


La vortoj estas tute simplaj, sed ĉu ne estas tiel ofte en la vivo, kiam junaj knaboj deziras konkeri la koron de iu junulino, ĉu ili ĉiam estas kuraĝaj? Mi ne estas certa. Kaj pri tio ĉi ĝuste estas mia kanzono.
 

Raporteto pri la UK en Hanojo

30/07/2012 17:00

Neil Blonstein raportis en "Libera Folio" ke "antaŭ UK Hanojo, fruaj alvenantoj estis surprizitaj pri la granda informado de multegaj banderoloj tra la urbo-centro". Johan Derks el Nederlando responde al tio publikigis raporteton pri la antaŭkongresa situacio kiu meritas publikigon ĉi tie en la Esperanta Retradio.  Mi petis lin pri lia permeso kaj li volonte akceptis mian peton. Johan Derks skribis la jenon:
---
La banderoloj surhavas la vortojn de la kongresa temo: "Esperanto, ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo", en la vjetnama kaj en Esperanto.
Cetere oni demandas sin kio estas la efiko de tiu reklamado. La kongreso okazas en la kvinstela, eble 40 metrojn alta hotelo Melia. Ŝajnas, ke la plejmulto de hoteloj perataj de la LKK estas en modera distanco de Melia, tiel ke kongresantoj povas piediri al ĝi. Ĉi-matene, por ĉeesti la malferman ceremonion, kiu okazis en la Universitato de Scienco kaj Teknologio, busoj transportis la kongresanojn tien de Melia.

Cetere, se kongresanoj volas proprainiciate viziti la urbon, ili devas utiligi taksion. Pro la neeblo komuniki kun la ŝoforo, la kongresano ricevas lokon malantaŭ tiu kaj veturas tra la amaso da skutantaj vjetnamoj kaj kelkaj aŭtomobiloj al sia destinloko. Tiel oni tenas preskaŭ koloniulan distancon de la ordinara popolo. La banderola teksto al ili verŝajne estas abrakadabro.

Probal Dasgupta eldiris bele verkitan malferman paroladon, en kiu li referencas al la kuraĝo de Vjetnamaj virinoj - en praktiko kaj en (ankaŭ Esperanta) literaturo - dum la milito kontraŭ la usonaj kaj francaj agresantoj, sen nomi tiujn naciojn kompreneble. Sed tiaj vortoj iras alte trans la kapojn de la hanojanojn. ĉu iam estis alie en malfermaj paroladoj de Universalaj kongresoj? Mi dubas.

Ni prenu la studentojn en Hanojo. Ili formas grupon de interesinduloj pri Esperanto, ĉu?

Ĉu ili venos al Melia por spekti la komunikadon de homoj el tiom da nacioj? Se ili iam aŭdis pri tiu kvinstela konferencejo, ili certe ne KURAĜOS iri tien. Por skizi ĝian aspekton kiel 'ebura turo', mi nur notu la prezon de taso da kafo: kvin dolaroj. La sama trinkaĵo surstrate en Hanojo ne kostos pli ol 80 cendojn. Kiam mi protestis kontraŭ la ne afiŝita prezo, oni "eksplikis" al mi, ke la hotelo estas ja kvinstela. Mi: "sed mi estas unustela viro" kaj ankaŭ mi ne mendis la sukeraĵojn, kiuj estas aŭtomate inkluzivitaj en la mendo.

Por ne senti min tute izolita de la Hanoja popolo mi luis biciklon por du semajnoj kaj - malgraŭ mia aĝo - pedalas tra la hom-kaj skutilplenaj stratetoj, survoje al Melia, serĉante iun vidindaĵon aŭ okazejon por manĝi aŭ trinki bieron. Tiel mi klopodas kontribueti al paco kaj amikeco, kiuj tie surstrate pli floras ol inter iuj virkokecaj strebantoj en la kongresejo, sed tio lasta estas alia rakonteto.

Mi ne pretendas havi alternativon por la UK-organizantoj. Nur mi dezirus influi ilian perspektivon, la perspektivo de ordinara kongresanto, kiu opinias ke paco ne ekfloras per desupraj paroladoj, sed de interne kaj "surstrate".

Historiaj virinaj subvestoj

29/07/2012 18:39

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Karbono 14 en antikva aŭstra kastelo

Ĉiam tiklas virojn, ne gravas je kiu aĝo, pensi pri virinaj subvestoj. Mondfame konata jam pli ol 100 jarojn estas la "lingerie" el Parizo. Sed ĉifoje la brua ĉirilata novaĵo ne venas el Francujo sed ĝuste el Aŭstrujo kaj tute ne temas pri nuntempaj sed male pri 600-jaraĝaj subvestoj.   

Arkeologoj malkovris en aŭstra kastelo mamzonojn kaj kalsoneton de la Mezepoko. Ĝis nun oni pensis, ke mamzonojn virinoj ekuzis nur en la 20-a jarcento, kiam ili sin liberigis de la korseto.

Tiu revolucia malkovro povus ŝanĝi la historion de la malsupra virina vestaĵo. Proparolanto de la universitato de Innsbruck en Aŭstrujo raportis, ke arkeologoj trovis kvar mamzonojn inter pli ol 2700 mezepokaj tolaĵoj, el lino aŭ el lino miksita kun kotono. Ili  estis enterigitaj en antikva aŭstra kastelo sub amaso da tero, pecoj el ligno, pajlo kaj feloj.

La kvar mamzonoj el lino ŝajnas nuntempaj kun tasformaj mamsubtenoj je malsimilaj grandoj, ŝelketoj kaj malantaŭa rimeno, kiuj rekte kuniĝas kun la mamsubtenoj. Temas pri vesto, kies celo verŝajne ne estis nur funkcia. Laŭ la universitata anonco, tiaj mamzonoj estis ornamitaj per brodaĵoj, verŝajne por allogi eventualajn amindumantojn.

Spertuloj pri modo difinis la malkovron surpriza, ĉar antaŭe oni havis neniun indikon pri la fakto, ke virinoj uzis mamzonojn jam antaŭ la komenco de la 20-a jarcento. Tial la ĝenerala opinio estis,   ke mamzonoj aperis nur tiam, ĝuste je la komenco de la 20-a jarcento, kiam virinoj sin liberigis el korsetoj.

Sed nun ŝajnas, ke unue aperis la mamzono kaj poste venis la korseto. La kuratoro de la londona muzeo pri modo, Hilary Davidson, firme asertas, ke unu el la mamzonoj, kiuj troviĝis en la kastelo, "aspektas ekzakte kiel moderna mamzono," aldonante, ke "tiuj ĉi vere estas mirindaj malkovroj."

Beatrice Notz, kiu gvidis la skipon de arkeologoj, rakontis, ke fakte oni malkovris la linajn vestojn jam en la jaro 2008, sed oni ne diskonigis la malkovron ĝis nun. Laŭ ŝiaj klarigoj necesis atente kontroli la vestaĵojn kaj dati ilin per la metodo de karbono 14 por certigi ilian aŭtentikecon kaj tio postulis sufiĉe longan tempon.

Notz aldone diris: "Ni malfacile povis kredi tion, kion ni vidis. Laŭ ĝisnunaj plej bonaj scioj, en la 15-a jarcento tute ne estis korsetoj similaj al mamzonoj. La tiuepokaj pentraĵoj de virinoj tute ne elmontras tion, kion ili uzis sub la vestoj. Do oni povas konsideri tiun ĉi malkovron kiel mankintan ĉeneron en la historio de la virinaj subvestoj".

Se vi deziras scii, kio estas datado de trovaĵoj per metodo de karbono 14, vi povas spekti la suban mallongan filmeton, kiun mi adaptis kaj esperantigis:

Koncerto kun Giora Feidman

28/07/2012 17:18

Pasintan vendredon mi estis kun mia edzino en koncerto de la fama klarnetisto kaj Klezmer-muzikisto Giora Feidman. La koncerto okazis en la najbara kuracloko Bad Schallerbach kie dum la tuta somero ĝis la fino de la jaro multaj kulturaj eventoj ĝojigas la vizitantojn. En la tuta lando estas simile: La"Kultura Somero" refreŝigas la animon. Antaŭ unu semajno ekzemple ni estis en Linz, la ĉefurbo de Supra Aŭstrio. Tie okazis dum 3 tagoj la ĉiujara "Pavimenta Spektaklo" kie stratartistoj prezentis siajn artaĵojn al la publiko. Unu el ili estis la Klezmer-muzikbando "Pallawatsch" el Vieno. Ni ĝuis ilian prezentadon kaj ne nur ni, sed ankaŭ homoj el la publiko kiuj aktive kunagis dancante.



Kun la juda Klezmer-muziko mi konatiĝis antaŭ pli ol 10 jaroj kiam mia dua filo lernis ludi la klarneton kaj ekzercis kaj prezentis en la muziklernejo Klezmer-muzikaĵojn. De tiam ni kaptas la okazon aŭskulti tiun muzikon kiam ĝi aŭdiĝas en nia proksimeco. Kaj jen pasintan vendredon estis tia okazo. Giora Feidman estas vere famega kaj li meritas ĉiujn laŭdojn. Li estas kvazaŭ sorĉisto: Li ne nur ravas la publikon per sia klarneto, sed li ankaŭ majstre scias stimuli la publikon mem kanti. Mi tiel lernis novan melodion kiu ne jam perdiĝis el mia orelo: "Jam dada dam, dada dada dam, ...." La etoso de la koncerto estis tre familieca. En la paŭzo mi havis la okazon paroli kelkajn frazojn kun li kaj mi menciis ke mi havas du geamikojn en Israelo kiuj ankaŭ enmigris la landon, venante el Italio resp. Rumanio. La familio de Giora Feidman ja devenas el Besarabio ĉe la Nigra Maro kaj li naskiĝis en Bonaero Argentino en la jaro 1936. Je la fino de la interparolo li adiaŭis min dirante ke nun, vendredon vespere oni en Isarelo deziras "Ŝabat Ŝalom" - Sabatan pacon kaj jen mi ripetis tiun bondeziron.

Ni aĉetis sondiskon kiun li mansignis kaj, reveninte hejmen, mi tuj rigardis en Jutubo ĉu tie troveblas iuj prezentaĵoj de Giora Feidman, ĉar mi nepre volis verki sonartikolon pri tiu koncerto kaj aŭdigi lian muzikon. Kaj jen mi trovis multajn filmetojn kaj - je mia granda surprizo - ankaŭ sufiĉe ampleksan artikolon pri Giora Feidman en Vikipedio en Esperanto. Tial mi povas ĉi tie limiĝi al kelkaj indikoj pri tiu grandega artisto kaj referenci al la artikolo en Vikipedio. Kaj nun restas al mi nur la tasko deziri al vi multe da ĝuo en la aŭskultado de lia muziko pere de Jutubo.
 

Bonaj argumentoj por dormi tagmeze

27/07/2012 18:23

Dormeto post la tagmanĝo refreŝigas kaj portas novan elanon en la duan tagduonon. Sudlandanoj ĵuras pri tio de ĉiam - la siesto estas sankta al ili. Ankaŭ en Norda Ameriko kaj en Azio mallonga intensa dormo multloke estas firma parto de la ĉiutago - ne nur hejme sur la sofo sed eĉ en la oficejo. Kaj ankaŭ en Aŭstrio la tagmeza dormeto trovas pli kaj pli da adeptoj.

Tagmeza dormeto estas mallonga rekreiĝo, bonfartiga paŭzo en la vigla ĉiutago. Decide estas ke korpo kaj animo ricevu senstreĉiĝon per malsuprenigo de la sistemo kaj la malkonstruo de stresfaktoroj.

Dormado malsupren reguligas la stresitan nervosistemon. Tio signifas: La koro batas pli malrapide, la spirfrekvenco estas malpli alta, la sangopremo reduktiĝas kaj same la korpa temperaturo.

La evidenta efiko de dormeto estas la malkonstruo de streso. Oni sentas sin poste denove produktiva kaj korpe freŝa, pliboniĝas la kapablo koncentriĝi kaj la reagotempoj. Laŭ studaĵo homoj kiuj regule praktikas tagmezan dormon havas signife malpli altan riskon morti je malsanoj de koro kaj cirkula sistemo.

En la baza programo la tagmeza dormo estas antaŭvidita. Dormeksperto klarigas ke nia korpo funkcias laŭ dufaza ritmo de aktivado kaj ripozado. La homo havas du ripozofazojn: unu dum la nokto kaj unu post la tagmanĝo resp. post la tagmanĝa horo.

La tagmeza manĝo ne estas la kaŭzo por laceco kiu estas tipa por tiu parto de la tago. Sed ĝ plifortigas la senton pri plumba peziĝo. Ju pli multe kaj ju pli enhave oni manĝas tagmeze, des pli oni laciĝas. La ventro bezonas tiam pli da sango por la digestado. Samtempe koro kaj organismo bezonas energion. Al tio aldoniĝas la konsumo de energio por ekzemple la profesia laboro. Tiu multflanka ŝarĝiĝo estas la kaŭzo por la laceco.

Kiu volas mallonge dormi dum la tagmeza paŭzo en la oficejo, tiu prefere preparu sin iomete: La perfekta loko por la tagmeza dormo estas malheligita ĉambro kun komforta kuŝilo. Bedaŭrinde en germanaj entreprenoj ripozoĉambroj estas ankoraŭ maloftaj. Sed profesiaj laborantoj facile povas aranĝi en la laborloko la ĝustajn kondiĉojn por ripozado. Eblas elŝalti la poŝtelefonon, direkti la oficejan telefonkonekton al kolego kaj fermi la pordon - plej bone kun la ŝildo "Bonvolu ne ĝeni!"

Dum la profesia laboranto preparas sin per tiuj signaloj al ekstero, li samtempe forŝaltas sian internan sintenon pri laborpreteco kaj "estu atenta". Tio estas grava antaŭkondiĉo por entute alveni al ripozado.

Same grava kiel la alveno al ripozado estas la ĝustatempa revekiĝo. Ideala estas daŭro de 15 ĝis maksimume 30 minutoj. Se la tagmeza dormo daŭras pli longe, tiam alvenas la danĝero ke oni dormas tre profunde. Tio ĝenas la tuttagan ritmon. Post longa tagmeza dormo profesiaj laborantoj nur malfacile povas reaktivigi la organismon kaj sentas sin malfortaj. Krome vespere ili ne facile trovos ripozon.

Parizo avane biciklas

26/07/2012 17:25

Ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj biciklon uzis nur malmultaj parizanoj - sed la lubicikla servo Vélib' ŝanĝis la sinmovan kulturon en la ĉefurbo. Biciklado nun estas mojosa (moderna, juna, stila), samtempe la aŭtomobila trafiko en la metropolo signife malkreskis. Jen historieto de sukceso.

"La lubiciklo? La plej komforta maniero movi sin tra Parizo". La dungitino pri merkatiko Marion facile decidas pri sia persona movigilo se ŝi devas ekster la laborhoroj plenumi aferojn. La 28-jarulino kiu loĝas en la nobla 16-a urba distrikto, 2- aŭ 3-foje en la semajno prenas lubiciklon kaj bone trovas sian vojon en la trafikego. "Aŭtomobilistoj kaj biciklantoj alkutimiĝis unuj al la aliaj. Oni montras reciprokan respekton". Valentine, 22-jara, lernantino en la asekura fako, kiu venis al Parizo nur antaŭ unu jaro, nomas la bicikladon per luprenita veturilo "Tutsimple mojosa!"

Kompreneble ili ĉiam aperis, la biciklantoj en Francio: En konstrastante helaj, malvaste ĉekorpaj sportvestaĵoj ili rapidis tra ŝoseoj, kun kasko kaj laŭstilaj okulvitroj. La trejnitaj atletoj similis al la famaj herooj de la "Tour de France".

Vélib' portis la entuziasmon pri la biciklo en la urbon. La memserva sistemo - kun 23.500 bicikloj kaj 1400 stacioj en la regiono de Parizo - permesas al la ĉefurbanoj elpreni surbaze de abona permesilo (jarkotizo 29 eŭroj) tutfacile biciklon. La unua duonhoro estas senkosta, poste la tarifo post ĉiu horo plialtiĝas. La kaŭzo por la kreskanta prezo: La "Velibo" estu uzata kiel transportilo alternative al aŭtomobilo, aŭtobuso aŭ subtera fervojo.

En Parizo intertempe ruliĝas ĉiutage ĉirkaŭ 110.000 kilometroj da veturoj per la Velibo, la duono el ili pro profesia bezono. La renesanco de la bicikloj tamen ankaŭ konsiderinde plialtigis la nombron de privataj bicikloj - apenaŭ 200.000 veturojn ĉiutage plenumas la ĉefurbanoj per sia propra biciklo. Tio kompare kun la tuta amplekso de ĉiuj moviĝoj estas nur tre malmulte (3 procentoj), sed dum la lastaj 5 jaroj la nombro de biciklantoj en Parizo plialtiĝis je 41 procentoj.

Nun jam en 34 francaj urboj la komunumaj administracioj ofertas kompareblajn lubiciklojn kaj ankaŭ mondskale la lubiciklo konkeras la stratojn. En Varsovio la tiea sistemo ricevis eĉ nomon en Esperanto "Veturilo". Problemo estas ankoraŭ la manko de biciklaj trakoj kaj vojoj, sed oni laboras por solvi ankaŭ tiun problemon

Brazila Pirata Partio

25/07/2012 18:02

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

                         
  
Antikvaj helenaj filozofoj emfaze asertadis, ke politiko estas la plej nobla el la homaj aktivecoj. Ili certe ne povus imagi, ĝis kia grado ili profetis pri la senfina influado de politikaj ideoj en la homan vivon.
    
En ĉi tiu monato julio fondiĝos la Brazila Pirata Partio, en la nordorienta urbo Recife, ŝtato Pernambuco, okaze de granda tutlanda kunsido pri informadiko. Post aktivado ekde la jaro 2007, oni nun formaligos la organizon laŭleĝe kaj intencas partopreni balotojn en 2014. Por krei la partion necesas 101 subskriboj de fondantaj membroj el naŭ ŝtatoj. Dum la evento, eblos kolekti subskribojn de multaj aliaj homoj, kiuj subtenas la ideon. Por formi politikan partion, oni devas havi statuton, programon por politika regado, tutlandan estraron, registron en la Supera Balot-Tribunalo, dokumentojn publikigitajn en la Oficiala Organo de la Nacio, reprezentejojn en almenaŭ naŭ ŝtatoj, kaj aprobon de la Supera Tribunalo.
    
La idearo de la “piratanoj” konsistas el la jenaj ĉefaj punktoj:

- libera cirkulado de temoj kaj ideoj en interreto;
- ŝanĝoj en la leĝoj pri aŭtoraj rajtoj;
- kompleta travidebleco ĉe institucioj;
- pledo por malfermaj platformoj kaj liberaj komputilprogramoj;
- pledo por pli bonaj kondiĉoj de sano kaj eduko.
    
La gvidantoj de la movado por la nova partio esperas allogi homojn, kiuj elreviĝis pri la tradicia politiko kaj emas apogi novan vojon por pli bona socio. Inter diversaj eksterlandaj eminentuloj en la informadika mondo, ĉeestos kaj parolados en la evento Rick Falkvinge, fondinto de la unua tiaspeca partio en la mondo, la Sveda Pirata Partio. Nuntempe tiu movado disvastiĝis al 60 landoj. En intervjuo farita antaŭ nelonge li diris, ke li ĝojas, ke brazilanoj defendas liberecon kaj privatecon en la reto, por pli aŭtentika funkciado de civitaneco. “ Novaj generacioj, rete konektitaj, aspiras al nova politika modelo.” “Ili havas multe pli da forto ol ili supozas.” “La nuntempaj leĝoj pri aŭtoraj rajtoj tute ne kongruas kun la civilaj rajtoj.” “Ni alportos la kulturon de interreto en la politikon” – li fiere asertis.
    
Ni do baldaŭ vidos espereble bonfarajn piratojn, ne sur la maro, sen en la nuboj.
 

Opero en parko sub stelplena ĉielo

24/07/2012 16:46
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

♬ ♬ ♬

Virino estas ŝanĝiĝema
kiel plumo en vento,
ŝi ŝanĝiĝas vorte kaj pense.


♬   La donna è mobile    
♬   qual piuma al vento,
♬   muta d'accento e di pensiero.


Ĉiam aminda,
ĉarma vizaĝo,
larme aŭ ride, — estas mensoga.


♬   Sempre un amabile,
♬   leggiadro viso,
♬   in pianto o in riso, — è menzognero.



Tre verŝajne vi rekonis la famegan kanzonon, kiun kantas la duko de Mantua (tenoro) en la tria kaj lasta akto de la opero Rigoletto de Giuseppe Verdi el la jaro 1851.
Antaŭ kelkaj tagoj, mia edzino kaj mi, kune kun aliaj 25,000 spektantoj, sub stelplena ĉielo en la parko laŭ la rivereto Jarkon en Tel-Avivo, spektis fajnan prezentadon de tiu fama itala opero. Temis pri donaco de la urbo Tel-Avivo kaj de la israela opero, kiuj ĉiun someron invitas la publikon spekti senpage unu el la operoj de la finiĝinta sezono, kadre de la iniciato "opero por ĉiuj".

La organizado kaj loĝistiko estis sendifektaj. Oni tie ekspluatas  vastan naturan amfiteatron por aranĝi sur la suba esplanado, fronte de vasta scenejo, kelkmilojn da seĝoj por la fruvenantoj; la aliaj sidas surherbe en la ĉirkaŭaj deklivoj. Interesan solvon oni trovis por perfekte kontroli la tutan areon: videokameraoj el katenbalono  dissendis la necesajn realtempajn vidajn informojn al multnombraj sekurecaj skipoj. Du gigantaj ekranoj flanke de la scenejo, kun suba subtitolado en la hebrea, permesis al la spektantaro bonege sekvi la travivaĵojn. La sona instalaĵo perfekte funkciis dank' al dekoj da laŭtparoliloj instalitaj sur gruoj kaj al mikrofonoj trafe fiksitaj sur la frunto de la kantistoj (vi povas rimarki tion en la supra dekstra foto).

La solaj malgajaj notoj estis la memorigaj vortoj pri la kvin israelaj turistoj fie murditaj en la bulgara bordo de la Nigra Maro.

Nun aparte por tiuj, kiuj specife ŝatas operon jen kelkaj artaj informoj. La israelan simfonian orkestron estris la juna israela direktisto Daniel Cohen. Kiel solistoj aperis kaj israelaj kaj internaciaj operkantistoj, inter ili: la monde  konata meksikana baritono Carlos Almaguer (en la ĉefa rolo de Rigoletto), la sudafrika tenoro Giben Nkosi (en la rolo de la duko), la israela soprano Hila Baggio (en la rolo de Gilda) kaj la israela meza soprano Na'ama Goldman (en la rolo de Maddalena).

Alia primedia kaj tikla (ĉifoje nepika!) afereto: malgraŭ la varma klimato kaj la proksimeco de malrapide fluanta rivero, ni estis bonŝancaj kaj la kuloj, kiel neinvititaj gastoj, ĉifoje tute ne venis.


♬ ♬ ♬

Sakĝardenoj en Nairobi

23/07/2012 16:24

La senedza Jennifer Akinyi vivas en la densege loĝata mizerkvartalo "Huruma" de la kenja ĉefurbo Nairobi. Por sane nutri sian okkapan familion per bazaj nutraĵoj kaj per legomoj, ŝi bezonas ĉiutage la monsumon en la valoro de 10 eŭroj. Kiel tagsalajrulino ŝi tamen plej ofte disponas nur pri 3 eŭroj por nutraĵoj. Ŝia situacio ne estas unikaĵo en Huruma. Simile okazas ankaŭ al multaj ŝiaj najbarinoj.

Legomoj ja estas vendataj en la mizerkvartalo, sed al plej multaj mankas la necesa mono por tio. Nun kelkaj enloĝantinoj kultivas sian propran legomaron. La klimato estas favora, la plantoj rapide kreskas, se ili ricevas sufiĉe da akvo kaj sufiĉe da prizorgado. Sed en la troloĝata mizerkvartalo mankas spaco por kultivado sur kampo. La solvo estas tiel nomataj sakĝardenoj. Jennifer Akinyi kaj ŝiaj najbarinoj bezonas por la kultivado de cepo, spinaco kaj tomatoj nur tiom da grundo kiom okupas unu aŭ du sakoj. En la sakoj kreskas freŝaj legomoj por ŝia tuta familio.

La ideo krei tiujn sakĝardenojn venis de la itala helporganizo COOPI. La projekto helpu certigi la nutradon de la mizerkvartalanoj. Senedzaj virinoj kun multaj infanoj kiuj devas tranutri siajn familiojn sen ia helpo, ricevas de la organizo sakon en kiu ili povas kultivi legomojn. Tia miniatura ĝardeno kostas inkluzive de la tero kaj la semaĵoj apenaŭ 15 eŭrojn kaj produktas depende de la vetero rikolton ĉiun trian ĝis sesan tagon.

Por povi efike utiligi la sakojn, en la mezo de ĉiu sakĝardeno troviĝas kelkaj sufiĉe grandaj ŝtonoj. Trans ili la akvo atingas la malsuprajn partojn de la sako kiu estas plenigita de tero. Tiel la kompleta sakĝardeno ricevas provizon de akvo kaj la plantoj kreskas ne nur supre, sed ili elkreskas ankaŭ el flankaj truoj. La tero kiu okupas nur tre malgrandan areon tiel estas maksimume utiligata - kvazaŭ vertikala ĝardeno.

Jennifer Akinyi posedas du sakojn kiuj multe laborigas ŝin kaj kiuj aliflanke alportas al ŝi riĉan rikolton. Regule ŝi kunportas hejmen sufiĉe da legomoj por provizi per tio la tutan familion. Kaj la diversaj specoj de legomoj ebligas krome pli bone balancitan nutradon de la infanoj ol antaŭe, kiam ofte disponeblis nur milio aŭ rizo. Hodiaŭ tiuj du sakoj estas asekuro por ŝi: Kiam la patrino antaŭe dum unu tago ne povis perlabori monon, la infanoj devis enlitiĝi malsataj. Danke al la sakĝardeno ŝi fariĝis memprovizantino kaj havas la certecon ke ŝi ĉiam povas doni ion por mangi al la infanoj.

<< 24 | 25 | 26 | 27 | 28 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.