Blog

Muziko laŭ nombroj

18/03/2013 15:42

Antaŭ 30 jaroj publikiĝis la MIDI-normo. Ĝis hodiaŭ ĝi donas la takton al la muzika mondo. Moderna hejma studio sen tiu MIDI ne estus imagebla.

Oni imagu ke sur komputilon oni instalus la tute unuan mastruman sistemon de Vindozo el la jaro 1983. Per tiu programo el la komputila ŝtonepoko neniu moderna komputilo plu povus labori. Ĉe la MIDI-normo kiu same en la jaro 1983 unue estis prezentata al la publiko, la afero estas alia. Tiu universala lingvo per kiu elektronikaj muzikinstrumentoj interkompreniĝas ĝis hodiaŭ senŝanĝe estas aplikata de muzikistoj en la tuta mondo. Jen estas bona tempo por naskiĝtagaj bondeziroj al tiu vojrompa muzika softvaro.

Haveblis elektronikaj muzikinstrumentoj jam antaŭ la "Muzika Instrumenta Diĝita Interfaco", mallonge MIDI. Muzikgrupoj kiel Pink Floyd metis plurajn diversajn tavolojn da sintezilaj sonkunmetaĵoj unu super la alian. Sed tiuj sonaroj estis enigitaj permane kaj fariĝis neŝanĝeblaj sondosieroj. MIDI aliflanke ne registras sonojn, sed nur informojn, ekzemple ke certa klavo premiĝas sur muzika klavaro. Tiu informo poste estas konvertebla al ajnaj sonoj.

Por kompari oni povas preni la diferencon inter malnova tajpmaŝino kaj tekstprogramo de komputilo. Maŝintajpita teksto estas fiksita kiel dokumento kaj ne plu estas ŝanĝebla, ankaŭ la tipo de la skribo estas fiksita. La elektronikan tekston en la komputilo aliflanke oni povas prilabori kaj formatigi laŭplaĉe.

Muzikregistraĵoj - ĉu analogaj sur bendo aŭ ciferecaj sur KD - kompareblas kun la maŝine tajpita teksto. La eblecoj prilabori ilin estas tre limigitaj. Malĝustaj muziknotoj ne estas korekteblaj kaj ankaŭ ne eblas sonigi muzikaĵon por piano subite - ni diru - kvazaŭ temus pri pororgena muzikaĵo. La MIDI-interfaco aliflanke registras ciferece unuopajn sonokazaĵojn, same kiel la tekstoprogramo registras unuopajn literojn en la komputilo. La kodo tiam estas sonigebla sur diversaj instrumentoj kaj la sonoj estas prilaboreblaj post registrado. La eliranta signalo enhavas en tiu kazo nur la informon kiam kiu butono resp. klavo de iu "reganto" premiĝas kiel longe kaj kiel forte. Tiu dosiero estas tre malgranda, multe pli malgranda ol la kompleta aŭdsignalo kaj oni povas ludi kaj eksperimenti kun ĝi laŭplaĉe.

Origine la MIDI-normo estis celita por plibonigi la komunikadon inter diversaj instrumentoj - ekzemple inter sinteziloj de diversaj produktantoj. La inventistoj rezignis pri patento kaj tiel kreis liberan softvaron, antaŭ ol tiu nocio entute ekzistis. La vera revolucio alvenis per la ebleco prilabori la datumojn sur komputilo. Tio estis la naskiĝo de la "hejma registrado". Persona komputilo kune kun kelkaj elektronikaj sonproduktiloj subite fariĝis kompleta registra studio. En la komputilo eblis meti MIDI-trakojn unu super la alian. Kaj se la fingroj estis tro malrapidaj por malfacila muzikero, oni registris la pecon do pli malrapide - la posta plirapidigo kaj la korektado de malĝustaj sonoj dank' al MIDI ne plu estis problemo.

Intertempe la MIDI-normo estas bazo por ĉiuj modernaj registraj studioj. MIDI donas al la muzikistoj la takton kaj ĉe koncertoj eĉ la lumo estas komandata per MIDI. Ja multaj soninĝenieroj mallaŭdas la nesufiĉaĵojn de la malnoviĝinta tekniko - se oni kreus ĝin hodiaŭ, ĝi estus certe pli multflanka, ĝi havus pli ol 16 kanalojn por diversaj instrumentoj kaj pli detalan difinon de la tempo. Sed por havi novan normon miloj da firmaoj devus interkonsenti kaj malnovaj instrumentoj de unu tago al la alia fariĝus neuzeblaj. Tial oni preferas adaptumi la longtempe pruvitan sistemon.

MIDI jam delonge estas interesa ne nur por elektronika muziko. Ankaŭ klasika pianisto kiu pritraktas la klavojn de Steinway-piano, finfine disponas por la interpretado de fugio de Bach aŭ de sonato de Beethoven pri la parametroj kiujn kaptas ankaŭ MIDI. Premi klavon kun certa forto, malpremi la klavon. La genia interpretado de porpiana muzikaĵo estas reduktebla al cifereca dosiero kiu estas ne pli longa ol gazeta teksto. Kaj ĉar la grandaj produktantoj por koncertpianoj enkonstruas MIDI-interfacojn en la instrumentojn, tiu dosiero estas sonigebla ankaŭ sur tiuj instrumentoj.

Estas eĉ sciencistoj kiuj analizis MIDI-datumojn pri karakterizaj ecoj - kiam la pianisto malrapidigas la ludadon, kiam li rapidigas ĝin? La trovitajn skemojn oni povas apliki ankaŭ por aliaj muzikaĵoj kaj "humanizi" la sobrajn notojn. Tiam la komputilo produktas version eĉ kun homa esprimo kvankam neniu homo estis preminta klavon. Ĉe trakoj de perkutinstrumentoj tiu "humanizo" jam estas normo, preskaŭ ĉiuj perkutaĵoj sur hodiaŭaj registraĵoj sur diskoj devenas de maŝino. Ke ilia tekniko foje reesprimos la sentojn de homo, pri tio la inventistoj de MIDI antaŭ 30 jaroj eĉ ne povis revi.
 

Kulturportantoj por Esperanto

17/03/2013 16:48

Ĝenerale homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto decidas lerni ĝin ĉar ili sentas bezonon lerni lingvon kiu donas al ili la perspektivon ke ili kapablos regi ĝin pli bone ol la aliajn lingvojn kiujn ili devas lerni. Esperanto ja estas kompare kun plej multaj lingvoj decide pli facila laŭ multaj aspektoj: ĉu temas pri gramatiko, pri vortfarado anstataŭ lerni multege da vortoj, pri facila ortografio kaj fine pri klara prononco.

En praktiko tamen multaj komencantoj "eterne" restas tiaj, kaj multaj aliaj disponas post kelkjara lernado kaj praktikado nur pri tre baza scipovo. Laŭ mi la plej grava kaŭzo por tiu nekontentiga situacio estas ke partoprenantoj en E-kursoj nesufiĉe okupiĝas pri parolado resp. ili tie ne lernas bone paroli. Ankaŭ la E-kluboj plej ofte ne servas por plibonigi la parolkapablon. Kaj se iu venas al internacia renkontiĝo kaj tie nur apenaŭ kapablas komuniki en Esperanto kun la aliaj, tiam la efiko de la partopreno ankaŭ ne estas kontentiga.

Ekzistas tamen alia tipo de lingvolernanto. Nome temas pri homo kiu jam parolas alian fremdan lingvon sufiĉe bone kaj kiu estas kontenta pri tio. Sed tiu homo ekkonas ke la regado de iu landa lingvo donas ja nur aliron al la kulturo de unu certa popolo, sed mankas la aliro al aliaj kulturoj. Por tiu homo Esperanto malfermas la eblecon konatiĝi kun homoj el plej diversaj kulturoj kaj tiel ebligas al tiu homo vastigi sian socian kaj kulturan horizonton. Esperanto ĉe tiu homo servas kiel altnivela neŭtrala internacia esprimilo. Por tiu homo do la kvalito de la komunikado ludas gravan rolon. Tial tiu homo klopodos laŭeble plej bone paroli Esperanton, do flue, senerare kaj kun neŭtrala prononco.

Tia homo estas kulturportanto kaj tiel rekte kontribuas al la kvalita kreskado de la E-komunumo. Bedaŭrinde tamen tiaj homoj estas ne tre multaj kaj - kio pli gravas - ili nur hazarde trovas la vojon al Esperanto ĉar la publika agado favore al Esperanto apenaŭ alparolas tiajn homojn resp. la kutimaj E-kursoj ne taŭgas por ili. Ili bezonas lernmaterialon kaj praktikajn ekzemplojn de la lingvo kiuj vekas ilian intereson kaj liveras al ili tiun kvaliton de la lingva esprimo kiun ili atendas kaj bezonas por fariĝi kulturportantoj de Esperanto.

Bonŝance la interreto hodiaŭ ofertas multajn eblecojn por trovi tie taŭgan materialon. Estas la tasko de lertaj kaj bonvolaj esperantistoj kunmeti tiun materialon por la celgrupo de kulturportantoj por logi ilin al nia lingvo kaj teni ilin en daŭra kontakto kun la lingvo kaj ĝia komunumo. La Esperanta Retradio estas bona rimedo por kontentigi tiun bezonon, ĉar ambiciaj lernantoj povas ĉiutage aŭdi la lingvon kaj regi ĝin ĉiutage iomete pli bone. Kaj mi jam rimarkis tiajn ambiciajn lernantojn kaj volas kuraĝigi ilin daŭrigi la alproprigon de la lingvo por fariĝi mem kulturportanto de Esperanto.
 

Kripla lupino kaj lupo: amrakonto

16/03/2013 16:26

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Emocio en la bestoĝardeno

'Ramon', la dominanta (aŭ "alfa") masklo de la grego da lupoj vivanta en la bestoĝardeno "Safari" de Ramat-Gan en Israelo, elektis, kiel novan kunulinon, la kriplan lupinon "Trifolio", havantan nur tri krurojn. Ĝuste tia elekto pruvas, ke ĝi nekredeble fariĝis la "alfa" lupino de la grego. Ĉe la sociaj bestoj, oni per "alfa" indikas la individuon, kiu en ĉiu komunumo okupas la plej altan socian rangon. Kvankam ne vivanta en natura libera medio, ankaŭ tiu grego da lupoj estas organizita laŭ ilia kutima socia strukturo elstare hierarkia.

Regas ja la gregon du individuoj, kiuj estas la pinto de la socia piramido, la masklo "alfa" kaj la ino "alfa". La alfa-paro (kies nur unu el la komponantoj povas esti la "estro") havas pli da libereco ol la aliaj de la grupo, eĉ se ili ne estas ĉefoj laŭ la homa plena senco de la termino: alfa-individuoj ja ne donas ordonojn al la aliaj lupoj, sed ili rajtas elekti kion fari, kiam fari ĝin, kien kaj kiam iri. La aliaj membroj de la grego, pro ilia forta sento de komunumo, kutime sekvas ilin. Evidentiĝas ankaŭ, ke la esprimo "soleca lupo" estas senbaza, ĉar kiam oni difinas ulon "soleca lupo", tio nur signifas, ke li estas malofta escepto, kiel lupo ne vivanta en grego.

El la profesia taglibro de Sarit, la etologiisto(*) kiu respondecas pri   
la predantoj en la bestoĝardeno, ni povas ekkoni la historion de la brava lupino Trifolio:

"Antaŭ iom pli ol unu jaro oni ekvidis ĝin lame vaganta, malsata kaj  senfortiĝinta tra rubujoj en parkejo je la piedo de la monta fortreso Masada borde de la Morta Maro. Post kelkaj provoj oni sukcesis kapti kaj transporti ĝin al la veterinara hospitalo de la bestoĝardeno en Ramat-Gan. La kruro de Trifolio, kaptita en kaptilo de ŝtelĉasistoj estis tute frakasita, fakte duontranĉita. Post la neevitebla amputado de la kruro, evidentiĝis, ke oni ne povis revenigi ĝin al natura medio ĉar tie ĝi ne povintus supervivi. Ni el la respondeca skipo elektis por ĝi la nomon Trifolio aludante al ĝiaj tri kruroj.

Post kiam la lupino resaniĝis el la operacio, mi decidis komenci procezon por ĝia integriĝo al la grego da lupoj. Mi bonege sciis, ke temis pri aparte malfacila procezo, ĉar nia lupino alvenis kun tre malalta socia pozicio. Aliflanke mi esperis, ke la natura medio, kie ĝi naskiĝis kaj vivis sufiĉe longe, donis al ĝi pli bonajn kapablojn ol tiuj de individuoj, kiuj kreskis en kaptiteco. Ĉe lupoj estas ununura masklo alfa kaj ununura ino alfa en ĉiu grego kaj mi romantike pensis, ke se Trifolio, malgraŭ sia mutilado, fariĝus la dominanta ino, ĝi simbolus la gravecon de la interna forto kaj ne nur tion de la ekstera forto.

Tia procezo inkluzivis kelkajn laŭgradajn fazojn kaj daŭris multajn monatojn. Kiam, dum la belaj vintraj tagoj mi observadis la trikruran lupinon lerte promenantan balanciĝante agrable tra la vasta ĉirkaŭita areo, kaj rimarkis kiel ĝi sentigis respekton al la aliaj lupinoj, mi havis la impreson, ke la kvara kruro estus nur superflua.

Kaj jen subite iun tagon Ramon, la ĉefo de la grego, elektis Trifolion kiel novan kunulinon por kuplado. Tio pruvis, ke ĝi vere fariĝis la dominanta lupino. Mi estas esperplena, ke Trifolio baldaŭ gravediĝos kaj tiam mi sentos min vere kontenta pri mia laboro".

(*) etologiisto = spertulo pri la konduto de animaloj en ilia natura medio.
 
 

Transsendado de pensoj

15/03/2013 16:55

Sonas pli laŭ "fikcio" ol laŭ "scienco", sed vere esploristoj sukcesis kunligi la cerbojn de du ratoj. La bestoj sekve povas rekte komuniki unu kun la alia kaj tiamaniere kune solvi simplajn taskojn.

De jaroj pluraj grupoj de esploristoj provas konstrui tiel nomatajn "cerbo-komputilo-interfacojn" - kunligilojn do inter cerbo kaj maŝinoj. Tiucele oni mezuras la aktivecon de cerbo aŭ helpe de elektroencefalogramo aŭ rekte pere de enplantitaj elektrodoj. Komputilo konvertas la signalojn el la cerbo al movoj.

Tiel lamuloj denove fariĝu movkapablaj kaj protezoj fariĝu stireblaj per pensoj. Ne jam resp. ankoraŭ ne alvenis tiu teknologio en la ĉiutaga praktika apliko, sed la sukcesoj amasiĝas. Nur pasintan jaron esploristoj raportis pri lamiĝinta virino kiu helpe de encerba komputila elemento kaj pere de robota brako kapablas trinki kafon el taso.

De antaŭ nelonge tiuj sistemoj ankaŭ ricevas retrocirkviton kio signifas ke ne nur legiĝas la signaloj el la cerbo, sed la mekanikaj aŭ elektronikaj aparatoj sendas respondajn komunikojn kiuj estas transdonataj al la cerbo helpe de mikrostimulado. Tiamaniere ekestas reciproka kunligo inter cerbo kaj artefarita korpo resp. korpoparto.

La fakto ke tiu responda komuniko al la cerbo same funkcias, instigis esploristojn de la Duke universitato fari pluan paŝon. "Se la cerbo povas ricevi signalojn de artifaritaj sensoroj, ĝi same bone devus kapabli prilabori informojn el aliaj korpoj". Do ili kunligis la cerbojn de ratoparoj per la sama teknologio kaj testis ĉu la transsendado de pensoj funkcias.

Antaŭ la enplantado de kabloj la bestoj devis lerni solvi simplan problemon, nome premi la ĝustan levilon kiam lampo eklumis. Por tio ili ricevis gluteton da akvo. Post tio oni enplantis al ili mikroelektrodojn en tiujn cerboregionojn kiuj prilaboras la motorajn informojn kaj oni per kabloj kunligis la bestojn.

Unu el la bestoj estis deklarita "kodanto". Ĝi devis plenumi la saman taskon kiel antaŭe. Kiam ĝi premis la ĝustan levilon, ĝia cerba aktiveco estis konvertita pere de la elektrodoj al elektra signalo kaj estis sendata tiel al la dua rato kiu funkciis kiel "malkodanto". Tiu dua rato havis antaŭ si la saman levilon kiel la "kodanto", sed ne ricevis videblan averton, do ne eklumis lampo. Por premi la ĝustan levilon ĝi disponis nur pri la cerbaj signaloj de la partnero.

Laŭ la esploristoj la "malkodantaj" ratoj premis en 70 procentoj de la kazoj la ĝustan levilon. La komunikado en tiu kunligo de du cerboj funkciis reciproke. Tiel la "kodanta" rato ekzemple ne ricevis la plenan kvanton da akvo, se la "malkodanta" besto malĝuste decidis. Tiu kunplektiĝo devigis la ratojn al kunlaboro. Se la "malkodanta" rato eraris, ĉe la "kodanta" rato ŝanĝiĝis la cerba aktiveco kaj la konduto. La decido fariĝis pli rapida kaj pli klara. La signalo fariĝis pli pura kaj per tio fariĝis pli bone legebla. La "malkodanta" rato per tio povis pli bone trovi la ĝustan decidon kaj finfine ambaŭ ratoj ricevis pli da rekompenco.

Post pluaj similaj taskoj la esploristoj testis la spacajn limojn de la transsendo de pensoj de cerbo al cerbo. Oni transsendis signalon tra la interreto de "kodanta" rato en Brazilo al "malkodanta" rato en Norda Karolinio, Usono. Eĉ je tiu distanco funkciis laŭ la studaĵo la komunikado.

Teorie eblus kunretigi ankaŭ plurajn bestojn. La sciencistoj jam preparas sin por tiaj eksperimentoj. Tiam la bestoj povus solvi ankaŭ malsimplajn problemojn kiujn ne kapablas solvi individuo. La kunretigitaj cerboj povus esti bazo por "organika komputilo".

Espereble tiuj eksperimentoj ne kreos frankenŝtejnajn monstrojn. Tiu timo ne estas tute forviŝebla.
 

Maizo baza nutraĵo de jam 5000 jaroj

14/03/2013 19:59

Maizo estas nutra planto el Ameriko kiun la eŭropanoj ekkonis same kiel la terpomojn nur post la malkovro de la nova kontinento en la jaro 1492 de Kristoforo Kolumbo. Intertempe maizo fariĝis en la tuta mondo grava baza nutraĵo kaj maizo nun eĉ estas kultivata en sufiĉe malvarmaj zonoj. Sed kiel aspektis la situacio rilate al nutrado en Ameriko?

Jam antaŭ jarmiloj homoj en Ameriko kultivis maizon. Sed ĉu ili jam regule manĝis la grenon - aŭ ĉu ĝi servis por ceremoniaj celoj? Novaj analizoj de ŝtonaj laboriloj kaj de kultiva grundo solvas tiun arkeologian disputaĵon.

Antaŭ 5000 jaroj homoj konstruis ĉe la pacifika marbordo de la hodiaŭa Peruo grandajn setlejojn kaj kultivis maizon. Sed en kiu grado ili nutris sin tiam de tiu greno? Kelkaj arkeologoj opiniis ke tiu planto unuavice estis konsumata dum ceremoniaj okazoj. Aliaj opiniis ke ĝi estis baza nutraĵo.

Esploristoj de la Field Muzeo en Ĉikago en Usono nun esploris arkeologiajn trovaĵojn el la regiono Norte Chico norde de Lima por klarigi tiun demandon. Iliaj analizoj indikas ke maizo estis kultivata sur grandaj areoj kaj konsistigis je signifa parto la nutran bazon de la homoj de la tiama epoko.

La esploristoj analizis ŝtonajn laborilojn kiuj estis trovitaj ĉe arkeologiaj fosadoj kaj ankaŭ fosilajn ekskrementojn kiuj aĝis inter 3800 kaj 5000 jarojn. Krome ili analizis specimenojn de la kultiva grundo. Plej multaj trovaĵoj devenas el la setlejoj Cabalete kaj Huaricanga kiuj situas proksime al la marbordo en Peruo.

Ĉe proksimume la duono de la 126 grundaj specimenoj la esploristoj trovis polenojn de maizo. Ili klare povis konstati ke la polenoj ne devenas de maizo kia ĝi estas kultivata hodiaŭ ĉar la grandeco de la polenoj signife diferencas.

Sur 11 el 14 analizitaj ŝtonaj laboriloj kiuj estis uzataj por tranĉado aŭ dispistado ili trovis ĉe plej multaj el ili restaĵojn de maizo. Krom tio la analizoj de restaĵoj de homaj ekskrementoj subtenis la supozon ke la homoj tiam manĝis multe da maizo. Pli ol du trionoj de la homaj ekskrementoj kaj tri kvaronoj de hundaj ekskrementoj enhavis restaĵetojn de tiu greno - tio estis pli ol de ĉiu alia nutraĵo. La analizo montras ke homoj krome nutris sin de batatoj, guavoj kaj sardeloj.

Laŭ la esploristoj tiuj datumoj subtenas la konkludon ke maizo estis baza nutraĵo kaj ĉefa fonto por amelo kaj estis konsumata ne nur je ceremoniaj okazoj.
 

Rebonigi aŭdkomprenon

13/03/2013 17:39

Per celita trejnado homoj en progresinta aĝo laŭ studaĵo povas rebonigi sian aŭdkapablon en laŭta medio. Tion eltrovis esploristoj de la universitato de Evanston en Usono. La trejnado efikis tiel ke signaloj denove pli rapide estis prilaborataj en la nervosistemo.

En maljuna aĝo homoj suferas pri malrapidiĝo de la prilaborado de nervosignaloj. Efiko de tio estas ke maljunuloj havas reduktitan kapablon prilabori la rapidajn sinsekvojn kiuj estas tipaj por sonoj de lingvo. Tio estas la kazo precipe en laŭta medio. "Tiu manko de komunikado influas la vivokvaliton de maljunaj plenkreskuloj, ĉar ili komencas eviti lokojn kaj sociajn situaciojn kie komunikado estas ĝenata", skribas la esploristoj. Aŭdaparatoj plialtigas nur la laŭtecon, sed ne kompensas la deficitojn de la laŭtempa prilaborado.

Por ilia studaĵo la fakuloj esploris 67 plenkreskulojn inter 55 kaj 70 jaroj. La esploristoj dividis la partoprenantojn en du grupojn. Ili plenumis trejnadon dum 8 semajnoj unu horon ĉiutage. Unu grupo plenumis aŭdotrejnadon kun la celo prilabori aŭditajn informojn pli rapide kaj pli precize. Oni plialtigis la postulojn al la memorkapablo. Tiel la testpersonoj devis distingi inter similaj silaboj, ripeti sinsekvojn de silaboj kaj vortoj aŭ revoki el la memoro detalojn de rakontoj. La alia grupo spektis DVD-ojn kaj respondis pri tio demandojn rilate al kompreno de la enhavo.

La rezulto montras ke la grupo kiu estis plenuminta la aŭdotrejnadon produktis pli bonajn rezultojn. Ilia memorkapablo kreskis, ili povis pli bone percepti parolaĵon malgraŭ samtempa fona bruo. La kaŭzo por tio povas esti la malkresko de malhelpaj neŭrotransmitiloj. Tiun malkreskon kaŭzis la ekzercoj. La aŭdotrejnado povus - tion esperas la esploristoj - mildigi la psikosociajn sekvajn malsanojn en maljuna aĝo, ekzemple izoliĝo kaj deprimo. Estas tamen malklare kiom da trejnado necesos por atingi efikon.

"Mi kredas ke havas sencon ke pacientoj plenumas aŭdotrejnadon", diras germana fakulo el universitata kliniko en Friburgo. La trejnado laŭ li  ja ne montras influon ĉe ekzistantaj damaĝoj de aŭdado. Sed ĉe la partoprenantoj de la studaĵo oni tamen atingis ke ilia aŭda sojlo leviĝis kaj ke ili povis koncentriĝi pli bone.
 

Pri interreto kaj ... vino

13/03/2013 16:59

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj mia juna nevo invitis min al vespermanĝo en movoplena restoracio, kiun li kutimas frekventi. Kvankam tio okazis post ordinara labortago, la restoracio estis plenplena, kaj ni devis vice atendi liberan tablon. Dum la atendado, ni povis de flanka loko observi la ĉeestantaron. Subite, mia nevo diris:
    
- Ĉu la mondo povus denove funkcii sen interreto? Verŝajne ne. Ĝi estas probable senrevena fenomeno. Sed ĉu tio estas vera progreso? Rigardu la homojn!
    
Kaj tiam mi rimarkis, ke en la granda manĝoĉambro, plena je tabloj, kie sidis junaj amikoj, geamantoj, familioj, laborkolegoj – multaj homoj tenas siajn telefonkomputilojn ŝaltitaj kaj senĉese klakadas. Anstataŭ interparoli, ili kun malsuprenklinitaj kapoj senpalpebrume atentadis pri siaj lumantaj ekranetoj. La sceno estis ja frapa kaj pensiga. Kio faras, ke homoj, kiuj laboris dum tuta tago, plu konektu sin al interreto, vespere, en libera horo?
***
    
La revuo  PloS One antaŭ nelonge publikigis klarigan studaĵon pri la efikoj de troa uzado de interreto je la homa sano. Riskoj estas multaj kaj gravaj. Obseduloj, kiuj restadas dum tro multaj horoj en la tiel nomata “krozado” – similas al dependantoj de drogaĉoj, aŭ de kartludoj, aŭ de aliaj vetludoj. Ilia konduto longe transpasas la normalan bezonon kapti kaj transsendi utilajn informojn. Kiam ili ne havas la lumantan ekranon antaŭ siaj okuloj, tiam ilin regas angoro kaj malkvieto. Veraj abstinuloj.
    
La esploro montris, ke tiaj homoj staras ĉe rando de malsaniĝo. Probable supervenos depresio, izoliĝemo, inklino al uzado de drogaĉoj, rompiĝo de homrilatoj. Ilia humoro rapide malboniĝas, kiam ili malŝaltas siajn maŝinetojn. Ne estas nova tiu informo, ke tro multe da “retumado” damaĝas sanon. La novaĵo en tiu studo estas, ke iuj homoj en tia situacio prezentis eĉ simptomojn similajn al tiuj de aŭtismo. Alarme!
 

Ankaŭ korpaj malsanoj povas okazi. Medicinistoj inkluzivos tiujn simptomojn en la novan eldonon de la internacie uzata Manlibro pri Diagnozo kaj Statistiko pri Mensaj Malsanoj (angle DSM).
***
Fine oni proponis al mia nevo kaj al mi liberan tablon. Mi mendis de la kelnero etan kalikon da vino. Post iom da silenta pripensado, mi diris al li:
- Rigardu ĉi tiun kalikon da vino. Ĝi estas plezuriga, malstreĉiga, eĉ saniga, en ĉi tia modera kvanto. Sed se mi decidus engluti ĉiutage po kelkaj litroj da ĉi tiu sama vino, tiam certe vi devus baldaŭ viziti min en hospitalo, ĉu ne? Ĉu kulpas la vino?
Poste ni ekmanĝis, gaje babilante pri niaj preferataj futbalteamoj.
 

Verŝajne la plej altaj

12/03/2013 20:14

Tiun ĉi sonartikolon verkis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Ĉiam ĝojigas min, kiam la lernanta E-on persono progresas kaj per tio ĉi pruvas, ke ties instruisto ne eraras kaj la reguloj de la lingvo bone funkcias por ĉiu, kiu intencas diligente lerni. Al tiu ekzemplo apartenas mia samklubano Mieczysław Serbinowski, pli ol 70-jara emeritulo. Mi invitis lin kunprezenti al vi novan temon en la formo de intervjuo. Jen ĝi.

- Kiel nomiĝas la herooj, pri kiuj ni iom interparolos kaj pri kio ĝenerale temas?

- Ili nomiĝas Hyperion, Helios kaj Icarus kaj estas nuntempe la plej altaj arboj sur nia planedo.
Apenaŭ dekkelke da personoj povis rigardi la kolosojn propraokule, ĉar ilia situo estas zorgeme kaŝata. Verŝajne ekzistas nur tri publikigitaj fotoj de la arbegoj. Sed rigardante ilin, malfacilas identigi la ĉirkaŭaĵon de la lokoj, kie ili fakte kreskas. Temas pri unu el la plej grandaj sekretoj de Usono. La lokojn konas laŭdire nur du iliaj malkovrintoj kaj la ĉefarbaristo de la Nacia Parko Redwood en Kalifornio.

- Kion do scias pri ili la cetero de la mondo?

- La plej altaj sekojoj havas laŭvice pli ol 115 metrojn (Hyperion), pli ol 114 metrojn (Helios) kaj pli ol 113 metrojn (Icarus) kaj kreskas en parto de la parko proksime al la fama Intermontejo de Nebuloj. La malkovrintoj de la eksterordinaraj ekzempleroj dediĉis preskaŭ 15 jarojn da siaj peza laboro kaj skeptikecaj mokoj. Malkovri rekordan arbon inter centoj da aliaj, preskaŭ same grandaj, estas simila al serĉado de pinglo en fojnostako. La serĉantoj kapablas mezuri per lasero dum unu tago maksimume unu-du sekojojn. Imagu, ke la arbokronoj estas nevideblaj de sur la ternivelo.

- Kiel do eblas ilin rimarki?

 - Oni devas observi ilin starante sur iu altaĵo, kaj poste trovi la lokon, kie la arbo kreskas.

- Estas facila afero. Do temas pri apenaŭ tri arboj?

- Hodiaŭ estas konataj apenaŭ kelkdek daŭrafoliaj sekojoj, kiuj estas altaj pli ol 110 metrojn kaj ili ĉiuj kreskas okcidente de la Nordameriko. La ekspertoj taksas, ke en la parto de la parko, kie lokiĝas nuntempe la plej alta „arbara tegmento” de tridek jaroj eniradis neniu.

- Kial do oni gardas la misteron pri la situo de la rekorduloj?

- Dum la pasintaj 50 jaroj proksimume 90% da tiu ĉi arbospecio estis eltrunkigitaj. Krome por la supraĵe troviĝantaj radikoj de la arboj gravas, kiam turistoj perpiede ne densigas la grundon. Montriĝis nome, ke la homaj marŝadoj povas kaŭzi forpuŝadon de la grundakvo. Laŭvice nesufiĉa grundohumideco malebligas transportadon de la akvo al la plej altaj partoj de la eterne verdaj plantoj, kies kronoj tiam komencas sekiĝi.

- Al kio ni dankŝuldas la longan vivantecon de ĉi tiuj arboj?

- La sekojoj atingas la aĝon de pli ol mil jaroj pro pluraj kialoj. Bonege protektas ilin dika eĉ 30 centimetrojn ŝelo. Ili grandmezure estas imunaj kontraŭ fajro, insektoj, putrado kaj fungoj. Krome el radiksistemo ĉiam elkreskas novaj arbetoj, kiuj rapide kreas propran radikaron. La ŝosoj de la sekojo havantaj 4-10 jarojn alkreskas ĉ. 2 metrojn jare kaj junaj arbetoj disvolviĝas eĉ en profunda ombro, povante transdaŭri centojn da jaroj sen aliro al la sunradioj. La taksata plejaltulo Hyperion havas ĉ. 600 jarojn, dum ĝi havas ŝancon ĝisvivi 1600.

- Sed ĉu estos tiel?

- Bedaŭrinde la avantaĝoj de sekojoj estas paradokse ilia mortoverdikto, ĉar tra la mondo ne mankas  aĉetantoj de ilia eksterordinare imuna ligno. La homo ja daŭre bezonas eltenemajn kaj plantdevenajn tegmentojn, meblojn kaj plankojn. Bone do, ke oni protektas almenaŭ iagrade tiujn ĉi plantegojn, kaj ilia tiom forta vivanteco permesos venki la homan avidon.

- Ĉu vi bonvolus klarigi ankaŭ la devenon de la nomo „sekojo”, kiu ŝajne havas interligon kun iu lingvoinventinto?

- La nomo „sekojo” en E-o egalas ankaŭ al „sekvojo”. Ĉi-lasta fakte estas la nomo de iu indiano, la inventinto de la alfabeto de la lingvo de sia indiana tribo – ĉirokezoj. Ĝuste memore al li oni nomis la arbon, pri kiu temis en la hodiaŭa sonartikolo.  - Dankon pro la intervjuo!        (la tribonomon „ĉirokezoj” mi ne trovis en PIV!)
 

Lokustoj! Lokustoj!

11/03/2013 17:40

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Kroniko de invado
 
El la biblia rakonto de la dek plagoj de Egiptujo, jen la priskribo de la oka plago, invado de lokustoj (t.e. akridoj) laŭ la traduko de L.L.Zamenhof (citaĵo el la libro ELIRO ĉapitro 10, versikloj 12-15):
 
12. Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo.
13. Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, la orienta vento alportis la akridojn. 14. Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia. 15. Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.


Ankaŭ nuntempe lokustoj estas konsiderataj unu el la plej danĝeraj parazitoj por la agrikulturaj rikoltoj. Ili formanĝas ampleksan varion de folioj, floroj, fruktoj, semoj kaj arboŝeloj. Ĉiu adolta lokusto manĝas ĉiutage tiom kiom ĝi pezas, t.e. ĉirkaŭ 2 gramojn. Unuavide tio povas ŝajni ne multe sed oni devas multipliki ĝin per dekoj da milionoj. Fakte la nombro de individuoj de svarmo da lokustoj povas atingi dekojn da milionoj po kvadrata kilometro kaj jam estis svarmoj, kiuj kovris areon de preskaŭ mil kvadrataj kilometroj. Ununura tuno da lokustoj (kvankam temas pri sufiĉe malgranda parto de svarmo) formanĝas tage kvanton de manĝaĵo, kiu sufiĉus por nutri 2.500 personojn.

Ĝuste el Egiptujo lastatempe venis al Israelo invado de lokustoj, bonŝance ĝis nun multe pli malvasta ol tiu de la biblia plago. Ĉio komenciĝis en Sudano antaŭ kelkaj monatoj. Kaŭze de escepte taŭgaj kondiĉoj la lokustoj treege multiĝis kaj dank' al favoraj temperaturoj kaj ventoj iliaj svarmoj komencis moviĝi direkte al Egiptujo kaj norda Sinajo.

Una malgranda svarmo trairis la landlimon inter norda Sinajo kaj sudokcidenta Israelo la 4-an de marto. La servo por protektado de vegetalaro ĉe la ministerio pri agrikulturo ricevas daŭre ĝisdatigitajn raportojn pri la antaŭeniro de la svarmoj da lokustoj  fare de la monda organizo pri nutrado kaj agrikulturo. Ĉar lokusto, kiel ĉiuj insektoj, havas malvarman sangon, la svarmoj ekaktivas post kelkaj horoj de suna varmigo kaj dumnokte ili tute ne moviĝas. Ĉar la surtera kaj peraviadila sistemoj de seninsektigo estis pretaj, oni povis preskaŭ neniigi tiun malgrandan svarmon.

La 6-an de marto, kaŭze de nekutime altaj temperaturoj kaj elokcidentaj ventoj, dua tre granda svarmo, nombranta kelkdekojn da milionoj de migraj lokustoj invadis vastan areon en la okcidenta Negevo. Bonŝance temis pri dezerta areo, kie oni kultivadas en forcejoj kaj tiel la damaĝoj estis limigitaj.

La 8-an de marto posttagmeze surteriĝis tria malpli granda svarmo sed pli proksime de areoj, kie la kultivado estas subĉiela. Tie la damaĝoj kaŭzitaj de lokustoj povintus esti tre gravaj. Bonŝance la direkto de la ventoj draste ŝanĝiĝis, la temperaturo malplialtiĝis kaj tial la svarmo ne progresis antaŭen. Samtempe tre malgrandiĝis la danĝero de invado de aldonaj svarmoj el Egiptujo.

La lasta antaŭa invado de lokustoj en Israelo okazis en la jaro 2005. Male al la agrikulturistoj, kiuj kompreneble tre zorgas pri tiu bonŝance ne tro ofta fenomeno, estas ĉe ni homoj (ekz. kamparaj laboristoj el Tajlando kaj maljunuloj originintaj el Jemeno), kiuj ĝoje kolektas lokustojn kaj manĝas ilin kiel veran frandaĵon.
 

Kion alportas komputiloj kaj interreto al Esperanto?

10/03/2013 19:54

Tiun ĉi prelegon mi prezentis la 21-an de februaro en la Esperanto-klubo de Prago

Dum proksimume la sama tempo kiam Zamenhof publikigis la unuan lernolibron pri la Internacia Lingvo en la mondo aperis ankaŭ nova teknika helpilo por akceli rektan internacian komunikadon: la telefono. Ambaŭ - Esperanto kaj la starigo de telefonretoj tra la tuta mondo bezonis tempon por kreski kaj tial en la komenco nur malmultaj homoj povis uzi tiujn novajn rimedojn. Precipe la telefono dum longa tempo servis por loka kaj regiona uzo, ĝis finfine stariĝis naciaj retoj  kaj okazis kunligo de tiuj naciaj retoj kio tiam ebligis internaciajn telefonajn interparolojn.

Tamen pro la altaj prezoj de telefonaj alvokoj  internaciaj telefonaj konversacioj nur okazis inter firmaoj aŭ ŝtataj institucioj. Por privatuloj tio estis tro multekosta. Tial verŝajne la unua telefona konversacio en Esperanto de unu lando al alia okazis nur komence de la 20-a jarcento, eble antaŭ la unua Universala Kongreso en Bulonjo en Francio. Sed tiam la telefono tial apenaŭ povis kontribui al la vivigo de la nova internacia lingvo kaj ĝia disvastigo okazis tial ĉefe per libroj kaj revuoj, do en presita formo. Ankaŭ internaciaj renkontiĝoj tiam okazis nur malofte kaj kompreneble ankaŭ ili estis multekostaj kaj tial ili same ne servis multe por vivigi la lingvon.

Helpis alia teknika rimedo: la radio. Okazis radioelsendoj jam dum la 1920-aj jaroj kaj ili estis kapteblaj ankaŭ de simplaj homoj kiuj posedis nur tre simplan radioaparaton. Do la radio plenumis la necesan funkcion por aldoni al la skriba lingvo ankaŭ la parolatan lingvon. Tio kontribuis al la popularigo de la lingvo, precipe en la laborista medio. Oni povis vere esperi pri pli bona mondo en kiu la homoj kunfratiĝas. Tiu pozitiva evoluo daŭris ĝis la jaro 1929 kiam la monda ekonomia krizo detruis tiujn esperojn kaj naciismo superregis. Ekde tiam internaciaj kontaktoj de privatuloj fariĝis suspektindaj kaj esperantistoj estis enkarcerigitaj.

Tiu malhela periodo en okcidenta Eŭropo daŭris ĝis la fino de la dua mondmilito, en la soveta bloko ĝis la morto de Stalin. Kaj ankaŭ poste tie internaciaj kontaktoj restis suspektindaj, se ili ne okazis en kadro de ideologie pura asocio, ekzemple MEM. Radioelsendoj en Esperanto ja ankoraŭ okazis, precipe por fari propagandon al la alia flanko de la "fera kurteno". Kaj internaciaj telefonaj konversacioj restis tre multekostaj kaj limigitaj al malmultaj interesuloj. En la orienta parto de Eŭropo tiel Esperanto fariĝis "lingvo de sopiro kaj revo".

En okcidenta Eŭropo telefonaj konversacioj fariĝis malpli kostaj kaj ne plu estis limigoj. Tamen por babili la prezoj estis ankoraŭ tro altaj.  Sed oni ja povis partopreni en multaj internaciaj renkontiĝoj, en kiuj tamen partoprenantoj el orienta Eŭropo nur malmultis.

La politikaj ŝanĝiĝoj en landoj sub komunisma regado hazarde koincidis kun la apero de la interreto kaj personaj komputiloj. Mi mem aĉetis mian unuan personan komputilon en la jaro 1991 kaj tuj kompreneble provis skribi en Esperanto kun supersignoj. Mi ankaŭ baldaŭ en tio sukcesis kaj tiel povis entajpi kaj printi tekstojn en Esperanto (kaj baldaŭ ankaŭ en la ĉeĥa). Por aŭdi ion en la komputilo oni devis enŝovi kompaktdiskon, sed tio apenaŭ eblis por aŭdi ion en Esperanto, ĉar ne jam ekzistis kompaktdiskoj en Esperanto.

Tio ŝanĝiĝis nur ekde kiam mi ricevis aliron al interreto en la jaro 1997, kiam oni povis elŝuti sondosierojn, ekz. de Radio Verda. Kaj de tiu momento ankaŭ eblis alŝuti proprajn sonregistraĵojn al iu retejo, sed komence la retspaco estis tre limigita resp. multekosta kaj la kunligo kun la interreto funkciis nur tre malrapide. Tamen jam en la jaro 1998 mi povis komenci mian Esperantan Retradion en kiu mi reaŭdigis elsendojn de Pola Radio kiujn mi estis kaptinta per satelito.

Ekde tiam la kostoj por aliri la interreton konsiderinde reduktiĝis kaj ankaŭ la rapideco plialtiĝis. La interreto fariĝis pli kaj pli interesa por pli da homoj. Novaj servoj aperis kaj finfine eblis ankaŭ babili kvazaŭ telefone tra la reto. Nun oni povis paroli kun homoj en la tuta mondo sen pagi altajn kotizojn por eksterlandaj alvokoj. La koncerna servo nomiĝas Skype (en Esperanto: Skajpo). Entute oni povas diri ke la interreto nun ebligas tiom da aplikoj de Esperanto ke la esperantistoj apenaŭ sukcesas sekvi tiun evoluon, nome nur malmultaj kapablas aktive uzi la eblecojn por produkti ion. Mi nur menciu la daŭran problemon pri la entajpado de la supersignitaj literoj. Ekzistas por tio jam bonegaj solvoj, sed multaj skribantoj de retmesaĝoj kaj de afiŝoj en retaj forumoj ankoraŭ uzas surogatan skribon.

Do la novaj teknikaj rimedoj estas tiel favoraj al Esperanto ke la pluan evoluon bremsas nur la esperantistoj mem. La junaj homoj aliflanke kiuj ja bone kapablas utiligi la novajn teknikajn rimedojn, ne jam sufiĉe bone regas la lingvon kaj tial daŭros ĝis estos sufiĉe da homoj kiuj regos ambaŭ.
 

<< 1 | 2 | 3 | 4 | 5 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.