Kion alportas komputiloj kaj interreto al Esperanto?

10/03/2013 19:54

Tiun ĉi prelegon mi prezentis la 21-an de februaro en la Esperanto-klubo de Prago

Dum proksimume la sama tempo kiam Zamenhof publikigis la unuan lernolibron pri la Internacia Lingvo en la mondo aperis ankaŭ nova teknika helpilo por akceli rektan internacian komunikadon: la telefono. Ambaŭ - Esperanto kaj la starigo de telefonretoj tra la tuta mondo bezonis tempon por kreski kaj tial en la komenco nur malmultaj homoj povis uzi tiujn novajn rimedojn. Precipe la telefono dum longa tempo servis por loka kaj regiona uzo, ĝis finfine stariĝis naciaj retoj  kaj okazis kunligo de tiuj naciaj retoj kio tiam ebligis internaciajn telefonajn interparolojn.

Tamen pro la altaj prezoj de telefonaj alvokoj  internaciaj telefonaj konversacioj nur okazis inter firmaoj aŭ ŝtataj institucioj. Por privatuloj tio estis tro multekosta. Tial verŝajne la unua telefona konversacio en Esperanto de unu lando al alia okazis nur komence de la 20-a jarcento, eble antaŭ la unua Universala Kongreso en Bulonjo en Francio. Sed tiam la telefono tial apenaŭ povis kontribui al la vivigo de la nova internacia lingvo kaj ĝia disvastigo okazis tial ĉefe per libroj kaj revuoj, do en presita formo. Ankaŭ internaciaj renkontiĝoj tiam okazis nur malofte kaj kompreneble ankaŭ ili estis multekostaj kaj tial ili same ne servis multe por vivigi la lingvon.

Helpis alia teknika rimedo: la radio. Okazis radioelsendoj jam dum la 1920-aj jaroj kaj ili estis kapteblaj ankaŭ de simplaj homoj kiuj posedis nur tre simplan radioaparaton. Do la radio plenumis la necesan funkcion por aldoni al la skriba lingvo ankaŭ la parolatan lingvon. Tio kontribuis al la popularigo de la lingvo, precipe en la laborista medio. Oni povis vere esperi pri pli bona mondo en kiu la homoj kunfratiĝas. Tiu pozitiva evoluo daŭris ĝis la jaro 1929 kiam la monda ekonomia krizo detruis tiujn esperojn kaj naciismo superregis. Ekde tiam internaciaj kontaktoj de privatuloj fariĝis suspektindaj kaj esperantistoj estis enkarcerigitaj.

Tiu malhela periodo en okcidenta Eŭropo daŭris ĝis la fino de la dua mondmilito, en la soveta bloko ĝis la morto de Stalin. Kaj ankaŭ poste tie internaciaj kontaktoj restis suspektindaj, se ili ne okazis en kadro de ideologie pura asocio, ekzemple MEM. Radioelsendoj en Esperanto ja ankoraŭ okazis, precipe por fari propagandon al la alia flanko de la "fera kurteno". Kaj internaciaj telefonaj konversacioj restis tre multekostaj kaj limigitaj al malmultaj interesuloj. En la orienta parto de Eŭropo tiel Esperanto fariĝis "lingvo de sopiro kaj revo".

En okcidenta Eŭropo telefonaj konversacioj fariĝis malpli kostaj kaj ne plu estis limigoj. Tamen por babili la prezoj estis ankoraŭ tro altaj.  Sed oni ja povis partopreni en multaj internaciaj renkontiĝoj, en kiuj tamen partoprenantoj el orienta Eŭropo nur malmultis.

La politikaj ŝanĝiĝoj en landoj sub komunisma regado hazarde koincidis kun la apero de la interreto kaj personaj komputiloj. Mi mem aĉetis mian unuan personan komputilon en la jaro 1991 kaj tuj kompreneble provis skribi en Esperanto kun supersignoj. Mi ankaŭ baldaŭ en tio sukcesis kaj tiel povis entajpi kaj printi tekstojn en Esperanto (kaj baldaŭ ankaŭ en la ĉeĥa). Por aŭdi ion en la komputilo oni devis enŝovi kompaktdiskon, sed tio apenaŭ eblis por aŭdi ion en Esperanto, ĉar ne jam ekzistis kompaktdiskoj en Esperanto.

Tio ŝanĝiĝis nur ekde kiam mi ricevis aliron al interreto en la jaro 1997, kiam oni povis elŝuti sondosierojn, ekz. de Radio Verda. Kaj de tiu momento ankaŭ eblis alŝuti proprajn sonregistraĵojn al iu retejo, sed komence la retspaco estis tre limigita resp. multekosta kaj la kunligo kun la interreto funkciis nur tre malrapide. Tamen jam en la jaro 1998 mi povis komenci mian Esperantan Retradion en kiu mi reaŭdigis elsendojn de Pola Radio kiujn mi estis kaptinta per satelito.

Ekde tiam la kostoj por aliri la interreton konsiderinde reduktiĝis kaj ankaŭ la rapideco plialtiĝis. La interreto fariĝis pli kaj pli interesa por pli da homoj. Novaj servoj aperis kaj finfine eblis ankaŭ babili kvazaŭ telefone tra la reto. Nun oni povis paroli kun homoj en la tuta mondo sen pagi altajn kotizojn por eksterlandaj alvokoj. La koncerna servo nomiĝas Skype (en Esperanto: Skajpo). Entute oni povas diri ke la interreto nun ebligas tiom da aplikoj de Esperanto ke la esperantistoj apenaŭ sukcesas sekvi tiun evoluon, nome nur malmultaj kapablas aktive uzi la eblecojn por produkti ion. Mi nur menciu la daŭran problemon pri la entajpado de la supersignitaj literoj. Ekzistas por tio jam bonegaj solvoj, sed multaj skribantoj de retmesaĝoj kaj de afiŝoj en retaj forumoj ankoraŭ uzas surogatan skribon.

Do la novaj teknikaj rimedoj estas tiel favoraj al Esperanto ke la pluan evoluon bremsas nur la esperantistoj mem. La junaj homoj aliflanke kiuj ja bone kapablas utiligi la novajn teknikajn rimedojn, ne jam sufiĉe bone regas la lingvon kaj tial daŭros ĝis estos sufiĉe da homoj kiuj regos ambaŭ.