Blog

Niaj malnovaj amikoj - la dombestoj

10/10/2012 17:38

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉio komenciĝis antaŭ multaj jarmiloj, ĉirkaŭ la kavernoj, kie vivis prahomoj. Ili amikiĝis al lupoj, ilin nutris, kaj reciproke la bestoj ilin gardis kontraŭ eblaj atakantoj. Naskiĝis tiam unu el la plej firmaj amikecoj en la historio, ĉar se oni povas kredi la darvinajn teoriojn, lupoj fariĝis hundoj. Kreiĝis figuroj profunde intimaj al la homa kulturo: la dombestoj.
    
La inklino de homaj familioj pligrandigi sian nombron per aldono de besta membro ne ĉesas kreski. Kvankam  hundoj estas ankoraŭ la preferataj, katoj kreskas laŭkvante kaj amaso da aliaj bestoj iom post iom envenas la liston.  Robinsono Kruzo havis papagon; Tarzan havis ĉimpanzon; Kaligulo  ĉevalon; Sankta Francisko malferocigis lupon. Ŝajnas, ke homoj forte bezonas la kompanion de bestoj. Nuntempe listo da neordinaraj bestetoj aldoniĝis al la modernaj hejmaj ĉarmuletoj: porkoj, testudoj, ratoj, musoj, lacertoj, papagetoj kaj aliaj birdoj, fiŝoj, serpentoj, musteloj, eĉ tigroj, ursoj, leonoj kaj panteroj. Temas efektive pri bestbabelo!
    
Nur en Brazilo, oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 50 milionoj da bestoj komforte vivas en homaj hejmoj. Se kalkuli  nutraĵojn, vakcinojn kaj aliajn medicinajn kaj higienajn bezonaĵojn, oni facile alvenas al spezoj de multaj milionoj. Kaj Brazilo ne estas la ĉampiono: Usono enhavas multe pli vastan merkaton. Estas iom ŝoke pensi, ke tiuj milionoj povus forigi malsaton kaj mizeron de multaj infanoj en malriĉaj landoj.
    
Tamen, fakaj studoj montris, ke hejma dorlotado de bestoj ne estas sensenca kaprico. Ĝi fakte profunde influas la homan vivon. Tiuj bestetoj redonas kontraŭ  homa karesemo altvalorajn kontribuojn. Familioj kun dombestoj vivas pli harmonie, kaj geedzoj pli pace interkompreniĝas;  infanoj estas pli trankvilaj kaj sociemaj;  depresiaj pacientoj pli facile alfrontas siajn suferojn pro plialtiĝo de sia memestimo;  bestposedantoj pli malofte suferas kormalsanojn ol senbestuloj;  bestposedantoj estas pli sentemaj kaj toleremaj al proksimuloj ol senbestaj homoj kaj komunikiĝas pli facile;  demencaj maljunuloj pli bone fartas en kompanio de hundoj;  eĉ en hospitaloj oni jam observis la bonan efikon de hundoj ĉe kanceraj infanoj. Kaj kompreneble, ĉiuj konscias pri la altvalora helpo de trejnitaj hundoj ĉe blinduloj. La pruvo, ke bestoj  vekas bonajn sentojn estas la lastatempa ĉiea movado por respekto al la bestaj rajtoj.
    
La nerifuzebla fakto estas, ke niaj hejmaj bestoj, niaj malnovaj amikoj, longe ĝuos tian aman interligon.
 

Spontanea donacemo

09/10/2012 16:34

Kiu ne longe pripensas, tiu donas pli: Intuiciaj decidoj montriĝas pli grandanimaj - tion montris eksperimentoj kun 2000 partoprenantoj. Spontanea donacemo evidente akcelas la socian kuniĝemon.

Ĉe spontaneaj intuiciaj decidoj la homo estas pli malavara kaj kunlaborema ol post zorgema konsiderado. En la eksperimentoj usonaj esploristoj trovis neniun kazon en kiu iu post iom pli longa pripensado estus aginta pli grandanime ol post rapida decido.

En unua testo po kvar homoj devis ĵeti monon en poton. Ĉiu grupano havis 50 cendojn je dispono. Ĉiuj sciis ke la ludestro duobligos la sumon en la poto kaj elpagos ĝin je egalaj kvotoj al la kvar ludantoj. En tia testo do ĉiuj profitas tiam plej multe se ĉiu donas maksimuman monsumon en la poton.

Malgraŭ tio plej multaj ne donis sian tutan monon en la komunan poton. La esploristoj eltrovis: Kiu decidis ene de malpli ol 10 sekundoj, tiu donis averaĝe ĉirkaŭ 66 procentojn de sia bonhavo, kiu bezonis pli da tempo, tiu donis nur 53 procentojn.

Por ekskludi ke spontaneaj homoj simple ĝenerale estas pli kunlaboremaj, la esploristoj metis la testantojn en plua testo sub artefarita premo. Tiel ankaŭ tiuj devis reagi rapide kiuj en la ĉiutaga vivo estas hezitemaj. Ankaŭ tie la esploristoj observis ke intuicia agado - eĉ se ĝi estis eldevigita sub tempopremo - kondukas al pli da komuna sento.

Aliflanke personoj fariĝis pli egoismaj se ili ricevis tempon por pripensado. En serio de finaj eksperimentoj la esploristoj instrukciis la testantojn jam antaŭ la ludo reagi aŭ spontanee aŭ ĝisfunde pripensi la decidon. Denove la spontanea agado kondukis al malavareco.

La kunteksto inter pliiĝanta decidodaŭro kaj malpliiĝanta preteco konduti kunlaboreme estis konfirmita en pluaj studoj. La esploristoj konkludas el la rezultoj de la eksperimentoj ke necesas raciaj pripensoj por flankenŝovi la unuan kunlaboreman impulson. "Se oni instigas decidantajn homojn decidi tute racie, tio povas konduki al la neintencita kromefiko ke ili agas pli por sia propra utilo."
 

Algoj provizas energion

08/10/2012 17:25

Algoj estas neellasebla parto de la japana manĝokulturo, en haŭtkremoj ili efikas kiel natura haŭtglatigilo kaj ankaŭ estas multaj medicinaj aplikoj por algoj. Sed algoj kapablas pli. Ĉar algoj utiligas por sia kreskado la sunlumon, humidecon kaj karbondioksidon ankoraŭ pli efike ol aliaj plantoj. Kaj tiun fakton arkitektoj kaj sciencistoj nun volas utiligi kaj apliki algojn por liveri energion eĉ en modernaj konstruaĵoj.

Plialtiĝantaj prezoj por krudaj materialoj, la kreskanta malabundeco de nafto kaj la tendenco al renversigo de la energipolitiko favore al daŭrigebla energiproduktado, ĉio tio instigas esploristojn disvolvi novajn eblecojn por la ĉerpado de energio. Al tio apartenas nun de mallonga tempo ankaŭ la aplikado de etaj mikroalgoj, tio estas unuĉelaj ĝis malmultĉelaj algoj kiuj rapide plimultiĝas. Tiuj algoj utiligas la sunlumon kiel energifonton por produkti biomaterialon. Tiu procezo nomiĝas fotosintezo kaj funkcias ankaŭ en ĉiuj aliaj verdaj plantoj. Sed algoj utiligas la produktitan biomaterialon multe pli efike kaj tiel ili estas utiligeblaj por la produktado de oleo kaj biogaso. Ĉar la algoj pli efike ĥemie ligas la klimatovarmigan gason karbondioksido, tiu formo de energiproduktado estas ekologie ekstreme daŭrigebla kaj tiel prezentas alternativon al fosilaj energiportantoj.

Unika mondskale estas konstruprojekto kiu prezentiĝis antaŭ nelonge en Hamburgo: La tiel nomata "bioreaktora fasado". En vitraj elementoj kiuj estas fiksitaj en la sumluma flanko de domaj muroj oni bredas mikroalgojn. Tiuj algoj provizas sub sunradiado kaj kun aldono de karbondioksido biomaterialon kaj varmon por la hejtado kaj elektra provizado de la interno de la domo. En la maldikaj travideblaj kolektiloj cirkulas la mikroalgoj en akvo trapumpata kaj estas provizataj senĉese per nutraĵoj kaj karbondioksido. En la interno de la domo okazas la rikolto de la algoj kaj tiu tenaca brilverda algomaterialo poste transformiĝas al biogaso en ekstera biogasproduktejo. Apud la energiproduktaj avantaĝoj konstruaĵoj kun algoreaktoroj havas ankaŭ optikajn avantaĝojn. Ĉar tia domo kun "vivanta" verda fasado vere havas unikan aspekton!

Mikroalgoj povas produkti apud varmo kaj elektro ankaŭ oleon, alkoholon kaj hidrogenon. Tio estus por la movebleco de la homo estonte tre grava evoluo. La rikolto de oleo ekzemple povus esti multe pli alta ol ĉe la konataj energiplantoj maizo, sukerkano kaj kolzo. Krome tiuj plantoj estas samtempe gravaj nutraĵoj kaj ilia utiligo por la energiproduktado je longa vido povus kaŭzi malsatadon kaj damaĝojn de la medio. Aliflanke algokulturoj ne bezonas fekundan grundon por la kreskado! Eblas bredi kaj kreskigi ilin en salakvaj basenoj proksime al la maro aŭ en tubosistemoj en sekaj sunlumaj duondezertoj. La "verda oro" do ne konkurus kun la produktado de nutraĵoj kaj tiel prezentus pluan klaran avantaĝon. En la proksimeco de energicentraloj kaj de urbegoj en kiuj produktiĝas multe da karbondioksido la algoreaktoroj povus forsuĉi la karbondioksidon el la aero kaj tiel kontribui al la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Modernaj giĉetoj

07/10/2012 08:17

En mia junaĝo la vorto "giĉeto" havis multe pli vastan signifon ol hodiaŭ. Giĉetojn oni trovis en diversaj institucioj, ĉu en stacidomoj por aĉeti trajnbileton, ĉu en banko por depreni monon de sia konto, ĉu en ŝtata oficejo por plenigi formularon kaj transdoni ĝin al la oficisto. Malantaŭ la giĉetoj staris tiam plej ofte viroj. Kaj la giĉetoj separis la servopetantojn de la oficistoj, almenaŭ per pupitro sed plej ofte per vitra glaco kiu en la kazo de trajnbileta giĉeto havis en la mezo malfermeblan fenestreton tra kiu oni povis paroli kun la oficisto.

Do evidente oni tiam ege devis atenti pri la sekureco, ĉar oni devis ja protekti la kasojn en kiuj troviĝis sufiĉe da mono, ĉar la klientoj pagis kontante. En la bankoj la kasisto havis sian propran fermitan spacon. Oni do ekzemple iris kun ŝparlibro unue al giĉeto por peti la deprenon de la mono kaj tiam la oficisto portis la ŝparlibron al la apuda kasistejo kie la kliento ricevis la deprenitan monon kaj la ŝparlibron.

Kiam aperis la ebleco kaj kutimo pagi nekontante kaj kiam la komputilaj ekranoj staris ĉe ĉiu giĉeto, la vitra glaco kiel separilo fariĝis superflua kaj tiel tiu distanco inter kliento kaj oficisto pli kaj pli malaperis. Tio postulis kompreneble de la oficistoj alian konduton, ili devas nun esti pretaj paroli kun la kliento por ekzemple esplori la dezirojn kaj por tiel plej bone servi. Kaj tiu alia konduto postulas ankaŭ aliajn homojn, nome homojn kiuj estas pli komunikemaj kaj kiuj kapablas reagi al la diversaj deziroj de la klientoj. Virinoj transprenis pli kaj pli tiujn taskojn kaj ekzemple ĉarma rideto aŭ eĉ babileto dum la servo gajnis signifon.

Hodiaŭ ja multaj servoj funkcias per aŭtomatoj kaj tial la kliento ne trovas homon por plenumi la servon, sed interagas nur kun maŝino. Ekzistas bankaŭtomatoj kaj biletaŭtomatoj. Tiuj aŭtomatoj staras ankoraŭ en loko de la servo, do en stacidomoj aŭ ĉe bankoj. Sed la evoluo tie ne haltis. Nun eĉ tiuj aŭtomatoj parte fariĝas superfluaj ĉar oni povas plenumi siajn monaferojn aŭ la aĉeton de trajnbileto de sia hejma komputilo: Oni mendas la bileton tra la interreto, pagas per kreditkarto kaj oni printas sian bileton sur normala blanka papero. Ĉio funkcias tiam per kodoj kiuj aperas kiel numeroj kaj kiel grafikaĵo.

Sed estas homoj, ekzemple altaĝuloj kiuj ne povas aŭ ne volas uzi tiajn interretajn servojn hejme. Por ili ekzistas nova ebleco aĉeti bileton ekzemple en tabakvendejo (kiu en Aŭstrio kaj en la najbaraj landoj nomiĝas "Trafik") kie oni jam delonge vendis ankaŭ poŝtmarkojn kaj biletojn. Nun en nia lando la "Trafikoj" estas kunligitaj per interreto kun diversaj ofertantoj de servoj kaj tiel servas kvazaŭ kiel giĉeto por la aĉetado de trajnaj aŭ aŭtobusaj biletoj. Ili havas tie specialan printilon kaj do povas elprinti originalajn biletojn. Tio ŝparas al la trajntrafika aŭ aŭtobustrafika entrepreno enorme da kostoj, ĉar ili ne plu bezonas propran infrastrukturon por la biletvendado sed uzas la infrastrukturon de partneroj.

Ankaŭ la poŝto apenaŭ plu havas proprajn filiojn sed starigas giĉetojn ĉe diversaj partneroj. Tio povas esti bakaĵvendejo aŭ eĉ apoteko. La gamo de eblaj partneroj estas tre vasta. La nova sistemo funkcias tre bone kaj alportas avantaĝojn al ĉiuj.

Giĉetoj do daŭre ekzistas sed ili ŝanĝis lokon kaj aspekton kaj ili ne plu estas firme ligitaj al institucioj. La komunikado fariĝis pli malferma, malpli oficiala. Tiu vorto "oficiala" perdis signifon kaj tio gravas ankaŭ rilate al Esperanto.
 

 

Okaze de 1-jara kunlaborado kun la E-a RetRadio

06/10/2012 20:34

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

El mia familia taglibro

Karaj geaŭskultantoj, jam pasis 1 jaro ekde kiam mi ekkunlaboris kun Anton Oberndorfer en lia/nia Esperanta RetRadio kaj ĝuste nun, samtempe kun mia 68-a naskiĝdato, aperas tiu ĉi mia 67-a sonartikolo. Por tion festeti, permesu al mi kunpartigi kun vi personan familian travivaĵon, en kiu mia edzino kaj mi, kiel geavoj, sukcese rompis psikologian muron ĉe nia baldaŭ 7-jaraĝa nepo, Daniel.

Nian nepon, kiel verŝajne la plej parton de nuntempaj infanoj, magnete allogas videoludoj, aparte nun, kiam ili povas ĉiuloke kaj ĉiumomente ludi per kompufonoj. Eble tiaj ludoj trejnas iliajn refleksojn kaj fingran viglecon sed onidire ili ne tiom kontribuas al plibonigo de iliaj ekkonaj kapabloj. Ĉe Daniel tio speguliĝis en lia evidenta malinteresiĝo pri legado. Malgraŭ, aŭ eble kaŭze de, la plurjara elstara ekzemplo de lia 9-jara fratino, kiu, kvankam tre komputilema, ĉiam bunte kaj abunde legadas kaj malgraŭ la fakto, ke nun li jam estas en la dua bazlerneja klaso, Daniel montris eĉ iom da timo fronte de presita teksto kaj konsekvence ankaŭ ne tiom emis skribi.

En la hebrea komence, por faciligi la legadon kaj skribadon al infanoj, oni provizore aldonas al la teksto, kiu normale enhavas nur konsonantojn, ankaŭ la vokalojn kiel diakritajn (helpajn) signojn.  Je la mezo de la dua lernojaro la lernantoj jam devus eklegi senvokalan tekston do unue ili nepre devas bonege regi legadon de teksto kun vokaloj.

Por solvi la problemon la gepatroj interkonsentis kun Daniel, ke posttagmeze antaŭ ol ekludi, ili kune legos bone elektitajn tekstetojn. Li obeeme faris tion sed bedaŭrinde oni povis rimarki, ke dum la malrapida silabado liaj pensoj vagadis aliloken.

Ni, la geavoj, tre multe pritraktis kaj pridiskutis inter ni la aferon klopodante eltrovi kaj testi rimedojn por emigi nian nepon al legado, sed "sorĉovergoj ekzistas nur en fabeloj"! Tamen antaŭ dekduo da tagoj revenante kune el komunaj ferioj en Eilat apud la Ruĝa Maro, dank' al iniciato de mia edzino kaj mi, okazis iu surpriza "trarompo" en la psikologia muro kontraŭ legado ĉe nia nepo Daniel.
 
Antaŭ la foriro mia edzino eniris, kune kun li, librovendejon kaj invitis lin elekti libron laŭplaĉe. Li elektis bele kaj alloge ilustritan libron, 96-paĝan kun sufiĉe da teksto, el la animacia filmo "Brava" (kompreneble tridimensia, kiel kutime nuntempe!), kiun plezurege li spektis antaŭ kelkaj monatoj.

Dum la longa veturado (~5-hora) tra la dezerto el Eilat al Tel-Avivo,
Daniel kaj mi, sidantaj malantaŭe en la familia aŭto kaj alternante la paĝojn, legis laŭtvoĉe por la familianoj la tutan 96-paĝan libron. Ekde hezitanta komenca silabado, laŭgrade Daniel akiris aplombon kaj legadis pli kaj pli sekure kaj flue. Je la fino de la legado ni ĉiuj emociplenaj aplaŭdis kaj dum sekva halto Daniel fiere skribis en la libro dediĉon pri sia unua plenlibra finlegado kaj ĉiuj solene subskribis.

Nun, sur la skribotablo de nia nepo konstante troviĝas libro kaj ĉiutage li spontanee legas kelkajn paĝojn kaj fiere daŭre nin ĝisdatigas pri siaj atingoj kaj impresoj.

Nu, sendube, ĉiuj cirkonstancoj hazarde estis favoraj: abundo da  tempo, bonhumora familia etoso, taŭga libro kun rememoroj pri impresa porinfana filmo, k.t.p. Sed ofte ankaŭ bona dozo da bonŝanco necesas por sukcesi.
 

Laŭtlegado al infanoj

05/10/2012 17:42

Laŭtlegi al infanoj estas simpla kaj efika metodo por peri klerecon kaj lingvajn kapablojn. En tiu kampo regas la patrinoj, dum la patroj nur malofte plenumas tiun taskon.

El la vido de la pedagogiko la kazo estas klara: "Ju pli frue infano ricevas laŭtlegadon, des pli facile ĝi trovas aliron al la lingvo." Laŭtlegado plilarĝigas la infanan vortaron, kreivan imagopovon kaj la kapablon al pacienca aŭskultado - longe antaŭ ol la infano kapablas mem legi kaj ankaŭ sendepende de socia deveno aŭ la kleriĝa fono de la gepatroj .

Laŭtlegadon praktikas prefere virinoj - precipe patrinoj kaj aliaj edukantinoj sentas sin kompetentaj. Laŭ raporto de germana fondaĵo eĉ ne ĉiu deka patro regule laŭtlegas al siaj infanoj. Tio estas grava manko, ĉar "infanoj bezonas patrojn kiuj laŭtlegas al ili. En 42 procentoj de ĉiuj familioj kun etaj infanoj laŭtlegado apenaŭ aŭ tute ne okazas."

Pedagogoj konsilas ne limigi la laŭtlegadon al libroj. Por peri al infanoj legokompetentecon ĉiuj tekstoj de la komuna ĉiutago estas interesaj. Tio inkluzivas receptojn, uzinstrukciojn kaj katalogojn. Ĉie eblas legi - dum promeno aŭ dum aŭtoveturado: Oni povas kune laŭtlegi stratajn kaj trafikajn ŝildojn, nomojn kaj afiŝojn.

Eĉ se infanoj volas reaŭdi ĉiam la saman rakonton, la gepatroj agu laŭdezire. Ĉar multaj infanoj ŝatas ritualojn estas rekomendinde laŭtlegi ĉiam je proksumume la sama horo kaj la sama loko. Ideala estas la vespera laŭtlegado antaŭ la enlitiĝo. Por tio gepatroj aŭ aliaj edukantoj havigu al si la tempon - kaj la telefono silentu.

La fondaĵo konsilas prezenti la rakontojn malrapide kaj vive kaj modifi la voĉon laŭ la enhavo prezentata. Infanoj ne nur mem elektu la libron sed ili ankaŭ aktive partoprenu - ekzemple per ŝanĝo de la paĝo aŭ decidante la rapidecon aŭ per demandoj.

Mi mem spertis la bonegan efikon de la laŭtlegado kiam mi regule laŭtlegis al miaj filoj kiam ili estis en la koncerna aĝo. Ili interalie lernis la germanan lingvon pli bone ol multaj aliaj infanoj. Tiu sukceso spronis min daŭrigi la laŭtlegadon nun en Esperanto - al vi karaj geaŭskultantoj, por ke ankaŭ viaj lingvaj kapabloj kresku.

La graveco de sana intesta flaŭro

04/10/2012 20:02

Sana intesta flaŭro eble estas protekto kontraŭ psikaj malsanoj. Certaj nutraĵoj influas la kreskon de la intesta flaŭro. Ĉu homoj povas per manĝado feliĉiĝi? La intesto estonte povus ludi gravan rolon en la terapio de psikaj malsanoj. Kompreneble la intestaj bakterioj ne estas la sola kaŭzo por psikaj problemoj kaj malĝusta nutrado ne kondukas aŭtomate al deprimo. Sed la intesta flaŭro povas esti faktoro kiu ĝis nun estis subtaksata rilate al la psika sano.

En kelkaj kazoj deprimoj ankaŭ pro tio ne estas efike kuraceblaj ĉar ne jam estas konataj ĉiuj kaŭzoj kaj faktoroj de tiu suferado. Ĉar ne ĉiuj pacientoj kun deprimoj pozitive reagas je la ĝis nun kutimaj kuracmetodoj, esploristoj havas enormajn esperojn ke la esplorado de la intesta flaŭro alportos progreson. Necesas adiaŭi sin de la imago ke ekzistas nur unu kaŭzo por psikaj problemoj. Gravas konsideri ne nur la cerbon de pacientoj sed ankaŭ la ventron. Kaj oni esperas ke bona nutrado krome povus gajni signifon en la prevento de deprimoj.

Aktuala studo kun 3000 aŭstraliaj gejunuloj montras ke gejunuloj kiuj ofte manĝis rapidvoraĵon kaj dolĉaĵojn suferis pli ofte je deprimaj atakoj ol samaĝuloj kiuj nutris sin pli ofte per freŝaj produktoj. Kio estas bona por la korpo, tio estas ankaŭ bona por la animo: Estas do konsilinde konsumi naturajn kaj freŝajn produktojn kiaj estas fruktoj, legomoj, fiŝo kaj produktoj el lakto.

Kiun efikon probiotikaj bakterioj havas - ekzemple laktoacidigaj bakterioj, tion imprese montris esplorista teamo de la universitato de Cork: La esploristoj nutris musojn konsekvence per brogaĵo al kiu ili aldonis la laktoacidigan bakterion Lactobacillus rhamnosus. La efiko estis ke la musoj kiuj ricevis tiun specialan nutraĵon estis pli kuraĝaj kaj pli scivolemaj ol aliaj samspeciuloj. La esploristoj tial supozas ke la probiotikaj bakterioj pozitive influas la ĥemion de la musaj cerboj. Krome ili malkovris ke la speciale nutritaj musoj havis en la sango malpli da streshormono Kortisolo.

La signifo de sana intesta flaŭro montriĝas ankaŭ tiel ke intertempe jam transplantoj de la mikroflaŭro prezentas tre promesantan terapion. Precipe post infektoj kun multrezistaj ĝermoj la transplanto de intesta flaŭro de familiano ofte savas la vivon de la koncerna malsanulo.

Ĉiuj tiuj rezultoj de esploroj vekas la esperon pri novaj terapioj. Helpe de la intesta flaŭro eblos prognozi la riskon pri certaj malsanoj. La okupiĝo pri tiu temo promesas pli bonan kuracadon por multaj malsanoj

Fungoserĉado

03/10/2012 17:37
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando 

Kio estas la plej valora, kiam malfrusomere kaj aŭtune en polaj arbaroj aperas abundo da fungoj? Eble estas la ebleco vagadi en freŝa aero, en silento aŭ apenaŭ murmuro de folioj de arboj? Eble estas gimnastiko de vertebraro, kiam oni klinas sin por pluki laŭvican fungeton? Eble temas pri iuspeca rivalado - kiu el fungoserĉantoj trovos plej multe aŭ plej grandajn ekzemplerojn? Prefere ne gravas, ĉar rezulte de ĉiu el tiuj elementoj oni atingas perfektan malstreĉiĝon. La plezuro de kelkaj ŝatantoj de tiuspeca pasigo de tempo ne finiĝas je fiera prezentado de sia rikolto al la familianoj kaj atendado, ke nun venis tempo, por ke la kuirejmastrino preparu el la "kolekto" bongustan pladon. Por prepari fungobongustaĵon oni ja devas ankoraŭ iom peni - diversmaniere depende de la intencata plado.

Ekde frua infanaĝo mi havas la sperton pri fungokolektado kaj mi volonte okupiĝas pri la finpretigado de kelkaj pladoj. Verŝajne mia kara edzino, kiu en sia vivo tutcerte senŝeligis jam tunojn(!) da terpomoj iomete ĝojas pro tio. Sed por gustumi fungojn ekzemple kun terpomoj, kun ovaĵo aŭ en aceto oni devas konvene ilin prepari. Malgraŭ ke oni ofte opinias ĉi-specan manĝaĵon nutrece malvalora, tamen ĝia bongusteco superas ĉiujn ceterajn antaŭjuĝojn inkluzive de la risko veneniĝi. Mi tamen estas absolute certa pri la manĝebleco de la rikoltataj de mi specioj. La fungoj ĉiujare kutime tiom abundas, ke mia bona kono de apenaŭ kelkaj specioj permesas al mi kunporti ilin hejmen en sufiĉa kvanto kaj prepari eĉ kelkajn tag- aŭ vespermanĝojn por kvarpersona familio. Pri la temo de fungoj mi estas preta rakonti longe, tamen ne nun, sed eble iam, kiam ni renkontiĝos kun kelkaj uloj je simila interesiĝo.

Kvankam ekzistas pluraj manieroj prepari kaj konservi fungojn, hodiaŭ mi prezentos mallonge, kio plej ofte okazas en mia kuirejo antaŭ ol prepariĝos unu el eblaj fungopladoj. Unue mi devas iom purigi ĉion pro kelkaj restaĵoj de la arbaraj grunderoj, herberoj aŭ muskeroj (la foto n-ro 2). Mi ankaŭ devas duontranĉi elektitajn ekzemplerojn, kiam mi suspektas, ke ili povas enteni vermojn. Sekve mi denove tranĉas ĉion je ankoraŭ malpli grandaj pecetoj, kiujn mi ĵetas en sufiĉe grandan poton, al kiu mi enverŝas malvarman akvon (la foto n-ro 3). Dum la fungopecetoj banas sin en la akvo mi iom miksas ilin per miaj manoj kaj danke al tio mi povas kontroli ilin kaj disigi la plej malgrandajn malpurigaĵojn. Mi ripetas tiun lavadon ŝanĝante la akvon, kies malgrandan kvanton mi fine postlasas en la poto, en kiu mi poste privarmigas ĉion aldonante negrandan kvanton da salo. Dum la etapo formiĝas iom da ŝaŭmo, kiun oni devas forigi per speciala kulerego kun truoj (la foto n-ro 4).

Post nelonge mi elverŝas ĉion en la metalan kribrilon por senigi la preparaĵon je la fluaĵo, kiu ekestis dum la bolado. Tiam mi povas verŝi sur la paton iom da oleo, enmeti la trafiltritajn fungojn kaj ĉion ĉi frikasi aldonante laŭplaĉan kvanton da salo kaj pipro. Mi nepre konsilas aldoni plastrojn da cepo kaj eventuale da kolbaso. La tuton mi tenas super la gaso kaj iom miksas dum ĉirkaŭ duonhoro (la foto n-ro 5).

Tiamaniere preparitan bongustaĵon oni povas doni kun terpomoj kaj acida lakto por trinki. Alia propono estas ovaĵo kun fungoj kaj pano. Oni povas ankaŭ manĝi ĝin anstataŭ legomsalato kun fritita viando. En mia regiono de ĉiam estis la kutimo regali la manĝantojn per acida lakto kiel rimedo protektanta kontraŭ venenigaj fungoj kolektitaj de malspertuloj. Sed kiel mi diris: ĉe mi vi povas manĝi kun trankvileco! Do eble iam...


 



 


 

Esperanto en lokaj radioj

02/10/2012 18:14

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

  
La 27-an de septembro 2012 mi prezentis ĉi tie sonartikolon pri la “Tago de la Radio” en Brazilo. Tiam mi menciis la gravecon de Esperante parolataj programoj por la praktikado de la lingvo inter esperantistoj. Se la karaj geaŭskultantoj  min  pardonas, mi ŝatus reveni al tiu temo, kiun mi konsideras tre grava. Hodiaŭ mi ŝatus iom paroli pri la graveco de radio en la disvastigado kaj informado pri Esperanto ĉe la neesperantista publiko.
    
Ĝenerala konsento inter la Esperantistoj estas, ke la ekstera mondo malmulton scias pri nia lingvo kaj ĝia valoro. Pro pluraj kaj diversaj kialoj, oni ne sukcesas sufiĉe diskonigi Esperanton ekster la movado, malgraŭ multaj bonintencaj klopodoj. Jen la punkto, kiu rilatas al radio. Eble ni malmulte utiligas ĝin por tiu celo. Kiel jam dirite, radion aŭskultas milionoj da homoj tra la tuta mondo, kaj eble ĝi estas komunikrimedo pli alirebla por niaj celoj ol ekzemple televido kaj paperĵurnaloj. Nuntempe, funkcias amaso da radistacioj por loka, regiona publiko, kiuj  facile akceptas kontribuon de Esperantistoj: oni povas sendi regulajn informojn pri Esperanto al radiprogramistoj, oni povas senpage aŭ malmultekoste disaŭdigi “unu minuton da Esperanto”, oni povas proponi intervjuojn, eĉ “gutojn” da lingvoinstruado por konvinki la homojn pri la relativa facileco de Esperanto. Se oni lerte, interesveke redaktos nian materialon, tiam multaj radistacioj ĝin akceptos, simple ĉar ankaŭ ili devas plenigi sian senĉesan programaron.
    
Mi menciu kiel ekzemplon la mirindan agadon de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro. Ekde la jaro 1986, veterana aktivulo Givanildo Ramos Costa prezentas semajnan programon en la portugala lingvo pere de la mallongaj ondoj de Radio Rio de Janeiro. Komence, ĝi havis la titolon “Esperanto, 100 jaroj da amo”, elsendiĝis vespere kaj daŭris 25 minutojn. La talento de la verva prezentisto kaj la enhavo de la programoj estis tiel viglaj kaj sukcesaj, ke en 1999 oni pligrandigis ĝin al 55 minutoj kaj ŝanĝis la horon al la 15-a. Nun, la titolo estas “Esperanto, lingvo de frateco”.  Kvankam la radistacio mem estas religia, tamen la Esperantoprogramo estas tute neŭtrala. En la lastaj jaroj, enketoj montris, ke ĝi lokiĝas inter la plej multenombre aŭskultataj en sia horo: pli ol po 20000 aŭskultantoj minute! Ĝi elsendas muzikon, intervjuojn, informojn, etajn konkursojn kaj aliajn distraĵojn. Eĉ eksterlandaj esperantistoj prezentiĝas en la programoj, kio konvinke montras la praktikan valoron de la lingvo. Danke al konscienca laboro de serioza skipo, dum pli ol 20 jaroj oni efike disvastigas Esperanton en Rio.
    
Eĉ se ne tiel brile, ankaŭ en aliaj urboj tra la mondo oni povus simile agadi.
 

 

Pri la evoluo de la homa cerbo (II)

01/10/2012 21:21

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Dua el du partoj

Dua ĉefa karakterizo, komuna al ĉiuj specioj de homoj estas la dupiedirado. Por rektkorpa irado, pli granda cerbo kaŭzas tute ne neglekteblajn problemojn. Granda kaj peza maso alte ŝanceliĝas sur dupieda estaĵo, kies skeleto kaj ĉefe kolo kaj vertebra kolumno evoluiĝis dum milionoj da jaroj de evoluo favore al kvarpieda estaĵo. Ĝis hodiaŭ la homaro pagas pro tio per multaj suferoj ĉe kolo, ŝultroj kaj dorso.

Pro la ĉiam pli granda cerbo estiĝis ankaŭ alia grava problemo ĉe la inoj de estaĵo dupiede iranta. Pro kialoj, kiujn anatomoj povas detale klarigi, ĉe dupiedaj inoj la aperturo (t.e. malfermaĵo) de utero ne povis pligrandiĝi paralele al daŭra pligrandiĝo de la homa cerbo. Jen grava problemo: kiel virino povas naski bebon kun tre granda kapo tra la mallarĝa aperturo de sia utero?

Ni scias, ke la evoluo agadas blinde sen specifa celo kaj sen specifa antaŭplanado. Do tre interese konstati, kiun solvon la evoluo hazarde donis al tiu vivograva problemo. Iom humure ni povas tekstigi ĝin kiel komparon el bakejo: "Oni elfornigas la bakaĵon, kiam ĝi ankoraŭ estas duonbakita!". Nun pli serioze kaj simpate: "Patrino estas devigita naski sian bebon duonpreta!". Ĉiu el ni bonege scias, kiom nematura estas homa ĵusnaskito. Spektante prinaturajn filmojn ofte okazas spekti pri akuŝo de zebro, ĝirafo aŭ antilopo. La patrinoj naskas idon, zorge kaj ame lekas ĝin kaj jen post kelkaj minutoj la ĵusnaskito ŝanceliĝante ekstaras kaj post kelkaj horoj jam kapablas iri. Post kelkaj tagoj, sub patrina gardado, ĝi jam ekkonsciiĝas pri la ĉirkaŭa medio, ĝiaj danĝeroj kaj oportunecoj.

Kia diferenco kompare kun homaj idoj! Male al aliaj mamuloj, homaj beboj bezonas 2-3 jarojn por plenigi la diferencon de denaskaj kapabloj, ĉar iliaj korpo kaj cerbo maturiĝas ekster la utero.

Ĉio tio havis vastajn konsekvencojn sur la evoluado de la homa socio. Beboj postulas multe pli da zorgoj dum multe pli longa tempo ol idoj de aliaj mamuloj. Tial homa grupo por zorgi kaj protekti siajn idojn, t.e. fakte survivi, estis devigita krei familiajn kaj sociajn strukturojn multe pli kompleksajn kaj intimajn ol ĉiuj aliaj mamuloj.

Krome, ĉar la cerbo de beboj je naskiĝo estas tre nematura kaj maturiĝas grade dum la postaj jaroj, oni povas fakte knedi kaj strukturi ilin preskaŭ laŭvole, dum la eblecoj dresi aliajn eĉ inteligentajn mamulojn estas tre limigitaj.

Tio estas la bazo de ĉiuj tiom kompleksaj procedoj de socialigo kaj kulturado, kiuj karakterizas la homan genron. Ne plene sed je sufiĉe granda mezuro ni povas hodiaŭ kreskigi infanojn tiel ke ili fariĝos kristanoj aŭ budhanoj, kapitalistoj aŭ socialistoj, agresantoj aŭ pacifistoj, ktp.

Kaj ĉio tio... dank' al tiu ĉi kombinado de granda cerbo kaj mallarĝa aperturo de utero!
 

<< 17 | 18 | 19 | 20 | 21 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.