Blog

Nostalgio varmigas la cerbon - kaj la korpon

18/12/2012 11:11

Ĉe rememoro pri bonaj tempoj la kunligo inter korpo kaj menso montras sian potencon. La efiko daŭras sufiĉe longe - testantoj kiuj nostalgie tramigris la memoron eltenis dolorigan malvarmon pli longe.

Ke multaj homoj sentas varmon ĉirkaŭ la koro kiam ili kuntroviĝas ĉe punĉostando kaj ke ili sekve vidas siajn kunĝuantojn en milda varma lumo, tio ne nur rezultas el la alkoholo sed ankaŭ el la socia situacio. La socia situacio estas amalgamita kun temperaturo en multaj parolturnoj - oni montras al iu la "malvarman ŝultron" kaj havas por iu alia "varman parolon" - kaj tiu kunligo iras ekster la lingvon. Kiu travivas homan malvarmon, tiu sentas frosteton.

Tiun kunligon inter la socia temperaturo kaj la memsentita temperaturo de la korpo resp. de la medio ekzemple montris en eksperimentoj la psikologo Ĉen-Bo Zong en Toronto. Li igis travivi al kelkaj partoprenantoj jam antaŭ la deklarita komenco socian separiĝon - ke tio jam estis parto de la eksperimento, tion la testantoj ne sciis - kaj sekve li petis ilin taksi la ĉambran temperaturon. La separitoj sentis ĝin je tri gradoj malpli alta. Tiam oni donis al ili rekompence por la partopreno en la eksperimento trinkaĵon, varmegan teon aŭ malvarman senalkoholan trinkaĵon je libera elekto. La izolitoj prenis la teon. Sed eblas ankaŭ inversigi la aferon: Denove en duone kaŝa eksperimento esploristo de la universitato de Kolorado enmanigis sub iu preteksto al testantoj survoje al testejo taseton da kafo aŭ da glacia kafo - kaj tiam ili ricevis por legi mallongajn priskribojn de personoj kaj oni petis ilin prijuĝi la karakteron de la priskribitaj personoj: Tiuj kiuj tenis tason da varma kafo en la mano donis pli varmajn prijuĝojn.

Ke varmo havas tian centran signifon, tion oni scias almenaŭ ekde la 1950-aj jaroj el eksperimentoj kun simiidoj kiujn oni separis de siaj patrinoj. Oni ofertis al ili surogatan patrinon el drato, en unu varianto la drato estis tute nuda, en alia varianto la figuro estis ĉirkaŭvolvita per tuko kaj interne troviĝis varmiganta lumbulbo. La idoj peferis tiun duan "patrinon", kvankam ŝi ne ofertis - alie ol la aliaj - nutraĵon. Varmo, ĉu fizika aŭ socia, estas pli grava ol nutraĵo.

Kaj kiu ĵus havas neniun ĉe kiu eblus preni varmon, tiu povas helpi al si mem, per nostalgio. Tiu fenomeno troviĝas en ĉiuj kulturoj. Nostalgiantoj sentas la ĉambran temperaturon pli alta kaj inverse: Testantoj kiujn oni lokigis en malvarma ĉambro sentis nostalgion sen plua ekstera instigo.

La efiko daŭras longe - testantoj kiuj nostalgiumis eltenis dolorigan malvarmon pli longe - kaj supozeble la efiko de nostalgia rememoro ne nur limiĝas al varmo. Postvivantoj de koncentrejoj raportis ke dum malsatego al ili helpis la rememoro pri abunda manĝaĵo, kaj homoj kiuj preskaŭ mortis pro soifo raportis ion similan. La korpo do en kazo de mankego helpas al si per nostalgio, kvankam tiu pozitva efiko ne ĉiam funkcias.

Oscar Niemeyer, brazila geniulo

18/12/2012 11:06

Tiun ĉi sonartikolon verkis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La 5-an de decembro 2012 forpasis eminenta brazilano, post 104-jara fruktodona vivo. La tuta mondo sin klinas antaŭ lia genieco, kaj ni modeste aliĝas al la amaso da omaĝoj. Oscar Niemeyer estis grava homo en la moderna arkitekturo. Li kreis grandiozajn monumentojn, el kiuj plej konataj estas tiuj, kiuj staras en la brazila ĉefurbo, Brasília. Sed en pluraj lokoj ekster sia lando li lasis belajn heredaĵojn: li estis unu el la fakuloj, kiuj partoprenis en la konstruado de la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Usono; li projektis konstruaĵojn en Venezuelo, Francujo, Hispanujo, Alĝerio, Italujo. Krome, li profesoris en la usonaj universitatoj de Yale kaj Harvard. Kaj en Brazilo mem, staras multaj liaj artaĵoj, inter kiuj eble plej admirata estas preĝejo al Sankta Francisko el Asizo, en la ŝtato Minas Gerais.

Niemeyer naskiĝis kaj mortis en Rio, sed vojaĝis la tutan mondon. Li estis sincera komunisto, kaj tiu sinteno kostis al li persekutojn. Pro tio, en la jaro 1965 li translokiĝis en Parizon, kie li malfermis laborejon ĉe  avenuo Champs Élysées.  Li ricevis plurajn internaciajn premiojn  kaj laboris intense, ĝis la fino de sia vivo. Kiel grandanima homo, li neniam forlasis sian homaman politikan sintenon.


Katedralo de Brasília


Palaco “Planalto”, Brasília


Brazila Parlamento, Brasília


Palaco “Alvorada”, Brasília

Laŭ siaj vortoj mem, li ricevis fortan influon de la fama svisa arkiteturisto “Le Corbusier”, kiun oni konsideras revoluciulo en tiu fako, en Eῠropo. Sed la brazilano sekvis sian propran vojon. Karakterizas liajn verkojn la kurbaj linioj. Jen kiel li klarigis tion:
“Ne la rekta angulo allogas min, ne la rekta linio, malmola, nefleksebla, kreita de homoj.Allogas min la libera sensoplena kurba linio,kiun mi trovas ĉe la montaroj de mia lando, ĉe la sinua irado de ĝiaj riveroj, ĉe la ondoj de la maro, ĉe la korpo de preferata virino. El kurboj fariĝis la tuta universo, la kurba universo de Einstein.”
    
Honoron al la granda Oscar Niemeyer!


 

Verda teo - la miraklaĵo

17/12/2012 17:28

Ĉu verda teo estas mirakla armilo kontraŭ kancero, alta nivelo de sukero en la sango aŭ inflamoj? EGCG, la efiksubstanco en la verda teo estas konsiderata mirakla kuracilo kontraŭ multaj malsanoj. La pozitiva utilo ne jam estas pruvita - sed unuaj rezultoj estas promesantaj multon.

Verda teo estas havebla sub multaj nomoj kiel GunPowder, Temple of Heaven, Morgentau kaj ĝi havas multajn adeptojn kiuj ŝatas tiun ekzotikan flaron en la teotaso. Verda teo jam dum jarmiloj estas tradicia trinkaĵo kiu laŭ la kredo de la homoj povas kuraci multajn malsanojn. Inter ili laŭ tio troviĝas eĉ malsanoj kiel Alzheimer, multipla sklerozo, kancero de intesto kaj de prostato aŭ diabeto. Ĉe ĉiuj tiuj malsanoj la verda teo laŭdire kontribuas al resaniĝo - eĉ se oni volas perdi tropezon la trinkaĵo subtenas tion.

Sed apenaŭ unu el la kuracpromesoj estas sufiĉe pruvita per sciencaj datumoj de klinikaj studoj. Sed ĉiukaze estas verda teo populara esplorobjekto ĉe medicinistoj.

Aktuala eksperimento kun musoj vekas atenton, ĉar la rezulto kiun atingis usonaj esploristoj supozigas: Malpli ol du tasoj da verda teo - trinkataj dum manĝoj - povus sufiĉi por duonigi la kreskon de la nivelo de ensanga sukero post plado kiu enhavas multe da amelo (do kun multe da nudeloj, terpomoj aŭ greno). Kompetentas por tiu efiko substanco kun la nomo Epigalokateĥingalato (mallonge EGCG) kiu malhelpas la ĥemian distranĉon de amelo. Tiamaniere la ensanga sukero post manĝo malpli rapide plialtiĝas. Precipe por la sano de la angioj tiu efiko estus avantaĝa. Por multaj esploristoj ECGC estas vera miraklaĵo sur kiu baziĝas multaj pozitivaj tiaspecaj efikoj.

Okazis jam multaj studoj kaj eksperimentoj kiuj montris pozitivan efikon de verda teo ĉe multaj gravaj malsanoj. Ĉu la supozoj iam pruviĝos veraj, tio tamen por ni konsumantoj ne tiom gravas, ĉar trinki verdan teon certe plibonigas la sanstaton kaj oni povas trinki ĝin ankaŭ je grandaj kvantoj sen riski iun damaĝon. Kaj kiel oni scias: Jam la kredo pri bona efiko kontribuas al pli bona sanstato.

Do ni trinku verdan teon laŭ nia plaĉo.

Miaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko

16/12/2012 18:37

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Ĵus mi revenis el Bjalistoko, kie mi estis por la unua fojo en mia vivo. Okazis tie la 13-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Mi havis tri kialojn viziti la lokon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto. Unue rigardi la urbon mem, due observi dumage la organizintojn de la aranĝo t.e. Bjalistokan Esperanto Societon kaj trie mi estis scivolema pri la rezultoj de literatura konkurso, por kiu mi skribis mian laboraĵon. Jen do mia iom supraĵa, resenta raporteto.

Forveturante tien frumatene kune kun kelkaj lokaj esperantistoj kiel ĉiam en la lasta momento mi forlasis miajn ĉiutagajn okupojn dediĉinte la antaŭan vesperon por prepari min al la okhora vojaĝo per trajno. En sufiĉe oportuna vagono sidante grupe ni bonhumore pasigis la tempon,  observante tra la fenestroj belajn sunajn, vintrajn pejzaĝojn, de tempo al tempo rigardante la eksteran temperaturon, videblan sur speciala sublumigita tabulo.

Ĉirkaŭ la tria posttagmeze ni atingis Bjalistokon, kie de la stacidomo kun mia kolego kaj kolegino ni iris per taksio por lasi niajn pakaĵojn kaj iom refreŝiĝi surloke, t.e. en la privata loĝejo de la kolegino, kiu afable invitis min kune tranokti. Oni esperis grandan malvarmon dum nia tritaga estado tie, do ni konvene vestis nin por elteni eĉ ekstremajn vintrajn kondiĉoĵn. La distancoj inter nia tranoktejo kaj la Zamenhof-Centro kaj Esperanto-klubejo, en kiuj lokoj okazis la riĉa programo de la Zamenhof -Tagoj ebligis perpiedan translokiĝadon, kiu laŭvice permesis al mi viziti multajn vidindaĵojn de la urbocentro. Mi kun plezuro rigardis stratojn, urboplacojn, promenadejojn, domojn de interesa - laŭ mi - arkitekturo, belege vespere krome antaŭkristnaske prilumitajn.

Dum ĉiutagaj promenoj tien kaj reen mi havis la okazon iom mediti pri la vizitata urbo, tra kiu iam paŝis Doktoro Ludoviko kaj ankaŭ pri la ĵus spektitaj aŭ ankoraŭ okazontaj programeroj. Gastiganta nin per milda vintra vetero, iom blanke pitoreska Bjalistoko, tre ekplaĉis al mi. Mi faris fotojn ne nur per mia poŝtelefona fotilo sed ankaŭ kvazaŭ per miaj okuloj. Cetere mi jam alprenis la intencon reveni tien somere kun mia familio, des pli ke eblas tie tre favore tranokti kaj manĝi, kaj aldone bjalistokanoj ŝajnas esti tre gastamaj - mi havas la impreson.

Se temas pri la Zamenhof-aranĝo, mi taksas ĝin alte. Antaŭ ĉio la bjalistokaj esperantistoj disponas pri tre oportunaj ejoj de la Zamenhof-centro kaj pri bela klubejo, kaj sekve ili mem tre aktivas tie. Ili do regalis nin abunde per sia Esperanto, kiun mi precipe dum enlandaj aranĝoj deziras satmanĝi. La Bjalistokan Esperanto Societon krom "spertuloj" kreas ankaŭ junaj homoj, ege  kapablaj, kio bonege aŭguras por estonteco. En la programo de la aranĝo troviĝis ne nur prelegoj. Okazis eĉ kabaredo, koncerto de diverslingvaj kanzonoj ĉefe en E-o, elpaŝo de grupo de malgranduloj el infanĝardeno en la internacia lingvo, amikaj vesperoj en la klubejo kaj oni  celebris katolikan sanktan meson en la Esperanta liturgio.

Mi spertis interesan lecionon de organizado en la loko de plurkultureco kaj faris utilajn rimarkojn por estonteco. Mi estas kontenta, kvankam kiel ĉiam mi sentas stimulan nesufiĉon, kio ŝajne estas tute normala kaj dezirata fenomeno - tutsimple ĉiam mankas tempo por fari ĉion, kion oni volus fari.

Se iun el vi interesas la rezultoj de la literatura konkurso pri prozo titolita "Mia fasciniĝo pri Esperanto", kiun mi partoprenis, oni enmanigis al mi unu el distingo-premioj. Fakte mi traktis mian partoprenon kiel provon krei laboraĵon laŭ la fiksita temo, kio ne ĉiam estas sufiĉe facila tasko. La kunorganizanto de la konkurso - la Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki - jam eldonis la 3-an numeron de la Bjalistokaj Kajeroj, en kiu troviĝas ĉiuj distingitaj ĉi-jare laoboraĵoj en la pola kaj en Esperanto. La Podlaĥia Libraro volonte eldonas esperantajn librojn, kiu agado igas ĉiam pli rimarkebla la internacian lingvon.

Kiel kontentulo mi do rekomendas al vi iam viziti la belan urbon kun ties esperantistoj kaj speciala Zamenhof-itinero, kie mi mem pasigis ĝuindan Zamenhof-festenadon en amika etoso de E-parolantoj. Kaj por interesatoj mi listigu kelkajn ligilojn, kie ili trovos pli da fotoj kaj diversaj informoj.

https://www.facebook.com/media/set/?set=oa.433371813384820&type=1
https://www.facebook.com/photo.php?fbid=438542056213802&set=at.438135452921129.92571.100001740340473.100000547134408&type=1&theater      https://espero.bialystok.pl/eo/category,10,1.html
 

Korvarmiga kunveno en Prago

15/12/2012 16:19

Mia alvoko en la sonartikolo "Vizitoj al najbaraj ĉefurboj" antaŭ unu monato estis sukcesa. Mi tie ja anoncis mian intencon viziti la urbon Prago ankoraŭ dum decembro. Kaj jen venis pozitiva reago: Kontaktis min s-ro Jiři Patera kiu prizorgas la E-klubon de Prago kaj li invitis min paroli pri la Esperanta Retradio en la festa klubkunveno la 13-an de decembro.

Okazis iom da retpoŝta korespondado por ekscii pri la detaloj kaj por organizi mian restadon, kaj finfine ĉio estis klara kaj mi forveturis la 13-an matene per aŭtobuso el Linz al Prago. Pro la malaltaj temperaturoj la aŭtobuso havis malfruon kaj mi do alvenis en la kunvenejo de la klubo - kiu situas tute en la centro de la urbo apud la Venceslaa placo - nur kun kvaronhora malfruo. Kiam mi eniris , s-ro Patera ĵus laŭtlegis paroladon de d-ro Zamenhof.

En la ejo troviĝis ĉirkaŭ 20 personoj. Oni ofertis manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn. Post paŭzeto mi jam povis komenci mian paroladon pri la Esperanta Retradio. Mi priskribis mian personan evoluon rilate al Esperanto kaj precipe menciis la aŭskultadon de radio en Esperanto. La ideon pri la Esperanta Retradio mi ja ekhavis en la jaro 1998 kiam Pola Radio elsendis ja per satelito sed ne jam per interreto kaj mi tiel povis subteni ilin kaj alporti pli da geaŭskultantoj. Fine mi priskribis la nunan situacion de la Esperanta Retradio kaj konfesis al la ĉeestantoj ke la ĉiutaga laboro donas al mi grandan kontentigon kaj ĝuon, des pli ĉar la komentoj de la geaŭskultantoj estas dekomence tiel pozitivaj ke tio estas ĉiam granda stimulo por daŭrigi. Mi ankaŭ klarigis al la homoj kiel bele kaj bone funkcias la kunlaboro kun la aliaj kontribuantoj kaj ke regas vere amika etoso inter ni.

Post mia parolado okazis vigla diskuto kaj kun ĝojo mi povis konstati ke kelkaj homoj montris intereson kontribui. Mi ricevis eĉ jam sonmaterialon kiun mi povus uzi por elsendado. Kvankam en la festa kunveno okaze de la Zamenhof-Tago kaj de Kristnasko partoprenis ĉefe homoj en la pensiula aĝo, tamen alvenis grupeto da gejunuloj. En la fino de la kunveno ni kune kantis kristnaskajn kantojn. La kunveno daŭris ĝis la 18-a horo.

Mi babilis ankoraŭ kun s-ro Patera kaj dankis al li pro la varma akcepto. Mi volonte revenos al Prago kaj denove ĝuos la etoson de tiu belega urbo. Post tranokto en hotelo proksime al la centra aŭtobusa stacidomo mi la sekvan tagon reveturis hejmen al Supra Aŭstrio. Mi antaŭĝojas pri la venontaj kontribuoj el Ĉeĥio.
 

Pilko el bambuo eksplodigas minojn

11/12/2012 21:28

Elmigrinta afgano disvolvis globon kiu povus solvi la mondskalan problemon pri teraj minoj. Kaj la popecaj kostoj estus nur 40 eŭroj.  Ĝis nun la sendanĝerigo de mino kostis 1200 eŭrojn.

La "Mine Kafon" moviĝas per la nura forto de la vento kaj ruliĝante eksplodigas terajn minojn.

Sian infanaĝon pasigis Massoud Hassani en Afganistano. La hodiaŭa 29-jarulo plenkreskis en lando en kiu la milito estis reganta faktoro de la civila ordo. Liaj infanaj ludiloj en tio ne prezentis escepton. Kiu ludas en la dezerto, troviĝas meze de milito - eĉ se ne plu okazas bataloj. Teraj minoj krevigis liajn ludilojn. Kaj tiuj minoj ne nur en Afganistano kostis sennombrajn homajn vivojn.

Kiel junulo Hassani elmigris al Nederlando. Hodiaŭ li tie laboras kiel produktodezajnisto - kaj kunigas sian pasintecon kun la nuntempo. Li disvolvis rimedon kiu baziĝas sur la ideoj de liaj ludokamaradoj. Ili havis pilkon kiun ili igis moviĝi nur per la forto de la vento tra la dezerto  - kies pilko estas malpli peza kaj sekve pli rapida, tiu gajnis la ludon. Konsiderite el hodiaŭa vidpunkto tio signifas: Kies rimedo estas la plej bona kaj la plej favora, tiu gajnas - en la kazo de la pilko de Hassani la afero estas tute klara.

Li nomas tiun plenkreskulan ludilon "Mine Kafon". Temas pri globo konsistanta el malmola plasto kaj bambuaj tuboj. Dum la ruliĝado per la forto de la vento la eksteren starantaj tuboj tuŝas la terenon tiel plenkovrante la areon ke oni tiel povas eksplodigi terajn minojn. La "Mine kafon" ja sekve perdas unu el siaj multaj gamboj el bambuaj tuboj, sed pluruliĝas senprobleme. Ĝi tiel povas sendanĝerigi tri ĝis kvar terajn minojn. Cetere "Mine Kafon" signifas en la Farsi-lingvo "eksplodigi".

"Ĉiu kiu vivas en Kabulo konas iun kiun estis lezita de tera mino aŭ eĉ mortis pro tio", rakontas Hassani. Por liberigi la kampojn de la lando de la mortigaj militaj postrestaĵoj necesas elspezi multe da mono, nome 1200 dolarojn kostas tio por ĉiu mino. La "Mine Kafon" de Hassani povas efektivigi tion signife malpli koste - unu globo kostas nur 40 eŭrojn.

Afganistano estas tiu lando en la mondo kiu entute havas la plej altan koncentriĝon de teraj minoj. Laŭdire 10 milionoj da pecoj estas kaŝitaj en la grundo. En la jaro 2010 tiuj armiloj tie mortigis pli ol 1100 viktimojn. Sed ankaŭ en multaj aliaj landoj, eĉ en Eŭropo kaŝiĝas multe da tiaj mortigaj armiloj.

La dezajnisto deziras konigi sian produkton en la tuta mondo por efike kontraŭbatali la plagon de la teraj minoj.
 

Reala travivaĵo aŭ sonĝo?

11/12/2012 17:21

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Aŭtuna scenejo: eta stacidomo de urbeto norde de Viĉenca, en nordorienta Italujo inter Verono kaj Venecio, dek kilometrojn malproksime de la domo de miaj gastigantaj parencoj, pli-malpli je la naŭa matene. La malgranda stacidomo troviĝas meze de tutebena kamparo for de iu ajn domo. La ĉielo estas hele griza; aŭdeblas pepado de birdoj kaj, de malproksime, brueto de trafikigata aŭtoŝoseo.

La pordoj kaj fenestroj de la stacidometo estas fermitaj kaj la loko estas tute senhoma; ĝin ja vizitadas nur laboristoj je fiksitaj horoj por veturi al kaj el la urboj. Flanken irante mi atingas la kajon inter la konstruaĵo kaj la ununura trako, kiu rekte etendiĝas norden kaj suden tra la kamparo. Mi venis ĉi tien por atendi esperantistan amikon. Mankas ankoraŭ 20 minutoj al la alveno de la elsuda trajno, kiun mi atendas. Por min sidi, mi alproksimiĝas al la benko apud la stacidoma muro kaj tiam mi rimarkas sur ĝi, nigran ŝtofvalizeton, ŝajne ujon por filmokamerao âu profesia fotilo.
 
Je la unua momento mi hezitas tuŝi la forlasitan objekton sed tuj poste, perceptante, ke mi ne troviĝas en Israelo, scivoleme mi zorge malfermas la ujon kaj eltiras tute novan filmokameraon, kiu ŝajnas al mi tre konata. Nekredeble! Esplorante la aparaton mi iom ŝokiĝas, ŝajnas al mi sonĝi: temas pri sufiĉe multekosta duonprofesia filmokamerao ĝuste la modelo, kiun antaŭ mia veturado al Italujo, mi decidis aĉeti je mia reveno hejmen. Mi malrapide spiras plenpulme, repakas la aparaton, decidante senhezite transdoni ĝin poste al la policejo de proksima urbeto.

Dum mi pripensas la surprizan strangan koincidon, el la nordo aperas trajno. Ne temas pri la trajno, kiun mi atendas, ĉar ĝi venas el la kontraŭa direkto. Apenaŭ ĝi haltas kaj la aŭtomataj pordoj malfermiĝas, ununura pasaĝero elsaltas el ĝi: tre bela blonda juna knabino, verŝajne dudekjaraĝa aŭ iomete pli, kun senspiriga perfekta silueto, je sensacia minijupo. Kia rava apero! Verdire, mi ĉiam ŝategis blondulinojn, aparte tiuj, kies hararkoloro nomiĝas "venecia blondo", kvankam mi poste, kaj feliĉe, edziĝis kun nigregaharara virino.
 
Ŝi aperas tre maltrankvila, dum senspire kuras al mi! Mi kvazaŭ blindigita admiras ŝian sveltan paŝadon: ĉu temas pri sonĝo? La knabino atingas min, preskaŭ ekparolas al mi, kiam ŝia rigardo falas sur la nigran valizeton apud mi; ŝi tuj plene malstreĉiĝas kaj feliĉe ekkrias "Ho! Dank' al Dio!", profunde spiras pro senpeziĝo kaj sidiĝas apud mi.

Ridetante, ni nin prezentas parolante la venetan dialekton kaj Ĝiulia, tiel ŝi nomiĝas, tre kontenta paroli dialekte, simpatie kaj tumulte klarigas al mi la tutan aferon. Ŝi perlaboras kiel filmmuntisto en la norda urbo kaj ĉiutage veturas al ĝi per la trajno de la sepa matene. Hieraŭ vespere ŝi kunportis hejmen la aparaton por fini iun urĝan taskon. Ĉi-matene, atendante la trajnon, ŝi sidiĝis sur la benko kaj apogis la kameraon apude. Iu vokis ŝin poŝtelefone. Ensorbita en la konversacio, ŝi suriris la trajnon forgesante la valizeton.

Nur proksimiĝante al la urbo, sin preparante por elvagoniĝi, ŝi ekrimarkis la forgeson. En la urba stacidomo, tute streĉita, ŝi apenaŭ sukcesis kapti alian trajnon por reen veturi. Post unu horo de maltrankvila zorgego, ŝi atingis sian elirpunkton kaj... retrovis apud mi la valoran valizeton.

Ŝi kore kaj varme dankas kaj redankas min. Kiam mi rakontas pri mia intenco transdoni la valizeton al la plej proksima policejo, ŝi sincere flatas min deklarante, ke eĉ en la kamparo nuntempe malofte oni renkontas tiom honestan homon!
 
Nu, bone! Kvaronhoron ĝoje kaj simpatie, tiu rava kanabino kaj mi, tute solaj sur benko en tiu izolita stacidometo, dialekte kaj intime babiladas pri filmado kaj filmmuntado, interŝanĝas fakajn spertojn kaj amuzajn travivaĵojn, ĝis kiam... bedaŭrinde, aperas la elsuda trajno, kiu portas mian samideanon kaj rekondukos la knabinon al la norda urbo. Ĝiulia kaj mi bondezirigas unu al la alia sukceson kaj ĉion bonan.

Subite, ŝi varme kisas min survange kaj forkuras al la trajno. Kompreneble ŝi kisis min kiel patron, aŭ plej verŝajne kiel avon! Domaĝe! Eble en alia tempo... antaŭ iom da kelkdekoj da jaroj... sed ĉiam oni rajtas revi! Sendube, post tiel emociiga malfermo, mi certas, ke la tago estos neforgesebla. Kaj vere tia ĝi estis!
 

La magio de "Casablanca"

11/12/2012 16:13

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En ĉi tiu jaro 2012, la kinoamantoj en la tuta mondo celebras jubileon de ĉefverko de la kinoarto. Antaŭ 70 jaroj spektantoj unuafoje eklarmetis, vidante sur la ekrano, ke aviadilo forflugas portante belan virinon kaj lasante surtere amantan ĉarmulon. En 1942, dum mondmilito furiozis en Eŭropo, Hollywood produktis filmon, kiu markis por ĉiam la kulturon de la 20-a jarcento: “Casablanca”. Ĝis nun, ne eblas resti indiferenta al la magio de tiu ikono de romantiko. La magnetismo de la paro de ĉefgeaktoroj,  la neforgesebla muziko,  la arte esprimpova nigreblanka fotografio kaj la lerte konstruita historio faras ĝin preskaŭ perfekta. Kompreneble, kompare kun la nuntempa tekniko de filmofarado, ĝi aspektas eble iom naiva kaj simpleca, sed ĉi tio nur aldonas pli da nerezistebla allogo al la filmo.
    
La mirindaj  Ingrid Bergman kaj Humphey Bogart formas hipnotajn figurojn. La tuta rakonto, prenita el teatraĵo, kaptas la atenton ĝis la lasta sceno. Temas pri la iom cinika Rick, kiu posedas drinkejon en la maroka urbo Casablanca. Tie, meze de kanzonoj, fumado kaj drinkado, li fakte helpas homojn fuĝi de nazioj al Lisbono, kiu estis neŭtrala urbo. Por tio oni bezonis falsajn dokumentojn. Venas momento, kiam grava homo el la rezista kontraŭnazia movado en Ĉeĥio devas forkuri. Lia edzino, Ilsa, estas  eksamatino de Rick, kaj la rerenkontiĝo denove ekbruligas la amon. Jen la larmiga situacio. Rick devas helpi, ke la ĉeĥo forflugu kune kun Ilsa, kaj tio okazas meze de diversaj incidentoj. La etika dilemo estas evidenta sed trafe kortuŝa: inter la plenumado de  amafero kaj la plenumado de  politika devo, venkas la dua. En la lasta sceno, du viroj malaperas en la nebulon kaj unu el ili diras: “Ĉi tio povas esti la naskiĝo de granda amikeco.”

La filmo ricevis diversajn Oscar-premiojn, interalie kiel “la plej bona tiujara filmo”. Oni apenaŭ povas kredi, ke la aviadilo, kiu aperas en la finaj scenoj, estis kartona muntaĵo! La sukceso tamen ne estis tuja. Nur iom post iom la spektantoj en la tuta mondo kaptiĝis de la sorĉopovo de “Casablanca” kaj ĝis nun ĝi konstante partoprenas en la listoj de la 10 plej bonaj filmoj en ĉiuj tempoj. Ne estas facile klarigi la kialon de tiel granda sukceso. La filmo estas simpla, tuj komprenebla, sen subtilaĵoj koncerne la enhavon mem. La subtilaĵoj, eĉ nevortigeblaj, restas ĉe la superegaj talento kaj karismo de Bogart kaj Bergman. Kaj precipe en la sorĉa povo de kinoarto kapti kaj tuŝi la sentojn de la spektantoj. Se vi estas nostalgiema, tiam valoras la penon rete spekti duminutan propagandan filmeton faritan kiam oni lanĉis la epokfaran “Casablanca”:

 https://www.adorocinema.com/filmes/filme-2645/trailer-19349366/
 

Ĉiama bezono por instruistoj

11/12/2012 15:50

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Hasan Shodiev el Kanado

Nuntempe la OLPC estas en krizo. Kvankam unu el aktivuloj de OLPC - Nicholas Negroponte de MIT media lab diras pri ĝi: "Ĉi tio estas edukada projekto, ne komputila projekto", fakte, mi opinias ke ĝi restas komputila projekto.

Ni povas diri ke ĉi-tiu projekto estas necesa sed ne estas sufiĉa kondiĉo eĉ por normala, ne revolucia edukado.  La necesa kondiĉo povus esti iloj kiuj helpus al tiaj infanoj en Afriko ne nur trovi diversajn funkciojn kai komandojn de komputilo sed krei ion aŭ solvi problemojn. Ĉar edukado ne temas sole pri sciado, ĝi ankaŭ temas pri kreiva pensado kaj studada sperto.

Kiel Mitchel Resnick, kreinto de facilega programada ilo diras, "Cifereca aŭ diĝita flueco" devas signifi desegnadon, kreadon kaj remiksadon, ne nur foliumadon, babiladon, kaj interagojn.

Oni povas pensi ke programado kiel ilo estas nur por malmultaj homoj, kiuj partoprenis programadan kurson aŭ ke infanoj ne kapablas lerni programadon, do krei programojn. Sed tio ĉi estis la kazo nur ĝis antaŭ la jaro 2007  kiam Dr. Mitchel Resnik de la grupo en MIT disvolvis novan alflugdirekton, aliron en programado, la programado por ĉiuj aĝoj kaj interesoj.

OLPC proponis Python - komputilan lingvon por programado kiel ilon por kreado. Python estas taŭga nek por infanoj nek por homoj kiuj ne ricevis specialan komputilan edukadon.
Ĝi nomiĝas Scratch en angla lingvo. Ĉi tiu nova aliro treege faciligas uzi tiun ilon por kreado kaj kapablas prizorgi novan generacion de kreantoj kaj komfortaj uzantaj infanoj kiuj programadas por esprimi siajn ideojn.

Oni povas sin-elprovi irante al la retadreso: scratch.mit.org kaj instali la ilon-platformon por krei ion kion oni volas.

Por ni esperantistoj estus vere grave ke ni kune kontaktu scratch kreantojn kaj traduku komandojn kaj gvidtekston al Esperanto.

Ĉiuj povas lerni, krei kaj ĝui programadon, eĉ tiuj kiuj  estas malproksimaj al programado.  Ĉiuj povas uzi ĝin aktive en ilia penado kaj instruado aŭ plibonigi sian pensadon kreeme, rezonadi sisteme, kaj labori kune: Ĉi tiuj esencaj kapabloj gravas por la 21a jarcento kaj nur instruistoj kapablas aranĝi ĉi tion.

Iuj povas plani siajn proprajn interagajn rakontojn, ludojn, kuraĝigojn kaj dividi siajn kreaĵojn unu kun la alia! Ĉio ĉi estas limigita nur per ilia kreivo kaj imagopovo, skribas Dr. Mitchel Resnik.

En infana nivelo ni do bezonas instruistojn almenaŭ kiel organizantojn de aktivado.

Demando:  Ĉu maŝinoj faros tiun revolucion sen la bezono de instruisto?" Tio estas iomete malklara je la universitata nivelo. Nuntempe ekzistas tre multaj retaj senpagaj kursoj kiel coursera.org, udacity.org aŭ de Universitatoj kiel MIT, Harvard ktp. kiuj treege aktivas. Oni povus kredi ke ni staras antaŭ edukada revolucio se ni eĉ ne jam estas transirantaj al revolucio. Eĉ se ni supozas ke ni ne bezonas instruistojn, tiam, kiel ni homoj gvidu nin mem sen kompasa kommunikado, sen komunikado inter instruisto kaj lernantoj? Fakte, ekzistas esploro [1] kio montras ke lernantoj preferas komunikadon pli ol maŝinojn aŭ teknologion.

Kiel en iu ajn aktivado, ni povas kaj devas balancite optimumigi edukadon kaj en ĝi la rolo de instruisto estas neŝanĝebla!
1.    Leo Charbonneau, Students prefer good lecture over latest technology in class. November 21, 2012:

https://www.universityaffairs.ca/students-prefer-good-lectures-over-the-latest-technology-in-class.aspx
 

Por etaj infanoj: 4 poemetoj

10/12/2012 19:00

Tiun ĉi sonaĵon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

NUMEROJ

 

unu du tri kvar

dancas Urso en arbar'

kvin ses sep ok

ridas laŭte Salikok’

naŭ dek

Pig’ tamburas per la bek’.

 

 

 

 

 

KOLOROJ

 

BLUA estas la ĉielo

FLAVA estas la mielo

RUĜA estas la ĉerizo

BLANKA estas la ĉemizo

NIGRA estas mia kato

Ĝi nomiĝas Karakato.

 

 

 

 

 

 

 

KARA KATO KARAKATO

 

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

 

- Mi atendas la matenon,

por forŝteli la kusenon.

 

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

 

- Mi atendas la tagmanĝon,

por forŝteli la fromaĝon.

 

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

 

- Mi atendas la vesperon,

por forŝteli la buteron.

 

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

 

- Mi atendas la mallumon,

por forŝteli la plenlunon.

 

 

 

 

 

 

VERDA KROKODILO

 

- Hej vi, kaŝobservanto! Vi, verda Krokodilo!

Kiel vi vespermanĝos sen forko kaj tranĉilo?

 

- Ho, ve! Ho, fulmotondro! La esperantistaro

forŝtelis mian pladon kune kun manĝilaro!

Sed mi esperantiĝos kaj venĝos kontraǔ ili:

en klubojn mi ja venos, sed nur por krokodili!

 

<< 10 | 11 | 12 | 13 | 14 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.