Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Hieroglifoj

05/04/2012 17:47
  Hieroglifoj estas bildaj simboloj, kiujn uzis por skribi la antikvaj egiptoj. Hieroglifoj fariĝis legeblaj en la nuntempo danke al Thomas Young kaj al Jean-François Champollion kiuj deĉifris ilin helpe ĉefe de la Rozeta ŝtono. La doktoro Thomas Young estis la unua kiu ekis...

Piedirantojn oni devas ŝati

04/04/2012 15:52
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Simpatie al tutmondaj piedirantoj "Piedirantojn oni devas ŝati. Piedirantoj estas plej granda parto de homaro. Eĉ pli: ili estas plej bona parto de ŝi", firme proklamas, en la jaro 1931, Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov je...

En nia klubejo

03/04/2012 18:53
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Kiel bela etoso regas en nia E-klubejo en "Riwiera"! Ĉiun semajnon venadas ĉi-tien ĉirkaŭ dek fervoraj esperantistoj. Ĉiuj estas malsataj kaj soifantaj la internacian lingvon. Ĉiuj el ni intense studas Esperanton,...

Energilimonado alportis sukceson

02/04/2012 21:59
  Dietrich Mateschitz naskiĝis en la jaro 1944 en la sudorienta parto de Aŭstrio. Li estas la iniciatinto de la entrepreno kaj marko por la tutmonde konata energilimonado Red Bull (ruĝa taŭro). Kiel sola aŭstro li sukcesis eniri en la Forbes-liston de miliarduloj. Lia posedaĵaro estas...

La ozona tavolo rekreiĝas

02/04/2012 07:50
Mezuradoj indikas ke la ozona tavolo de iom da tempo malrapide rekreiĝas. Laŭ studaĵo publikigita antaŭ nelonge ankaŭ rilate al la damaĝanta ultraviola radiado kiu pro la ozona truo pli forte atingis la grundon la situacio povus nun turniĝi. Tiu turnopunkto alvenis antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj....

Aidoso - ĉu baldaŭ resanige kuracebla?

02/04/2012 07:39
La Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (mallongigite AIDS, kiun oni ofte vortigas kiel "aidoso") estas infekta malsano kiu kaŭzas degeneron de la imunsistemo. Ĝin kaŭzas HIV, viruso kiu disvastiĝas per likvaĵoj de homa organismo (plej facile per sango, sed ĝi estas ankaŭ en lakto, spermo kaj...

La bongusta ĉokolado

30/03/2012 16:27
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Ĉokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Ĝi devenis de antaŭ-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie ĝi venis Eŭropon, kie la klimato ne...

Utilaj tricikloj

29/03/2012 18:18
  La plej energiŝpara veturilo certe estas la biciklo. Kutime ĝi servas por transporti unu personon, nome la biciklanton mem kiu uzas sian muskolan energion por movi la veturilon. Sed per biciklo eblas ankaŭ transporti multe pli. Oni povas alpendigi ĉaron kun du radoj aŭ oni povas...

Rava muzika travivaĵo

28/03/2012 15:22
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Magie sorĉis la ĉirkaŭa scenejo: dekliva arbaro en la ekstrema nordo de Galileo kun lebanonaj cedroj ŝajnintaj kiel teatraj kulisoj kaj ligna duetaĝa izolita konstruaĵo aperinta kiel sceneja fono. Sube, malproksime en la...

Kooperativoj denove aktualaj

27/03/2012 21:02
Kooperativoj estas fakte invento de la 19a jarcento. Metiistoj, laboristoj kaj kamparanoj kuniĝis por helpi unu la alian. Kaj tamen, la UN deklaris 2012 la jaron de la kooperativoj. Por spertuloj, tiu decido estas komprenebla. Ili observas ke kooperativoj dum la lastaj jaroj regajnis socian...
<< 36 | 37 | 38 | 39 | 40 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.