Rava muzika travivaĵo

28/03/2012 15:22

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


Magie sorĉis la ĉirkaŭa scenejo: dekliva arbaro en la ekstrema nordo de Galileo kun lebanonaj cedroj ŝajnintaj kiel teatraj kulisoj kaj ligna duetaĝa izolita konstruaĵo aperinta kiel sceneja fono. Sube, malproksime en la ebeno, oni duonvidis tra la pluvego la lagon de Tiberias, iom pretendeme nomatan Galilea maro.

Tie loĝas fama piankoncertisto kaj konata muzikologo, kiu decidis frue forlasi sukcesan karieron kaj sin dediĉi al komponado kaj esploroj pri kordaj klavaraj instrumentoj. Ne tiom ofte li organizas en sia subtegmenta salono tre aprezatajn koncertojn por dudeko da elektitaj gastoj. Ĉifoje, pro la malbonegaj veterkondiĉoj nur ni kvar inter la invititoj fine sukcesis, ne sen kelkaj malfacilaĵoj, atingi la lokon.

Nia gastiganto, tute aplombe, gaje anoncis, ke rekompence por nia aŭdaco ni ricevos esceptan prezentadon. Kaj ... tiel ja estis: preskaŭ tri horojn de intima ludado sur tri kordaj klavaraj instrumentoj - klaviceno, klavikordo kaj piano - intermiksita per trafaj klarigoj pri ilia historio, evoluo kaj karakterizaj kvalitoj. Aparte interesa estis la ludado de samaj muzikpecoj per malsamaj instrumentoj.

Ĉu pro la loko, varma rifuĝejo meze de stormo, ĉu pro la natura akompano per bruaj ekblovoj de la ventego, ĉu pro la fascina prezentado de la gastiganto, vere temis pri ne forgesebla travivaĵo.

Tiamaniere mi malkovris kelkajn tiklajn kuriozaĵojn, pri kiuj mi deziras sciigi vin kiel eble plej malpedante.

Unue pri la klaviceno: ĝi estis pluka korda klavara instrumento tre populara en la jarcentoj de 16-a ĝis 18-a. Malsame ol piano, klavicenajn kordojn ne frapas marteloj, sed pinĉas plukiloj. Pro tio, sono de klaviceno estas mallonga, mallaŭta kaj malforta sed ĝia tembro kaj sonoreco estas neimiteblaj.

Kune kun la orgeno, la klaviceno estis la plej komuna instrumento en Europo ĝis la alveno de la piano, kiu plene trudanstataŭis ĝin. Tial la porklavarajn verkojn, kiujn Bach, Haendel kaj Domenico Scarlatti komponis specife por klaviceno, oni plenumis per piano.

Nia gastiganta muzikologo ludis per klaviceno la plej famajn muzikaĵojn de Domenico Scarlatti, itala klavicenisto virtuoza kaj komponisto el la 18-a jarcento. Unu el liaj plej famaj muzikaĵoj estas la sonato K175 en LA minora, kiun ni aŭskultis kaj per piano kaj per klaviceno.

Kaj jen mia dua malkovro: la klavikordo, ankaŭ ĝi klavara instrumento el la familio de kordinstrumentoj. Ĝis fine de la 18-a jarcento tiu ĉi instrumento estis disvastiĝinta preskaŭ en tuta Eŭropo. Kun la tendenco al sonfortigo ekde la komenca 19-a jarcento la klavikordo iom-post-iom eksmodiĝis. Komence de la 20-a jarcento oni remalkovris kadre de reekestanta intereso pri historiaj instrumentoj ĝian apartan ĉarmon, kiu baziĝas en la plej sensiva formebleco de la tono.

Tono de klavikordo estas relative mallaŭta, esence pli mallaŭta ol tiu de modernaj pianoj, tamen tre modulebla. Kiel ununura mekanika klavarinstrumento, klavikordo donas ja la eblecon influi la tonon eĉ post la ekfrapo, ekz. per tremado (t.e. perioda ŝanĝo de la premo sur la klavo). Surprize tio kaŭzas efekton similan al vibrado ĉe arĉinstrumentoj.

Ĝuste pro la relative rekta kontakto de la ludanto kun la sonanta kordo, kiu restas dum la tuta daŭro de tono, ludado de klavikordo postulas tre ekzaktan ludoteknikon: ludanto devas precize kontroli sian premon dum ĉiu sonanta tono, por ne estigi nevolajn efektojn.

Pro tio, nuntempe, dum ekzistas amaso da piankoncertistoj, estas tre malmultaj sufiĉe spertaj ludantoj de klavikordo. Nia gastiganto konfesis, ke nur nun post kelkaj jaroj de studado, li ekregas tiun ĉi fajnan instrumenton. Li ludis por ni sonaton, fantaziojn kaj rondelojn de la plej fama komponisto por klavikordo, Carl Philipp Emanuel Bach, la dua el 20 gefiloj de la famega Johann Sebastian Bach.

Tiel, kun ankoraŭ la violona sonoreco de klavikordo resonanta en la oreloj, post preskaŭ tri horoj de aŭskultado, forgesinte pri manĝado kaj trinkado, nia travivaĵo en la klasika muziko atingis la finon.