Bonvenon ĉe la Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio funkcias de la reaktivigo la 26-an de februaro 2011 kiel ĉiutaga servo por la Esperanto-parolanta komunumo. En ĝi kunlaboras elstaraj esperantistoj el Brazilo, Pollando kaj Israelo kun la iniciatinto el Aŭstrio.

Ĝuu la multajn sonartikolojn kaj diskonigu tiun ĉi servon al viaj geamikoj.

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

via Peranto

 

Por atingi ĉiujn sonartikolojn iru al la

Programlisto de la Esperanta Retradio

Blog

Bezono estas plej forta ordono

25/04/2012 21:18
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Antaŭ kvar monatoj, revenante el konkluda vizito ĉe kuracisto, mi serioze pripensadis pri mia konduto, dum la lastaj jaroj post emeritiĝo, rilate al manko de zorgado pri mia korpa kondiĉo. Malgraŭ, ke mi klopodadis...

Aĉa, haraĵa malbelaĵo

25/04/2012 06:57
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Iufoje kiam mi revenis hejmen post mia laboro, mia edzino diris al mi: - Vi devas tuj iri al la kelo, kaj murdi monstron, kiun mi tie hodiaŭ ekvidis! - ŝi petegis. - Pri kio temas? - mi trankvile demandis. - Mi...

Ses bonaj argumentoj por la elektra biciklo

23/04/2012 18:16
Premi butonon, treti en la pedalojn kaj la motoro ekzumas. Senpene glitas la e-biciklo sur la asfalto. Komence nia konscienco riproĉas nin ke ni trofaciligas al ni la tempon, sed baldaŭ la amuziĝo superas. La argumentoj por la normala konsumanto por transiri al la e-biciklo estas...

La defio de la senkosteco

22/04/2012 17:46
Jam kiam mi en la jaro 1997 unue regule aliris la interreton, mi rimarkis ke disponeblas tie senpagaj servoj. Unue mi ricevis de la regiona radiostacio 1 MB da senkosta retspaco por eldoni mian unuan propran retpaĝon. Poste mi eksciis pri Hotmail per kiu mi povis senpage retpoŝte komuniki...

Nova fervoja oferto

21/04/2012 20:09
Fine de marto mia edzino kaj mi veturis al Vieno por pasigi tie unuan printempan semajnfinon. Ni ja estas bonŝancaj ĉar nia filo havas loĝejon en Vieno kiun li disponigis tiucele al ni. Rilate al la vetero ni tamen ne estis tiel bonŝancaj ĉar ja la lastaj tagoj de marto jam estis sufiĉe belaj...

Aliquando bonus dormitat Homerus

20/04/2012 18:06
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Eĉ la bona Homero dormetas de temp' al tempo Ĉi tiu konata diraĵo el la verkoj de la fama latina poeto Horacio, kies signifo estas "eĉ granda homo, ie ĉi tie plene eraras", tre trafe aplikiĝas, miaopinie, al la fama...

Guernica - nebela, neforgesebla

20/04/2012 06:30
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo Malfacile estas difini arton. Tradicie, oni tion faras per la ideo, ke arto estas esprimo de belo. Tamen, tiu difino foje alfrontas defiojn – kaj kondukas al alia demando: kio estas belo? Antaŭ 75 jaroj la hispana...

Pozitiva agado sukcesigas

19/04/2012 06:02
Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj karakterizaj trajtoj de esperantisto? Ĉu estas ĉefe la espero pri bona mondo per internacia lingvo kiun iam fine la popoloj alprenos? Aŭ ĉu esperantisto estas ĉefe homo kiu vivigas la lingvon per verkado, tradukado kaj parolado? Mia oponio estas tute klara,...

Kantantaj avinoj

17/04/2012 18:14
En la eŭropa televido okazas ĉiujare Eŭropa Kanzon-Konkurso organizita de Eŭrovizio. En ĝi partoprenas reprezentantoj ankaŭ el ekster-eŭropaj landoj kiuj estas membroj de kunlabora rondo de eŭropaj radio- kaj televidostacioj. Kaj ĝuste ĉi-jare la konkurso okazas en la ĉefurbo de Azerbajĝano -...

Inaŭguro de nova bakejo

16/04/2012 18:25
Sude de mia domo estas kampo en kiu mi vidas la kreskantajn plantojn aŭ leporojn kiuj vivas tie. Sude de tiu kampo kondukas la aŭstra ĉefstrato B1. Tiu situo estas tre taŭga por diversaj entreprenoj kiuj povas tie starigi produktejojn aŭ vastspacajn vendejojn. Iom post iom aldoniĝas novaj...
<< 34 | 35 | 36 | 37 | 38 >>

Etikedoj

La etikeda listo estas malplena.

Neuigkeiten

Informoj por vizitantoj

04/03/2012 11:33
Tie ĉi vi povos legi la plej freŝajn novaĵojn pri la retpaĝaro de la Esperanta Retradio

La paĝaro funkcias de hodiaŭ

04/03/2012 11:32
Nia nova retpaĝaro provizore ekfunkcias de hodiaŭ. Okazos ankoraü laŭbezonaj modifoj kaj adaptoj.