Venecio kaj la lagunaj pordegoj

22/03/2012 17:41

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo



La projekto MOSE

Ĉe la tri "buŝoj" (t.e. aperturoj) de la laguno de Venecio oni realigadas inĝenieran projekton konsideratan kiel unu el la plej kompleksaj kaj avangardaj iam ajn konstruitaj en la mondo.

Kvankam la nomo de tiu ĉi projekto, kiu celas savi Venecion el la maro, iom aludas al Moseo, savita el la akvo, MOSE tamen estas la akronimo el la itala "MOdulo Sperimentale Elettromeccanico" (t.e. Eksperimenta Elektromekanika Bloko).

MOSE estas giganta sistemo de kluzoj, kiuj, male al tiuj tradiciaj tutmonde disvastiĝintaj, donas genian respondon al absolute nepraj kondiĉoj ŝajne neeblaj: ĝi tute ne devas modifi la interŝanĝon de akvo inter maro kaj laguno, malhelpi la navigadon kaj ĉefe modifi iamaniere la pejzaĝon.

Ĉion tion oni povas iom humure resumi tiel: "La tuta sistemo de kluzoj kaj pordegoj devas magie aperi nur por haltigi la esceptajn tajdojn, kiuj subakvigas Venecion!".

Sed, bedaŭrinde, homoj ne plu scias kiel funkciigi sorĉan vergon do fine grupo de kvindeko da inĝenieraj entreprenoj, plejparte italaj, prilaboris la projekton, kies konstruado komenciĝis en la jaro 2003. Ĝis nun la laboro, farita samtempe ĉe la tri aperturoj de la laguno, superas la 65 procentojn de la tuta projekto. Se, malgraŭ la nunaj financaj malfacilaĵoj de Italujo, la projekto ricevos la planitan financadon, la konstruado de MOSE finiĝos en la jaro 2014.

La projekto konsistas el 78 submergeblaj akvobaraĵoj, kies pordegaj strukturoj estas metalaj skatoloj, 20 metrojn larĝaj, inter 20 kaj 30 metroj longaj kaj ĉirkaŭ 5 metrojn dikaj. Oni ilin difinas "moveblaj per gravito". En normalaj kondiĉoj ili estas plenaj de akvo kaj restas kuŝantaj sur la marfundo, loĝigitaj en grandegaj betonaj antaŭkonstruitaj bazamentoj.

Kiam oni antaŭvidas tajdon pli ol 110 cm. altan, per kunpremita aero oni elpelas la akvon el la pordegoj; tiel, ili, dank' al la flosada puŝo, rotacias ĉirkau la laŭlonga akso, sin levas ĝis plena malmergiĝo kaj, izolinte provizore la lagunon de la maro, haltigas la tajdan fluon (vidu la supran dekstran bildon).

La tempo de leviĝo de la pordegoj estas ĉirkaŭ 30 minutoj, dum la revena fazo daŭras ĉirkaŭ 15 minutojn. La decidon pri 110 cm. de tajda alto por aktivigi la pordegojn, alprenis la koncernaj aŭtoritatoj opiniante ĝin kiel optimuma laŭ la aktuala mara nivelo. Tamen, estante MOSE fleksebla sistemo, oni povas ĝin utiligi ankaŭ laŭ aliaj kriterioj de ventoj, premo kaj alto de tajdo kaj fari malsimilajn aŭ partajn fermojn ĉe la tri lagunaj buŝoj.

La 78 pordegoj estas subdividitaj en 4 vicoj (vidu la maldekstran bildon supre): du vicoj da 21 kaj 20 pordegoj ĉe la buŝo "LIDO" (la plej larĝa ol la tri) konektitaj per artefarita insulo; vico da 19 pordegoj ĉe la buŝo "MALAMOCCO" kaj lasta vico da 18 en la buŝo de la haveno "CHIOGGIA". Por certigi la navigadon, ankaŭ kiam la moveblaj akvobaroj funkciadas, oni konstruis rifuĝajn havenojn kaj navigeblajn basenojn, kiuj permesas la trairon de ŝipoj (grandaj ŝipoj tra Malamocco, sportaj kaj helpaj boatoj tra Lido kaj Chioggia).

Ĉar temas pri nur tri ĝis kvin funkciigoj de la sistemo MOSE dum la tuta jaro kaj, malgraŭ la klopodoj, pri damaĝoj al delikata laguna ekosistemo, dum la jaroj ekestis akregaj disputoj inter favorantoj kaj kontraŭantoj al la "faraona" projekto.

La favorantoj firme opinias, ke la projekto estas nemalhavebla por savi Venecion kaj la insuletojn de ĝia laguno, dum la kontraŭantoj samfirme opinias, ke ĝi ne solvos la problemon de la inundoj, aparte pro la antaŭvidita rapida altiĝo de la mara nivelo. Krome ili asertas, ke ĝiaj grandegaj kostoj de konstruado kaj de daŭra bontenado fariĝos malfacile eltenebla ŝarĝo por la estonto de Italujo.

Kiel skribis, antaŭ preskaŭ du jarcentoj, Alessandro Manzoni, unu el la plej famaj italaj verkistoj: "Al idoj / juĝ' malfacila".