Varmaj urboj malvarmigas vintrojn en Eŭropo
Urboj influas la klimaton en surpriza maniero. Ilia eliranta aero varmigas ja nur la ĉirkaŭantan regionon, sed aliflanke ĝi ŝanĝas la aerpremon sur la kontinento - tion montras simuloj. En la plej granda parto de Eŭropo tio kondukas al pli malvarmaj vintroj, en orienta Eŭropo kaj norda Azio la vintroj fariĝas pli varmaj.
La forvarmo de grandaj urboj ŝanĝas la veteron ne nur en la ĉirkaŭantaj regionoj, sed ankaŭ en distancoj de miloj da kilometroj. Tion montras analizo kiu unuafoje enkalkulis en kutiman klimatomodelon la energikonsumon en grandaj urboj. Laŭ tio la varmo de la urboj ĉe la marbordoj de norda Ameriko kaj Eŭropo alportas pli varmajn vintrojn en Rusio, en norda Azio kaj en la sudo de Kanado.
Samtempe ĝi kaŭzas pli malvarmajn temperaturojn en Eŭropo. La energikonsumo povus esti laŭ tio ĝis nun pretervidita faktoro ĉe la tuttera varmiĝo kaj povus esti la kaŭzo por kelkaj ĝis nun neklarigeblaj regionaj temperaturaj tendencoj.
La forvarmo de la urboj kiu ekestas ĉe la konsumo de energio ŝajne estis subtaksata. Ĝi estis ĝis nun konsiderata nur kiel unu faktoro por la plej ofte signife pli altaj temperaturoj en la urboj kompare al la ĉirkaŭanta regiono. Tio estas fenomeno kiun oni nomas varmo-insulo-efiko. Oni ne atendis tamen efikon en la eksterurbaj regionoj.
Fakte la forvarmo ŝajnas influi la klimaton je multe pli granda mezuro, kiel montras la nova analizo de esploristoj el la universitato de San Diego en Kalifornio. La instigo por la studo venis de la supozo ke la ĝis nun konsiderataj faktoroj alportas nur redistribuon de la jam ekzistanta energio en formo de varmo, dum la forvarmo portas aldonan energion en la cirkulon.
La energikvanto ja estas kompareble malgranda kaj tial ĝi devus apenaŭ influi la averaĝan tutteran temperaturon. Ĝi koncentriĝas je malmultaj regionoj - nome la grandurboj kaj ilia ĉirkaŭaĵo. Tie ĝi povus ŝanĝi la lokajn aerpremojn tiel draste ke tiuj eble influus regionajn aŭ eĉ tutterajn atmosferajn cirkuladajn skemojn.
La esploristoj tial simulis kiel la klimato evoluas dum la kuro de 100 jaroj, se oni konsideras la forvarmon en dense loĝataj regionoj. La rezulto montras ke la influo al la tuttera temperaturo estas kun 0,01 gradoj vere nur tre malgranda. Tamen la distribuo de la temperaturoj ŝanĝiĝas signife kompare kun la prognozo de la tradicia metodo. Laŭ tio la vintroj en Rusio kaj norda Azio plivarmiĝas je apenaŭ 1 grado kaj en orienta Ĉinio je apenaŭ 0,5 gradoj. En la nordorienta parto de Usono kaj en la sudo de Kanado la pliiĝo de temperaturoj sumiĝos je 0,8 gradoj. En Eŭropo aliflanke la vintroj estas signife pli malvarmaj.
Tiujn mezurdatumojn la esploristoj trovas interesaj, ĉar dum la dua duono de la 20-a jarcento oni povis observi la preskaŭ saman skemon. Dum tiu periodo aperis diversaj regionaj temperaturaj tendencoj kiuj ne estis eksplikeblaj per la ĝis nun uzataj klimataj modeloj kaj kiuj bone kongruis kun la datumoj de la simulo. Respondecas por tio laŭ la esploristoj supozeble nenormalaj aerpremaj cirkonstancoj kiuj formiĝas super la urboj kiel konsekvenco de la loka varmiĝo.
La simulo ekzemple montras kiel konsekvencon de la energikonsumo nekutimajn regionojn de malalta aerpremo super la rusa Arktiko kaj regionojn kun alta aerpremo sur centra Azio. Tiaj diferencoj de la aerpremoj tiam kaŭzas evidente alidirektiĝojn de la ventoj en la atmosfero - kaj tio siavice klarigas kiel la loka produktado de forvarmo povas influi la klimaton en distanco de pluraj miloj da kilometroj. La esploristoj nun volas analizi la interrilaton kun aliaj klimataj modeloj kaj pruvi ilian taŭgecon.