Utilaj tricikloj
La plej energiŝpara veturilo certe estas la biciklo. Kutime ĝi servas por transporti unu personon, nome la biciklanton mem kiu uzas sian muskolan energion por movi la veturilon. Sed per biciklo eblas ankaŭ transporti multe pli. Oni povas alpendigi ĉaron kun du radoj aŭ oni povas fikse alkroĉi la du malantaŭajn radojn kaj tiel atingas pli da stabileco kaj altigas la transportkapaciton. El la biciklo tiel fariĝas triciklo.
Tia triciklo povas eĉ servi por transporti homojn, en Azio la tricikloj anstataŭigas la iamajn rikŝojn. Sed hodiaŭ kompreneble en la ĉiutaga vivo oni apenaŭ uzas triciklojn kiuj funkcias per tretado de pedaloj, sed la modernaj tricikloj havas malgrandan motoron kaj la logika konsekvenco el tio estas ke tiaj tricikloj ricevas krome simplan karoserion aŭ por transportado de varoj aŭ por veturigi homojn. Tiuj tricikloj por persontransporto en aziaj landoj estas konataj kiel tuk-tuk-oj. Tiu nomo evidente imitas la bruon de la motoroj. La tuktukoj funkcias en multaj aziaj landoj kiel simplaj taksioj.
La simpla konstruo bone taŭgas en sufiĉe varmaj landoj kiel Hindio, Tajlando aŭ suda Ĉinio, sed la tuktukoj atingas eĉ jam nordeŭropajn landojn kie lertaj homoj adaptas ilin por ke ili servu eĉ dum vintro. Tiaj luksaj tuktukoj estas eĉ hejteblaj kaj do disponas pri la necesa komforto por esti uzeblaj dum malvarma sezono. Tamen en industriaj landoj de Eŭropo la tuktukoj povas funkcii nur en ekonomia niĉo. Ili pli servas por plezurigi homojn ol vere servi por regula persontransporto en la ĉiutaga vivo.
Bela ekzemplo kie tuktuko funkcias estas la kuracloko Bad Dürrheim en la sudokcidento de Germanio. Tie vivas Peter Langner kiu pro kormalsano devis retiriĝi el la profesia agado por vivi kiel pensiulo kiu ne jam atingis la normalan aĝon de pensiiĝo. Ĝuste tia homo bezonas taskon kaj tion li trovis per tuktuko. Li aĉetis tian veturilon en Aŭstrio, aldonis kelkajn elementojn kiel ekz. hejtilon kaj nun veturigas gastojn resp. pacientojn de la kuracloko tra la urbeto. Kaj tion li faras eĉ senpage!
La kostoj por la triciklo estas tre malaltaj, ĝi konsumas nur 3 litrojn da dizeloleo po 100 km kaj li pagas pojare nur 170 eŭrojn da imposto. Por Peter Langner la tuta afero estas granda plezuro ĝuste ankaŭ tial ĉar li povas doni plezuron al aliaj homoj. Do oni povas vidi ke "junaj" pensiuloj povas kontribui al la socia vivo per laboro kiu pliagrabligas la vivon por ĉiuj flankoj.