Tuja traktado de brulvundoj

20/07/2012 16:15

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ĉu fidi tradician avinan aliron?

Jen tikla lastatempa familia travivaĵo. Nia bofilino dum preparado de kaĉo, distre brulvundis sufiĉe vaste sian manon per bolanta lakto. La maljuna najbarino, kun kiu ŝi babiladis, tute neglektante ŝiajn ĝemojn, malpermesis al ŝi trempi la brogitan manon en malvarman akvon, sed male tuj kovris ĝin per dika tavolo da blanka faruno kaj firme ordonis al ŝi lasi ĝin tie dek minutojn almenaŭ.

Laŭ vespera raporto de nia bofilino, baldaŭ la bruldoloro preskaŭ malaperis, dum la najbarino, rusdevena, trankvile rakontadis pri travivaĵo okazinta al sia filo. Li servis kiel veterinaro en Vjetnamujo kaj persone ĉeestis, kiam iu junulo, kaŭze de akcidento kun flamiĝema likvaĵo, ekbrulis tutkorpe. Por estingi la fajron, oni panike ŝutis sur lin sakon da faruno, kiu ne nur estingis la fajron sed eĉ malebligis la aperon de haŭtvezikoj tiel, ke la junulo tute ne vundiĝis. La fina kaj firma konsilo de la najbarino estis, ke oni nepre devas konservi en fridujo saketon da faruno por urĝe zorgi pri ĉiam eblaj brulvundoj en kuirejo.

Kompreneble en nia familio ekestis ĉirilata vigla diskuto. Sed la fakto, ke sur la mano vidiĝis vespere nur iom da ruĝiĝo, estis nekontestebla. La vira, pli skeptika, partio insiste asertis la tezon, ke evidente, malgraŭ ĝia vasteco, temis pri tre supraĵa brulvundo kaj do la supozo de mirakla farunefiko estis tute senbaza. Male, la virina partio ĝis funde defendis la farunefikon, des pli, ke nia eksvundita bofilino, senkompromise atestis, ke la brulvundo sur sia mano, estis vasta, tre doloriga kaj vere timiga!

Kion fari? Necesas konsulti orakolon! La nuntempa plej alirebla kaj  nemalhavebla orakolo sendube estas interreto. Jen do la tuta familio, per ĉiuspecaj retumiloj, plonĝas en trezorĉason, tute forgesante, ke la informoj troveblaj en la reto havas dubindan kaj malfacile takseblan nivelon de konfidebleco.

Tamen ni ĉiuj multe eksciis pri malsimilaj aliroj al brulvundoj, brogvundoj kaj fakte malkovris, ke oni povus tion konsideri kiel aparta kazo de la ĝenerala malkonsento inter oficiala medicino kaj alternativa medicino.
Ĉar ĉiu el ni foje brulvundiĝis kaj tia akcidento ĉiam embuskas nin, verŝajne indas iom resumi la rezulton de nia reta esplorado.

Unue, la konsiloj de la oficiala medicino:

Brulvundo estas tre komuna akcidento kaj ĝi povas esti tiel malgrava, ke oni povas kuraci ĝin hejme aŭ tiel serioza, ke ĝi  nepre postulas tujan enhospitaligon. Senrilate al ĝia graveco aŭ  kaŭzo (varmego, radiado, elektro, kemiaĵoj, bolanta akvo) la sola afero nepre farinda, se necese eĉ antaŭ ol kuri al sukurejo aŭ voki ambulancon, estas mergi la brulvundon en malvarman akvon, nur malvarman akvon! Tia malvarmigo haltigas aŭ malrapidigas la procezon de morto de ĉeloj kaj helpas al mildigo de doloro.

La populara tradicio estas plena de rimedoj por brulvundoj: faruno, dentopasto, oleo, talko, natria hidrokarbonato, ktp. Oni nepre rekomendas ne uzi iun ajn el tiuj substancoj, ĉar estas grava risko de vundinfektado.

Do, konklude: nur akvo, malvarma akvo el krano aŭ preferinde el fridujo dum deko da minutoj!

Kaj nun la elkora konsilo de la najbara avino: ĉiam tenu en via fridujo saketon da faruno kaj vi estos poste tre feliĉa. Kiam necese, metu ĝin sur brulvundon. Tute ne uzu malvarman akvon. Nur uzu la farunon dum dek minutoj kaj spertu la miraklon: nek doloro, nek haŭtveziketoj!

Ĉu vere, memsugestiiĝo povas esti tiom efika?