Trovi vivopartneron

20/03/2012 21:18



En nia hodiaŭa industria socio la junaj homoj ĝenerale povas mem elekti al kiu ili volas geedziĝi. En antaŭaj epokoj kaj hodiaŭ ankoraŭ en multaj landoj de la mondo la familio - do la gepatroj - decidis resp. decidas pri geedza partnero aŭ ili almenaŭ aplikas fortan premon pri tiu decido. La plej ekstrema kazo estas la perforta edzinigo kiu kompreneble en la landoj de EU estas kontraŭleĝa kaj puninda al la perfortantoj, sed pro la enmigrado el landoj kie perforta edzinigo estas praktikata, ankaŭ en landoj de EU tiuj kazoj aperas.

Tradiciemaj turkoj kiuj vivas en lando de EU ekzemple ne deziras ke ilia filo edziĝu al turkino kiu same estas kreskinta en EU-lando. Tiaj junulinoj ja jam konatiĝis kun la liberala vivostilo kaj ne plu estas taŭgaj edzinoj por filo de tradiciemaj turkoj. Tial la gepatroj serĉas por la filo estontan edzinon en Turkio por garantii ke ŝi daŭrigos la tradician vivostilon de la gepatroj. Tiuj gepatroj timas ke se ili ne faras tion, la familio iutage ne plu estos turka sed eŭropa. Se la filo edzinigus ne-turkan eŭropdevenan virinon tio signifus forlason de la familio kaj tio por tiaj homoj estas neimagebla.

En antaŭaj epokoj la homoj plej ofte serĉis kaj trovis sian vivopartneron en sia proksima medio, eĉ en la propra parencaro. La homoj en vilaĝo plej ofte estis ĉiuj parencoj unuj al la aliaj. Hodiaŭ la homoj havas multajn eblecojn vastigi sian socian horizonton: Ekzemple ne estas problemo veturi 50 km por viziti diskotekon. Dum ferioj ie en eksterlando denove estas multaj okazoj renkontiĝi kun samlandanoj aŭ kun samlingvaj eksterlandanoj kaj lingve lertaj homoj povas eĉ amikiĝi kun alilingvaj eksterlandanoj.

Kaj hodiaŭ multaj junaj homoj studas aŭ praktikumas dum unu aŭ pluraj jaroj en eksterlando kaj tie ofte okazas ke "sago de la dio de amo Amor" trafas du homojn el malsamaj landoj kiuj troviĝas hazarde en tria lando. Bedaŭrinde tia amrilato ofte ne havas longan vivon ĉar la objektivaj cirkonstancoj malfavoras komunan vivon. Unu problemo povas esti la manko de komuna lingvo kiun ambaŭ regu je sufiĉe alta nivelo kaj alia problemo same lingva povus esti ke unu partnero ja devas forlasi sian landon por vivi en la lando de la alia kaj tiam devas lerni la lingvon de la lando por trovi taŭgan laborpostenon.

Se temas pri komuna lingvo esperanto-parolantoj certe havas bonan komunan lingvan bazon kaj tial iliaj ŝancoj pri stabila rilato estas pli grandaj, sed ankaŭ ili frontas la problemon ke unu partnero devas lerni la lingvon kaj la kutimojn de la nova lando. Plej ofte estas la junaj virinoj kiuj forlasas sian hejmlandon por vivi en la lando de la estonta edzo, ĉar la profesia kariero al ili ne estas tiom grava kaj tial ili havas pli da tempo por familiariĝi kun la kutimoj de la lando.

Evidente multaj tiaj miksitaj geedzaj paroj sukcese kunvivas ĉar ĉe la diversaj E-renkontiĝoj en centra Eŭropo oni renkontas tie multajn miksitajn familiojn kun iliaj infanoj. Esperanto tie funkcias kiel familia lingvo kaj tiel pruviĝas ke nia lingvo estas vere vivanta. Esperanto do servas por feliĉigi homojn. Kia ĝojo!