Tagoj de Teramikeco

24/03/2012 04:55

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando


En mia geografia sfero la vintro estas sufiĉe turmenta, ĉar malaltaj temperaturoj, nubeco kaj maloftaj sunradioj estas la ĉiutago ĉi tie dum almenaŭ ses monatoj. Dum tiu ĉi periodo pejzaĝo estas foje griza alifoje neĝoblanka. Bonŝance ĉi-jare ne estis eĉ tiel malbone. Frosto ne sukcesis gasti ĉe ni dum tro longa tempo. Se mi bone memoras, la kaŭzon por ĝoji havis eĉ lernantaro, ĉar januare-februare ĝuste dum ĝiaj feriotagoj falis iom da neĝaj flokoj ĉe mia apudmara ĉirkaŭaĵo. Mi povis rimarki tiam paĉjojn, kiuj volonte aĉetadis sledetojn kaj skiojn al siaj infanoj, kaj tiuj profitis la okazon laŭeble longe ĉiun tagon. - Do eblas skii ĉe vi tiom proksime al la maro? - iu demandos. Se vi iam vizitos la Triurbon (t.e. Gdansko-Sopoto-Gdinio), vi povos konvinkiĝi, ke oni povas trovi ĉi tie multajn lokojn por skii kaj gliti. Temas ne nur pri kelkaj hazardaj montetoj. Mi pensas pri zono de morenaj altaĵoj tre proksime al la Baltiko kaj pri t.n. Kaŝubia Svislando kelkdek kilometrojn iom pli malproksime. Ĉi-lasta regiono allogas turistojn kaj vintre kaj somere. Sed ni adiaŭu la vintron, simile kiel oni faras tion en Polujo, dronigante en rivero, lageto aŭ maro pupon kiu prezentas virinaĉon, kiel malbonan vintron.

La 21-an de marto komenciĝis la kalendara printempo. Pli malpli tiutempe la tero moliĝas kaj permesas karesi sin. Alvenas tempo bonvenigi kelkajn ĝardenajn ilojn kiel platfosilo kaj rastilo. Ĝuste ili nun povos amikiĝi kun tiu, kiu longan tempon estis dura kaj neatingebla por la homaj manoj, plantoj kaj multaj aliaj vivaĵoj. Aliflanke en grundo kaŝiĝas kaj travintras kelkaj el ili. Tamen desupre malfacile estas eniĝi suben sen peza ilaro kiel fosmaŝino aŭ pneŭmatika martelego. Sed nun, nia amata tero kvazaŭ malfermiĝas kaj diras al ĝardenisto: - Kombu min, masaĝu min iomete! Kaj la ĝardenisto prenas en siajn manojn fosilon kaj moligas ĝin enlasante ĉiam pli varman printempan aeron. Poste li rastas la surfacon plenan de terbuloj ebenigante ĝin. Kaj la tero respondas al li per sia vaporanta aromo kaj instigas: - Prisemu min kaj enplantu multe, mi jam estas preta! Kaj la ĝardenisto ĵetas semojn kaj enmetas plantaĵojn de diversaj floroj kaj legomoj. Kaj fine la tero petas: - Trinkigu min! Kaj la terkulturisto priverŝas la soifantan grundon per viviga akvo.

Pasos tagoj de similaj agoj flanke de ĉiu, kiu deziras rigardi ĝermantajn semojn kaj verdajn burĝonojn. Favoraj estos kaj suno kaj pluvo. Kelkfoje oni devos protekti junajn plantetojn kontraŭ birdoj. Iafoje estos necese kovri bedojn pro eblaj frostetoj. Kiu ne faris tion pli frue, tiu devos iom prinutri la plantojn per mulĉo. Poste tutcerte aperos herbaĉoj, kiujn oni devos iom post iom forigi. Okaze de noculoj aŭ malsanoj de plantoj bone estos iom priŝpruci la atakitajn lokojn per iuj biologiaj rimedoj. Ĉio devas esti farita ĝustatempe kaj ĝustakvante. La prizorgado de ĝardeno estas tre saniga okupo. Ĝi donas grandan ĝojon al la persono, kiu flegas tiun ĉi belan lokon ne nepre pro esperita rikolto. Tiu ne ĉiam estas kontentiga, ĉar ĝi dependas de multaj faktoroj. La plej granda profito ja estas la ĉiutaga preskaŭ kontakto kun la naturo, kiu por multaj el ni lastatempe terure mankas. Ni do amikiĝu kun la tero, eĉ se ni ne posedas nian propran ĝardenon. Ni povas festi la tagojn de teramikeco, kie ajn ni estas. Krom aŭskulti Esperanton, ni aŭskultu ankaŭ, kion diras al ni en sia lingvo, komprenata de ĉiuj, ĝuste tiu ĉi peco da tero, sur kiu ni sortodestine paŝas.