Subkonscio helpas en problemsolvado
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Mensa subkonscia lerteco
Esploristoj de la Hebrea Universitato en Jerusalemo raportas ĉi semajnon, ke ili malkovris, ke la subkonscio en la homa cerbo povas plenumi operaciojn, kiuj postulas sinsekvan pensadon. Apartenas al tiaj operacioj, ekz. kompreno de legaĵoj kaj solvo de matematikaj problemoj. Tiuj malkovroj kontraŭdiras ekzistantajn sciencajn teoriojn, laŭ kiuj necesas konscio por plenumi tiajn taskojn kaj malfermas la vojon al estontaj esploroj, kiuj permesos uzi la povon de la subkonscio por malkaŝi la informojn en ĝi kaŝitajn .
En tiu ĉi esploro ĉe la fako de ekkona scienco de la jerusalema universitato partoprenis 372 studentoj. Oni petis de ili plenumi 13 taskojn rigardante sur komputila ekrano tra vidilo disiganta inter la okuloj (vidu la supran bildon). La esploristoj projekciis sur la ekrano de la studentoj malsimilajn stimulojn por ĉiu okulo. Por la dekstra okulo, oni prezentis bruajn stimulojn t.e. kolorojn kaj formojn, kiuj ŝanĝiĝis dekfoje ĉiun sekundon; tiel la dekstra okulo tuj fariĝis la dominanta okulo kaj firme altiris la konscion de la ekzamenatoj.
Por la maldekstra okulo oni projekciis mallongajn frazojn kaj aritmetikajn ekzercojn, kiuj restis sur la ekrano sufiĉe por celi la subkonscion. Komence oni projekciis por la dekstra okulo de parto de la studentoj frazojn semantike sensencajn, ekz. "La benko manĝis la zebron" kune kun logikaj frazoj, kiel "La leono manĝis la zebron". Aldone oni prezentis duopojn de vortoj kaj negativajn (ekz. "koncentrada kampo") kaj pozitivajn (ekz. "gladita ĉemizo"). Oni petis de la ekzamenatoj premi klavon tuj, kiam frazo enrompas en ilian konscion. Laŭ la rezultoj, la negativaj frazoj kaj tiuj sen semantika senco, pli rapide enrompas en la konscion.
Sekve, oni submetis parton de la studentoj al eksperimento de subkonscia solvado de aritmetikaj problemoj. Komence oni prezentis al ilia maldekstra okulo simplajn aritmetikajn ekzercojn, dum la dekstra okulo estis okupita per dominantaj stimuloj. Tuj poste oni prezentis al la du okuloj samtempe numeron kaj la tasko de ekzamenatoj estis diri, kiu estis tiu numero. La esploristoj malkovris, ke la ekzamenatoj pli rapide diras la nomon de la prezentita numero, se ĝi estas la solvo de la aritmetika ekzerco, kiu antaŭis ĝin. Tial ili konkludas, ke la ekzamenatoj solvis la ekzercon helpe de ilia subkonscio.
La rezultoj de la esploro indikas la homan kapablon plenumi, subkonscie, sinsekvajn prilaboradojn sur abstraktaj simboloj, kiel vortoj kaj numeroj. La ĝisnunaj sciencaj teorioj asertas, ke oni ne povas legi frazojn aŭ solvi aritmetikan problemon sen antaŭe klare kompreni ilin helpe de konscio. Tamen tiaj teorioj baziĝas sur tekniko, kiu ne donis al la subkonscio la tempon necesan por agi, ĉar oni prezentis al la ekzamenatoj frazojn kune kun amaso da stimuloj. Male, la noviga tekniko, prezentante malsimilajn stimulojn al ĉiu okulo, sendas al la subkonscio stimulojn du sekundojn longajn, tiel permesante al ĝi prilabori ilin.
Sekve de la kuraĝigaj testaj rezultoj, la esploristoj intencas nun komenci novan serion da eksperimentoj por kontroli, ĉu oni povas estigi demandojn al subkonscio kaj ricevi respondojn. Ili asertas: "Nun ni ja scias, ke subkonscio havas multe pli da kapabloj, ol oni pensis antaŭe. Aldonaj novigaj esploroj pri subkonscio kontribuos por solvi tre tiklan sciencan demandon: kiu-cele ni bezonas subkonscion, kaj kiom ĝi gravas por ni?".