Starigi lingvan infrastrukturon

30/11/2012 16:42

Antaŭ 30 jaroj kiam ne jam ekzistis la interreto la eblecoj disvastigi nian lingvon per nia propra rekta agado estis tre limigitaj. Ni povis aŭ varbi kursanojn kaj instrui al ili la lingvon aŭ ni povis atentigi pri Esperanto per disdonado de flugfolioj kaj per aperigado de artikoloj pri Esperanto resp. pri E-eventoj en gazetoj aŭ revuoj. Hodiaŭ ni havas multe pli da eblecoj, ĉar ĉiu el ni povas laŭ siaj kapabloj direkti sin al homoj en la tuta mondo kaj povas krei komunumon por iu specifa celo.

Se antaŭ 30 jaroj la ĉefa laboro kuŝis en la manoj de E-organizaĵoj, nun ĉiu unuopa homo povas fondi sian E-entreprenon kaj serĉi tiucele kunlaborantojn kaj apogantojn resp. klientojn. La plej grava diferenco tamen al la situacio antaŭ 30 jaroj estas la ebleco ne nur diskonigi la skriban lingvon, sed prezenti ĝin en parolata formo. Tio havas tute alian efikon. Nome parolata lingvo invitas al imito, parolata lingvo allogas homojn al la lingvo resp. tenas ilin ĉe la lingvo. Parolata lingvo kreas ĝojon kaj tio estas argumento kiu superas ĉiujn aliajn antaŭajn argumentojn.

Entute ne havas multe da senco konviniki homojn pri la neceso de komuna lingvo en formo de Esperanto. Estas multe pli bone krei komunumon en kiu funkcias la lingvo. Kompreneble temas komence nur pri virtuala komunumo. Por iniciati komunumon necesas pritrakti temojn kiuj estas interesaj por la dezirata celgrupo. Tio hodiaŭ bonege eblas per blogo - reta taglibro - en kiu legantoj povas komenti. La skriba formo tamen ne sufiĉas: Por alparoli homojn oni devas vere paroli al ili kaj ne nur skribi. "Parolado kunigas la homojn". Tio estas konata proverbo en Aŭstrio.

Ekzistas organizaĵoj kiuj celas disvastigi Esperanton en Eŭropa Unio. Ili volas konvinki politikistojn, ekz. deputitojn de la Eŭropa Parlamento, ke oni tie uzu Esperanton. Tamen por enkonduki Esperanton en iu oficiala institucio devas ekzisti lingva infrastrukturo por la lingvo. La lingvo ne povas kreski el nenio. Ĝi bezonas specifan ĝermon. La ĝermon devas krei la aktivuloj. Ili devas okupiĝi pri temoj de la celgrupo, nome la funkciuloj de Eŭropa Unio. La aktivuloj devas iniciati komunumon al kiu iom post iom aliĝos pli kaj pli da membroj de la celgrupo. La temojn ili trovos ekzemple en la retpaĝaro de la Eŭropa Parlamento. Mi mem vizitis tiun paĝaron kaj ne trovis ĝin tre alloga. Plej multaj temoj estas tre "sekaj". Do estus pli bone havi personan kontakton kun deputitoj kaj prezenti temon kunlabore kun ili.

Eble estos pli facile krei lingvan infrastrukturon por aliaj temaroj kaj por aliaj celgrupoj. Dependos de la disponeblaj aktivuloj pri kiuj temoj ili estas kompetentaj kaj al kiu ili volas paroli. En la Esperanta Retradio ofte aperas la temoj "Sano" aŭ  "Daŭrigebla energiproduktado". Eble por iu troviĝos sonartikoloj kiuj povus servi kiel ĝermoj por certaj novaj iniciatoj.

Mi konscias ke bedaŭrinde ĉio antaŭeniras nur tre malrapide. Sed por ŝanĝi tion necesas unue kompreni ke la tradiciaj receptoj ne estis kaj ne estos sukcesaj. Ni povas mondskale kunlabori en la interreto. Tiel ni povas antaŭenigi Esperanton. La ekzemplo de la Esperanta Retradio montras ke tio povas okazi en amika etoso sen la kutimaj kvereloj de la tradiciaj organizaĵoj. Se ni havas komunan celon kaj komunajn laborprincipojn ni povas sukcesigi nian aferon.