Ree-junuloj por Esperanto

01/05/2012 21:35



La enhavoj de la sonartikoloj pri Esperanto, kiujn Anton aperigis ekde la 27-a de januaro en la Esperanta RetRadio, estas gravaj kaj vere pensigaj. Krome, je la fino de marto aperis en la reta revuo "La Balta Ondo" tiklega artikolo de Dennis Keefe "Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)", kie li pritraktas la kvin grupojn de akceptantoj aŭ malakceptantoj de novaĵoj, do ankaŭ de Esperanto inter ili, ĉar ĝi ja estas nova por ĝis 99 elcentoj de la tutmonda loĝantaro.

La artikolo de Dennis tre precize evidentigas al poresperantaj aktivuloj la nepran neceson adopti novan paradigmon. Anton bonege zorgas pri trafa rimedo, por ke ili lernu kaj akiru bonan paroladon kaj altan nivelon de nia lingvo. Ĉirilate, en unu el la multnombraj komentoj al la supre citata artikolo, la franca aktivulo Cyrille Hurstel rakontas, ke unu el la spontaneaj reagoj de homoj al demando pri Esperanto, estas la amuza frazo: "Neniu parolas tiun lingvon, ekzistas nur homoj, kiuj lernas ĝin"!

En la sonartikolo "Konvinka parolado", Anton instigas: "Ni ja akceptu homojn, kiuj apenaŭ progresas en la regado de nia lingvo, sed en nia aktiva agado ni alparolu tiajn homojn, kiuj havas perspektivon atingi altan nivelon de lingvoregado". Kaj en la alia sonartikolo "Esperanto ne estas produkto", li parolas pri strategiaj konsideroj: "Ne havas sencon instrui E-on al homoj, kiuj ne estas sufiĉe lernkapablaj. Ne havas sencon instrui la lingvon al homoj, kiuj neniam havos okazon paroli ĝin kun alilingvanoj".

Ĉar plejparto el ni aktivuloj interkonsentas kun Zamenhof pri lia diraĵo en la poemo "La Vojo": "Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante", ŝajnas al mi, ke ni nepre devus direkti nian poresperantan agadon al kiel eble plej trafa celgrupo en nia propra medio.

Ĉi tie en Israelo, kie verŝajne pli ol en ĉiu alia neanglosaksa lando, oni suferas pro akuta monomanio al la angla, mi tamen sukcesas enkonduki E-on en kvaran-kvinan klasnivelon de bazlernejoj. Mi uzas ĝin kiel trafan rimedon por akirigi al gelernantoj "plurlingvan konscion", t.e. bazajn ĝeneralajn lingvistikajn konceptojn, tre utilajn por lerni fremdan lingvon samkiel la gepatran. La didaktika metodo inkluzivas integrigon de komputila interaga tabulo (vidu la sonartikolon "La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca" el la 26-a de novembro 2011).

Mi bonege konscias, ke tiel mi ne sukcesos kreskigi novan generacion de esperantistoj, tamen, tiamaniere, oni diskonigas E-on inter gepatroj, instruistoj kaj edukaj administrantoj.

Konsiderinte la fakton, ke dum la lastaj jardekoj okazis tre signifaj ŝanĝoj en la aĝoj de la homa vivo, miaopinie, oni povas nun identigi en la okcidentaj landoj kaj eble en la evoluiĝintaj landoj, homan vastiĝantan grupon, kiun oni povus nomi "ree-junuloj".

Temas pri emeritoj, kiuj plejparte pro elekto aŭ entreprena politiko, honore forlasis sian oficon kaj fariĝis "mastroj de sia tempo". Pro la pliboniĝintaj vivkondiĉoj dum la lastaj jardekoj, ili plejparte estas "denove junuloj": liberaj, sufiĉe sanaj, mense viglaj kaj optimisme deziremaj pri novaj spertoj kaj defioj.

Dum la "veraj junuloj" devas daŭre peze baraktadi por krei al si pozicion en la nuna ege postulema kaj komplika socio kaj pro tio devas prioritate rezigni pri idealaj kaj ne tuj fruktodonaj agadoj, multaj bonŝancaj "ree-junuloj", malgraŭ siaj pasintaj spertitaj seniluziiĝoj, estas tamen pretaj por novaj defioj kaj, surprize, eĉ por idealoj.

Tre ofte ili ĝuas pri sufiĉe bonaj ekonomiaj kondiĉoj, ŝatas vojaĝi eksterlanden, uzi interreton, konatiĝi kun homoj kaj ĉefe, konscie aŭ ne, zorgas por kiel eble plej longe konservi mensan viglecon. Ĉu vi rememoras la sonartikolon el la 14-a de aprilo fare de Paŭlo Viana "Dulingveco helpas la cerbon"?

Ĉu povus tiuj ĉi "ree-junuloj" konstitui trafan kaj gravan celgrupon por nia agado? Ĉu indas serioze "ideoŝprucadi" kaj prilabori alcelajn strategiojn por ilin informi kaj eble kuntreni en nia instigema esperanta mondo?