Reciklado de graso

06/11/2012 16:15

Buĉejaj forĵetaĵoj liveras bazan materialon por plastoj. Ja sonas iom strange: Plasto, produktita el ruba graso? En Aŭstrio produktas esploristoj el buĉejaj forĵetaĵoj novspecan plastan materialon. Ĝi kostas nur la duonon de tradicia bioplasto - kaj bestaj grasoj taŭgas eĉ por ekofuelo por aviadiloj.

Buĉejoj povus liveri estonte ne nur viandon por kotletoj aŭ kolbasoj - sed kune kun tio ankaŭ la pakaĵmaterialon. Ĉar el la buĉejaj forĵetaĵoj eblas produkti novspecan bioplaston. Kaj eĉ la transporton ĝis la vendotablo la baza materialo povus ebligi, ĉar fine oni povas ricevi el la bestaj restaĵoj ankaŭ mediprotektan fuelon.

Jam funkcias la unuaj testoj: en kaldronoj altaj kiel ŝrankoj en laboratorio en Graz, Aŭstrio jam oni prilaboras je malgranda mezuro tiajn buĉejajn forĵetaĵojn al "verda" plasto. Tio okazas kadre de EU-projekto ANIMPOL, kio estas vortkunmeto el "animal" por "besto" kaj "pol" por "poliestro".

Poliestro produktiĝas kiel ĉiu tradicia plasto el nafto - kaj tiu nigra maso estas nenio alia ol restaĵo de vivaĵoj kiuj mortis antaŭ jarmilionoj. Iliaj konstruelementoj troviĝas ankaŭ en hodiaŭaj organismoj.  Tion elprofitas ANIMPOL kaj deziras helpe de financa subteno de EU en la sumo de 3 milionoj da eŭroj por doni al la epoko de plastoj pli daŭrigeblan karakteron. Jam nur en la pasinta jaro mondskale estis produktitaj ĉirkaŭ 250 milionoj da tunoj da plastoj helpe de fosilaj fueloj. Tiel neniiĝas ne nur valoraj krudaj materialoj kiuj elĉerpiĝas, sed krome ekestas problemo en la medio kiam tiuj plastoj forzorgiĝas en deponejoj.

Ja jam ekzistas biologiaj pakaĵoj. Sed ili enhavas ofte elnaftajn komponentojn kaj baziĝas sur rekreskantaj krudmaterialoj kiel maiza amelo. La produktado de tiaj bioplastoj do estas konkurenca al la produktado de nutraĵoj. Tial necesas preni krudmaterialojn kiuj estas puraj produktoj el forĵetajoj kaj ne influas la situacion pri la nutrobazo.

Laŭ indikoj de la nutraĵobserva organizo Food Watch forĵetiĝas preskaŭ triono de ĉiu besto buĉita. Granda parto el tio estas graso. Ĉirkaŭ 500.000 tunojn da graso la eŭropa buĉindustrio ĉiujare produktas - kaj ĝin bruligas plej ofte.

Por produkti el superflua graso bioplaston en la instituto oni uzas mikroorganismojn kiuj estis tute specife breditaj tiucele. Unue la esploristoj ĥemie transformas la grason  al biodizelo. Tiu biodizelo nutras bakteriojn kiuj el ĝi produktas globetojn de bioplasto. El 500.000 tunoj da ruba graso tiel fariĝis 200.000 tunoj da plasto.

Kaj la esploristoj eĉ kapablas influi la ecojn de la materialo kaj tiel la plastoj povas servi aŭ por simplaj pakaĵoj aŭ por altvaloraj produktoj kiel ekzemple bioimplantaĵoj. Ankaŭ aliajn restaĵojn el la nutraĵindustrio oni celas revalorigi. La besta graso povas ankaŭ esti bazo por ekologia fuelo por aviadiloj. Bestaj restaĵoj do estas valora krudmaterialo por daŭrigebla produktado.