Raporteto pri la UK en Hanojo
Neil Blonstein raportis en "Libera Folio" ke "antaŭ UK Hanojo, fruaj alvenantoj estis surprizitaj pri la granda informado de multegaj banderoloj tra la urbo-centro". Johan Derks el Nederlando responde al tio publikigis raporteton pri la antaŭkongresa situacio kiu meritas publikigon ĉi tie en la Esperanta Retradio. Mi petis lin pri lia permeso kaj li volonte akceptis mian peton. Johan Derks skribis la jenon:
---
La banderoloj surhavas la vortojn de la kongresa temo: "Esperanto, ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo", en la vjetnama kaj en Esperanto.
Cetere oni demandas sin kio estas la efiko de tiu reklamado. La kongreso okazas en la kvinstela, eble 40 metrojn alta hotelo Melia. Ŝajnas, ke la plejmulto de hoteloj perataj de la LKK estas en modera distanco de Melia, tiel ke kongresantoj povas piediri al ĝi. Ĉi-matene, por ĉeesti la malferman ceremonion, kiu okazis en la Universitato de Scienco kaj Teknologio, busoj transportis la kongresanojn tien de Melia.
Cetere, se kongresanoj volas proprainiciate viziti la urbon, ili devas utiligi taksion. Pro la neeblo komuniki kun la ŝoforo, la kongresano ricevas lokon malantaŭ tiu kaj veturas tra la amaso da skutantaj vjetnamoj kaj kelkaj aŭtomobiloj al sia destinloko. Tiel oni tenas preskaŭ koloniulan distancon de la ordinara popolo. La banderola teksto al ili verŝajne estas abrakadabro.
Probal Dasgupta eldiris bele verkitan malferman paroladon, en kiu li referencas al la kuraĝo de Vjetnamaj virinoj - en praktiko kaj en (ankaŭ Esperanta) literaturo - dum la milito kontraŭ la usonaj kaj francaj agresantoj, sen nomi tiujn naciojn kompreneble. Sed tiaj vortoj iras alte trans la kapojn de la hanojanojn. ĉu iam estis alie en malfermaj paroladoj de Universalaj kongresoj? Mi dubas.
Ni prenu la studentojn en Hanojo. Ili formas grupon de interesinduloj pri Esperanto, ĉu?
Ĉu ili venos al Melia por spekti la komunikadon de homoj el tiom da nacioj? Se ili iam aŭdis pri tiu kvinstela konferencejo, ili certe ne KURAĜOS iri tien. Por skizi ĝian aspekton kiel 'ebura turo', mi nur notu la prezon de taso da kafo: kvin dolaroj. La sama trinkaĵo surstrate en Hanojo ne kostos pli ol 80 cendojn. Kiam mi protestis kontraŭ la ne afiŝita prezo, oni "eksplikis" al mi, ke la hotelo estas ja kvinstela. Mi: "sed mi estas unustela viro" kaj ankaŭ mi ne mendis la sukeraĵojn, kiuj estas aŭtomate inkluzivitaj en la mendo.
Por ne senti min tute izolita de la Hanoja popolo mi luis biciklon por du semajnoj kaj - malgraŭ mia aĝo - pedalas tra la hom-kaj skutilplenaj stratetoj, survoje al Melia, serĉante iun vidindaĵon aŭ okazejon por manĝi aŭ trinki bieron. Tiel mi klopodas kontribueti al paco kaj amikeco, kiuj tie surstrate pli floras ol inter iuj virkokecaj strebantoj en la kongresejo, sed tio lasta estas alia rakonteto.
Mi ne pretendas havi alternativon por la UK-organizantoj. Nur mi dezirus influi ilian perspektivon, la perspektivo de ordinara kongresanto, kiu opinias ke paco ne ekfloras per desupraj paroladoj, sed de interne kaj "surstrate".