Pri la neceso de la Esperanta Retradio
Kiu regule partoprenas en E-renkontiĝoj - kutime tio okazas unu- ĝis dufoje jare - povus kredi ke jam tio kondukas al bona regado de la lingvo. Kaj se tiu sama homo estas abonanto de iu periodaĵo en Esperanto, tiam tiu kredo povas eĉ esti pli granda. Tamen ambaŭ ne sufiĉas: La partopreno en unu aŭ du aranĝoj jare lasas grandajn tempajn truojn dum kiuj oni ne aŭdas kaj ne parolas la lingvon. Legi oni ja povas dum la tuta jaro, sed la legado mem ne multe influas la parolkapablon.
Por atingi fluecon de la lingvo necesas regule almenaŭ aŭdi ĝin. Tio ja eblis dum la pasintaj jardekoj se oni aŭskultis radioelsendojn en Esperanto. Bedaŭrinde en la epoko de la mallongondaj elsendoj la plezuro kaj la sekva lernefiko estis minimumaj. Nur kiam la elsendoj disaŭdiĝis persatelite tio decide ŝanĝiĝis. Por mi tio estis vere granda paŝo antaŭen. Kaj kiam la elsendoj fariĝis ankaŭ aŭdeblaj en la interreto, oni povis aŭskulti ilin en la tuta mondo.
Do oni povus supozi ke ekde tiam la parolnivelo en Esperanto grave pliboniĝis. Sed tio bedaŭrinde ne okazis. La diversaj elsendoj ne fariĝis sufiĉe popularaj por esti regule aŭskultataj de granda parto de la E-parolantoj. Tio havas laŭ mi du kaŭzojn:
Unue estas la enhavo de la elsendoj. Temis do pli malpli pri ŝtata aŭ religia propagando kiun oni volis nur jen kaj jen digesti aŭ estis ja E-temaj programoj kiuj aliflanke pritraktis nur la vidon al nia tre malgranda Esperantujo.
La dua kaŭzo estas la komprenebleco: Ĝuste tiuj homoj kiuj havas la plej grandan lernbezonon ne uzis la radioelsendojn tiucele, ĉar la parolado estis aŭ tro rapida por ili aŭ ĝi enhavis tro da nekonataj vortoj. Do ili ne kapablis transsalti tiun sojlon.
La Esperanta Retradio helpas en ambaŭ kazoj: La temaro estas laŭeble vasta kaj la programoj krome enhavas ilustraĵojn kaj filmetojn kaj forestas ĉia propagando. Por ebligi al progresantoj transpaŝi la sojlon de kompreno, la kompleta programo estas ankaŭ legebla. Tio estas vere unika novaĵo. La viglaj reagoj de la geaŭskultantoj klare konfirmas tion kaj do la Esperanta Retradio nun ofertas servon kiu vere povas kontribui al decida plibonigo de la parolnivelo de multaj homoj.
Oni povus pensi ke tio estas varme akceptata en tuta Esperantujo, precipe ĉe la E-organizaĵoj. Sed el tiu flanko la eĥo estas preskaŭ nula. Eĉ okaze de la unua datreveno de la komenco de la ĉiutagaj elsendoj de tiu flanko venis preskaŭ nenio. Tamen la belga eŭropa deputito Germain Pirlot sendis kuraĝigajn bondezirojn kaj tio ja signifas rekonon ricevita de grava persono. Sed mankas la rekomendo: Mi opinias ke la Esperanta Retradio ja estas vere tre rekomendinda. Mi miras pri la silentado. Tio estas malhelpo por la evoluo de Esperanto. Mi esperas ke la koncernaj organizaĵoj kaj influhavaj personoj baldaŭ ŝanĝos sian sintenon tiurilate. Pri la neceso de la Esperanta Retradio ja ne povas esti dubo.