Pri la evoluo de la homa cerbo (I)
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Unua el du partoj
En la supraj ilustraĵoj la solaj veraj faktoj estas, ke multaj el la nuntempaj posteuloj de la klaso "mamuloj", ordo "primatoj", familio "homedoj", genro "homo", specio "homo sapiens", subspecio "homo sapiens sapiens" suferas pro troabunda pezo kaj pro kompu-fona-dependo-manio.
Ĝenerale, oni emas ordigi la nombrajn tipojn de "homoj" ekzistintajn en la malproksima pasinteco en linia tempa sinsekvo, opiniante, ke en certa periodo ekzistis ununura tipo de homo, kiu daŭre evoluiĝis al pli bona kaj evoluinta estaĵo, kiu fine anstataŭigis la antaŭan modelon.
Tio estas kolosa eraro. Pli-malpli ekde antaŭ du milionoj ĝis 12 miloj da jaroj, en ĉiu specifa periodo, vivis sur la kontinenta bloko "Afriko-Azio", samtempe kaj sufiĉe ofte eĉ samloke, malsimilaj specioj de homoj (ekz. "erectus", "neanderthalensis", "sapiens" ktp.). Tio estas tute ne escepta biologia situacio. Ekz. ankaŭ hodiaŭ kunvivas pluraj specioj de mamuloj de la familio "felisedoj": leonoj, tigroj, katoj, ktp. La posta nuna situacio, kie, ekde antaŭ 12.000 jaroj, la ununura homa subspecio "homo sapiens sapiens" vivas sur la tuta terglobo estas eksterordinara, verdire suspektinda. Sed tio estas alia temo, aparte pritraktinda.
Laŭ ĝenerala interkonsento inter spertuloj, unu el la ĉefaj organaj karakterizoj, kiuj permesas enmeti ĉiujn speciojn de homoj en la saman "biologian tirkeston" estas la escepta volumeno de ilia cerbo. Ĉiuj specioj de homoj havis tre grandan cerbon kompare al tiu de sampezaj mamuloj. Jam la cerba grando de la unua homeno ("homo abilis') antaŭ 2,5 milionoj da jaroj estis io escepta.
Poste, la cerbo pli kaj pli grandiĝis, dum la korpa maso mem restis sume senŝanĝa. En "homo sapiens" la cerbo estas sepoble pli granda ol tiu de sampeza mamulo. Nuntempe la cerbo de mamulo pezanta 55 kg. estas 180 kubaj centimetroj, dum tiu de sampeza homo estas inter 1200 kaj 1400 kubaj centimetroj.
La kialo de tiu fenomeno estas tre malfacile klarigebla fare de esploristoj. Granda cerbo malfaciligis la vivon kaj ĝiaj avantaĝoj estas tute ne klaraj. Granda cerbo postulas grandan kaj pezan ostan kranian skatolon por ĝin protekti. La gravitcentro de la korpo moviĝas supren. Tio superŝarĝas muskolojn kaj skeleton sed ĉefe pli granda cerbo postulas pli da energio. Hodiaŭ, kiam la homa cerbo pezas averaĝe la 2 procentojn de la tuta korpo, ĝi postulas, en stato de ripozo, 25 procentojn de la tuta energio disponebla en la organismo. Ĉe infanoj ĝis la aĝo de 12-18 monatoj, la cerbo postulas 60 procentojn de la tuta energio. En ĉimpanzoj kaj goriloj nur 8 procentoj de energio nutras la cerbon.
Nutri korpon kun ĉiam pli granda cerbo fariĝis daŭra laciga okupo por homoj, des pli ke samtempe por kompensi la ĉiam pli grandan postulon de energio fare de cerbo, la muskola maso malgrandiĝis. Ni, homoj, rilate nian pezon kaj altecon, estas vere malfortaj estaĵoj. Ĉimpanzo, kiu pezas 70 kg. povus senprobleme dismembrigi homon sampezan, ĉar ĝia forto egaliĝas pli-malpli al suma forto de 10 homoj.
Do, jen kio ŝajnas unua paradokso de la evoluo: homo devas akiri pli da nutraĵo kun malpli da korpa forto. Vere ne tiom favora kombinaĵo, aparte por niaj praavaj ĉasistoj kaj kolektistoj!
* * * fino de la unua parto * * *