Pri interreto kaj ... vino

13/03/2013 16:59

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj mia juna nevo invitis min al vespermanĝo en movoplena restoracio, kiun li kutimas frekventi. Kvankam tio okazis post ordinara labortago, la restoracio estis plenplena, kaj ni devis vice atendi liberan tablon. Dum la atendado, ni povis de flanka loko observi la ĉeestantaron. Subite, mia nevo diris:
    
- Ĉu la mondo povus denove funkcii sen interreto? Verŝajne ne. Ĝi estas probable senrevena fenomeno. Sed ĉu tio estas vera progreso? Rigardu la homojn!
    
Kaj tiam mi rimarkis, ke en la granda manĝoĉambro, plena je tabloj, kie sidis junaj amikoj, geamantoj, familioj, laborkolegoj – multaj homoj tenas siajn telefonkomputilojn ŝaltitaj kaj senĉese klakadas. Anstataŭ interparoli, ili kun malsuprenklinitaj kapoj senpalpebrume atentadis pri siaj lumantaj ekranetoj. La sceno estis ja frapa kaj pensiga. Kio faras, ke homoj, kiuj laboris dum tuta tago, plu konektu sin al interreto, vespere, en libera horo?
***
    
La revuo  PloS One antaŭ nelonge publikigis klarigan studaĵon pri la efikoj de troa uzado de interreto je la homa sano. Riskoj estas multaj kaj gravaj. Obseduloj, kiuj restadas dum tro multaj horoj en la tiel nomata “krozado” – similas al dependantoj de drogaĉoj, aŭ de kartludoj, aŭ de aliaj vetludoj. Ilia konduto longe transpasas la normalan bezonon kapti kaj transsendi utilajn informojn. Kiam ili ne havas la lumantan ekranon antaŭ siaj okuloj, tiam ilin regas angoro kaj malkvieto. Veraj abstinuloj.
    
La esploro montris, ke tiaj homoj staras ĉe rando de malsaniĝo. Probable supervenos depresio, izoliĝemo, inklino al uzado de drogaĉoj, rompiĝo de homrilatoj. Ilia humoro rapide malboniĝas, kiam ili malŝaltas siajn maŝinetojn. Ne estas nova tiu informo, ke tro multe da “retumado” damaĝas sanon. La novaĵo en tiu studo estas, ke iuj homoj en tia situacio prezentis eĉ simptomojn similajn al tiuj de aŭtismo. Alarme!
 

Ankaŭ korpaj malsanoj povas okazi. Medicinistoj inkluzivos tiujn simptomojn en la novan eldonon de la internacie uzata Manlibro pri Diagnozo kaj Statistiko pri Mensaj Malsanoj (angle DSM).
***
Fine oni proponis al mia nevo kaj al mi liberan tablon. Mi mendis de la kelnero etan kalikon da vino. Post iom da silenta pripensado, mi diris al li:
- Rigardu ĉi tiun kalikon da vino. Ĝi estas plezuriga, malstreĉiga, eĉ saniga, en ĉi tia modera kvanto. Sed se mi decidus engluti ĉiutage po kelkaj litroj da ĉi tiu sama vino, tiam certe vi devus baldaŭ viziti min en hospitalo, ĉu ne? Ĉu kulpas la vino?
Poste ni ekmanĝis, gaje babilante pri niaj preferataj futbalteamoj.