Pli malfacile legi la araban

05/12/2012 16:18

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Rezultoj de lastatempa esploro

Ĝis la aĝo de 31, krom lernado de la greka alfabeto dum du jaroj de  gimnazio, mi ekskuzive uzis la latinan alfabeton. Transloĝiĝante al Israelo, mi intense, per plenmergiĝa metodo, lernis la hebrean dum kvin monatoj kaj tuj poste sen tro da malfacilaĵoj mi plene ekuzis ĝin kaj baldaŭ eĉ ekprelegis pri informadiko hebree. Sendube ankaŭ la hebrea skribo postulas iom da intelekta streĉo sed poste, kiam mi eklernis la araban skribon mi trafis en neatenditaj malfacilaĵoj, kiujn mi atribuis al personaj inklinoj.

Nun, laŭ la rezultoj de lastatempa esploro, mi malkovras, ke fakte malfacilaĵo en ĝia legado karakterizas la araban alfabeton. Kadre de  tiu esploro, la esploristoj ekzamenis la agadon de diversaj cerboregionoj dum legado de malsamaj lingvoj.

Oni scias, ke la cerbo ŝanĝiĝas kaj evoluas dank' al stimuloj kaj spertoj, al kiuj ĝi estas submetita, kaj tial oni povas difini la cerbon "mola dinamika strukturo". Ĝia fronta areo estas dividita en du "hemisferoj", dekstra kaj maldekstra, kiuj havas gravajn funkciajn diferencojn. Dum la lingvaj kapabloj estas kerna aspekto de la maldekstra flanko de la cerbo, la kapablo plene percepti pentraĵon, mapon aŭ aron da bildoj, kaptante la rilatojn, kiuj ekzistas inter la elementoj, estas tipa prerogativo de la dekstra hemisfero.

La reganta rolo de la maldekstra hemisfero en procezoj de lingvo, kaj skribita kaj parolata, povus erare sugesti, ke ĉi tiu areo havu  plej gravan aŭ "altan" taskon kompare al la dekstra hemisfero. Sed tamen pluraj studoj montris, ke la du cerbaj hemisferoj havas   malsamajn specialecojn, ĉiujn esencajn en la realigo de la ekkonaj procezoj kaj ĝenerale en la konstruo de penso.

Ĝuste rilate al malsimilaj taskoj kaj funkciado de la du cerbaj hemisferoj, du israelaj esploristoj malkovris, ke estas diferenco inter la cerba prilaborado postulita dum deĉifrado de la araba lingvo kaj tiu necesa por la hebrea aŭ la angla kaj tio sugestas, ke lernado de la araba estas pli kompleksa kaj malfacila.

"Por denaskaj parolantoj de la araba, legi en sia propra lingvo estas pli malfacile kompare al denaskaj parolantoj de la angla aŭ de la hebrea legantaj en sia propra lingvo" diras la du esploristoj de la universitato de Haifo, d-ro Rafiq Ibrahim kaj prof. Eviatar Zohar. Kaj tio, kaŭze de la fakto, ke la du hemisferoj de la cerbo, maldekstra kaj dekstra, por prilabori la araban skribon estas devigitaj labori kune kaj ne aŭtonome kiel okazas dum prilaborado de la hebrea aŭ la latina alfabetoj.

La esploristoj atingis tiajn rezultojn per testado de la interago inter la du hemisferoj dum legado de vortoj en la hebrea, la araba aŭ la angla ĉe tri grupoj de denaskaj parolantoj de la specifa lingvo. Oni akurate notis la tempon de reago al la vortoj kaj laŭ la reago oni ekzamenis la prilaboradon fare de la diversaj regionoj de la cerbo.

Oni malkovris, ke dum legado de la hebrea aŭ la angla, la dekstra kaj maldekstra  hemisferoj laboras tute sendepende unu de la alia. Ĉe la legantoj de la araba, la esploristoj malkovris, ke la maldekstra hemisfero ne funkcias memstare en la taskoj de legado sed al ĝi necesas la rimedoj de la dekstra hemisfero.

Laŭ d-ro Rafiq Ibrahim la signifo de tiaj rezultoj estas, ke malgraŭ la similecoj inter la araba lingvo kaj la hebrea lingvo, ambaŭ semidaj lingvoj, al la araba nepras kunlaborado inter la du hemisferoj dum deĉifrado de la araba skribo. Tiel "kreiĝas speciala ekkona ŝarĝo, kiu kaŭzas malfacilaĵojn en la legado, eĉ ĉe homoj, kies gepatra lingvo estas la araba". Tio starigas gravajn demandojn pri la tasko de pedagogio celante plibonigi la kapablojn de legado de la araba ĉe normalaj legantoj kaj des pli ĉe legantoj, kiuj jam havas malfacilaĵojn en lingvolernado.